Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Esperanto malpermesita en germana lingvokonkurso

Esperanto malpermesita en germana lingvokonkurso

de Redakcio Laste modifita: 2009-11-29 13:28
Ekde la jaro 1981 granda germana lingvokonkurso por lernejanoj rifuzas akcepti konkursaĵojn en Esperanto, ŝajne origine pro la iama ĉeforganizinto de la konkurso, profesoro pri la angla lingvo, kiu okupiĝis interalie pri la rolo de la angla kiel internacia lingvo. Ĉi-jare laŭ la konkursa anonco "ĉiuj lingvoj" rajtas partopreni, sed kiam la germana Esperanto-aktivulo Lu Wunsch-Rolshoven demandis pri Esperanto, li eksciis ke la malpermeso plu validas. Ĉar la konkurso nuntempe estas publike financata, li decidis iniciati kampanjon kontraŭ la diskriminacio de Esperanto. "Evidente la konkurso ne deziras havi publikan informon pri la ekskludo de Esperanto - kontraste tio estas nia intereso", li skribas en artikolo ekskluzive verkita por Libera Folio.

Ofte lige al Esperanto aperas la demando, kial ĝi ne jam estas pli disvastigita. Unu el la respondoj estas, ke Esperanto kiel t.n. "artefarita lingvo" estas kelkloke diskriminaciata kompare kun aliaj lingvoj. Tio okazas, kvankam estas homoj en pli ol 120 landoj, kiuj parolas Esperanton, kaj en la rangolistoj de lingvoj nia Esperanto aperas plej ofte inter la dekkvina kaj la kvardeka loko, depende de la kampo. En la ĉiutaga uzado la "artefariteco" ludas nur tre malgravan rolon.

Ĉiuj fremdlingvoj egalas - unu malpli egalas...

Ekzemple la germana "Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj" ("Bundeswettbewerb Fremdsprachen") ne permesas Esperanton kiel konkursan lingvon, en kontraŭdiro al la publikigitaj kondiĉoj de partopreno. Tiu konkurso en diversaj kategorioj direktiĝas al lernejanoj inter la 7-a kaj la 13-a klaso, kiuj do aĝas ĉ. 12 ĝis 19 jarojn. Ĉi-jare oni invitas lernejanojn interalie al esea konkurso, kie ili povas partopreni per eseo "en fremdlingvo laŭ ilia elekto". Tamen la oficejestro, s-ro Bernhard Sicking, informis, ke Esperanto ne rajtas esti konkursa lingvo; li citis malnovan decidon de la konkursa konsilantaro, laŭ kiu "artefaritaj lingvoj" ne rajtas partopreni.

Imprese do estas, ke la konkurso ne nur diskriminacias kontraŭ Esperanto, sed aldone ne publikigas la diskriminacian decidon. La sekvo estas, ke de tempo al tempo Esperanto-parolantoj aŭ -asocioj iom protestas - sed la renomo de la konkurso estas bona, la renomo de Esperanto estas malbona kaj sekve ili povas permesi al si maljustecon sen malagrablaj sekvoj. Se kontraste ili malferme publikigus la decidon, ili verŝajne ricevus daŭre mesaĝojn de la Esperanto-flanko kaj eble eĉ de aliaj subtenantoj.

La fremdlingva konkurso estiĝis fine de la sepdekaj jaroj kiel privata iniciato de "Asocio de Donacantoj por la Germana Scienco" (Stifterverband für die Deutsche Wissenschaft), en kiu membras trimilo da germanaj entreprenoj, kiuj komune subvencias la sciencon per ĉ. 20 milionoj da eŭroj jare; krome la asocio administras multajn fondusojn, kiuj donacas aldonajn ĉ. 100 milionojn da eŭroj jare. La Asocio de Donacantoj iam poste fondis plian "Asocion por Kleriĝo kaj Talento", kiu administras la konkurson pri fremdlingvoj kaj kelkajn aliajn iniciatojn.

