Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Edmond Privat - maniulo kiu reprezentis duoncivilizitojn?

Edmond Privat - maniulo kiu reprezentis duoncivilizitojn?

de Redakcio Laste modifita: 2009-11-18 20:25
Dum la jaroj 1923-1926 Edmond Privat, pinta pioniro de Esperanto, estis vicdelegito de Irano ĉe tiama Ligo de Nacioj. Li uzis sian pozicion por antaŭenigi Esperanton. Nur nun, pli ol okdek jarojn post la okazaĵoj, estis malkaŝita la vidpunkto de la brita registaro pri lia agado. Laŭ oficialaj dokumentoj de la brita registaro, trovitaj de Hilary Chapman, oni konsideris Iranon "duon-civilizita ŝtato". Tiaj ŝtatoj laŭ la brita vidpunkto povas doni gravajn postenojn al eksterlandanoj pro ties pli granda kompetento, sed ankaŭ pro subaĉeto. Edmond Privat laŭ la samaj britaj dokumentoj estis "maniulo" pri Esperanto, kaj tial misuzis sian pozicion por antaŭenigi lingvon kies progreso neniel rilatis al la interesoj de Irano (tiam nomita Persio).

Mi ĵus malkovris en la naciaj arĥivoj en Kew (apud Londono) dokumenton kun la nomo Proprietaĵo de la Registaro de Lia Brita Reĝa Moŝto, kiu iomete prilumas la proponon, ke Esperanto iĝu oficiala lingvo de Ligo de Nacioj. Tiu dokumento (ref. CAB/24/159) estas memorando, kiun verkis la Ministrejo pri Eksteraj Aferoj kaj submetis al la ministraro en aprilo 1923. Ĝi ĉefe temas ne pri Esperanto mem sed pri landoj kiuj elektas alilandanojn por ilin reprezenti ĉe la Ligo, kion oni konsideris danĝera por britaj interesoj.

Partoj de la dokumento tekstas jene:

Oni povas supozi ke, se temas pri preskaŭ ĉiuj eŭropaj ŝtatoj, naciaj fiero kaj vanteco malpermesus nomumon de aliŝtatanoj por reprezenti naciajn interesojn ĉe la Ligo. Sama afero ne aplikiĝas al orientaj kaj duon-civilizitaj ŝtatoj, kiuj povas facile tentiĝi konfidi siajn interesojn al elektitaj alilandaj delegitoj, ĉu pro estimo al la pli altaj teknikaj kvalifikoj kaj ĝenerale pli granda kompetento troveblaj ĉe tiaj alilandanoj ĉu simple pro subaĉeto.

Nek tie nek aliloke estas iu ajn sugesto, ke Edmond Privat enplektiĝis en subaĉetado, kiam li iĝis reprezentanto de Persio (nuntempe Irano). La memorando tekstas plu:

La danĝero de elektado de alilandanoj estas reala. … Efektive ilustriĝis tiu danĝero ĉe la Asembleo de 1922. …. La persa registaro nomumis kiel unu el siaj delegitoj svisan profesoron, kiu verdire levis neniun demandon en la Asembleo pri kiu supozeblas, ke Persio havas specialan intereson, sed nur uzis sian pozicion por havigi universalan agnoskon al la uzado de Esperanto kiel internacia lingvo, ĉar li estas efektive maniulo pri Esperanto.

Tiuloke la memorando citas el raporto de britaj delegitoj, kiu menciis

... elstarajn spurojn de propagando favore al Esperanto, kio evidentiĝis en la raporto kiu kunordigis la informojn ricevitajn de alilandaj registaroj … Tiun raporton verkis entuziasmulo pri la afero Esperanto, kiu nun havigis al si nomumon kiel delegito de alilanda registaro ĉe la Asembleo. Ĝi enhavis miskomprenigan prezenton de iuj informoj kiujn donis nia propra instanco pri edukado rilate al la studado kaj antaŭeniro de Esperanto en lernejoj en Britio …

Tiu ĉi dokumento montras la percepton pri alilandanoj kaj “duon-civilizitaj ŝtatoj” en la plej altaj tavoloj de la tiutempa brita socio. Ĝi ankaŭ neniel justas al la franclingva svisa esperantisto Edmond Privat (1889–1962), kiu tute ne estis “maniulo pri Esperanto”. Li estis ja vigla kaj konvinkita pledanto por la lingvo, sed tute ne unutema maniulo. Li estis historiisto, universitata profesoro, aŭtoro, ĵurnalisto kaj pacaktivulo, admiranto de Gandhi kaj ties vojo de neperforto. Renkontitaj personoj kiuj bone konis lin konfirmas, ke li estis ekvilibra, sociema homo.

