Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Patricia Kaas povas helpi popularigi Esperanton

Patricia Kaas povas helpi popularigi Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2009-05-01 17:08
Ĉi-jare Francion en la televida kantkonkurso de Eurovision reprezentos la fama kantistino Patricia Kaas. En sia retejo ŝi publikigis tradukon de sia kantoteksto en kvardeko da lingvoj - inter tiuj ankaŭ Esperanto. Jen elstara okazo por diskonigi Esperanton, opinias Dennis Keefe, kiu proponas sep konkretajn paŝojn, per kiuj esperantistoj povus utiligi la ligon inter la popularega kantkonkurso kaj Esperanto. En bona esperanta strategio, rapidaj reagoj necesas, sed ne sufiĉas, li atentigas - necesas ankaŭ pripensita strategio.
Patricia Kaas povas helpi popularigi Esperanton

La retejo de Patricia Kaas

De tempo al tempo ni Esperantistoj legas ion en loka aŭ nacia ĵurnaloj pri nia lingvo, kio agrable surprizas nin. Ekzemple, antaŭ nelonge subite ekaperis artikoloj pri Esperanto kaj la Nobelpremio. Tiurilate niaflanke, en Francio, Henri Masson bone kaj rapide reagis disvastigante novaĵojn pri ĵurnalaj artikoloj kiuj publikiĝis eĉ sur la unua paĝo en kelkaj arablandaj ĵurnaloj en Norda Afriko kaj en Mezoriento. Ekde tiu momento malfermiĝis pordeto por la Internacia Lingvo en tiuj mondopartoj kaj aliloke, kaj pli vasta publiko estis pli preta aŭskulti nian mesaĝon. Ĝuste en tiu momento - nek antaŭe nek poste - stariĝis bona ŝanco por esperantistoj paroli pri sia lingvo, oferti kursojn, montri retpaĝarojn kaj eĉ kapti novajn membrojn por UEA. Sed tiu momento en kiu la oreloj de la publiko pretis favore aŭskulti nin rapide forpasis, kaj laŭ mia scio, ni ne plene kaptis tiun okazon profite je Esperanto.

Tiuj bonŝancaj momentoj povas alveni kiam ajn, kaj kutime kiam ili venas, ni tute ne estas pretaj reagi. Tamen, sciu, ke la kapablo rapide reagi faras fundamentan, strategian armilon en la batalo por antaŭenigi Esperanton aŭ iun ajn internacian movadon. Tiuj momentoj povas esti okulfrape grandskalaj, kiel en 1987, kiam la prestiĝa kaj populara revuo Time verkis tutpaĝan eseon pri Esperanto kun tuta traduko en Esperanto. Ĝi ankaŭ povas esti malgrandskala kaj eĉ nepozitiva, kiel kiam la prezidento de Ĉeĥio, Václav Klaus, deklaris Esperanton morta! Tiumomente, certe, esperantistoj reagis rapide al la mortanonco, sed tiu reago aŭ estis plejparte interna, inter ni, aŭ ĝi estis privata, inter ni kaj s-ro Klaus. Tiaj reagoj, eĉ se rapidaj, ne helpas multe nian aferon, se ili ne trovas eĥon en la ĝeneralaj amaskomunikiloj kaj ĉe la publiko.

Reago, por esti efika, devas esti kaj rapida kaj ankaŭ sufiĉe amaskomunikila, aŭ almenaŭ nekaŝita. Krome, eventuala reago devas iel prepariĝi antaŭ la okazo de la evento mem. Kvankam ni ne povas antaŭdiri kiam artikolo pri Esperanto estos sur la unua paĝo de granda aŭ prestiĝa ĵurnalo, tamen ni povas pripensi kion ni faros se tio okazos. Ĉi-rilate niaj plej bonaj amikoj por helpi al ni estus personoj kiuj profesie laboras aŭ laboris en la fako publikaj rilatoj. Tiaj personoj scias pli bone ol ni esperantistoj kiel verki artikolon por ĵurnalo, kiel publikigi bonan foton de esperantaj eventoj kaj kiel prezentiĝi televide aŭ paroli en radiaj intervjuoj. Ili scias kiel enigi favorajn artikolojn en dekojn kaj centojn da amaskomunikiloj.

