Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Direktoj malaperas el la plano de UEA

Direktoj malaperas el la plano de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2009-11-09 09:47
Proksimiĝas al sia fino la validoperiodo de la strategia laborplano de UEA por la jaroj 2001-2010, bazita sur la mantro de Renato Corsetti: "informado, instruado, utiligado". Sub gvido de prezidanto Probal Dasgupta estis komencita la laboro por formuli novan planon. En la komitata diskutejo jam leviĝis kritikaj voĉoj, laŭ kiuj la prezentita skizo de nova strategia laborplano estas malklara kaj ne facile komprenebla. Aparte mirigis multajn la malapero de la konkretaj "agad-direktoj", kiujn enhavas la nuna plano.

La nun valida strategia laborplano de UEA reliefigas tri agadkampojn: "informado, instruado kaj utiligado". Tiuj siavice devus laŭ la plano manifestiĝi en la "agad-direktoj" profesiiĝo, plijuniĝo kaj tutmondiĝo en la agado de Universala Esperanto-Asocio.

En la skizo de la nova laborplano tiu duobla triunuo malaperis. Anstataŭ ĝi  aperis "tri strukturaj ebenoj": sistema, regiona kaj individua. Krome aperis tri "laborstrioj": en-Esperanta klerigado, pri-Esperanta kaj prilingva klerigado, kaj trie la iom enigma "organiza supliĝo".

Estrarano Hori Jasuo dubeme sintenis al la ŝanĝo, kiu laŭ li tro abstraktigas la laborplanon:

-  Tiuj tri strukturaj ebenoj ne estas niaj celoj, sed nur klarigo pri la strukturo. Tri laborstrioj ja estas necesaj, sed mi ne povas kompreni, kion mi faru laŭ tiuj strioj. Al mi ŝajnas, ke tiuj estas kondiĉoj por nia agado, ne estas celoj. Mankas al la nova plano instigo kaj forto puŝi landajn asociojn kaj esperantistojn antaŭen.

En la komitata listo aperis ankaŭ aliaj kritikoj de la unua skizo. Renato Corsetti, sub kies gvido estis ellaborita la nuna laborplano, reviziis kaj mallongigis la skizon "ĝis preskaŭ homa longeco", kiel li mem esprimis la aferon. Poste komentis komitatano Ileana Schröder:

- Mi legis la malnetojn kaj konsentas kun Renato ke la ĝenerala parto havas nun preskaŭ "homan longecon". Tamen ankaŭ mi rekomendas ĝian duonigon kaj simpligon. Mi samopinias kun Hori Jasuo kaj bedaŭras ke  la agadkampoj kaj agad-direktoj de la antaŭa laborplano malaperis. La plano de UEA 2008-2010 havis sufiĉe da konkretaj proponoj kaj la movado tre sukcesus se ni havus fortojn kaj  kapablus agi en ĉiuj tiuj kampoj! Mi esperas ke la fina strategio estos klara kaj komprenebla.

Laŭ Probal Dasgupta UEA bezonas novan laborplanon interalie por doni direkton al konkreta kunlaboro kun Unuiĝintaj Nacioj.

- Oni faras novan laborplanon, ĉar UEA, refortigante siajn ligojn kun la UN-sistemo, trovis eblojn de kunagado, ĉirkaŭ kiuj ni havos okazon por renovigi la repertuaron. Ni decidis entrepreni 'Jardekon de lingvoj'. Tion ni ne povas fari sen sufiĉe klara jardeka plano.

Libera Folio: Kio estas nova en la skizata plano?

Probal Dasgupta: Ni trovis, ke la dokumenta bazo kaj la klereco de niaj agantoj ne estas fortikaj. (Mi elektu ekzemplon, kiun mi mem trovas aparte grava, sed kiu estas nur unu el la ekzemploj de mankoj en nia nuna profilo: Al eksteruloj ni ekzemple neniam sufiĉe klare prezentis la atingojn de tiuj Esperantaj figuroj -- kiel Eroŝenko kaj Sekelj -- kies gravaj kontribuoj kapablas imponi ankaŭ la neesperantistojn, sed tamen intime ligiĝas kun la entrepreno Esperanto el pli ol lingva vidpunkto.) Tial necesis sisteme rekoncepti la bazojn kaj disponaĵojn de nia agado.

Kion oni konservu el la malnova plano?

- La laborplano redaktata en la Komitato de UEA - kia mi konceptas ĝin - kiel eble plej konservu kontinuecon kun la emfazoj en la antaŭa pri la plijuniĝo, profesiiĝo kaj tutmondiĝo sur ĉiuj niveloj de nia agado. Mi mem resumas tiujn ideojn -- kiujn ni heredas el la laborplano de 2001-2010 -- sub la ŝlosila vorto "fleksebliĝo". Laŭ mi, ni flekseble jungu niajn instituciojn al iniciatoj, ĉe kiuj ni povas plej efike kunagi kun eksteresperantistaj rondoj engaĝitaj pri la ekologia krizo kaj la urĝa neceso adekvate reagi al ĝiaj devigoj. Ni agu respondece - kaj partnere kun taŭgaj aliancanoj - por konservadi kaj fortigadi la sciobazojn en la lingvoj de la mondo; tiu ĉi laboro estas parto de la laboro konservi la naturajn kaj kulturajn disponaĵojn de la homaro en tiu ĉi kriza tempo.

Kio grava ĝis nun aperis en la komitata diskuto pri la planoskizo?

- La ĝisnuna publika diskuto montris, ke pluraj komitatanoj estas forte pledemaj por persone pripasiataj tagorderoj. Mi ĝojas; la movado estas verva, sana, kaj tute kapabla remuldi siajn podiojn konforme al la ŝanĝiĝantaj bezonsentoj.

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2009-11-05 22:31
Pri chi tiu komento oni povas nur rideti (ecu ne plu miri). Persone mi timas, ke UEA nenion plu havas por diri kaj la la tuta laborplano restos en la sama nebulo kiel la fifamaj artikoloj de prof. Dasgupto (persono sendube tre simpatia, sed komplete maltauga por universalisma organizo).

Nu, mi ankorau ne emis legi la malneton, kiun mi ja ricevis, sed mi legos la laborplanon kiam ghi estos oficiala, kaj eble komentos ghin.

Plej grave: Unue necesus analizi kaj konkludi la rezultaron de la pasinta laborplano (se entute rezultoj estas), antau ol komenci fantazii kaj revi pri estontaj laborplanoj, kiuj riskos resti makulaturo.
pistike65
pistike65 diras:
2009-11-06 05:50
"La iom enigma 'organiza supligxo' " sxajne egalas al la poste klarigita fleksebligxo.

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2009-11-06 05:53
Kara Andy,

estus pli senchave kaj celtrafe komenti la laborplanon DUM gxi estas malneta. Konstruu kun ni makulan turon.

amike
Istvan Ertl
KenMiner
KenMiner diras:
2009-11-06 06:48
:)
esperanto
esperanto diras:
2009-11-06 16:03
Nur se mia nova romano "Chu ni penis vane?" farighos integra parto de la Laborplano.

aK