Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Ilustrinto de Auld pafmortigita

Ilustrinto de Auld pafmortigita

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-27 15:09
La 16-an de aprilo en la bolivia urbo Santa Cruz mortis Eduardo Rózsa Flores (1960-2009), ilustrinto de la hungara eldono (1987) de La Infana Raso.

Civitano de Bolivio, Hungario kaj Kroatio, Rózsa Flores akiris ian famon en la 90-aj jaroj kiel estro de internacia brigado militanta flanke de Kroatio, kaj kiel protagonisto de la portreta filmo Chico (2001). Li kaj du kunuloj estis mortigitaj de boliviaj sekurec-fortoj, kaj suspektataj pri komploto mortigi la prezidenton de Bolivio, Evo Morales.

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2009-05-13 07:21
ISTVÁN KEMÉNY
SAVI LA TEMPON


Mi parolos nun pri la bildo kies malĉefaj figuroj ni estas. Ne vi, sinjoro, nur mi kun miaj amikoj.
Miaj amikoj estas Budapeŝtaj majstroj ankoraŭ nekonataj a.k.e., tio estas: anstataŭ komuna erao. Ili parazitas siajn gepatrojn aŭ kaŝloĝas en hororaj ĉambroj subluataj, kaj klopodas krei verkojn. Ili laboras ĝis frumatene, sed dumtage kaj vespero ili maldegnas labori. En tiuj tagpartoj ni babilas, pli ol necesus, kaj se ni okaze tedas unu la alian, eĉ tiam ni ne enŝaltas kasedilon. Alivorte, dum konversacio neniam sonas io alia ol ni mem.
Nun temas pri Hitlero kiam juna. Temo ne grandioza, ĉar ni ĉiuj scias pri li proksimume la samajn gurditajn stultaĵojn: farbisto kaj pentristo, kaporalo en la unua milito, antaŭ aŭ post kiu li vagas en Vieno kaj, onidire, eĉ en okcidenta Hungario. Ni scias eĉ ke li estis grafikisto, ne domfarbisto. Kaj ni scias kiom pli bonus por ĉiuj se li estus nur iom pli bona grafikisto.
Ektemas, kompreneble, ankaŭ pri Lenino ŝakludanta kun Tristan Tzara en Svislando, kaj nature leviĝas la demando: kun kiuj ni mem kutimas ŝakludi? Ni alrigardas unu la alian, sed ni sufiĉe bone konas nin. Krome pli-malpli ni jam transpasis la aĝon je kiu iu Hitlero ŝultrotiras kaj finas sian ŝtelvagadon tra la artistaro. Li estas vidinta kaj aŭdinta sufiĉe, spertinta sufiĉajn ofendojn, sufiĉe da homoj rigardis lin sen lin vidi, sufiĉe da tiaj vizaĝoj kaj nomoj li enmemorigis, aŭ forgesis grandanime. Ĝis tiam: infanaĝo, ekde tiam: venĝo. Ian virinon li devintus havi, iun snobinon kiu lin retenu, sed ne troviĝis tia. Maltrafi Hitleron estis fiaskaĵo ne nur por arto, ankaŭ por snobismo.
Ni eksprese ekzamenas dekon da nomoj, de homoj kiujn ni iam forpelis el inter ni. Fotisto, televidisto, astronomo. Ne, ne: ni estas certaj ke neniu Hitlero iam troviĝis inter ni. Tamen, mi memoras unu kazon pri kiu mi ne tute certas.
- Federico Latin. Jen lia nomo. Laŭaspekte indiano el Sud-Ameriko. Malalta, rondkapa, kun nigraj haroj. Ido de malnova juda familio el Budapeŝto. Parolas kun hispana akĉento, naskiĝis en Peruo, tie li fariĝis bolŝeviko. Post subita politika turniĝo aldekstra, la familio re-ekloĝis kun li en Hungario. Mi konas lin el la universitato, ĝis la dua studjaro konis nur laŭvide. Mi ne sciis ke ni estas samjaranoj, li malkovris nin por si. Nome, Imre, Zoltán kaj mi ekhavis la ideon frekventi specialan kurson pri "Revoluciaj movadoj latin-amerikaj en la jaroj 60 kaj 70", por ke ĉe la fina ekzameno, en decembro, ni povu preteksti lingvajn malfacilaĵojn. Nu, en tiu kurso funkciis kiel interpretisto Federico. Akurate, bone li interpretis, kaj liaj diraĵoj iel gajnis nian plaĉon pro lia akĉento kaj pro la malamo kiu reflamis en li laŭ dekminutaj periodoj - malgraŭ ke, dum tiuj kursoj, predikistoj kaj gerilestroj estis alterne murdataj, po unu en ĉiu kvina minuto.
Federico Latin verkadis poemojn. Montris ilin al ni. Por montri ilin, li invitis nin al sia loĝejo, kie ni povis konstati kun surprizo ke ĉiujn li jam konas, krom ni kiel lastaj esceptoj. Nome, sur muro videblis, datita antaŭ duonjaro, enorma kartonaĵo, postlasita de enorma hejmfesto: „Okaze de 25 jaroj da senrompa funkciado de Federico”. Tiun feston ni maltrafis. Sed sur la kartono troviĝis la nomoj de duono el nia kunstudentaro.
Liaj poemoj verkiĝis, evidente, en liberaj versoj. Skue-flue serpentumis, sinue reen al Peruo. La aŭtoro – laŭ ies posta flustro – konsideris nin per okuloj de sperta komunisto, kaj taksis nin molaj burĝidoj. Poste li fariĝis la lasta parti-sekretario de la universitato, ĝis kolapsis sub li la partio. Kaj Federico malaperis.
Jarojn poste mi renkontis lin denove en balo por novaj studentoj, kiel religian fanatikulon. Antaŭ kelkaj tagoj li reaperis televide. Kiel estro de dungsoldatoj en Kroatujo.
Estro de dungsoldatoj. Kondotiero!
Jen gaja vorto, kiu vigligas la konversacion. Nur kondotiero! Tiaj bandestroj estas simpatiaj.
- Kovarda, avara, monavida, voluptavida, avida monstro!
- Dikulo kun barbo grasvizaĝa! Nur kun helpo li kapablas surseliĝi!
- Murdisto! Fiulo! Latrono!
- Blasfemulo!
- Drinkeja meblo! Kartludisto, ebriulo, putinfikanto.
- Domaĝas la drinkejestron!
- Damaĝas sian konsciencon!
- Ne damaĝas! Iras al konfesejo, komuniiĝas!
- Kaj la pastro ne kuraĝas ne absolvi lin!
- Franciskano en bruna froko!
- Kundrinkanto lia!
- Jen bildo de naivaj artistoj pri kondotiero, datite: anstataŭ komuna erao, en Budapeŝto - mi titolas nian komunan verkon.
Sed eĉ mian propran simpation al la afero ne fuŝas mia ĉikanado. Ni ja ege ŝatas pekemajn kondotierojn. Kiel finiĝas la historio, la kariero de Federico, tio neniun plu interesas. Malgraŭ ke mi ekrakontis ĉi tiun historion ĝuste por diri: ni atentu bone, ĉar ni ne konas la finon de la historio!
A.k.e., tio estas ĉi tie - jam tre maljunas la tempo. Duono antaŭ la unua. Plian fojon ni atingis la dudek-kvinan horon de la antaŭa tago. Ni elbretigas La krepusko de mezepoko, por haste elekti nomojn por ni. Mia edzino, graveda, iĝas Virgulino de la Doloroj. Á. iĝas Filipo la Bona, dum J., je ĉies konsterno, Johano Sentima. Nian gajon superondas jelpaj ridegoj de I.: li estas „Kavaliero Débile, venkanto super ĉiuj”. Kaj kiu alia mi povus fariĝi ol Gonella, „portreto de kortega bufono el Feraro”?

Kaj nun ekmoviĝas la folioj, la libro malfermiĝas montrante bildon; de longe ĝi malfermiĝadas je tiu sama paĝo. Videblas la ĉefa figuro de pentraĵo kiun mi estas kreanta pri ni mem: Nekonata Budapeŝta majstro: Nekonataj Budapeŝtaj majstroj ĉirkaŭ la Puto de Juneco.
La Puto estas fakte baseno sesangula. En ĝi staras junaj, nudaj virinetoj kaj viretoj, en akvo ĝis la maleoloj. Ili ĝojas unu pri la alia, interbrakumas. Ni dume stumbladas proksime al la Puto. Ni puŝadas, apogpremas, trenas neklare videblan figuron al la baseno. La figuro videble tre pezas, kaj lasas sin inerta kiel pakaĵo.
Ni volus kuregi al la baseno, sed ni havas taskon, kaj ankoraŭ ne estas certe ke ni sukcesos ĝin plenumi: savi la Tempon.
(Tr. Istvan Ertl)
pistike65
pistike65 diras:
2009-09-26 10:16
Hazarde mi trafis germanlingvan blogajxon pri Eduardo Rózsa Flores; mi demandas min cxu la auxtoro estas la eks-transilvania verkisto Richard Wagner:

http://www.achgut.com/dadgdx/index.php/dadgd/article/eduardo_rozsa_flores_der_letzte_anarchist/

kia koincido ke aperas en gxi la vortoj

"an das Esperanto und den Kommunismus lässt es sich nur glauben..."

amike
Istvan Ertl
Jorge
Jorge diras:
2009-09-26 11:16
Pri esperanto kaj komunismo nepras kredi aktive. Pri kapitalismo -- sufichas kredi pasive, senkonscie.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-09-26 16:25
... kaj pri la Angla kiel internacia lingvo same sufiĉas kredi pasive, senkonscie. Oni eĉ ne devas scii ĝin.
pistike65
pistike65 diras:
2009-10-20 21:47
Efektve, temas pri la eks-transilvania verkisto Richard Wagner - kies eksedzino intertempe igxis Nobelpremiita.

Kaj pri la Nobelpremiitino Herta Müller dirindas ke sxi venas el pli-malpli la sama kulturrondo kiel "nia" Stephan Lang (http://eo.wikipedia.org/wiki/Stephan_Lang).

amike
Istvan Ertl