La asertita misprezento de informoj kiujn havigis la instanco pri edukado eble rezultas el miskompreno fare de Privat pri la rolo de la brita registaro en la difinado de edukpolitiko kaj edukadaj praktikoj. En tiuj foraj tempoj, antaŭ la starigo de nacia lernprogramo, ĉefinstruisto iom similis al ŝipestro kaj decidis pri siaj propraj prioritatoj kaj praktikoj, kun malmulta intervenado de la centra registaro. En tiaj cirkonstancoj povis okazi la “eksperimento de Eccles”, en kiu oni instruis la lingvon en lernejoj en tiu parto de Lancashire.

Hilary Chapman

La teksto pli frue aperis angle. Tradukis al Esperanto kun permeso de la aŭtoro: Brian Moon.

arkivita en:
Tonyo
Tonyo diras:
2009-11-09 10:39
Estas tre atentinde ke kiam kontrauŭloj al Esperanto deziras ataki nian lingvon, ili tiel ofte utiligas tiajn atakojn al la proponantoj mem, akuzante ilin je maniuloj aŭ stranguloj, eĉ se temas pri plej "normalaj" homoj. Tre simile okazis ĉe alia pledanto por nia lingvo en la Ligo de Nacioj, la hispania inĝeniero kaj esploristo Leonardo Torres-Quevedo: li estis la homo kiu proponis Esperanton al la Komitato por Kultura Kunlaboro de tiu institucio, en kiu membris la kremo de la tiutempa intelektularo (pri tio vidu hispanlingve en http://www.delbarrio.eu/torresquevedo.htm). Homo tute modera, plej prestiĝa en sia lando kaj internacie, li estis akuzata de la registaro de Francio ke li estis “farouchement espérantiste” (feroce esperantista).

Eble estas bona leciono en tio ĉi: se iam oni vin nomas strangulo aŭ maniulo, vi ĉiam povas diri: "nu, kiel Privat kaj Torres-Quevedo"
Eliott
Eliott diras:
2009-11-12 13:42
"ke li estis “farouchement espérantiste” (feroce esperantista)"
tie oni bone rekonas tendencon ja multe pli sistemigita nun ! Nun li estis enkompasinta en la vidata kiel esence auxtomate malbona eco de "ekstremistoj" !

(tamen estas esceptoj, la ekstreme kapitalismaj ne estas malbonaj ! nek la ekstreme policistacxaj !
nek la ekstreme koruptitaj bankistoj)

mbavant
mbavant diras:
2009-11-21 14:06
"ke li estis “farouchement espérantiste” (feroce esperantista)"

"Farouchement" ne signifas "feroce", kvankam tio povus esti akceptebla traduko, depende de la kunteksto. "Farouche" pli precize signifas "timema/fuĝema pro sovaĝeco", do metafore "sovaĝa", "maldelikata". La adverba formo preskaŭ sinonimas kun "plene" kun aldona nuanco de obstineco kaj akreco (ekz-e okaze de kritikoj).
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-11-09 11:00
Ege interesa artikolo, kiu montras, ke cxiam progresaj ideoj, cxu agoj, se ne konvenos por imperiaj, monopolaj celoj estos akuzataj.

Mi tute ne miros, se baldaux oni skribos, ke Obama estas "maniulo".

Post kelkaj jaroj estos certe konataj akuzoj kaj konspiroj kiuj nun estas farataj en la lingva politiko de EU.Mi tamen ne perdas esperon, ke tamen baldaux plej multaj deputitoj komencos racie, estonte pensi por bono de justa decido.

Sincere via Stanislavo
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-11-09 17:23
Ke Obama estas maniulo oni jam skribadis, interalie cxar li ricevis monon de Soros, kiun kelkaj dekstremegaj usonanoj akuzas por esti

1. dangxera maldekstremulo, kiu ne respektas la kapitalismon (!),

2. judo (mi ne ankoraux vidis la vorton "kosmopolito", sed certe ne bona usonano) kaj

3. esperantisto.

Kelkaj ecx timas ke Obama devigos cxiujn usonanojn anstatauxi la anglan lingvon per esperanto.

Nia lingvo denove estas dangxera...
edmundo
edmundo diras:
2009-11-10 11:08
Efektive, se oni guglas pri "Obama Soros Esperanto", oni trovas diversajn aferojn, kiujn mi ne legis, pro manko de tempo, do eble temas nur pri ironio. Kompreneble, Soros ne plu estas esperantisto: li ne povis legi la aŭtobiografian verkon de sia patro, ĝis estis angla traduko de ĝi.

Ĉu la deliraĵoj de la dekstremeguloj estas en Usono tiel atentataj, ke Esperanto plikonatiĝas pro ĉi tiu malrekta konekto?
Angelos940
Angelos940 diras:
2009-11-10 12:10
Laŭ mia kompreno, la akuzo, ke Obama volas anstataŭi la anglan per Esperanto, ekestis kiel ŝerco (parodio de ekstrem-dekstraj blogoj sovaĝe atakantaj lin pro aliaj kaŭzoj), sed estis kopiita kaj plucitita serioze de ĝuste tiaj ekstrem-dekstraj blogoj!
Nu, prefere oni parolu pri nai afero, eĉ malŝate, ol entute prisilentu ĝin! Certe pli da nuntempuloj eksciis pri Volapük pro iu diraĵo de De Gaulle ol per kiu ajn alia kanalo...
pistike65
pistike65 diras:
2009-11-10 16:54
"Certe pli da nuntempuloj eksciis pri Volapük pro iu diraĵo de De Gaulle ol per kiu ajn alia kanajlo"?
Eble mi ion mislegis.

amoke
István Ertl
reiesperanto
reiesperanto diras:
2009-11-11 13:24
"Kanajlo"? Eble samideano, volapukisto kaj esperantisto samtempe, koleras tiujn kiuj primokas Esperanton aŭ negative aludas al ĝi. :-) Jen mallonga video (kiun mi ŝteletis el la auxdvida departemento de Francio), en kiu De Gaulle faras komparon per negativa aludo al ambaŭ lingvoj: http://www.ipernity.com/home/77900

Amike,

Reinaldo
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-11-12 16:56
"Nun de golo flugis li al golo..."
pistike65
pistike65 diras:
2009-11-10 16:53
Soros "ne povis legi la aŭtobiografian verkon de sia patro" - versxajne ne, tamen estas atesto pri tio ke la verkon "Modernaj Robinzonoj" de sia patro
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6118&id=842&recenzo=montru
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/robinzonoj.html
li ja legis en Esperanto antaux ties reeldono en 1999.
amike
István Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-12-17 21:14
http://cityroom.blogs.nytimes.com/[…]/

Che similaj gazetartikoloj estas chiam malfacile difini, chu temas pri ridindigo de la afero au chu la jhurnalisto celis kompili "interesan" story-on. La limo inter ambau "dimensioj" estas difuza.

Mi ne scias, chu post tiu iom sensacia sukceso venigi Soroson al e-ista kunveno evoluos la ideo demandi lin, chu li eventuale estus preta financi iujn projektojn, ekzemple la represon de Literatura Mondo, au la tradukon de unu el liaj pli novaj libroj, en kiuj li kritike rilatas al la kapitalismo.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-17 18:54
http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=433#1

Diablo scias, kiun ligon Zaleski havas au povas havi kun Gandhi.

Parolante pri Gandhi en Esperanto-kunteksto, oni devus minimume mencii la nomon de Edmond Privat, iama prezidanto de UEA, kiu persone konis la guruon kaj akompanis lin dum lia vojagho al Hindio. Privat certe estis pli grava filozofo ol Zaleski. Nur transdoni salutojn tra Dasgupta ne sufichas.

Cetere, kiel konate Zaleski naskighis post la morto de LLZ kaj do neniam persone konis nian majstron. Pro elmigraj kaj profesiaj kialoj Zaleski dum pluraj jardekoj ech ne plu interesighis pri la Eo-movado. Post lia reapero okaze de la 100-jara jubileo oni kvazau faris el li novan majstron, kaj en la libro La Zamenhof-strato oni provis, sed lau mi arteficiale kaj sen konvinka povo, rekonstrui Zaleski kiel nepon de LLZ. (vd. mian siatempan recenzon en la germana Espernto aktuell).