Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Granda kroata vortaro aperis

Granda kroata vortaro aperis

de Redakcio Laste modifita: 2009-01-15 23:16
Granda Vortaro Esperanta-Kroata kun 420 paĝoj kaj 42.000 vortoj estis prezentita la 14-an de januaro 2009 en la Zagreba Esperanto-Societo "Bude Borjan" . La verkon autoris Lucija Borčić. Eldonis la libron Kroata Esperanto-Ligo kunlabore kun la zagreba eldonejo Sveučilišna knjižara.

La aŭtoro laboris pri la vortaro dum la lastaj ok jaroj. La eldonon ebligis per sia financa subteno la Ministerio de kulturo de Respubliko Kroatio kadre de projektoj Aparte postulemaj kulturlaboroj.

Entute 125 membroj de Kroata Esperanto-Ligo mendis la vortaron anticipe por ebligi ĝian eldonon. Trideko da ili alvenis tra neĝa Zagrebo por ĉeesti la lanĉon.

Tuj komenciĝas la preparoj por la dua volumo - Granda Vortaro Kroata-Esperanto, kies manuskripto pretas.

La PIV-formata vortaro ĉe la eldonistoj kostas 45 eŭrojn. Per la Granda Vortaro pintas la festado de la centjariĝo de organizita Esperanto-movado en Kroatio.

Laŭ informo de Spomenka Štimec

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-01-16 17:23
Per disvolvigo de esperanto vi faras kulturan laboron por via lando.Esperanto helpos al vi trovi identecon de via malgranda fiera popolo en la granda europa familio.Uzante la neutralan lingvon vi gardas kulturan atingon de via lando.Mi gratulas ankaux al la registraro pro la prudenta kaj racia helpo.
Precipe malgrandaj popoloj devas kunigi fortojn por komune elpasxi kontraux hegemonia lingva regado.Sobre kaj sagxe oni elktis la neutralan monon kaj nun estas tempo por enkonduki neutralan ofican lingvon se vere EU volas sukcese dauxre funcii.Nur, se cxiu popolo estos starigita sur la sama nivelo kun la sama demokrata rajto, disfloros nia komunumo kaj estos montrofenestro por la tuta mondo.
Mi deziras al vi kaj via laboro pluajn sukcesojn - pola samideano en Germanio