Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Kalocsay ricevis propran gimnazion

Kalocsay ricevis propran gimnazion

de Redakcio Laste modifita: 2009-12-05 19:27
Gimnazio en Hungarujo, vilaĝo Bercel, departemento Nógrád, laŭ iniciato de Ilona Sirkó, diplomita mezlerneja instruisto interalie de Esperanto, alprenis la nomon de la elstara esperanta verkisto Kálmán Kalocsay.

Ilona Sirkó organizis en ĉi tiu mezgrada lernejo instruadon de Esperanto, inkluzive edukadon kaj preparadon por organiza laboro kaj agado en la Esperanto-movado. Ŝi organizas nun ampleksigon de la komencita laboro kaj kunagadon kun esperantistoj ekster la lernejo. Esperanto estas instruata (ekde la unua de septembro 2009) en du klasoj, al 16 personoj.

La laborprojekto, kiun iniciatis kaj kies efektivigadon gvidas Ilona Sirkó, volonte ricevus salutkartojn kaj rekomendojn pri kunlaboro, al la adreso Kalocsay Kálmán Gimnázium Eszperantó Diákköre, H-2687 BERCEL, Széchenyi út 3. La bildkartoj estas ekspoziciotaj en la gimnazio, kune kun aliaj dokumentoj de la agado je Esperanto.

Kálmán Kalocsay (1891-1976) estis hungara kuracisto kaj esperantlingva poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano.

Laŭ informo de Blazio Vaha

arkivita en: