Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Esperantista projekto instruos la slovakan

Esperantista projekto instruos la slovakan

de Redakcio Laste modifita: 2009-09-01 11:05
La populara multlingva retejo Lernu.net ekhavos slovakan ĝemelon. Dum Lernu.net instruas Esperanton, la nova retejo celas instrui la slovakan al alilingvanoj. Malantaŭ la projekto staras la esperantista organizaĵo E@I. La eduka agentejo de EU ĵus donis al la projekto subvencion de 256.000 eŭroj. Laŭ Peter Baláž de E@I, la projekto helpos plu fortigi la organizaĵon, kaj ĝi povos utili ankaŭ al esperantistoj. Esperanto kredeble estos la laborlingvo de la teamo, kiu ellaboros la novan retejon, kaj la retejo havos ankaŭ esperantlingvan version. EU-subvencion ricevis ankaŭ du pliaj projektoj, en kiuj E@I partoprenos kiel partnero.

La projekto por rete instrui la slovakan havas la provizoran nomon Slovak Online, kaj la tuta projekto-propono estis bazita je spertoj de la lingvolerna retejo www.lernu.net – kiu ŝajnas unika ne nur en Esperantujo, sed ankaŭ ekster ĝi. Tiun retejon ellaboris kaj prizorgas ĝuste la teamo de E@I.

- Ene de lernu-teamo estis jam delonge plano provi utiligi sistemon kaj spertojn por instrui aliajn, naciajn lingvojn. Nun hazarde  ni trafis bonan tempon kaj sukcesis pri la ekstera subteno por tia realigo, klarigas Peter Baláž, kunordiganto de E@I.

La ricevita subvencio de 256.000 eŭroj laŭplane kovros 75 procentojn de la dujara projekto. La ceterajn 25 procentojn kunfinancas la partneraj organizaĵoj.

Kiam EACEA, la eduka agentejo de Eŭropa Unio, informis pri la akcepto de la subvencipeto, ĝi sendis al E@I ankaŭ rimarkojn pri la monpeto, kie oni plurfoje mencias la ekzistantan Esperanto-retejon lernu.net kaj ĝian profesiecon.

- La projekto estis taksata kiel vere altkvalita, kio nur pravigis la decidon dungi profesian firmaon, kiu pretigis ĝin. Ni volus ankaŭ danki al s-ro Tamás Slezák, kiu afable pruntedonis monon al E@I por pagi la monpet-verkantojn, diras Peter Baláž

Fakte E@I sendis du monpetojn, por la sukcesinta Slovak Online, kaj por Tajpu! – multlingva retejo por instrui ĝustan 10-fingran tajpadon. La tajpoprojekto tamen ne ricevis subvencion de EU.

La slovaka lingvolerna retejo estas peresperanta, sed ne poresperanta projekto. Tamen ĝi povos multe utili por la organizaĵo E@I, kaj por la esperantistoj, opinias Peter Baláž.

- La retejo por lerni la slovakan devas dekomence esti en kelkaj lingvoj: angla, germana, pola kaj litova. Kompreneble, ĉar la teamo de E@I estas E-istoj, eblos lerni la slovakan ankaŭ pere de Esperanto, kiu verŝajne estos eĉ la laborlingvo de la projekto, kaj ĝi certe aperos kiel elektebla lingvo por la estonta retejo.

En la projekto partoprenas ses organizaĵoj el kvin landoj - Slovakio, Germanio, Britio, Pollando kaj Litovio. La ricevita subvencio laŭ Peter Baláž donos al E@I bonan ŝancon plu kreski kaj okupiĝi pri edukaj kaj interretaj projektoj en pli vasta skalo.

Multe da utilo de tiu ĉi projekto laŭ li havos ankaŭ lernu.net kaj eventuale aliaj Esperantaj retejoj, ĉar teknikojn uzotajn por nova retejo, oni povos utiligi sekve ankaŭ por la Esperantaj projektoj de E@I. Ankaŭ en aliaj manieroj la projekto povus utili al poresperanta agado.

Peter Baláž- Ni nun havas bonan eblon prezentiĝi ankaŭ ekster Esperanta mondo, kio povas ankaŭ utili al la poresperanta agado de E@I. Ekzemple unu el gravaj partneroj de la projekto estos la fondaĵo de la unua damo de Slovakio, edzino de slovaka prezidento, s-ino Gašparovičová. La fondaĵo ŝatis la projekton kaj ambicie pretis helpi pri la informado kaj publikaj rilatoj, post ĝia lanĉo. Tiel okazos pluraj personaj interparoloj je la plej alta nivelo.

Aldone la projekto povas montri, ke Esperanto ne celas forpuŝi aliajn lingvojn, sed male povas ludi gravan rolon por ilia dis vastigo. E@I jam pripensas provi similan monpeton estonte por aliaj lingvoj kiel ekzemple la pola, ĉeĥa kaj simile.

Krom la propra projekto por instrui la slovakan lingvon, por kiu E@I mem petis subvencion, efektive E@I ene de unu monato ricevis konfirmon ankaŭ pri la aljuĝo de EU-subvencio al du pliaj projektoj, en kiuj ĝi partoprenas kiel partnero.

La unua rekte celas poresperantan agadon - nome instrui instruantojn por "Universitatoj de tria aĝo" en Pollando. Tiun ĉi projekton estris PEA, ĉefe ĝia prezidantino Halina Komar kaj Interkultura Centro Herzberg. La dua projekto celas kreon de plurlingva retejo rilata al la hispana lingvo kaj kulturo. Por ĝi petis subvencion altlernejo en Varsovio, kaj E@I respondecos pri la slovaka versio de tiu retejo.

Peter Baláž tre kontentas pri la sukcesoj.

- Tiu ĉi somero estas vere fruktodona je pozitivaj novaĵoj por E@I. Montriĝis, ke ja eblas sukcesi ĉe grandaj eŭropaj monpetoj, se oni proponas ion interesan kaj utilan. Jen, eble instigo por pluaj provoj en simila direkto? Eble fine venos tempo, kiam esperantistoj lernos pli utiligi la eksterajn monfontojn por sia agado?

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-08-28 08:41
Ofte oni kritikas sintenon de juna generacio, tamen ni vidas, ke ekzistas junaj kaj tamen seriozaj personoj, kiuj scipovas uzi novaj eblecojn.

Pri nia aganto Peter Balaz mi antauxe kelkfoje legis kun estimo kaj dum Europa Esperanto-kongreso povis lin ekkoni, kiel ne nur kiel bona esperantisto, sed tute simpatia juna , fervora aganto, kiu sxajnis scii kion li volas.

Certe estas multaj aliaj similaj talentaj junaj homoj kaj ni devas fidi iliajn kapablojn.Jen, estas ekzemplo, ke en junularo kusxas nia estonteco.

Gratulon kaj plenan sukceson!
KuboF
KuboF diras:
2009-08-28 22:36
Fakte, tute hazarde, mi Peťon ankaŭ ekkonis. Kaj ankaŭ antaŭnelonge... kaj iomete ĝuis E-renkontiĝojn :D

"kiu sxajnis scii kion li volas. " - jes, vi pravas. De tempo al tempo Peto ŝajnas scii eĉ tion kion volas aliaj.

"en junularo kusxas nia estonteco. " - ankaŭ nun vi tute, eĉ tute tute, centprocente pravas. Dankon je via espero.
katalin25931
katalin25931 diras:
2009-08-29 00:06
Mi plene konsentas kun la supraj frazoj kaj sincere aligxas al la gratulvortoj.
Mi jam de jaroj bonege kunlaboras kun Petro kaj kelkaj aliaj junuloj, talentaj. Estos bone kaj trankvilige iam definite transdoni al ili la torcxon.
Kuragxe antauxen kaj multe da sukceso por la nova projekto.
Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net
Niko
Niko diras:
2009-08-29 03:38
Ĉi tio estas bonega novaĵo. Fakte mi ŝokiĝas, ke ĝis nun io tia ne ekzistis, ĉar la formato de Lernu estas tre efika por lingvolernado. Mi jam uzas la retpaĝon por studi aliajn lingvojn (ekzemple, farante la vortajn ekzercojn de Esperanto al fremdaj lingvoj), do eĉ Lernu mem estas utila tiusence. Kaj cetere, mi ĉiam volis lerni la slovakan, la lingvon de miaj prageavoj.
pool
pool diras:
2009-08-30 01:27
Tiajn pluajn aplikojn ESF esperis katalizi, kiam ĝi disponigis apogon al la projekto Lernu!.

Impone grandas la nombro da EU-apogitaj (kaj alie apogitaj) projektoj, kiuj post la apogdaŭro plu ekzistas nur kiel reteja korpso kaj fina raporto probable apenaŭ legata. Faru ion utilan kaj restadigu ĝin funkcianta--jam tio sufiĉos, miakrede, por apartigi vian projekton de la ordinara projektaro kaj igi vin sukcesiva ĉe estontaj konkurencoj.
Petro
Petro diras:
2009-08-30 07:01
Jes, post 6 jaroj da funkciado de lernu.net ni jam kuraĝis uzi ĝin kiel modelon por proponi naci-lingvan projekton bazitan je Esperanto-retejo. Evidente tio estis bona paŝo.

Pri "ŝajn-projektoj", realigataj de EU-mono ni konscias bone, sed tio ne estas nia celo - krei retejon por instrui la slovakan ni jes ja volas por ke ĝi funkciu, ne por ke ĝi estu nur mon-fonto portempa. La malbonan sorton de EU-mono konsciis evidente ankaŭ EU mem, pro tio permesis nun jam ankaŭ sekvan komercan uzadon de projektoj, realigitaj danke al ilia subteno. Tiel do verŝajne okazos ankaŭ kun nia projekto - ni strebos plu akiradi financojn por ĝia plua funkciado per diversaj manieroj (reklamo, donacoj, fondaĵoj...)
seanoriain1
seanoriain1 diras:
2009-08-30 10:57
Gekaraj,

Elkorajn gratulojn al Petro kaj al liaj gekolegoj en E@I pro tiu admirinda sukceso! Fakte multe pli efikas kunlabori kun EACEA kaj aliaj organoj de EU ol kritiki ilin pri manko de subteno por Esperanto. Estas la devo de ni, Esperantistoj, montri ke ni scipovas praktike kaj efike kunlabori kun ne-esperantistoj, kaj klare montri ke Esperanto ne kontrauas sed subtenas la plurlingvecon kaj pliefikigas la lingvolernadon ghenerale.

Dankon, Petro, pri konkreta sukcesa agado, kiun mi povos prezenti al la irlandaj autoritatoj - mi jam havas kelkajn kunvenojn kun gravaj decidpovuloj en Dublino venontjhaude kaj vendrede, kaj alian kunveni por antauplani la ontan EEU-kongreson, en Gaillimh/Galway, Irlando, la lastan semajnfinon de majo 2011 (post jaro kaj duono!). La temo de la onta EEU-kongreso estas "Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli".

Amike.

Seán Ó Riain
dennis
dennis diras:
2009-08-30 20:46
Jen ekzemplo de tre pozitiva strategia pasho por Esperanto. Se Esperantistoj povas starigi retejon por lernigi la slovakan lingvon kaj havi apogon, financan kaj mensan, de ne-Esperantistoj, Esperanto-uzantoj povas simile starigi retkursojn por multaj aliaj lingvoj kaj havi eksteran helpon.

Kiam Petro kaj la teamo de E@I faros tiun novan retejon, ili lernos pri novaj teknikoj por plibonigi la www.lernu.net retejon. Ili espereble kontaktighos kun novaj spertuloj ekster Esperantujo kiuj povas proponi plibonigajhojn por instrui Esperanton rete.

Granda parto de nia venonteco estos en la manoj de tiuj kiuj kreas sukcesajn retkursojn. Mi esperas, ke pli da nia tradicia budgheto estos por retprojektoj, char tie, kiel vidighas kun la nova slovaka kurso, estas ne-esperantistaj partneroj, ofte pli finance fortaj ol ni. Kaj probable en tiaj kursoj kushas granda parto de nia venonteca kresko.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info

slavik
slavik diras:
2009-09-01 21:52
Mirinda novaĵo! Gratulojn al Peter kaj la tuta E@I. Mi ĝojas ankaŭ pri la slovaka lingvo, kiu ricevas tian organizan kaj financan atenton.
Umante pri malpli disvastiĝintaj lingvoj de Rusio, i. a. pri la oseta, mi sukcesis nur iam ricevi 200-dolaran subtenon por starigo de interreta vortaro :)
brilanto
brilanto diras:
2009-09-02 08:18
Saluton,

kaj gratulon krei kursojn ankaŭ por aliaj lingvoj.
Granda lingvolernejo estas livemocha.com kun propradire milionoj da lernantoj en la tuta mondo.

Kurso de Esperanto estas momente tradukata, kaj ne estus problemo krei ankaŭ slovakan aŭ ajnan plian lingvoversion, kiu ankoraŭ ne ekzistas preter la jam dudeko da lingvoj nun.

Provu, rigardu - aliĝo estas senpaga, kaj ekzistas vasta lingvolernema komunumo por reciproke helpi.

Robert Bogenschneider
kuntradukanto
alboru
alboru diras:
2009-10-16 22:07
Lau mi ju pli da similaj projektoj iniciatos esperantistoj des pli nature esperanto farigxas rekonata internacia lingvo