Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Klaku.net faris sian lastan klakon

Klaku.net faris sian lastan klakon

de Redakcio Laste modifita: 2009-02-18 18:11
La nur-esperanta socia retejo Klaku.net finis sian ekziston la 11-an de februaro. Laŭ la fondintoj ne indas daŭrigi la projekton, ĉar tro malmultaj retanoj uzis ĝin por popularigi tekstojn. "Ni daŭre ne komprenas kial la esperantistoj ne rimarkis la gravecon de Klaku.net por la esperanta blogaro, sed ni ne povas fari pl[i], la komunumo agas libere", la fondintoj skribas en sia adiaŭa mesaĝo.

Klaku.net estis esperanta variaĵo de la populara anglalingva retejo digg.com, kie uzantoj povas libere aldoni ligilojn al interesa reta enhavo. Poste aliaj uzantoj voĉdonas por ili, la plej popularaj ligiloj aperas plej supre en listo, kaj tiel eĉ pli populariĝas. Similaj servoj kompreneble ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj.

Ferriol Macip, unu el la fondintoj de Klaku.net, rakontis pri la projekto en Libera Folio en junio 2007:

Ĝis nun, la esperanta blogaro ne estis interkontektita rete. Klaku, ekde ĝia komenco, celas esti la deirpunkto el kie la reta engaĝiĝo povas kreski, kaj kune kun Klaku ankaŭ kreskos ĉiuj aliaj projektoj. Klaku helpos la diskonigon de viaj blogoj! Uzu ĝin, ĉar ĝi estas la projekto por teksi esperantan disan reton. En Klaku.net ĉiu rajtas publikigi novaĵojn, artikolojn, ligilojn, videojn, bildojn, komenti, ktp... tute libere kaj senpage.

La aktivuloj de Klaku.net sukcesis atingi ankaŭ, ke en la esperantlingva versio de la populara fotoretejo Ipernity la ligila butono de Klaku.net aperu apud la butonoj de la enorme multe pli grandaj retejoj Yahoo, Delicious, Google kaj Netvibes.

Tamen la kvanto kaj aktiveco de la uzantoj ne kontentigis la fondintojn, kaj post unu kaj duona jaro da klopodoj ili decidis fermi la butikon. La 11-an de februaro el la reto malaperis Klaku.net, kaj anstataŭ ĝi aperis adiaŭa teksto:

Estimata, la projekto KLAKU.net finas hodiaŭ. Rimarkeblas ke ĝi jam ne utilas kaj pro tio la projekto perdas sian sencon.

Dum pli ol du jaroj [tiele!] ni multe ĝuis legante politikaĵojn, humoraĵojn, artikolojn pri arto, pri lingvoj, pri historio, pri esperantaj renkontiĝoj, ktp.. kaj ni ankaŭ amuziĝis konstruante per libera programaro internacian ilon por la esperanta blogaro. Laŭ ni, tiu ĉi projekto estis bona platformo por ke la blogistoj disvastigu facile iliajn artikolojn al aliaj blogistoj pere de la paĝaro kiel faras Digg.com, Meneame.net, Wykop.pl, ktp.

Ni bedaŭras ke aliaj ttt-ejoj ne helpis disvastigi la ilon, esperantista paĝaro, stabila, tre alloga kaj eĉ sen komerca propagando. Pro tio, do, ne multaj blogistoj uzis kaj konis la projekton. Ni daŭre ne komprenas kial la esperantistoj ne rimarkis la gravecon de KLAKU.net por la esperanta blogaro, sed ni ne povas fari plu, la komunumo agas libere.

Pola uzinto de Klaku.net, Łukasz Żebrowski, tuj komentis la fermon de la retejo en sia blogo:

- Bedaŭrinda afero, almenaŭ por mi kaj aliaj uzantoj. Kial ĝi ne plu funkcios? Tion mi ne vere komprenas. Ja estis uzantoj. Certe ne multegaj, kiel ĉe ĉiu esperantista projekto, sed tamen estis. Nu, eble la projekto ankoraŭ reviviĝos.

arkivita en:
LukiZ
LukiZ diras:
2009-02-11 23:05
Dankon pro la citaĵo de mia blogo :)

Kiel mi jam skribis, estas tre bedaŭrinda afero. Tamen fakte nun plej interesas min motivoj por ĉesi funkciadon de la paĝaro. Eble la kreintoj decidos iom pli precize klarigi tion.

Ĉu vere temis pri ne sufiĉe granda komunumo? Se jes, ĉu ne pli bonus simple lasi la paĝaron funkciantan? Ja certe troviĝus kelkaj aktivuloj kiuj volonte pluadministrus la projekton. Eble temas pri laciĝo de kreintoj aŭ manko de tempo? Ja ankaŭ tion eblas solvi per transdono al aliaj. Kaj fine eble temas pri financaj aferoj? Pri tio mi ne estas spertulo, sed ŝajnas al mi ke tiuspeca paĝaro, konsistanta ĉefe el teksto, ne povas okupi multan spacon en la servilo. Tamen ankaŭ tiu problemo estus solvebla. Ja pluraj E-organizoj havas paĝarojn kaj foje ankaŭ liberan spacon ĉe serviloj, do eble povus akcepti projekton klaku.net. Ĉu do vere ne ekzistis alia solvo?

Mi esperas, ke baldaŭ ni ricevos de la kreintoj pli detalan klarigon. Kaj eble tamen klaku.net ankoraŭ funkcios.
sokolo
sokolo diras:
2009-02-11 23:23
MondaKalendaro.org finiĝis ĵus pro samaj ja kialoj.
brilanto
brilanto diras:
2009-02-12 10:30
finigxas cxiukaze je 23a de februaro 2009 - restas do du semajnoj por rekta transpreno..
Registrita respondeculo estas Joan Catala de Valencia Esperanto-Junularo, laux Whois-servo.
Lu
Lu diras:
2009-02-12 12:37
Se vi deziras proponi renkontiĝojn sur mapo, eblas tion fari sur http://esperantoland.org/renkontighoj/ . Tiu maparo funkcias ekde la fino de 2002 (kaj ni planas daŭre teni ĝin en la reto). Krom la bazaj informoj eblas enmeti unu bildon kaj tekston de libera longeco. Eble ne tiom ŝike kiel MondaKalendaro.org, sed la paĝoj estas relative malpezaj kaj kreiĝas rapide sur via ekrano.
farri
farri diras:
2009-02-11 23:47
Ĉar mia nomo aperas en la artikolo, mi nepre klarigu je tio kio koncernas min.

Klaku.net naskiĝis de ideo de unu homo kies brileco engaĝigis 5-homan skipon, inter kiuj mi. Tamen, kreis kaj tenis la retejon tiu homo, ne mi.

Parenteze mi klarigu, ke pro la fakto ke Klaku.net publikigis reklamon pri change.org, al kiu mi montris mian malsubtenon, mi tempe malaliĝis el Klaku.net ĝis la reklamo estos malapeinta.

Tamen, mi certas ke tiu decido mia tute ne rilatas al malapero de Klaku. Ĉiuokaze kiu decidis ĝin fermi, tiu informu.

Intertempe mi esperas, ke kiu ajn sin proponu kiel daŭriganto de Klaku.net, kaj al tiu eventuala savanto de tiel brila projekto, mi proponas mian plenan subtenon kaj helpon rilate tenado.

Kun bedaŭro salutas,

Ferriol Macip
LukiZ
LukiZ diras:
2009-02-12 16:10
Hodiaŭ mi mi kontaktiĝis kun Joan por ekscii detalojn de la decido. La respondon mi publikigis en mia blogo:
http://lukiz.wordpress.com/2009/02/12/joan-catala-pri-malapero-de-klaku-kaj-mondakalendaro/
LukiZ
LukiZ diras:
2009-02-12 17:19
provo ĉu liglo funkcios:
<a href="http://lukiz.wordpress.com/2009/02/12/joan-catala-pri-malapero-de-klaku-kaj-mondakalendaro/">Joan Català pri malapero de Klaku kaj MondaKalendaro</a>
LukiZ
LukiZ diras:
2009-02-12 17:20
evidente ne funkcias ;) do, necesas kopii adreson.
slavik
slavik diras:
2009-02-13 08:28
La retejo estis sufiĉe vizitata, eĉ se ne same aktiva, kiel nacilingvaj similaĵoj. Ja, kompreneble, Esperanto estas malvaste disvastiĝinta lingvo, la dua por ĉiu ĝia parolanto, certe sociaj retoj per ĝi ne estas aktivaj, laŭ difino.

Klaku estis oportuna ilo; samkiel Ipernity, mi metis ĝian butonon sub ĉiu teksto de mia propra blogo amikeco.ru — nun mi devus rememori, kiel mi metis ĝin, por forigi de tie. Prefere la projekto daŭre vegetintus iel-tiel.
boriso
boriso diras:
2009-02-13 17:45
Saluton Slavik. Mi konsentas kun via komento, ke kiam malaperas utila retejo, tio ankaux kauxzas malfacilajxojn al tiuj homoj aux asocioj kiuj reklamis pri gxi, cxar ili devas forpreni la reklamojn, (aux ligil-butonon, ktp). Eble vi atendu iomete antaux ol forpreni la ligilojn, povus okazi ke iu(j) pretos pludauxrigi la klaku projekton.

Tamen mi ne komprenis la titolon de via mesagxo. Laux mi nenio estas kasxita, la reponsulo simple seniluziigxis, kaj cxar li faris tion tute volontule, oni ne povas esperi aux peti ke li nepre emus pludauxri sian projekton. Iel estas tre bone ke homoj memstare kreas tiujn bonegajn ilojn (kaj gratulegon al Joan kaj aliaj kreintoj de Klaku), sed ankaux manko de pagitaj responsuloj igas la retan esperantistaron malstabilan. laux mi estus bona strategio dungi homojn por prizorgi tiujn retejojn (kiel ESF faras pri Lernu.net, se mi ne eraras). Se mi havus monon por esperanto, tien mi investus antaux cxio.

/boriso
farri
farri diras:
2009-02-13 20:52
Pravas Boriso, tamen la suspekto de Slavik estas evidenta. La fermon de ambaŭ retejoj Joan faris sen antaŭa anonco de la fakto al la iamaj lanĉintoj de la projektoj, al asocio(j) sutenantaj la projekton. Mi mem sciis pri la novaĵo pere de Eventoj Budapeŝto. Se oni estus dezirinta daŭrigi la projekton, certe tiu petus ian subtenon aŭ klopodos trovi aliajn tenantojn.

En la adiaŭ-mesaĝo aperanta en la retejoj, legeblas la sekva frazo:

"Ni daŭre ne komprenas kial la esperantistoj ne rimarkis la gravecon de KLAKU.net por la esperanta blogaro, sed ni ne povas fari plu, la komunumo agas libere."

Konkludu mem kion la farinto celas diri. (cetere Ni signifas Mi)
joancatala
joancatala diras:
2009-02-13 23:25
Saluton Slavik, nenio estas stranga. Mi rekte kaj klare sprimis la situacion en la pagxaro kaj iom pli en la persona blogo de Lukasz (la ligilo estas supre en la dua aux tria komento), mi ne volas ripeti denove cxion, vi komprenas, cxu? Relegu denove la aldono en la blogo de Lukasz.

Vi diris ke la retejo estis suficxe vizitata, sed tio ne utilas kara. Por ke sociaj pagxaroj funkciu ne devas esti vizitoj sed aldonoj. La vizitoj ne kreskegas la reton.

De antaux unu jaro, en KLAKU.net aperis unu nova novajxo cxiu du tagoj, nur unu!!! Tio ne utilas, ne suficxas por kreskigi kaj disvastigi ideojn inter la esperanta blogaro. Fakte, rimarku ke aperas pliaj novajxoj en E-PLANEDO, ekzemple. Do, pli bone utilas E-PLANEDO por kuniki la esperantan blogaron kaj doni lumon al la tutmondan esperanto-reton.

Cetere, Facebook aux iPernity aux Twitter estas tre vizitataj... sed Facebook (ekzemple) funkcias cxar la homoj skribas, sendas komentojn, komentas aliajn komentojn, ktp.

Se la homoj nur vizitus iPernity sen aldoni informojn... iPernity fermigxus.

Ankaux mi surprizigxas ke dum pli ol du jaroj preskaux neniu sendis proponojn, kritikojn, acxetis t-cxemizojn, oferis kunlaboron, aldonis ligilojn de la projekto en pagxaroj gravaj (ecx neniam aperis novajxo en Libera Folio antauxe)... kaj nun sxajnas ke cxiuj bezonas tiujn projektojn gxis la morto. Cxu vi ne troas?
Kio vi faras por la esperanta blogaro? diru min, vere :-) Mi, almenaux, intencis KLAKU.net... sed la homoj ne uzis gxin, bedauxrinde.

Ecx oni aldonis senpagan propagandojn, ecx oni aldonis auxtomatan posxton por kontakti la homoj tuj kiam iu komentis siajn komentojn, ktp... sed la homoj ne uzis, la homoj ne aldonis blogajxojn, la homoj ne ricxigis la pagxaron, la homoj ne kreskigis la reton, la homoj ne helpis KLAKU.net.

Alie, mi ripetas por vi: kiel mi diris al multaj homoj en personaj posxtoj, mi oferas libere/spontane/senpage la projekton al iu kapabla homo por dauxrigi la ideon, cxar mi kasxas nenion, ne volas esti ricxa, ne volas esti fama, ne volas monumenton en la placo de mia urbo :-)
Sen mono, sen kompromisoj, sen kopirajto. Cxu eble vi?

j.
farri
farri diras:
2009-02-14 08:12
Joan,

Slavik plendas pro la fakto, ke -ne nur- li aldonis butonon en sia blogo por publikigi rekte sur Klaku.net. Tiun butonon ankaŭ troviĝas en ipernity kaj le monde diplomatique, inter multaj aliaj.

Slavik ne vidas kialon fermi la retejon, kaj li demandas ĉu ne estus preferinde ke la retejo vegetintus iel.

Mi tute ne spertas pri retejoj, sed konsideras konsiderinda la proponon de Slavik.
joancatala
joancatala diras:
2009-02-14 10:51
Farri,
Kio vi intencas diri? Cxu mi nun devus pagi monon al iPernity por ke ili pardonu la fina perdo de KLAKU.net? Cxu mi devus purigi iliajn auxtojn? Cxu mi devas peti pardonon al Slavik? Cxu KLAKU.net devas ekzisti (kun mia tempo, mia laboro, mia mono, mia servilo) cxar vi, FARRI, volas?

Respondu, respondu, estas tre interesa via sinteno rilate al tiu-cxi temo.

PD: Le Monde Diplomatique aldonis tiun ligilon post mia 8a peto al ili, kaj ili aldonis antaux 3 monatoj. KLAKU.net naskigxis antaux pli ol du jaroj.
hectoralos
hectoralos diras:
2009-02-14 11:21
Problemo de klaku.net estas simila al tiu de Volapuko kaj Esperanto. Ĉe Volapuko la lanĉinto taksis, ke li estas la ĉiopova posedanto kaj sentis sin rajtigita fari kion ajn pri ĝi, kio rapide kolapsigis la kreiĝantan komunumon en kelkjara tempodaŭro. Ni eble atendu la aperon de Esperanto-simila projekto, kie la efektivaj uzantoj, eĉ se malmultaj, regu sian propran komunumon. Bedaŭrinde por Volapuko, kiu sufiĉe multe antaŭeniris en deko da jaroj. Bedaŭrinde por Klaku, kiu rimarkinde sukcesis aperi en tre diversaj retejoj en jarduo.
brilanto
brilanto diras:
2009-02-18 13:15
Kiel jam atentigis pli frue (sed sen rekte rilata respondo, evidente sen atento de aliaj) la "unua socia reto" amikumu.com funkcias ne plu ekde versxajne jaro.

Kio okazis al gxi? Tie estis kreskanta komunumo de 1500 uzantoj, amaso da materialo, bildoj ktp. - kio okazas al cxio?
La retejo simple ne estas atingebla, venas nenia sciigo pri gxia stato, nenia reago al demandoj - kvankam temas pri firmao, kiu celu seriozan funkcion kaj la kreintoj ja fanfaronas pri ties kreo..

Scivoleme pri viaj opinioj,
Robert
farri
farri diras:
2009-02-15 22:59
Kiam mi petis konsideri la proponon de Slavik, mi nur demandis ĉu vi ne pretervidis kion li proponas. Tamen, mi nun rimarkas, ke vi jam konsideris la eblecon transdoni la retejon. Mi ĝojas pro la fakto, ke la retejo estos transdonita kaj iu alia okupiĝos pri la kostoj kaj la tenado. (Estus pli bone se anaro tenus ĝin, sed ja kontentas min pro la fakto, ke ĝi daŭre ekzistos).

Mia persona opinio estas la sekva. Ĉar ŝajnas, ke la projekto daŭrigos, kaj tial klaku.net ne malaperos, alia maniero agi povintus ne provoki tiun median histerion. Estintus pli elegante, proponi la tenadon de ambaŭ retejoj antaŭ ol la tuta kaĉo provokita pro la manieroj agi, kiun mi tute ne subtenas.

Mian sintenon rilate tiu ĉi temo certe vi ankoraŭ ne komprenis. Simple mi ŝatus esti informata pri via decido rekte de vi, per mesaĝo en retlistoj, per telefonvoko aŭ kiel alimaniere ajn. Estintus bele ĉu ekzistus helpvoko kaj peto al subteno, eĉ se nur tena aŭ nur financa.

Scii vian decidon pere de 'Eventoj' , estas -laŭ mi- maleleganta. Kelkajn manierojn agi mi tute ne ŝatas, kaj mi tute ne ŝatas kiel vi agis ĉi-rilate. Sed pri tio ni jam parolis kaj mia malaprobo provokis fortan personan diskuton.
farri
farri diras:
2009-02-15 23:10
Kiam mi petis konsideri la proponon de Slavik, mi nur demandis ĉu vi ne pretervidis kion li proponas. Tamen, mi nun rimarkas, ke vi jam konsideris la eblecon transdoni la retejon. Mi ĝojas pro la fakto, ke la retejo estos transdonita kaj iu alia okupiĝos pri la kostoj kaj la tenado. (Estus pli bone se anaro tenus ĝin, sed ja kontentas min pro la fakto, ke ĝi daŭre ekzistos).

Mia persona opinio estas la sekva. Ĉar ŝajnas, ke la projekto daŭrigos, kaj tial klaku.net ne malaperos, alia maniero agi povintus ne provoki tiun median histerion. Estintus pli elegante, proponi la tenadon de ambaŭ retejoj antaŭ ol la tuta kaĉo provokita pro la manieroj agi, kiun mi tute ne subtenas.

Mian sintenon rilate tiu ĉi temo certe vi ankoraŭ ne komprenis. Simple mi ŝatus esti informata pri via decido rekte de vi, per mesaĝo en retlistoj, per telefonvoko aŭ kiel alimaniere ajn. Estintus bele ĉu ekzistus helpvoko kaj peto al subteno, eĉ se nur tena aŭ nur financa.

Scii vian decidon pere de 'Eventoj' , estas -laŭ mi- maleleganta. Kelkajn manierojn agi mi tute ne ŝatas, kaj mi tute ne ŝatas kiel vi agis ĉi-rilate. Sed pri tio ni jam parolis kaj mia malaprobo provokis fortan personan diskuton.
joancatala
joancatala diras:
2009-02-15 00:44
En du aux tri tagoj la du projektoj dauxre estos en la reto cxar Dima okupigxos pri la administrado kaj la kostoj. Mi donas la datumojn al li. Versxajne estas multaj volapukistoj inter ni.

joan
farri
farri diras:
2009-02-15 23:18
Ĝojiga novaĵo, sukesdeziron al Dima!
boriso
boriso diras:
2009-02-17 03:13
Jes, sukcesodezirojn, kaj ankaux grandan dankon al Dima. Kaj mi volas aldoni kaj subsktreki denove : Grandegan dankon al Joan kiu sindoneme laboregis por la reta esperantistaro dum du jaroj.

Mi komprenas ke iuj homoj (inter tiuj mi) malgajis pro la malapero de Klaku kaj Monda Kalendaro, sed mi vere sxokigxis ke inter la unuaj publikaj reagoj al la fermo de la retejo venas suspektoj kaj diversaj plendoj pri la maniero anonci la fermon al la esperantistaro. Plej versxajne Joan seniluziigxis, kaj simple ne plu esperis ke iu alia transprenu la retejon. Kial li perdus plian tempon kontakti esperantistojn por peti la transprenon se li ne plu kredis ke la projektoj povas esti sukcesaj ? Cxiokaze mi opinias tute normala lia decido anonci la fermon rekte pere de retejo. Si mi iam seniluzie fermus mia(j)n esperanta(j)n retejo(j)n, mi plej versxajne farus same.