En 1981 la konkursa teksto alvokis partopreni per vivanta lingvo. Kiam aliĝis la tiama lernejano Martin Haase per Esperanto, la konkursa konsilantaro faris decidon ne akcepti "artefaritajn lingvojn". Do jam en 1981 la konkurso ne sekvis la proprajn regulojn.

La tiama ĉeforganizanto de la konkurso estis Thomas Finkenstaedt, profesoro pri la angla lingvo en Augsburg, kiu okupiĝis interalie pri la rolo de la angla kiel internacia lingvo. Laŭ onidiroj el du fontoj li neniel volis permesi la partoprenon per Esperanto. Por atingi tion li minacis ne plu organizi la konkurson, se oni allasus Esperanton. Ĉar la Asocio de Donacantoj ne havis alian organizanton, ĝi cedis kaj la konsilantaro malakceptis "artefaritajn lingvojn". Ĝis hodiaŭ oni neniam donis klarigon pri la kialoj de tiu decido, kiu kompreneble ekskludis antaŭ ĉio Esperanton - supozeble ĉar estis neniu plia kaŭzo ol persona malŝato.

Okazis tiutempe iom da leterinterŝanĝo kaj gazetara publikigo (aktivis ĉefe Rudolf Fischer kaj mi) - sed fine la Esperanto-flanko ne havis efikan rimedon por defendi sin kontraŭ la decido de privata asocio. En la posta jaro la konkurso eksplicite ekskludis Esperanton - restis nenio por fari.

En 1990 okazis dua provo en la konkurson enigi Esperanton, kiun gvidis Wolfgang Schwanzer kaj Rudolf Fischer. Ankaŭ tiam estis iom da diskutado, sed neniu progreso.

Dum la postaj jaroj la konkurso iom foriris el la atento de la Esperanto-parolantoj en Germanio. Eble erare, ĉar ĝi ja celas la plej bonajn lingvolernantojn el lernejoj kaj ĝi enhavas ankaŭ kategorion, en kiu oni konkursas per du lingvoj - la partoprenantoj do estas bona celgrupo por Esperanto (kvankam ankaŭ ĉi tie eble nur unu el cent interesiĝos lerni nian lingvon). Dum la lastaj tagoj mi legis pri du knabinoj lernintaj Esperanton, kiuj fakte partoprenis en la konkurso. Unu el ili iam demandis pri Esperanto kaj ricevis nean respondon.

Hazarde antaŭ nelonge mi denove legis pri la konkurso, en kiu laŭ gazetara publikigo lernantoj rajtas partopreni "per ĉiu lingvo". Mi do demandis jam timante la malakcepton - kaj tiu venis. Tamen estas kelkaj ŝanĝoj kompare kun la situacio antaŭ jardekoj. Plej grave: la membraro de la konsilantaro ŝanĝiĝis (mi ankoraŭ ne kontaktis ilin persone, do ne jam scias pri iliaj eblaj antaŭjuĝoj pri Esperanto). Krome la konkurso nuntempe ricevas ĉ. 53 procentojn de siaj financaj rimedoj el la tutgermana ministerio pri kleriĝo kaj esplorado.

La ministrino membras en la kuratorio de la organizanta asocio kaj kunlaboranto membras en la konsilantaro. La kulturministerioj de la unuopaj germanaj federaciaj landoj multe helpas en la organizado de la konkurso. Sekve la agado de la konkurso fariĝis iugrade politika kaj pli publika. Estas espero, ke tial la konkurso malpli emos diskriminacii kontraŭ Esperanto, ĉar eventuale la partoprenantaj politikistoj ricevos publikajn demandojn, ekzemple: Ĉu la decido de la konkurso signifas diskriminacion de Esperanto kaj de Esperanton parolantaj lernejanoj kompare kun aliaj?

Mi demandis min, ĉu indas investi energion kaj tempon en la klopodadon enigi Esperanton en la konkurson. Mi kredas, ke jes, ĉar ni simple ne akceptu diskriminacion kontraŭ Esperanto surbaze de ties deveno - same kiel ni ne deziras diskriminacion kontraŭ homoj pro deveno.