Parto el la bona venonta strategio de Esperanto estas, laŭ mi, ke ni komencu serĉi tiajn personojn. Ke ni aŭskultu ilin. Ke ni invitu ilin al ĉiu diskutado pri kiamaniere antaŭenigi Esperanton. Ni esperantistoj havas bonajn ideojn rilate lingvajn problemojn. Ili, la publik-rilatistoj, konas la manieron vortigi bele kaj bone tiujn ideojn, kaj ili scias kiamaniere trovi la vojon por meti niajn belajn novaĵojn en amaskomunikilojn.

En nia serĉo de profesiaj publik-rilatistoj, ni evitu fakojn kiuj iel rilatas, sed ne helpos al ni rekte en nia afero. La fako merkatiko nur marĝene tuŝas publikajn rilatojn, do ni ne serĉu merkatikiston (eble tio persone dolorigas min iomete, ĉar mi instruis merkatikon en Francio ĉe HEC Paris!). Ĵurnalisto ankaŭ ne estas tia persono, kvankam li aŭ ŝi laboras en similaj kampoj, kaj ofte bona publik-rilatisto havas antaŭan karieron pri ĵurnalismo. Finfine, en nia serĉado, ni ne pensu, ke ni devas pagi multe por la servoj de publik-rilatistoj. Multe da bonaj publik-rilatistoj jam emeritiĝis kaj kelkaj el ili estas same idealistaj kiel ni. Multaj en tiu profesio eble nun serĉas internacian movadon kies idealoj kongruas kun iliaj. Ni helpu al ili trovi bonan internacian movadon, ĉi-kaze la nian!

Reagi, reagi rapide, vortigante kaj bildigante tiun reagon helpe de profesiuloj pri publikaj rilatoj estas tamen nur unu parto de bona reag-strategio. Bezonata estas ankaŭ la starigo de tuta kampanjo kiu sekvas la vortan kaj bildan amaskomunikilan respondon. Ekzemple, momentoj kiam Esperanto aperas pozitive (aŭ eĉ negative) en ĵurnaloj kaj revuoj, estas tre bona okazo lanĉi novajn kursojn de Esperanto, speciale provlecionojn multloke kaj en oportuna tempospaco. Estas ideala momento ankaŭ por starigi ekspozicion aŭ fari prelegojn ĉie kie eblas en urboj grandaj kaj malgrandaj. Finfine, ĝuste en tiaj favoraj okazoj estas la momento paroli kun ĉiuj kiuj povas malfermi pordojn por Esperanto en amaskomunikilejoj, lernejoj, universitatoj, urbodomoj kaj eĉ en naciaj parlamentejoj.

Se ni komencas pensadi iomete pli profesie, iomete pli venontece, iomete pli strategie kaj multe pli reage, ni povas rekomenci kreskigi tiun esperantan flamon kiu antaŭe bele fajris kaj nun tro feble flagras proksime de sia meĉo. Eble kelkaj esperantistoj pensas, ke efektive ni bezonas pli da profesiuloj en fakoj kiuj povas helpi nin realigi nian revon, sed ke bedaŭrinde nuntempe tio ne povas okazi. Mi parte konsentas kun ili, sed tamen eĉ se la idealismaj personoj ne abundas, ni povas reagi ofte, reagi rapide, kaj starigi efikan kampanjon post bona amaskomunikila novaĵeto rilate Esperanton.

Kaj eble nia momento ĵus alvenis...

El Francio venas novaĵo de Francis Soghomonian, ke la fama franca kantistino Patricia Kaas, kiu ĉi-jare partoprenas en la vaste rigardata kanzonkonkurso Eurovision, metis tutan tradukon de sia kanzono sur sian interretpaĝaron ĉe www.patriciakaas.net/eurovision2009 (surklaku la vorton paroles en tiu retejo por vidi la lingvojn inkluzive Esperanton). Ŝi kantos en la franca lingvo, sed en ŝia retpaĝaro ŝi profitas je la okazo por doni tradukojn en proksimume 40 lingvoj.

Nun estas la momento reagi al tiu bona novaĵeto. Ne poste. Sed kiamaniere? Bonaj publik-rilatistoj scius kion fari, sed sen tia persono, kion ni mem povas realigi NUN? Konkrete, kiel reagi kaj kian kampanjon starigi? Eble mi komencu per kelkaj el miaj propraj ideoj, kaj poste, vi, kara leganto, povas aldoni viajn. Mi volas substreki, ke miaj ideoj certe ne estas la plej bonaj, do mi volas kuraĝigi ĉiujn aldoni siajn.