Ni jam perdis plurajn bonegajn retejojn : radioarkivo.org, esperantujo.org, kaj nun preskaux morta estas raporto.info. Laux mi nun estus bona tempo por pripensi fortigi la retan kunlaboron kaj solidarecon inter esperantaj retkreemuloj por certigxi ke tiaj bonegaj retejoj ne malaperas. Laux mi inda pasxo estus vigligi la grupeton www.drupalo.org

/boris
farri
farri diras:
2009-02-17 16:26
Kara Boris,

Mi ne povas imagi pli malbonan manieron fermi retejon, en kiu, se lanĉinto, kreinto kaj teninto estas unu sola homo; unu el la retejojn (Monda Kalendaro) subskribas asocio (kiu teorie estas tiu respondecanta pri ĝi) kaj la alia, t.e. Klaku, komenciĝis per la engaĝiĝo de 5-homa skipo, iluziitaj de la kreado de Joan. La skipo disiĝis pro kialo kiun mi ne analizos ĉar ne estas la momento spekulativi.

Tamen, eĉ se unu homo faris plimulton, mi konsideras malĝentila la fakton ne informi pri ĝia fero al ĉiuj kiuj helpis ĝin starigi. Klaku temas pri retejo starigita ĉefe de Joan, helpita de konsiderinda laboro de Janzo kaj Pau, grafike dezajnita de Guillem kaj lingve korektita de mi mem, ankaŭ okipiĝinta pri disvastigo.

Tial, mi bedaŭras, ke ĉiopova posedanto kaj sentis sin rajtigita fari kion ajn pri ĝi, sen priparoli la aferon kun la kunularo.

Tamen mi esperas, ke en la tenado de Dima, la uzantoj, eĉ se malmultaj, regu sian propran komunumon.
boriso
boriso diras:
2009-02-17 18:59
Saluton Farri kaj dankon pro la klarigoj kiuj ankaux donas al mi la eblecon respondi kaj precizigi miajn pensojn. Mi ne konas la rilaton inter la kreintoj de la retejo aux inter la teninto kaj la asocio, ktp, kaj ne volas enmiksigxi. Cxiuokaze mi opinias ke gxenerale estas tre malkurigxiga la kreado kaj tenado de esperantaj retejoj. Oni multe laboras senpage kaj sindoneme, kaj tre malofte ricevas helpo-proponojn, gratulojn, ktp. Poste oni sentas sin sola, malkuragxigxita kaj laca, oni ne plu esperas kaj oni forlasas la projektojn kaj eble ecx eventuale la movadon. Mi ne povas certigxi ke Joan sentas sin tiel, sed mi mem ofte sentas min tiel, do mi supozas ke povas okazi al aliaj.

Mi ne scias pri la asocio kiu subskribas mondakalendaro-n, sed post vidi tion cxe mondakalendaro lastjare, mi mem proponis al mia asocio ke www.gazetejo.org, kiun mi kreis kaj prizorgas, estu oficiale subtenata de nia asocio, cxiuj akceptis sed finfine neniu alia ol mi scias kiel prizorgi la retejon, aux ecx emas prizorgi aux reklami pri gxi. Tiel, finfine la subteno de la asocio utilus nur por sxajnigi ke la projekto estas pli forta ol gxi vere estas.

Laux mi (eble la plej) granda parto de la por-esperanta varbolaboro loka aux nacia estas vana se ne ekzistas bona esperanta reta strukturo por ke esperanto havu ian utilon al multaj novaj lernantoj. Ekzistas pluraj eblecoj por sxangxi la nunan malstabilan situacion de reta esperantujo, inter ili subteno (t.e. mona, dunga) de plej grandaj landaj asocioj, de UEA aux de iuj fondajxoj (mi kredas ke almenaux ESF funkcias tiel per subtenado al Lernu), aux/kaj aro de senpagitaj retkreemuloj kaj kapablaj komputilistoj kiuj havas klaran planon pri kiel strukturigi la virtualan esperantujon por fortigi la movadon. En tiu senco mi konsentas kun vi ke gravas la kunlaboro, sed homoj ankaux devas havi iujn tehxnikajn konojn.

Mi memrevas pri aro da drupalanoj (uzantoj de programo drupalo) kiuj kunigus siajn fortojn por krei bonegajn retejojn (kiel monda kalendaro kaj klaku.net, aux aliaj). Ankoraux ni ne atingis tion, mi ne scias cxu tio iam okazos, sed se ne, mi forte pledus por ke UEA dungu unu aux du pliajn komputilistojn por bone plani, efektivigi kaj prizorgi kelkajn retejojn kiuj multe utilus al la esperanta movado.

movademe salutas
farri
farri diras:
2009-02-18 02:09
Kara Boriso,

Mi preskaŭ cent-elcente samopinias. Eĉ daŭre spertas seniluziiĝon. Foje mi pensas krei asocion de eternaj kabeantoj.