Kelkaj homoj timas, ke eventuale ne partoprenos lernantoj per Esperanto aŭ ne sufiĉe da. Entute 15.000 germanaj lernantoj okupiĝantaj pri lingvoj partoprenas en la konkurso ĉiujare - inter tiuj certe troviĝos kelkaj kun intereso pri Esperanto, kiuj konatiĝos kun ties facileco kaj internacieco. Krome ja kelkaj Esperanto-parolantoj en Germanio estas lernejanoj; ankaŭ ili povos partopreni. Kaj, se vere neniu partoprenos, tio povos esti bazo por primoko, sed ne argumento por denove ekskludi nian lingvon...

Kion fari? Evidente la konkurso ne deziras havi publikan informon pri la ekskludo de Esperanto - kontraste tio estas nia intereso. Estas do utile montri, ke la informo jam atingis homojn el la tuta mondo: Bv. skribi al info@bundeswettbewerb-fremdsprachen.de en via lingvo (ja estas konkurso pri fremdlingvoj...) kun eble unu frazo en Esperanto; petu ke ili permesu la partoprenon per Esperanto. Gravos supozeble ne tiom la longeco de via retletero kiom la nombro de retleteroj kaj la nombro de landoj. Estus tre afable, se vi povus atentigi pri la temo ankaŭ viajn amikojn kaj konatojn, kiuj ne parolas Esperanton, sed simpatias kun ĝi. Se vi havas kontakton kun gazetaro, estus bele transdoni la informon kaj post publikigo informi min (aŭ enskribi ĉe Facebook).

Eble vi ŝatos sendi peton ankaŭ al la "Asocio de Donacantoj" (Stifterverband), la germana federacia prezidento (kiu estas patrono de la konkurso), la federacia ministrino pri kleriĝo kaj esplorado, la eldonejo Cornelsen, la lingvovojaĝa entrepreno EF aŭ aliaj subtenantoj de la konkurso. Vi povus informi ankaŭ instruistojn pri fremdaj lingvoj kaj politikistojn favorajn al Esperanto petante subtenon.

Por publike montri la subtenon pri la temo mi instalis peticion Por Esperanto en 'Bundeswettbewerb Fremdsprachen ĉe Facebook. Ĝis nun aliĝis ĉiutage ĉ. 30 homoj. Ankaŭ tie estas aparte bonvene, se vi invitas ĉiujn viajn amikojn kaj konatojn aliĝi.

Kaj kiel plu? Ni vidu. La peto permesi Esperanton atingis ilin kaj ili traktos ĝin. Ni povas trankvile kolekti subtenon por nia afero en la reto kaj de tempo al tempo informi la gazetaron pri ĝi. Se la peticio ĉe Facebook daŭre kreskas kaj se ni sukcesas daŭre informi ĉiujn homojn ligitajn al la konkurso pri la diskriminacio, ili supozeble iam cedos.

Lu Wunsch-Rolshoven

Esperantoland.org

arkivita en:
BernardoVerda
BernardoVerda diras:
2009-11-19 08:03
Ekzemple, mi volus demandi, ĉu la konkursaj gvidantoj permesas ke oni verki per la moderna hebrea lingvo, kiu efike ankaŭ estas "artefarita lingvo", konstruita surbaze de la antikva hebrea.

Mi antaŭ nelonge legis pri la fruaj tagoj de tiu projekto (proksimume la samaj kiel tiuj de Esperanto), kiam eĉ Ben-Yehuda ne povis peti kafon kun sukero de sia edzino.

Ĉu la estraro do kuraĝus malpermesi ke konkursantoj ne verku hebrea?
Lu
Lu diras:
2009-11-19 09:28
Bedaŭrinde ne havas sencon logike argumenti en tiu ĉi kazo. Ili publikigas kondiĉojn, laŭ kiuj ili devus permesi Esperanton. Poste ili tamen ne permesas Esperanton citante malnovan decidon, ke oni ne allasu artefaritajn lingvojn, do Esperanton.