Unue, en Francio, estus bona momento kunligi la kanzonon de Patricia Kaas kun provleciono de Esperanto por la ĝenerala publiko. Por reklami tiun kurson, la esperantistoj povas diri, ke ili faros specialan lecionon de la lingvo por kanti la kanzonon de Kaas en Esperanto! Bona strategio estus oferti la kurson en multaj lokoj, kaj poste por tiuj eventualaj gelernantoj kiuj volas daŭrigi la lernadon de Esperanto, oni povas starigi kurson en iu pli centra loko. Ne forgesu, ke gravas, ke tiuj novaj kursoj komenciĝu baldaŭ por koincidi kun la portempe plialtigita populareco de la kanzon-konkurso Eurovision.

Due, eble prepari prelegon pri muziko kaj Esperanto, kaj disdoni tiun informon al la ĵurnaloj. Akcentu la fakton, ke Esperanto havas multe da muziko kaj eble parolu pri Floréal Martorell, esperantisto kiu starigis Eurokkan kaj Vinilkosmon.

Trie, estas bona momento substreki la fakton, ke la monda rekordo por kanzonoj kantataj en fremdaj lingvoj estas de esperantisto kiu loĝas en Francio proksime de Tuluzo. Li nomiĝas JoMo.

Kvare, en aliaj landoj de la kanzon-konkurso vidu ĉu viaj konkursantoj havas propran retpaĝaron kun tradukoj de sia kanzono en aliaj lingvoj. Se jes, telefonu al ili kaj proponu, ke vi povas traduki la kanzonon ankaŭ en Esperanton, se ili metos ĝin sur la retpaĝaron.

Kvine, en ĉiuj landoj kie oni sukcesas meti novajn esperantajn tradukojn de la kanzonoj, oni povas sekve utiligi parton de la franca strategio: provlecionoj, prelegoj ktp. Ni memoru, ke reago eĉ rapida ne multe efikas se ne okazos posta kampanjo por starigi aldonajn eventojn ktp.

Sese, se vi loĝas en landoj de Eurovision kie oni kantas ne en la enlanda lingvo (laŭ mia enketo sur la retpaĝaro de Eurovision, nur 12 el la landoj kantas sole en sia enlanda lingvo), komenci kampanjon por demandi al viaj enlandanoj kial la konkursantoj kantas angle anstataŭ nacilingve. Diru, ke vi estas esperantisto kaj kiel esperantisto vi volas defendi ĉiujn lingvojn kaj kredas, ke estus pli bone se viaj enlandanoj kantus en via propra lingvo. Kompreneble, tiu kampanjo devas esti amaskomunikila por havi la plej bonan efikon.

Sepe, ni utiligu la nun nemalhaveblan retpaĝaron www.lernu.net Tie novaj lernantoj povas komenci kaj daŭrigi lerni Esperanton, kie ajn ili troviĝas kaj kiam ajn ili volas. Tre bona strategia armilo, speciale kiam lokaj grupoj mem ne povas starigi kursojn pri Esperanto en la ĝusta momento.

Resume, la novaĵo pri Patricia Kaas kaj la esperanta traduko de ŝia kanzono estas unu el tiuj bonaj novaĵoj kiuj plaĉas al ni esperantistoj. Novaĵoj tiaj donas al ni la impreson, ke ni progresas iomete en la bona direkto. Tamen por maksimume profiti je iu ajn novaĵo, ni devas esti pretaj reagi, kaj reagi fulmrapide se necese. Ne nur tio; ni devas aldoni strategian kampanjon kiu plukas la frukton de subite ekkreskanta arbo. Profesiuloj povas tiurilate multe helpi, sed intertempe ni mem devas agi. Kaj nun, konkrete, ni povas agi rilate la venontan Eurovision-kanzonkonkurson.

Fine, ĝis nun la disaj bonaj reagoj kiuj okazas en Esperantolando ne sufiĉe rekte tuŝas la tradiciajn esperantajn organizojn. Same internacie kiel lande kaj urbe mankas al multaj el niaj meritoplenaj asocioj la volo agi rapide kaj efike. Niaj organizoj estas, laŭ mi, ege tro ligitaj al la lasta jarcento kaj al la mondo tia kia ĝi estis antaŭ jardekoj. Ili organizas, ili administras, ili faras tre bonan kaj plenkoran laboron, sed ili atendadas - kaj kiam io grava okazas, ili reatendadas. Ĉio ĉi eble bonas kaj necesas, sed tute ne sufiĉas. Reaga strategio estas legitima temo por niaj legitimaj organizoj. Mi esperas, ke niaj plej aktivaj kaj brilaj esperantistoj ĉiu-estrare kaj ĉiu-kunvene demandos al si kion ili povos fari por efika esperanta strategio de nia jarcento, kaj kiamaniere ili povas strategie kaj rapide kampanje reagi.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Ĉinio

arkivita en:
robertleleu
robertleleu diras:
2009-04-27 12:03
Atentu, ke ne iu traduko kantebla estas.
Tiuokaze la franca teksto estas de sespiedaj versoj skribita. (necesas ne sonigi iujn "mutajn e_ojn", ĉar tiuj mutaj e_oj estas apartaj al la franca lingvo).
Sed la esperanta traduko tute ne estas versigita, do mi forte dubas, ke oni povos kanti ĝin.

Robert Leleu
ĥoristo
manolo
manolo diras:
2009-04-28 11:27
Min mirigas la naiveco, aŭ simpla nepripensemo, de kelkaj samideanoj en la momento proponi agadojn. Tiu unua punkto estas simple nerealigebla pro la kialoj eldiritaj de Robert Leleu: la traduko estas laŭvorta, ne pripensita por adaptiĝi al muziko.

Tio estu nenia riproĉo al tradukinto, kiu agis spegule al ceteraj tradukistoj, kiuj provizis simplan tekstan tradukon.

La ceteraj punktoj de la proponoj estas pli-malpli realigeblaj, sed kun granda naiva kromŝarĝo. La *vera* agado konsistus el amasa apogo de la europaj esperantistoj al franca kanto, pro ĝia apogo al esperanto, kaj ke tio montriĝus kerna por la atingota poent-vico de la kanto.

Sed estas pluraj malfacilecoj, eĉ eksteraj al nia propra kunordigado, por ke tio realiĝu.

(S-ro Leleu: se vi interesiĝus pri ĥor-muziko en esperanto, bv. kontakti min: mpancorbo (ĉe) gmail.com)
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-04-27 16:41
En la nuna debatado pri auxtorrajtoj estas ege rimarkeble ke sxia retejo prisilentas la nomojn de la tradukintoj (ne nur esperantaj). Mi ecx ne trovas la nomojn de la komponisto kaj originala tekstverkisto.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-04-27 16:44
Mankas _nomoj_, kompreneble. (Pli bone akuzi min mem unue.)
akueck
akueck diras:
2009-04-27 20:56
1) Se la tradukitaj tekstoj estas publigitaj kun la permeso de la verkinto de la originala teksto, tiam malobeo de la autorrajtlegho ne trafas.
2) Se la nomoj de la verkinto de la originala teksto, de la komponinto au de la tradukintoj ne aperas, tiam ne nepre temas pri malobeo de la autorrajtlegho. Eble la diritaj homoj ja konsentis pri tio, ke iliaj nomoj ne aperas. Teorie ili (au shi au li) povus ech esti la respondeculo(j) pri la retejo.
Niko
Niko diras:
2009-04-28 00:00
Estus pli bone, se iu povus kanti esperante en la konkurso, anstataŭ nur publikigi esperantan kantotradukon. Mi dubas, ke homoj eĉ rimarkos ĉi tion. Sed mi tro negativas; ĉio pozitiva al esperanto helpas, eĉ se nur ete.
dennis
dennis diras:
2009-04-28 13:07
Robert kaj Manuel. Vi tute pravas, kaj dankon. Ne eblas rekte uzi la melodion de Kaas kaj nur enmeti esperantajn vortojn, chu ne? Sed mi ne pensis pri kurso pri muziko, sed pri enkonduka leciono de Esperanto, utiliganta la vortojn de la kanzono. Mi estis iam lingvo-instruisto, kaj mi utiligus tiun malkongruajhon por instrui ion pri lingvoj ghenerale kaj pri Esperanto speciale.

Pri la chefa ideo: esperanta leciono, mankas provlecionoj en multaj partoj de nia esperanta agado. Lastjare kiam ni starigis provlecionojn en Nankino Chinio, pli ol mil kvarcent personoj provlecionis Esperanton dum la Lingva Festivalo, kaj el tiuj pli ol 200 faris daurigan kurseton. Provlecionoj valoras kaj efikas. Kaj se io pri muziko povas malfermeti la pordon al provleciono, des pli bone, chu ne?

Gunnar. Interesa observo. Kiamaniere mi povas uzi la ideojn de autorrajtoj por antauenigi Esperanton? Mi ne havas ideon tiurilate.

Andreas. Estus interese ekkoni la vojon kiun Patricia Kaas uzis por enmeti la Esperantan tekston. Eble tiu persono estis Esperantisto au eble amiko de Esperantisto kiu sugestis la ideon. Se estis la ideo de Patricia Kaas, estus interese kaj utile al ni, ke shi prikomentu tion private au publike. Chiaokaze, la enmeto de Esperanto estas sukceseto por ni, kaj estus bone se ni lernas kiamaniere fari aliajn tiajn sukcesetajn pashojn.

Niko. Mi konsentas kun vi ke estus pli bone se iu kanzono estus en Esperanto, kaj mi konsentas ankau, ke eble malmulte da personoj perceptos tion. Sed se iu iam vere kantas esperante en la Eurovision Konkurso, ni ankau povas profiti multe je tiu okazo se ni 1) rapide reagas kaj 2) planas aldonan kampanjon. Ni bezonas bonan strategian kampanjon, ekzemple, kiu kunligas www.lernu.net , por havi grandan efikon. Izolitaj bonajhoj helpetas Esperanton iomete, sed bone organizita reago al tiuj bonaj novajhoj helpos multege pli.
Gerrit
Gerrit diras:
2009-04-28 14:30
Interesa novajho, ke en tia retejo aperas Esperanto-traduko de kanto por la Europa Kantfestivalo. Lau mi aplaudinda afero.
Krom reklamado pri Esperanto [chu chefe inter Esperantistoj?] tio chi estis almenau por mi ankau reklamajho por la kantistino Patricia Kaas (=Fromagho) mem.
Gerrit Berveling
slavik
slavik diras:
2009-04-28 23:17
Ŝajnas interese subtitoligi la kantojn (ankaŭ tiujn en la angla), ĉar popularas intereso de la tipo „pri kio estas tiu ĉi bela kanto?“

Eblus fari tion ĉe http://dotsub.com/ — sed mi ne scipovas reuzi tie filmetojn de YouTube. Ĉiuj kantontoj en Moskvo jam spekteblas per YouTube, sed pri neniu estas bona diverslingva prezento de la kanto (nek pri Kaas fakte, ĉar ne multaj iros al ŝia paĝaro serĉi tradukon).

Ĉu iu spertas pri subtitoligo de filmetoj, kiuj jam estas en YouTube?
kallekn
kallekn diras:
2009-04-29 11:00
Aaron Irvine, kiu mem ial ne sukcesis komenti, atentigas, ke jam ekzistas tekstumita versio de la kanto ĉi tie:

http://www.overstream.net/view.php?oid=agi7a8txl4ib

Problemo pri la retejo overstream.net estas, ke ŝajne eblas aldoni tekstojn nur en unu lingvo. Tiasence dotsub.com estas pli bona.

Estas tre facile transpreni filmojn el Youtube ktp al dotsub.com. Kiam vi komencas aldoni filmon, simple klaku sube "Create from existing internet address", kaj poste engluu en la kampon "Url to FLV file" la adreson de la Youtube-filmeto.

La problemo pri dotsub.com estas, ke la retejo ne estas tre populara, kaj la filmoj tie ne trovas spektantojn rekte, nur per ligiloj. Eblas kompreneble krei la tekstodosierojn tie (aŭ per aparta programo), kaj poste transmeti ilin en filmeto en Youtube. Tamen, ne en filmo kiu apartenas al iu alia - do necesas denove alŝuti la filmon en Youtube. :-(
adi
adi diras:
2009-04-29 11:54
Dankon Kalle. Mi aldonos al dotsub.com nun (en FR EO EN), poste ni aldonu la diversajn lingvojn. Kaj mi devas leteri al Patricia mem pri la afero.
adi
adi diras:
2009-04-29 14:01
Nun havebla en Esperanto/angla/franca en dotsub ĉe http://tinyurl.com/kaaskanto (aŭ egale http://dotsub.com/view/482751e0-bb56-4022-9423-c60b646b73f6). Por nova lingvo, post via volontula anonco ĉe http://www.liberafolio.org/2009/kaaskanto, vi povas aldoni subtitolojn (kopiante de http://www.patriciakaas.net/eurovision2009 sed singardante pri ordo de linioj por la fina versio).

amike
Aaron
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-04-29 16:41
"Subtitoloj" estas hasta kaj fuŝa esperantigo de la angla vorto "subtitles"; ja ne temas pri titoloj (laux la difinoj en ekzemple Reta Vortaro) sed pri tekstoj, do la ĝusta esperanta vorto estas "subtekstoj".
fritzon
fritzon diras:
2009-05-01 13:04
"Subtitoloj" estas la esprimo proponata en NPIV, kiu estas kaj dum antaŭvidebla tempo restos nekompareble pli aŭtoritata normo ol ekz. la menciita Reta Vortaro. Se esperantisto uzas vorton el (N)PIV kaj krome laŭ ekzakte la senco en kiu ĝi difiniĝas en tiu verko, estas sufiĉe sensence kritiki lin pri lingva malĝusteco. El komunike pragmatika vidpunkto preferindas atenti faktajn normojn ol ke ĉiu insistadu pri solvoj laŭ sia propra kapo. Alivorte: Eĉ se oni preferus alian esprimon, oni uzante jam establiĝintan estos pli certa esti ĝuste komprenata.
slavik
slavik diras:
2009-05-06 04:17
„Subtitoloj“ estas establiĝinta termino, vaste uzata ĉie tra la reto. Ĝi eble estas vere hasta aŭ ne tre trafa, sed ĝi similas alilingvajn terminojn, estas komprenebla kaj facile memorebla. Oni eble ne penu ŝanĝi la terminon en tia kunteksto.

Revene al la tradukoj.
www.eurovision.tv proponas tekstojn de ĉiuj kantoj. Certe sen iuj tradukoj. Estus bone, se iuj elmetus la oficialajn videojn de YouTube al dotSUB por esperantigi la tekstojn. Mi ne povas tion fari pri plejparto de la kantoj, sed mi provu pri la (ĉefe) ruslingva kanto de Priĥodjko (kantanta por Rusio ĉi-jare):
http://dotsub.com/view/245d3df1-19af-4801-a8d3-141366ba10ef
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-05-06 16:44
"subteksto" same similas al alilingvaj terminoj, estas pli logika (cxar fakte temas pri tekstoj, ne titoloj), do pli facile komprenebla por pli multaj - kaj, bonuse, ecx unu silabo pli mallonga.
kallekn
kallekn diras:
2009-04-29 22:46
Mi komencis transmeti la tekstojn sed ne povis tion fari, ĉar la finna traduko enhavis nur kelkajn liniojn de la komenco, kaj la rusa traduko ne ŝajnis egali al la originalo. :-(
adi
adi diras:
2009-04-30 10:47
La franca teksto ĉe http://www.patriciakaas.net/eurovision2009/ estas en ordo, sed ja tie kaj la angla kaj la esperanta tradukoj korespondas al malnova versio de la kanto (du-tri nekantataj linioj kaj kelkaj linioj en malbona pozicio). Por la angla kaj la esperanta, mi do devis ĝustigi iom (sen ŝanĝi frazajn vortojn por respekti la originalon). Do por la rusa, ŝajne necesas la saman laboron.

Pri la finna, ho ve, klare problemo. Eble vi mem povus kompletigi tradukante de la esperanta versio (sube), kaj eĉ poste anoncu tion al http://www.facebook.com/group.php?gid=88318700096

--

1
00:00:00,000 --> 00:00:04,000
Francio Patricia Kaas "Kaj se endus fari tion"

2
00:00:06,411 --> 00:00:08,047
eurovision.tv

3
00:00:14,721 --> 00:00:19,737
Se endus fari tion, mi ĉesigus la Terturniĝon,

4
00:00:21,962 --> 00:00:27,492
Mi estingus la lumon por ke vi restu malveka.

5
00:00:29,000 --> 00:00:34,000
Se endus, por plaĉi al vi, aŭskulti vin ĉiunokte,

6
00:00:37,616 --> 00:00:42,785
Kiam vi parolas pri amo, ankaŭ mi parolos pri ĝi...

7
00:00:45,000 --> 00:00:50,000
Vi rigardu plu en la fundo de miaj okuloj,

8
00:00:52,941 --> 00:00:58,282
Vi tie vidu plu la plej grandan el la fajregoj.

9
00:01:00,000 --> 00:01:06,000
Kaj via mano gluiĝu sur mia haŭto, kie ĝi volas.

10
00:01:08,313 --> 00:01:14,211
Se vi iam forflugos, mi sekvos, se mi povos...

11
00:01:16,997 --> 00:01:21,966
Kaj se endus fari tion, mi forpelus la vintron

12
00:01:24,474 --> 00:01:29,722
Per printempaj frapegoj kaj longaj helaj matenoj.

13
00:01:32,369 --> 00:01:36,920
Se endus, por plaĉi al vi, mi ĉesigus la tempon,

14
00:01:40,171 --> 00:01:45,047
Por ke ĉiuj viaj hieraŭaj vortoj restu miaj nun.

15
00:01:47,926 --> 00:01:52,570
Mi rigardu plu en la bluo de viaj okuloj,

16
00:01:54,753 --> 00:02:00,186
Viaj du manoj plu perdiĝu en miaj haroj,

17
00:02:02,183 --> 00:02:08,174
Mi ĉion pligrandigos, kaj se tio maltroas,

18
00:02:10,450 --> 00:02:15,837
Mi ĉiam malpravos, se tion vi volas...

19
00:02:18,391 --> 00:02:24,521
Mi ja volas doni ĉion nur se vi kredas tion,

20
00:02:25,821 --> 00:02:31,626
Mia koro ja volas sangi nur se vi vidas tion,

21
00:02:33,020 --> 00:02:39,939
Ĝis mi iĝos nenio alia ol la ombro de viaj noktoj,

22
00:02:40,775 --> 00:02:47,369
Ĝis mi iĝos nenio alia ol la ombro sekvanta vin.

23
00:02:51,410 --> 00:02:54,800
Kaj se endus fari tion...

24
00:03:05,557 --> 00:03:08,557
patriciakaas.net/eurovision2009
manolo
manolo diras:
2009-04-30 11:59
Bv. ne mencii iun ajn ligilon el Facebook, ĉar ĝi restas neatingebla por la neuzanto tiun servon.

Kiel retetikedo, bv. citu nur ret-fontojn atingeblajn de ĉiuj..
adi
adi diras:
2009-04-30 13:55
http://www.facebook.com/group.php?gid=88318700096 estas la oficiala retejo por kontakti ŝin laŭ ligo en http://www.patriciakaas.net/eurovision2009/ (klakante "laisser un message").

Cetere, ĝis nun neniu respondo de ŝi (sen surprizo, ŝi devas esti tre ŝarĝata kun preparoj).
Tonyo
Tonyo diras:
2009-05-03 00:11
La hispanlingva traduko estas vere aĉa, kvazaŭ ĝin farus studanto, ne denaskulo. Ĉikaze Esperanto klare venkas. Se iu havas kontakton kun ŝi, eble ni esperantistoj povas peri bonan tradukon.
manolo
manolo diras:
2009-04-30 10:28
Per overstream.net.

http://subtekste.blogspot.com/2009/04/patricia-kaas-kaj-se-endus-fari-tion.html

Kroma demando pri dotsub.com: mi komencis uzi tiun servon antaŭ iom da tempo sed rezignis ĉar ĝi ne eltenis ĉapelojn. Lastatempe mi spektis unu filmon subtekstigitan de vi kaj kun ĝustaj ĉapeloj. Kiel vi elturniĝis? Aŭ la servo jam subtenas ĉapelitajn literojn?
adi
adi diras:
2009-04-30 11:38
Mi kreis .srt dosieron (en Unikodo UTF-8), kaj poste *enportis* ĝin en dotsub. Tio funkciis glate.
akueck
akueck diras:
2009-04-29 15:24
Se oni publikigas tradukon de verko de aliulo (au la tekston de la originala verko mem) sen permeso de la verkinto, tiam oni ordinare malobeas la autorrajtleghon. Esceptoj estas ekzemple, se la verkinto estas malviva de almenau 70 jaroj au se en sia propra verko (kiu havu sufiche altan kreo-nivelon) oni citas el la fremda verko en laucele necesa amplekso. La verko nepre povas esti ankau kantoteksto.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-04-29 16:46
Eĉ se oni havas permeson estas, se ne leĝo, almenaŭ memkomprenebla etiketo (kaj en kelkaj landoj parto de interkonsentoj inter aŭtoroj kaj publikistoj) ke oni menciu la nomojn de komponistoj, verkistoj kaj tradukistoj - do la aŭtoroj kaj fakte posedantoj de la verko.
dennis
dennis diras:
2009-05-05 08:45
EDE pli gravas ol Patricia Kaas. . .