Mi perfekte komprenas la sintenton de Joan, kaj eĉ subtenas, ĉefe ĉar neniu homo estas devigita laboregi kontraŭ nenio, nek pago nek danko.

Mi, tamen, tute malaprobas la manieron fermi. Krom starigi kaĉon, diskuton, maltrankvilon inter la uzantoj, kaj malgajon inter kunlaborantoj; ĝi kreis eviteblajn novaĵojn, retmesaĝojn kaj diskutojn en formumoj.

Ja estas skipo kapabla helpi, ja estas anaro (kaj tuta la asocio en kiu Joan membras), kiu pretas subteni mone, aŭ helpi al transdono de la projekto al kiu ajn nova tenanto. Ĉi-rilate, klare esprimas mian penson la mesaĝon "Klaku kaj Volapuko, afiŝita de Hektor Alos i Font je 2009-02-14 11:21.

Tial, do, mia plendo kaj bedaŭro ne temas pri enhavo sed pri formo.
joancatala
joancatala diras:
2009-02-18 11:29
La argumento de Hektor (klaku kaj volapuko) ne bonas cxar preskaux neniu uzis KLAKU.net, fina punkto. Ne temas ke mi simple fermis gxin. Temas ke neniu uzis gxin.
Ne estas tiel malfacile kompreni tion.

Kial mi devis peti helpon, informi en pagxaroj, paroli kun homoj, anonci ion... se la homoj ne uzis nek KLAKU.net nek la malfermita BLOGO DE KLAKU kie mi skribis cxi-semajno pri miaj sentoj, aldonoj, problemetoj, ktp?

Se Youtube ne havus uzantojn por aldoni filmetojn kaj komentojn, la administrantoj fermos la projekton. Fina punkto.

PD: Ecx vi, Farri, ne partoprenis, ne skribis komentojn aux proponojn en la BLOGO DE KLAKU.net kaj ecx forvisxis vian uzanton antaux sep semajnoj.
Loren
Loren diras:
2009-02-19 05:36
Oni ne pro nura persona nekontento paŭte forigu ion, kio estas valora al iuj aliaj homoj, ĉu? Kiel vi sentas, kiam iu neatendite kaj memvole reĝigas sin, kaj maldisponebligas ion por vi utilan, kaj rekte diras ke via takso pri ĝia utileco estas sengrava? Ĉar efektive ĝuste tion vi diradas ĉi-semajne, ŝajne senhonte. Klaku.net neniam apartenis al vi sola, kaj vi neniam rajtis kun ĝi fari kion ajn vi volas. Jam forfermu la plendadon pri tiuj malbonaj homoj kiuj ne kontentige dankis vin kaj ne kontentige uzis kaj admiris la ilon kiun vi ellaboris, kaj pri via virto. Neniu volas aŭdi.
boriso
boriso diras:
2009-02-19 19:10
Saluton !

Mi surprizigxas pri tiu plia komento rilate al la decido de Joan fermi la retejon klaku.net. Joan ne estis pagata de iu por fari tiun laboron kiun li faris. Mi certe komprenas ke iuj uzantoj de klaku.net malgajis, kaj eble iuj persone ofendigxis pro la fermo-komentoj de Joan (kiun mi mem tute ne komprenis kiel personaj atakoj al la uzantoj sed kiel seniluziigxo rilate al la vigleco de la esperanta reta komunumo). Mi komprenas ke oni preferus esti antauxavertitaj. Sed aliflanke cxu vi diras ke la prizorganto de retejo devas uzi sian tempon, monon, kaj energion por iu projekto je kiu li/sxi ne plu kredas, simple cxar aliaj homoj uzas kaj profitas la retejon ? Tiu persono fakte igxus sklavo de la komunumo, cxu ? Cxu homoj kiuj uzas klaku.net aux aliaj esperantaj ret-iloj havas sintenon, ke ret-tenantoj devas gxismorte zorgi la retejojn ?