La hebrea estas permesata, kiel vi povas vidi en la formularo ĉe http://www.bundeswettbewerb-fremdsprachen.de/main.php?id=3150 . Ĝi cetere estas iom malpli artefarita ol Esperanto.
Gerrit
Gerrit diras:
2009-11-19 13:39
malpermeso ne uzi certan lingvon estas devigo uzi tiun lingvon. Tion vi ne povus celi...
BernardoVerda
BernardoVerda diras:
2009-11-20 03:53
Bedaŭrinde, mi nur rimarkis tiun fuŝan eraron post mi enmetis la komenton -- kaj ĉi tiu diskutforumo ne permesas ke oni revizu komentojn.
Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2009-11-19 08:21
Mi opinias, ke plej efike estus protesto de denaskulo, kiu ne povas partopreni per sia denaska lingvo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-11-19 09:42
Jen, denove estas tasko ne por individuloj peti, cxu protesti, sed por nia "Registaro". Ili devas elpasxi kun oficiala protesto pri la lingva diskriminacio! Individuloj tamen aldone povus protesti kaj precipe cxie diskonigi, se ili ne volos sxangxi la regulojn.

Cxiu lingvo estas pli aux malpli natura kaj artefarita.(Ankaux germanan iam Martin Luther artigis kaj tio jam neniun gxenas)Cxu angla ne estas artefarita? Pri parolo oni akoraux povas diri, ke gxi estas natura sed skriba formo, kiu influis ankaux naturan parolon estas en cxiu lingvo pli artefarita ol natura.

De certa tempo mi observas en kelkaj medioj, ke oni volonte forigus la rolon de la angla en la Unio, sed ne por neutrala solvo, nur por enmarsxi pli kun la germana.( Ankoraux longe ni devos batali kun nacia hegemonia pensmaniero).

Sincere Stanislavo

Lu
Lu diras:
2009-11-19 13:30
Laŭ mi iu "protesto" ne helpas en tiu ĉi afero. Ŝajne la problemo estis pli ligita al persono kun individua malŝato kaj al organizo, kiu dependis de tiu homo. Mi do nur instigas, ke homoj kaj organizoj demandu pri la kaŭzoj de la ekskludo de Esperanto kaj petu la enmeton.

La landa asocio de UEA, nome GEA, en la pasinteco jam dufoje (1981 kaj 1990) okupiĝis pri la problemo kaj ankaŭ nun povas sendi sian peton. Sed mi ne certas, ke por la konkurso multe gravas, se Esperanto-asocio sendas peton - tio ja ne estas surprizo. Kontraste mi supozas, ke ili estas pli sentemaj, se la petoj venas de aliaj homoj kaj organizoj, de kunlaborantoj kaj partoprenantoj de la konkurso aŭ se gazetoj raportas.
slavik
slavik diras:
2009-11-22 02:55
Oni povas neglekti proteston de esperantista organizo, sed personajn leterojn kaj spertojn malpli facilas ne rimarki.

Mi malofte partoprenas tiajn kampanjojn, sed ĉi-foje mi havis la inspiron por verki dulingve jenon:
«Kun bedaŭro mi eksciis, ke la konkurso pri fremdlingvaj verkoj ne permesas al partopreno verkojn en Esperanto. Mi lernis en mezlernejo la anglan kaj la francan, sekve la sola lingvo, en kiu mi povas komuniki kun miaj germanaj amikoj, estas Esperanto. Mi pensas, ke kaj por Germanio kaj por la tuta Eŭropo tre gravas tia rolo de Esperanto por senpera popola diplomatio. Mi esperas, ke almenaŭ sekvafoje Esperanto ne estos malpermesita en la konkurso.»

Preskaŭ ĉiuj mirindaj spertoj de komunikado trans ŝtataj kaj lingvaj limoj en mia kazo estas ligitaj al Esperanto. Mi povas kompreni onian konservemon, kiam temas pri oficiala agnosko aŭ enkonduko kiel ĉefa lingvo de EU, sed kiam oni malpermesas egalan partoprenon en la kategorio „ĉiuj lingvoj“, mi vere miras kaj samtempe sentas min iom ofendita — ofendita pri la belaj spertoj de mia propra vivo.
javergara
javergara diras:
2009-11-21 23:08
Tiu chi kontraudiskriminacia kampanjo ja estas grava kaj potenciale tre utila por reliefigi la fakton ke Esperanto estas tute normala lingvo, kontentige uzata de homoj chiutage, por plej diversaj celoj.

Estus bone uzi kiel eble plej trafajn argumentojn, do ne la tradicie bombastajn pledojn el la tipo "unu lingvo por la homaro" sed anstataue mencii faktojn, ke ekz. la hungaraj studantoj oficiale rajtas elekti Esperanton por esti ekzamenataj pri fremdlingva kapablo, au ke Unesko listigas ghin kiel unu el la lingvoj kun disponebla traduko de libro pri la Homaj Rajtoj (http://portal.unesco.org/shs/es/ev.php-URL_ID=1657&URL_DO=DO_TOPIC&URL_SECTION=201.html). La spertoj de la projekto Interkulturo de ILEI por konekti lernejanojn trans lingvaj baroj ankau estus menciinda, do ke oni aktive lernas kaj uzas Esperanton kiel fremdan lingvon por vere kunlabori kaj dialogi kun alilingvanoj.

Mi opinias do ke prefere oni evitu la similigon de Espranto al ekz. la Klingona, kiu sendube havas hobiulojn ankau en Germanujo.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-11-22 18:10
Eble menciindas ke la unua provo krei denaskan klingonanon fiaskis, sxajnas -

http://www.huffingtonpost.com/2009/11/19/darmond-speers-dad-spoke_n_363477.html

La denaskaj esperantistoj kiujn mi renkontis aspektis malpli monstraj...
Lu
Lu diras:
2009-11-27 09:11
Kara José Antonio, eble laŭ la direkto de via kontribuo ĉi-supre vi ŝatos skribi al la konkursa oficejo - kiel estrarano de UEA, se la UEA-estraro konsentas, ĉu? (En la hispana aŭ angla, ja temas pri konkurso pri fremdlingvoj...) Eble ankaŭ tre subtene estus, se vi povus instigi renomajn homojn aŭ instancojn el via lando peti la oficejon pri allaso de Esperanto aŭ pri klarigo de la afero. Krome estas pripensinde skribi al la koncerna ministerio pri kleriĝo kaj esplorado, ĉar ĝi kiel publika instanco eĉ pli devas gardi egalecon ol privata asocio.
swpage24
swpage24 diras:
2009-11-23 19:57
Mi ne scias, kio estas ekzakte lingvokonkurso, sed mi supozas ke la plejparto el la partoprenantoj konkursas per la angla.

Esperantistoj eble scias ke ĉiuj lingvoj estas artefaritaj. Ili naskiĝis kaj evoluis por esprimi la komunikbezonojn de la komunumo (familio, tribo, nacio, ktp). Esperanto naskiĝis kaj evoluis por esprimi la komunikbezonojn kiujn Zamenhof, kaj poste multaj aliaj, vidis en la monda komunumo. Ĉu la lingvo estas produkto de unu homo aŭ de grupo da homoj ne ŝanĝas tion ke ĝi estas artefarita.

Rilate al ĉi tiu konkurso, ŝajnas ke ĝin estras aŭ sponsoras ministerio de la registaro kaj nombraj politikistoj. Do, la germana registaro oficiale kaj publike praktikas diskriminacion. Tio ne surprizas, ĉar la lingvodiskriminacio estas ĝenerale nevidebla, kaj kiam oni vidigas ĝin, homoj malakceptas ke tio estas diskriminacio. Mi dubas ke iu ajn politikisto kuraĝos korekti la maljustecon, sed eble li/ŝi reagos al la honto: Ĉu vi vere volas rompi la koron de unu aŭ du junuloj pro sensenca regulo? Aŭ al la Realpolitik: Kiom povus gravi ke el la 15 000 partoprenantoj unu aŭ du konkursus per Esperanto?

Ni vidigu ke eta, artefarita lingvo povas klare kapti la hipokritecon de kelkaj politikistoj kaj konkursestroj.

Scott Page
Lu
Lu diras:
2009-11-27 10:48
En la raporto 2008/9 la konkursa oficejo raportas, ke ĉe la unuopulaj konkursoj pri unu fremdlingvo (ĉ. 5500 partoprenantoj) la angla havis 47 %, la latina 24 % kaj la franca 20 %; sekvas la hispana (3%) kaj la rusa (2,3%); ĉiuj aliaj lingvoj havis po malpli ol unu procenton. Ĉe la grupaj konkursoj la ĉ. 7500 partoprenantoj (ĉ. 750 grupoj) partoprenis per la angla (60%), franca (21%), latina (11%), hispana (3%) kaj rusa (3%); restas ĉ. 2 % por aliaj lingvoj. Eble mirinde, ke la angla tenas nur iomete pli ol duonon ĉe tiuj konkursoj. (Lingvokonkurso cetere signifas pli malpli fari serion de ekzamenoj: hejma eseo, laŭtlegado, aŭskultado de voĉlegita teksto kaj resumo ktp. Germanlingva raporto ĉe http://www.bildung-und-begabung.de/verein/links/TAT0809.pdf )

La kleriga ministerio ne vere publike praktikas diskriminacion - ja la konkursa oficejo nenie publikigas, ke per Esperanto ne eblas partopreni :-) Eventuale la federaciministeria reprezentantino kaj la reprezentantino de la landaj kulturministroj simple akceptis dum la lastaj jaroj la ekskludon - aŭ ili eĉ ne konsciis pri ĝi; ja la dua ŝanĝiĝas ĉiujare pro la ŝanĝiĝanta prezidado de la kulturministeria konferenco. Povas esti, ke la oficejo plupraktikis decidon kontraŭ Esperanto el 1990 sen mencii tion.

Indas noti, ke la konferenco de la germanaj landaj kulturministroj decidis en 1961 pri "Esperanto kiel instrua fako en lernejoj": "La enkonduko de Esperanto kiel deviga fako estas malakceptita. Kontraŭ la instruado de Esperanto en libervolaj laborrondoj ne ekzistas kontraŭstaro."
Maksimo
Maksimo diras:
2010-02-01 14:06
Mi opinias ke plej bona metodo por venki en similaj bataloj estas ne abstrakte plendi aŭ protesti: sed FARI realan precedencon: estu realaj lernantoj |almenaŭ du-tri), kiuj sendas laborojn al tiu Konkurso en Esperanto!
Ja estas skribite en la artikolo, ke nenie estas indikite, ke Esperanto estas malpermesita...
Do, ĉiu lernejano povas sendi laboron ankaŭ en Esperanto (kial li, ekzemple, povas skribi eĉ en la rusa kvankam tiu lingvo ne estas oficialigita en Eŭropo, sed ne en Esperanto?) kaj POSTE jam necesas demandi KIAL la laboroj NE ESTAS AKCEPTITAJ...
La lernanto(j) povas skribi pri la fakto al gazetoj al la germana insitucio (kiu havas kontrol-voĉon pri monsubvenco), la esperantistoj TIAM povos apogi la lernatojn, protesti pri la FAKTO ke estis diskrimiita la lernanto, kiu skribas en la lingvo internacia, kaj peti en la sekva jaro neniigi la malpermeson...
Ĝuste tiam eblus demandi KIAL estas malpermesita internacia lingvo? KION oni timas diskriminante internacvian lingvon, kiu ja ne estas delonge jam artefaritaĵo, sed estas viva lingvo, reale uzata kaj Eŭrope kaj en aliaj landoj de la mondo...
Lu
Lu diras:
2010-02-23 23:43
Kun bedaŭro mi informas, ke la konsilantaro de la konkurso malakceptis la aldonon de Esperanto. Kiel kaŭzon por tiu decido oni donis, ke oni deziras ĝenerale redukti la nombron de lingvoj en la konkurso. Kvankam tio sonas iom strange en tiu kunteksto, mi havas la impreson, ke estas la vero. La konkurson subvencias grandparte la germana ministerio pri kleriĝo kaj scienco - kaj ekoficis nova germana registaro antaŭ nur kelkaj monatoj.

