Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Fantomaj eseoj hantas la reton

Fantomaj eseoj hantas la reton

de Redakcio Laste modifita: 2009-09-30 09:53
Klingono havas pli da parolantoj ol Esperanto. En Ĉinio Esperanto estis malpermesita, post kiam la konata lingvisto Qian Xuantong proponis, ke oni anstataŭigu la ĉinan lingvon per Esperanto. La angla lingvo aliflanke absorbis la plej bonajn ecojn de aliaj lingvoj, inkluzive de eroj el aziaj skribsistemoj. Pri tiuj kaj aliaj parte aŭ tute elpensitaj faktoj oni supozeble povus legi en la interesa verko "Language Development" de Gary Dawson - se ĝi ekzistus ankaŭ aliloke ol en la fantazio de la anonima verkinto de la reklama eseo "Kial Esperanto ne iĝis grava lingvo". Toño del Barrio esploris la vendadon de trompaj eseoj.

Ekzistas floranta industrio en la reto, pri kies amplekso mi ĝis nun apenaŭ konsciis, sed kiu en angle parolantaj landoj havas sufiĉan gravecon por havi slangan nomon: mi parolas pri la fenomeno de la verkado de eseoj por aliaj, specife por ke ili estu prezentataj kiel akademiaj laboraĵoj. La koncernaj entreprenoj, plejofte specialiĝintaj retejoj, estas konataj anglalingve kiel essay mills.

Oni povus pensi ke temas pri marĝena industrio, kiun uzas mallaboremaj riĉaj studentoj, kiam la tempo tro premas ilin, sed fakte temas pri industrio, kiu iom post iom etendiĝas al aliaj landoj.

La eseoj kaj disertacioj povas temi pri ajna akademia fako, eĉ pri Esperanto. Jes, probable estas signo de respektindeco ke nia lingvo estas konsiderata adekvata temo por eseo, kaj ke unu el la retejoj kiuj proponas tiun servon konsideras ĝin sufiĉe interesa por ilustri la kvaliton de sia materialo.

Antaŭ du tagoj mi trovis mencion pri Esperanto en la retejo Twitter (pri tiu retejo, en kiu mi mem mikroblogas, mi rakontis antaŭ iom da tempo en Libera Folio). Ĉe tiu mencio aperis ligo al eseo pri Esperanto , kiun la retejo 24houressay.co.uk uzas kiel modelon por propagandi la kvaliton de siaj eseoj.

Unuavide la teksto aperis serioze verkita, sed kiam mi legis kun pli da atento, io vekis alarmojn en mia kapo. Mi rigardis la bibliografion sur kiu baziĝis la argumentado, por serĉi iom pli, kaj je mia granda surprizo mi ne trovis la aŭtorojn kaj la librojn referencitajn.

Mi demandis en retaj forumoj, sed ŝajnas ke neniu alia konas la verkojn nek la verkintojn. Evidentas do ke la eseoj estas falsaj, elpensitaj. Ne nur estas fraŭdo en la fakto ke ili estus prezentitaj de la mendintoj, ne de la verkintoj, sed eĉ la teksto mem estas fraŭda.

Povas okazi ke la entrepreno konsideris Esperanton interesa afero por verki eseon, sed tiel ekzota ke neniu rimarkos. Tion povas pruvi ankaŭ la fakto ke ili inkludis "version" de la eseo mem en nia lingvo, faritan tiel aĉe per aŭtomata tradukilo, ke oni povas ekspliki la aferon nur per interna bojkoto.

Eble kulpis tiu "Jim Shaw" al kiu ili atribuas la verkadon en sia mikroblogaĵo, kvankam certe temas pri kaŝnomo. Povas kulpi ankaŭ "Donald Wilson", kiu ŝajnas esti alternativa nomo de la enigma verkinto.

Aŭ simple temas pri fuŝado, baziĝinta sur la prenado de materialo en la reto, al kiu oni aldonas elpensitan bibliografion por doni vernistavolon da respektindeco. Ja el la reto ili sendube prenis la "informon", en alia simila eseo pri klingono, ke tiu ĉi lingvo havas pli da parolantoj ol Esperanto. Denove la bibliografio aspektas pure elpensita.

Sed tamen tiu ĉi aspekto ne estas ĝenerala: mi rimarkis ke la bibliografio notita en aliaj eseoj estas vera, eĉ se mi foje havis la suspekton ke ne nepre ĝi estas la plej aplikinda. En tiu ĉi kazo denove Esperanto montriĝas bona detektilo de falsuloj.

La kredindeco de la reto estas tre diskutata temo, kaj tiun polemikon oni tre ofte levas rilate al Vikipedio. La solvo, kiun oni plej ofte proponas estas la aldono de referencoj al libroj kaj al kontrolitaj artikoloj, sed oni nun devus aldoni ke la esploro devas esti eĉ pli detala, por konvinkiĝi pri la certeco de la referenco mem.

Mi supozas ke ni devus atentigi la retejon (eble montrante la tekston kiun Gunnar Gällmo verkis en la angla) por ke tiuj falsaj konkludoj malaperu el ilia retejo. Sed samtempe mi sentas emon lasi la erarojn tiel. Eble estas formo de dia justeco ke la trompemuloj estu mem trompataj.

Toño del Barrio

arkivita en:
KenMiner
KenMiner diras:
2009-09-25 21:24
La tri "referenc-verkoj" de tiu eseo ŝajne ja ne ekzistas. Tiom pri "essay mills".

Sed pri nia lingvo la situacio eĉ pli malbonas. Nur lastsemajne mi trafis en serioza artikolo (papera) mencion de "Markus Zamenhof", inventinto de Esperanto. La aŭtoro ŝajne ne volis malŝpari tempon do simple inventis nomon, ĉar "neniu rimarkos"...
pistike65
pistike65 diras:
2009-09-26 06:50
Se Markus... neniu rimarkus.
Se Ludoviko... ĉies ludovico.

amoke
Istvan Ertl
Lu
Lu diras:
2009-09-26 14:40
Ĉu laŭ vi estas eraro, ke la cititaj verkoj ne ekzistas? Aŭ ĉu eble la eseofarejo intence enmetis neekzistantajn verkojn en eseon, kiun ili metas senkoste en la publikan reton. Por ne tro fordonaci sian laboron kutime pagendan...
KenMiner
KenMiner diras:
2009-09-26 15:54
Verŝajne ne eraro, ĉar la "aŭtoroj" havas realismajn nomojn kaj la eldonejoj estas ĝustaj por la studokampo.
jinglada
jinglada diras:
2009-10-02 00:40
Dankon pro via artikolo. Krome ĝi utilis al mi por lerni iomete la rilatojn inter Esperanto kaj la Reformado de la Ĉina Skriblingvo, ĉar mi guglis pri Qian Xuantong kaj trovis la blogartikolon http://www.ipernity.com/blog/58160/113283 de Optimisto.
rfalbrey
rfalbrey diras:
2009-10-04 11:30
Fantomaj eseoj cxiam ekzistis kaj versxajne plu ekzistos, dum kelkaj homoj respektos povon pli multe ol veron, kaj dum aliaj estos tiel okupitaj, ke ili ne havos tempon por kontroli fantomajn asertojn. Kiel universitata docento mi neniam havas tempon por kontroli la fontojn, sur kiuj bazigxas la eseoj de miaj studentoj; kaj la novaj legxoj cxiam lasas malpli da tempo por tiaj kontroltaskoj. Sed hodiaux, cxu iu ankoraux interesigxas pri vero?