Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Ilona Koutny elektita esperantisto de la jaro 2008

Ilona Koutny elektita esperantisto de la jaro 2008

de Redakcio Laste modifita: 2009-01-20 06:42
De dek jaroj ĵurio kunmetita de la gazeto La Ondo de Esperanto elektas "Esperantiston de la jaro". Ĉi-foje plej multajn voĉojn de la ĵurio ricevis Ilona Koutny.

Ilona Koutny, hungarino loĝanta en Pollando, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2008 pro la kompetenta kaj sukcesa gvidado de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań. Ĉi-jare ŝi aparte meritis rekonon pro la dekjariĝo de la Studoj, pro la ekzamensesio de la tria grupo, pro la unua instrurajta ekzameno kune kun ILEI, pro la komenco de la kvara grupo, kaj speciale pro la simpozio "Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko", kiun ŝi pretigis kaj efektivigis en septembro ĉe UAM.

Ilona Koutny ricevis 12 voĉojn de la ĵurio. Kvar voĉoj iris al Peter Baláž. Po tri voĉojn ricevis Katalin Kováts kaj Geoffrey Sutton. Po du estis donitaj al Normand Fleury kaj Yves Nevelsteen. Tri kandidatoj ricevis po unu voĉon. Dek unu kandidatoj restis sen voĉo donita.

Ilona Koutny estas la unua virino, kiu ricevis la titolon "La Esperantisto de la Jaro". Ŝi ankaŭ ricevis rekorde multajn voĉojn kompare kun la aliaj kandidatoj - trioble pli ol la slovaka aktivulo Peter Baláž, kiu okupis la duan lokon.

Kiel la unua "Esperantisto de la jaro" en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste estis distingitaj Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006) kaj Peter Zilvar (2007).

Laŭ informoj de La Ondo de Esperanto

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-01-20 15:41
Ne miru mi bone skribis titolon.Unue mi volas gratuli al la elektintoj, ke ili tiel kompetente kaj serioze pritraktis gravan kaj senliman sindonecon de s-ino Ilona Koutny.Gxuste tiuj homoj de agado devas esti agnoskitj, rekonitaj kaj honoritaj.Mi tre gxojas pro vere gxusta elekto kaj al s-ino Ilona Koutny gratulas la meritan titolon kaj dauxre deziras seriozan agadon por bono de la homaro.
Vivu longe kaj sane kaj en Bjalistoko ni festos specjale.