Ŝajne almenaŭ klariĝis kadre de nia peto, ke la ĝisnuna proceduro - ne anonci la ekskludon de Esperanto, sed tamen praktiki ĝin - estis kontraŭregula.

Mi multe dankas al ĉiuj, kiuj subtenis la strebadon enmeti Esperanton en la konkurson. Estis tre agrable senti vian apogon!
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-03-07 12:37
Eblas aktualigi la suprajn informojn:

- Kvankam oni anoncis antaŭ tri jaroj, ke oni deziras redukti la nombron de lingvoj en la konkurso, tio fakte ne okazis. Plu estas tri konkurso-branĉoj, kie oni povas partopreni per ajna lingvo kaj kie planlingvoj estas eksplicite ekskluditaj.

- La malpermeso de planlingvoj intertempe estas eksplicite publikigita en la retejo. Ĉe la konkurso por superaj klasoj de gimnazio tekstas "Nicht erlaubt sind Kunst- oder Plansprachen." (Ne permesitaj estas artefaritaj aŭ planlingvoj.) http://www.bundeswettbewerb-fremdsprachen.de/[…]/oberstufe . Simile ĉe "Team Schule", http://www.bundeswettbewerb-fremdsprachen.de/[…]/team-schule kaj ĉe "Team Beruf", http://www.bundeswettbewerb-fremdsprachen.de/[…]/team-beruf

- La elspezojn de la konkurso plimulte pagas per subvencioj la germana ministerio pri klerigo kaj esplorado ("Bundesministerium für Bildung und Forschung"). Tiel la ministerio donas monon por io, por kio ĝi supozeble ne rajtus doni monon, se temus pri propra aranĝo. Ja la "baza leĝo" (tiel nomiĝas la germana konstitucio) de Germanio en artikolo 3 (3) difinas, ke "neniu rajtas esti malavantaĝigita aŭ avantaĝigita pro sia sekso, deveno, raso, lingvo (...)". Kaj fakte la malpermeso de Esperanto en la konkurso signifas ekzemple, ke Esperanto-denaskulino ne rajtas partopreni per Esperanto kiel dua konkurslingvo, dum ekz. denaskulino de la itala (loĝanta same en Germanio) rajtas partopreni per la itala kiel dua konkurslingvo. Tio estas do malavantaĝigo pro (denaska) lingvo. La subvenciado fare de la ministerio estas ĉirkaŭiro de konstitucia regulo - kaj tio supozeble ne estas permesata.

Post multa korespondado, kiun parte la ministerio respondis, la ministeria prilaborantino, d-rino Jenny Thauer, informis min retmesaĝe en la 1-a de novembro 2012, ke oni taskigis sciencan prijuĝon de la konkurso, kies konkreta realigo ankoraŭ ne okazis. Laŭ ŝi estas atendeble, ke Esperanto ne estos enkondukita en la konkurson, ĉar oni volas nun koncentriĝi je la lerneje instruataj lingvoj. En telefonado de la 13-a de decembro ŝi informis min, ke laŭ ŝia opinio la ministerio havas la liberon meti fokuson en la subvenciado. Ŝi ne emis multe telefoni, ĉar ŝi ne sukcesis aparte aprezi, ke mi antaŭe estis skribe demandinta, ĉu la ago de la ministerio estas konforma kun la citita artikolo de la baza leĝo. Pri tiu punkto la ministerio neniam respondis, malgraŭ multaj petoj pri komentado. Eblas do supozi, ke la ministerio konscias pri kontraŭleĝeco.

- La realigon de la konkurso en la lernejoj subtenas la federacilandaj ministerioj en Germanio. Ankaŭ ili devus zorgi, ke agadoj, kiujn ili subtenas, respektas la bazajn rajtojn de germanaj civitanoj.

La peto por la permeso de Esperanto en tiu germana lingvokonkurso ĉe Causes, plu funkcias. Ĝis nun subtenis ĝin 536 homoj. https://www.causes.com/Espe[…]ndeswettbewerbFremdsprachen