Nuntempe en Francio kaj Germanio okazas io kio multe pli gravas ol la fakto ke Patricia Kaas metis esperantan tradukon en sian retejon por la fama, grandskale priatentata Eurovision kanzonkonkurso.

Tiu grava, gravega okazajho por Esperanto estas la vochdonado por kandidatoj de la europa parlamento. Legantoj de LiberaFolio povas bone informighi, en la paghoj de LiberaFolio, pri la esperanta partio nomata EDE Europo Demokratio Esperanto.

Mi opinias, ke EDE gravas pro miaj studoj de merkatiko kaj strategio, kaj ne pro personaj konvinkoj. Mi estas ne-europano, do ne decetas al mi, mi kredas, prikomenti la dezirojn de europanoj por tiu au alia politika sistemo. Sed lau la principoj de merkatiko, chi tiu elekta evento estas tre potenca ilo por antauenigi Esperanton.

Tiuj kiuj nun politikas esperant-flanke scias multe pli bone ol mi tion kion ili bezonas fari. Sed, eble mi remenciu la principojn, gravajn, de mia artikolo pri KAAS.

Unue, ke ni esperantisoj 'reagu', kaj ke ni 'reagu rapide'. Due, ke ni 'starigu kampanjon', sisteman kunmetadon de eventoj kaj speciale 'provlecionojn' de Esperanto. Trie, ke ni “amikighu” kun 'profesiuloj de publikaj rilatoj'. Kaj finfine, ke ne pensu pri kiamaniere preni unu bonan ideon kiu devenas de Francio, kaj kiu nun etendighas al Germanio, kaj etendi tiun bonan ideon al aliaj landoj.

Landaj Asocioj de Esperanto, chu vi povas helpi tiamaniere?

Chu vi, Landaj Asocioj, vidas shancon por apliki la konceptojn reago, rapida reago, kampanjo kaj kunlaboro kun publik-rilatistoj por ke la bonaj ideoj de Francio kaj Germanio (tio estas, EDE chefe, kaj Patricia KAAS flanke) etendighu al viaj landoj? Tiu nehaltigebla horlogho tiktakas kaj baldau venos momento en kiu ne plu valoras la penon reagi al la gravaj nuntempaj eventoj. Poste, ni devas atendi alian bonan momenton.
adi
adi diras:
2009-05-06 18:55
La oficiala retpaĝo http://www.youtube.com/watch?v=vzT8Q15DWOM restas sen
subtekstoj, malgraŭ tio ke mi proponas helpon.

Estus helpa, se oni komentus en http://www.youtube.com/watch?v=vzT8Q15DWOM ke
haveblas subtekstoj (subtitoloj / closed captions), petante ke oni aldonu ilin
al la tiea video.
manolo
manolo diras:
2009-05-07 20:51
http://subtekste.blogspot.com/2009/04/patricia-kaas-kaj-se-endus-fari-tion.html

Kion plian vi deziras!!??
adi
adi diras:
2009-05-08 14:02
Jes http://subtekste.blogspot.com/2009/04/patricia-kaas-kaj-se-endus-fari-tion.html aperis antaŭ semajno (mi kunlaboris), kaj poste aperis en http://esperanto-tv.com. Tiuj estas por ni Esperantistoj.

Aliflanke http://www.youtube.com/watch?v=vzT8Q15DWOM celas la ĝeneralan loĝantaron, io oficiala de Eurovision, en kiun ni esperus meti subtekstojn en Eo. Unua paŝo al iom esperantigi la kantkonkurson mem.
adi
adi diras:
2009-05-11 14:26
Dokumento PDF kun fotoj kaj tradukoj (inkl. Eon) ekde hieraŭ haveblas ĉe http://www.patriciakaas.net/eurovision2009/docs/cahier_eurovision_web.zip
fsoghomonian
fsoghomonian diras:
2009-05-12 02:43
Jes, la dokumento enhavas la mallongan version kun iuj korektetoj, do la subtekstita video modifindas.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-05-17 15:31
Al Patricia Kaas nenio helpis, sed eble, se sxi kantus en esperanto eble estus pli bone.
Kiu kuragxos kiel unua oficiale kanti en futura europa lingvo?Eble ni povus proponi al producentoj? Valoras pripensi!