Felicxe alia senpagata sindonemulo pretis transpreni la retejon, kaj jes, oni gratulu kaj lauxdu ambaux la antauxan kaj nunan prizorgantojn, kaj ankaux la aliajn kun-kreintojn de klaku.net, same kiel oni danku la uzantojn pro iliaj aldonoj.
Loren
Loren diras:
2009-02-23 06:46
> cxu vi diras ke la prizorganto de retejo devas uzi sian tempon, monon, kaj energion por iu projekto je kiu li/sxi ne plu kredas, simple cxar aliaj homoj uzas kaj profitas la retejon ? Tiu persono fakte igxus sklavo de la komunumo, cxu ? Cxu homoj kiuj uzas klaku.net aux aliaj esperantaj ret-iloj havas sintenon, ke ret-tenantoj devas gxismorte zorgi la retejojn ? <

Ne, ne, evidente mi diris nenion tian, eĉ ne alproksimiĝis al iu tia kretena deliraĵo.

Oni aspektigas sin kiel bubaĉon, malŝaltante uzatan retejon post bagatela klopodo trovi adekvatan plutenont(ar)on. La troigaj ĝemoj "Neniu uzis ĝin" ne konvinkos. Falsaj komparoj al komercaj entreprenoj ne konvinkos. Mi nomas tiun lian klopodon bagatela surbaze de nur liaj publikaj priskriboj, ne sciante pli. Kaj por klarigi, mi mem ne uzis klaku.net, ĉar al mi neniam ŝajnis probable ke ĝi fariĝos malpli universale tedaĵejo. Eble tio tamen okazos.

Estas bone por Joan, kaj bone por klaku.net, ke li apenaŭ plu respondecos pri ĝi.
arbaro
arbaro diras:
2009-02-15 03:18
Kial Esperantistoj ne uzas reddit?

http://www.reddit.com/r/eo/
brilanto
brilanto diras:
2009-02-18 13:08
Cxu eble pro tio, ke la lingvo ecx de la mdeio restas la angla?!
Ne cxiu regas la anglan malgraux aliaj kredigoj - kaj se la uzantoj estas (preskaux?) nur angleparolantoj - kion faru esperantisto tie?

Cxu la temoj kongruas al la temoj okupantaj esperantumantojn?
Cxu iu sxatas jxargonumi per "WTF" ktp.?
arbaro
arbaro diras:
2009-02-21 02:52
Ĉu vi eĉ iris al la retejo? Ĉe reddit oni povas krei "komunumojn", kaj jam estis Esperantlingva komunumo antaŭ la mortiĝo de klaku (vidu la ligilon en mia antaŭa afiŝo). Oni ankaŭ povas ŝanĝi la lingvon de la tuta retejo, kaj jam estas duon-finita traduko en Esperanto. Nun klaku revivas, do Esperantistoj ne devas uzi alian retejon, sed se klaku ne ekzistus, reddit povus esti grava ilo por Esperantistoj.
hermes
hermes diras:
2009-02-17 13:00
Bonan tageron,

Estas vera, ke ne estas agrabla kiam retpaĝaro malaperis. Sed mi komprenas la decidon. Laŭ mi, la esperantlando povas donis multajn âjojn. Sed laŭ mi, en certaj kazoj, oni tro disvastiĝas por tro multaj projektoj, tiele neniu ulo ne povas kunlabori vere por unu projekto.

Ne forgesu ni, ke ni estas tre eta aro en la lingvparolantoj. Kaj plie en la reto ni estas ankoraŭ malpli ol en la realvivo.
Ekzemple ekzistis samtempe "klaku, monato, retĉingazeto, evento," ktp. Oni devus, laŭ mi, komenci per unu projekto aŭ du. Ekzemple, fari labori uloj unike en "evento" por havi tre bona retgazeto. Pli bonigi "evento", kaj poste kiam ĝi estas tre bona, kiam ĝi funkcios sen problemon, oni povos krei novan projekton.

Vikipedio malgraŭ ke mi ne sukcesas kompreni kiel fari bona artiklo, estas jam bona laboro, sed ĝi povas esti ankoraŭ pli bona. Vikipedio funkcias, ĉar ne estas vikipedio 2, vikipedio 3, vikipedio 4, ktp.

FEL funkcias bone ĉar ĝi estas bona retloko, en tie ĉi estas multajn aĉeteblajn librojn kiujn oni povas havi rapide.


Esperante, ke vi min bone komprenis, Kore.
LukiZ
LukiZ diras:
2009-02-18 17:36
KLAKU estas refunkciigita. Resumo pri la okazaĵoj de la lasta semajno legeblas ĉe mia blogo:
http://lukiz.wordpress.com/2009/02/18/klakunet-funkcias-denove/