Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Jarlibro 2009 aperis

Jarlibro 2009 aperis

de Redakcio Laste modifita: 2009-06-05 00:47
Portreto de d-ro Zamenhof malfermas la ĉi-jaran Jarlibron de UEA omaĝe al lia 150-a datreveno. En la antaŭparolo Barbara Pietrzak, la ĝenerala sekretario de UEA, traktas la aktualecon de la ideoj de Zamenhof kaj de la Manifesto de Prago, kies teksto aperas apud la Esperanto-rezolucioj de Unesko.

Kun 1.735 adresoj en 102 landoj la Jarlibro havas precize same multe da delegitoj kiel en 2008. Estas 52 ĉefdelegitoj, 965 lokaj delegitoj, 106  vicdelegitoj, 35 junularaj kaj 1309 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn. En la unua parto, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2009, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj, ktp.

Individuaj membroj de UEA povas profiti de la informa trezoro de la Jarlibro ankaŭ rete. Krom facila  uzebleco por rapida serĉo de delegitoj k.a. informoj, avantaĝo de la reta Jarlibro estas ĝia ĝisdateco. Pere de ĝi eblas krome sendi retmesaĝojn al delegitoj kaj akiri por si plusendan retadreson kun la finaĵo @uea.org. Uzantoj de la reta Jarlibro, kies kotizo rajtigas ricevi la revuojn "Esperanto" aŭ "Kontakto", povas legi ilin rete jam, kiam ili estas presataj. Por ekuzi la servon necesas registriĝi ĉe http://reto.uea.org. Fine de majo tiu ĉi servo, enkondukita en aprilo 2005, havis 2.120 uzantojn.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en: