Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Dankenoj en Bjalistokaj busoj

Dankenoj en Bjalistokaj busoj

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-22 09:26
Prepare al la Universala Kongreso en Bjalistoko, en lokaj busoj aperis reklamŝildoj kun esperantaj vortoj. La ŝildoj, pagitaj de la urba registaro, instruas al la urbanoj kelkajn bazajn frazojn. Iuj el la ŝildoj havas ĝenajn preserarojn, sed tion ne rimarkis la neesperantistaj ĵurnalistoj, kiuj diskonigis la originalan decidon, kaj Esperanton, en la tuta mondo. La novaĵo, unue dissendita de lokaj amaskomunikiloj kaj la pola novaĵ-agentejo PAP, estis transprenita interalie de la granda franca agentejo AFP, kaj aperis en multaj diverslandaj gazetoj.

En dudek aŭtobusoj de 17 linioj en Bjalistoko la veturantoj nun povas lerni diversajn vortojn kaj frazojn en Esperanto. Aldone al reklamŝildoj super la fenestroj, esperantaj frazoj aperas ankaŭ sur televida ekrano plej antaŭe en la buso.

- Ĉi tio estas ne nur maniero igi interesataj la urbanojn pri la lingvo Esperanto, sed ankaŭ ŝanco lerni simplajn frazojn kaj esprimojn, kiujn ili poste povos uzi en la praktiko, dum la kongreso, diris Dariusz Ciszewski, prezidanto de la urba transport-entrepreno, kiam la aŭtobusa Esperanto-kurseto estis prezentita al la gazetaro komence de julio.

La bela ideo evidente estis realigita sen proksima kontakto kun esperantistoj, kaj sen kontrolo de la kvalito. En filmeto publikigita de la loka gazeto Kurier Poranny videblas klaraj eraroj en la lingvoinstruaj ŝildoj. "Grandan dankon" laŭ la busa versio iĝas "dankenon", kaj al tio oni respondu "ne dankine". La frazo "gxis revido" estas skribita ĝuste tiel, sen ĉapelo sed kun postmetita ikso.

La urbanoj eble ne lernos multajn frazojn en Esperanto, veturante al kaj el la laboro, kaj kelkaj esperantistoj dum la Universala Kongreso sendube amuziĝos pri la fuŝoj. La aŭtobusa kampanjo jam nun tamen donis al Esperanto preskaŭ same multe da internacia atento kiel la lasta kampanjo por havigi la pacpremion de Nobel al UEA.

La novaĵo pri la esperantaj aŭtobusoj aperis ne nur en polaj amaskomunikiloj. Al granda kvanto da franclingvaj gazetoj kaj radiostacioj ĝin peris la novaĵagentejo Agence France-Presse, kiu dissendis ankaŭ anglalingvan version de sia teksto. Por tia publikeco multaj esperantistoj sendube diros "grandan dankenon".

arkivita en: ,
dennis
dennis diras:
2009-07-06 22:31
Jen ekzemplo de io je kio Esperantistoj povas multe profiti. Sed por plene profiti je tiuj busokursoj, oni unue devas korekti la gramatikon de la busoshildoj. Se tiu korektado eblas, mi rekomendas, ke poste iu kreu konkurson kaj kunligi tiun konkurson kun radia programo se tiu eblas kaj kutimas en Bialystok.

Mi ne povas detale paroli, char mi ne konas la lokajn kutimojn, sed en multaj landoj la radio-parolanto povas starigi demandojn por konkurso. Chu en Pollando, mi tute ne scias.

Tamen se efektive eblas en Bialystok, la radio-isto povas diri mikrofone al la geauskultantoj: “Chu vi prenis la buson hodiau? Chu vi vidis la Esperanto-kurseton? Do diru al mi, telefonante, kion signifas “Dankon” en la pola lingvo? Kaj la tria persono kiu telefonos kaj bone respondos ricevos senpagan esperantan provlecionon (fulmokurson)!”

Se neniu Esperantisto pretas iri al la radiostacioj, mi mem povas tien iri (kun la helpo, kompreneble, de pola Esperantisto) por proponi la ideon, kaj due mi pretas starigi provlecionojn en Bialystok por tiuj de la radio kaj aliaj.

Sed POSTE, iu loka Esperantisto devas starigi kurson por tiuj de la provlecionoj. Ne havas multan sencon fari kurseteton kaj poste fari nenion.
vasall
vasall diras:
2009-07-07 00:20
Jen estas la sola de multaj monatoj, menciata de Libera Folio esperanta iniciato en Bjalistoko, kvankam ekzistas ja centoj da ili, kion eblas kontroli ekz. ĉe la retpaĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo - diversaj eldonaĵoj, esperanta itinero, nova Zamenhof-Centro, muzikdiskoj, televido ktp. Anstataŭe oni anoncas pri stultaĵo kiun esperantistoj tute ne partoprenis kaj pro tio aperis la fuŝaĵoj. Kompreneble baldaŭ ili malaperos.
pistike65
pistike65 diras:
2009-07-07 07:47
Gxenerale stultajxoj pli interesas gazet-legantojn ol serioza laboro. Kiel la artikolo mencias, cxi tiu iniciato ("kiun esperantistoj tute ne partoprenis") generis amason da atento tutmonde. (Mi legis pri gxi ecx en senpaga gazeto luksemburgia.) Do, normale ke Libera Folio raportas gxuste pri gxi. Tiel plian fojon ni rememoras pri la maljusteco de la vivo: Bjalistoka Esperanto-Societo povas laboregi kaj sxviti, sed anstataux gxian laboron la mondo atentas amuzan bagatelon.

amike
Istvan Ertl
Lu
Lu diras:
2009-07-08 09:29
La instruadeto en la aŭtobusoj same kiel la novaĵoj de PAP kaj de AFP povis aperi nur danke al la laborego de la bjalistokanoj. Ja estis ili, kiuj metis la bazon de informiteco kaj kontaktoj en Bjalistoko, sen kiuj la tuta ĉeno ne komenciĝus.
Lu
Lu diras:
2009-07-08 09:14
Jam ofte mi rigardis la retpaĝon http://94uk.bialystok.pl/ por havi aktualajn informojn pri la UK en Bjalistoko. Bedaŭrinde mi trovis nur malmulton, se entute. La plej freŝa "novaĵo" venas el majo. La anoncita "0-a bulteno" ne estas videbla. Multaj ligiloj kondukas al la informo kiel "La paĝo ne estas ankoraŭ preta; bonvolu atendi."

Pro via indiko mi iris al la paĝoj de la "Bjalistoka Esperanto-Societo" http://espero.bialystok.pl/eo/category,7,1.html . La lasta "Gazetara Komuniko N-ro 2 de la Loka Kongresa Komitato de la 94-a Universala Kongresu de Esperanto en Bjalistoko" (tiel) estas de la 5-a de majo 2009. Sur http://www.espero.bialystok.pl/pl/category,10,1.html mi klakis al "Bultenoj" - la rezulto ne plenumis la esperojn...

Nu, mi pensis, eble oni uzas la eblecojn de la Esperanto-informkanaloj. Mi do rigardis ĉe sce http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/topics kaj tie serĉis per "Bjalistoko" kaj "Universala Kongreso". Mi trovis neniun informon el Bjalistoko por la jaro 2009; nur informetojn pri gazetara kampanjo (el majo) kaj pri novaĵo de Pola Radio. Sekve (jam kun malkreskanta espero, mi konfesas) mi rigardis ĉe esper-inform, la baza retlisto por Esperanto-informoj, http://groups.yahoo.com/group/esper-inform/ . La manko de informoj estas simila. Ankaŭ en naciaj retlistoj mi ne memoras pri informoj el Bjalistoko. Iu lastatempe diris, ke oni iam celis havi 3000 partoprenantojn en UK...

Mi plene simpatias kun Pollando, kiun mi ofte vizitas, kaj kun la bjalistokanoj, el kiuj mi konas kelkajn tre afablajn homojn kaj kiuj tutcerte laboregas por la kongreso. Se estas bezonata helpo pri gazetara laboro, mi volonte povas liveri ĝin ĝis merkredo, 15-a de julio.

Ĉu vi, Przemysław, certas, ke via kritiko al Libera Folio havas bonan bazon?
pistike65
pistike65 diras:
2009-07-07 07:50
Foje oni plendas, precipe tradukistoj, ke en Esperanto mankas dialektoj. Jen nun la solvo. Baldaux ni auxdos, en la Bjalistoka dialekto:
"- Dankenon, kara, vi estas afabla.
- Vere nedankine. Pardonon, mi devas rapidi. Gksis!"

amoke
Istvan Ertl
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-07-07 10:11
Jen, ni havas ekzemplon, ke la mondo estas malsana.
Se oni per esperanto evitos akcidenton,versxajne neniu sciigxos.Tamen, se iu okazigos akcidenton , ekscios la tuta mondo.La tuta jxurnalisma laboro bazigxas sur sensaciajxoj. Tiu akiros reklamon, kiu eltrovos plej grandajn stultajxojn.

Tamen, tio montras kiel ni devus agi por akiri celon. Same tio montras, ke estas multaj interesulojn ion fari por esperanto kaj jam montrigxas intereso ensalti gxustatempe aux pli bone jam pli frue en la "veturanatan trajnon".

Cxe okazo mi volas ankax sciigi, ke dum la kongreso estos uzataj du porokazaj stampoj, du specialaj filatelaj transportoj (balona posxta kaj trajna) 9 porokazaj posxtkartoj. Mi estos certa, veninte al Bjalistoko vin atendos ankoraux aliaj surprizoj.Do, jam nun bedauxru, se vi ne cxeestos.
Lu
Lu diras:
2009-07-08 09:46
Laŭ mi la mondo estas (tiurilate) sufiĉe sana. Ke en Bjalistoko oni instruetas Esperanton per anoncoj en publikaj aŭtobusoj, tio estas laŭ mi tute bona novaĵo - kial ne informi pri tio eĉ alilande? La novaĵo ja forte kontrastas kun la ĝenerala kredo, ke "Esperanto estas morta".

Ankaŭ la informo de Libera Folio, ke tiu novaĵo aperas en la tuta mondo, laŭ mi estas neniel kritikinda. Same ne la fakto, ke oni iom amuziĝas pri la tajperaroj.

Mi okupiĝas pri amaskomunikilaj rilatoj por Esperanto ekde tridek jaroj. Mi neniam uzis sensaciaĵojn, sed tute sobre informis pri seriozaj faktoj. Tra la jardekoj mi atingis centojn da artikoloj kaj dekojn da radiaj kontribuoj, televidaj eldsendoj, nur en la pasintaj jaroj dek novaĵojn de germana novaĵagentejo - entute verŝajne io en la regiono de cent milionoj da kontaktoj (do legantoj/aŭskultantoj). Ĉio ĉi sen sensaci' :-)

Se oni volas informi la mondon pri Esperanto, necesas nenio alia ol lerni pri profesinivelaj amaskomunikilaj rilatoj kaj poste agi. Ne enestas sekretoj (almenaŭ ne por la bazo).
dennis
dennis diras:
2009-07-07 12:38
Fabina, en la china retforumo, jhus anoncis, ke hodiau aperis tutpagha artikolo en Tajvano pri Esperanto kaj tiuj busoj . Vi povas vidi tiun artikolon che http://www.taipeitimes.com/images/2009/07/07/TT-980707-P14-IB.pdf

Istvan ankau anoncis apero de simila artikolo en Luksemburgia jhurnalo.

Kion nun fari lau merkatika vidpunkto? La principo estas simpla, sed ne chiam aplikebla. La tuto dependas de viaj lokaj kutimoj, situacioj kaj viaj emoj.

Do, kion fari? En chiu urbo kie aperas artikolo pri Esperanto, TUJ telefonu al la koncerna redaktejo kaj diri, ke vi estas Esperantisto, kaj ke vi pretas por intervjuighi.

Due, se la intervjhuo okazos au ne okazos, ankau provu starigi mimimume fulmokurson au provlecionon, au prelegeon, kaj anonci ghin jhurnale.

Trie, se vi povas ankau intervjuighi radie, des pli bone, char la varb-efiko pligrandighas se estas multpecaj amaskomunikoj kaj la mesagho atingis la celgrupon pli ol unu fojon.

Do, eble la artikolo mem priatentas nur tion kion la Esperantistoj ne volas. Mi konsentas kun vi pri tio. Tamen, per tiu neserioza artikolo ni povas trovi novajn gelernantojn kaj tio ne estas stulta. Krome, la vorto Esperanto estas antau la okuloj de la publiko, kaj tio povas helpi por postaj agoj.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info


pistike65
pistike65 diras:
2009-07-07 16:01
Prave, Dennis. Gravas ke oni parolu pri ni, iel ajn. Se mi pripensas ke nek la sama luksemburgia gazeto nek (laux mia scio) ajna alia amaskomunikilo en Luksemburgio transprenis komunikon de LuksEA pri la aperigo de Esperanto-lernilo bazita sur la loka lingvo leceburga! Kvankam la temo en si mem estas tre bona: luksemburgianoj normale NE uzas propralingvajn lernilojn pri aliaj lingvoj, do jen premiero principe atentinda...

amike
István Ertl
Lu
Lu diras:
2009-07-08 10:01
La aperigo de unufoja gazetara komuniko tre dependas de hazardoj kaj de cirkonstancoj. Ĉu la informo de vi, István, pri la lernilo estis la sola Esperanto-informo por la luksemburgia gazetaro dum la lastaj jaroj - aŭ ĉu vi ĉiumonate raportas al la gazetaro pri la Esperanto-aktivecoj en Luksemburgio kaj de luksemburgianoj. Kiom ofte oni informis al la gazetaro pri la posteno de Claude, pri viaj libroj (, pri SOMERE en la najbara Eifel-regiono) ktp? Se vi volas atingi ion tian, faru ĝin _nun_. Feria temp' - gazeta temp', ĉar ili ne havas multajn aliajn temojn. Cetere pri la NR en Trier 2006/7 okazis radio-intervjuo kun mi en la ŝtata luksemburgia radio - do en Luksemburgio oni jam antaŭe pretis ion publikigi.

Krome bv. konscii, ke loka novaĵo iras al loka redakcio, dum novaĵagenteja informo iras al la nacia kaj internacia redakcio. Aldone la novaĵagenteja informo per sia oficialeco jam ricevis la stampon "fidinda informo", dum la komuniko de loka asocio eble venis de nekonata organizaĵo.

Estas iom da verŝajno, ke ĝuste via informo pri la lernilo altigis la probablon, ke oni transprenis la informon el Bjalistoko. Gazetoj pli volonte transprenas mondajn novaĵojn, se estas loka aktiveco pri la sama temo.
pistike65
pistike65 diras:
2009-07-08 15:18
Mi mem ne aktivas pri gazetaraj rilatoj de LEA. Pri la aludita gazkom' mi jxus auxdis ke, fakte, venontan semajnon okazos prezento de la lernolibro, kaj estis senditaj invitiloj por tiu prezento. Do, eble mi tro frue negativis...

amike
István Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2009-07-07 19:07
Reza Kheirkhah en la listo landa-agado sciigas:

- - -

Prof. Wang Ju-kwei el mezo de Tajvano hodiau tradukis la koncernan artikolon pri kiu mi antaue sendis informon al Esperanton kaj jen ghi.
=================================================================
La Hejmurbo de la Fondinto de Esperanto Prezentis Enbusajn Lecionojn

Taipei Times
7 Julio, 2009, pa^go 14

"La pola hejmurbo de la fondinto de Esperanto je 19a jarcento nun instruas la artefaritan lingvon per paneloj en urbobusoj por celebri lian 150an naski^gtagon", diris autoritatulo en ^jaudo.

Lau la raporto de PAP nova^ja agentejo de Polujo, la konsilio de Bialystok anoncis, ke ^gi por oma^gi al Ludwik Zamenhof anstatauigos la surbusajn reklamajn panelojn per paneloj de memlernaj lecionoj de Esperantaj vortlistoj kaj bazaj frazoj.

^Ci tiu aran^go en la nordorienta urbo estas parto de preti^gado por la jara kongreso de tutmondaj esperanto-parolantoj, kiu okazos de 25a de julio ^gis 1a de augusto.

Zamenhof, kiu estis juda, naski^gis en Bialystok je la 15a de decembro, 1859.

Tiam la urbo estis parto de la cara Rusia Imperio, kaj estis la nabo de etne diversa regiono, kie parolantoj de la pola, jida, belorusa kaj rusa lingvoj lo^gas.

Zamenhof revis pri tago, kiam popoloj povos komuniki per universala lingvo sen politikaj implicoj kaj miskomprenoj, tiel ke la monda paco fari^gos atingebla.

En sia libertempo la okulisto Zamenhof konstruis facile lerneblan lingvon en 1887 el lingveroj el latinidaj, ^germanaj kaj slavaj lingvoj, kaj iom da latinaj kaj grekaj gramatika^joj.

Tiu lingvo nomi^gis Esperanto, kiu estis la plumnomo de ^gia kreinto, kun signifo rilate al espero.

Zamenhof mortis en 1917 kaj estis enterigita en juda tombejo en Varsovio.
Oni taksas, ke ^cirkau du milionoj da homoj en la mondo parolas esperante.

- - -

amike
István Ertl
chielismo
chielismo diras:
2009-07-07 12:40
Mi montras al oficistoj en nia E-asocio la foton, kaj iu oficistino laŭdas la reklamon sur la pola aŭtobuso. Ŝi opinias ke la pola frazo estas simila kiel la Esperanta! Mi kredas, kiam la ĉina kongresano aŭtobusas vidante la reklamon, ili havos la saman opinion.
vasall
vasall diras:
2009-07-10 12:47
Bedaŭrinde ĉinaj esperantistoj ne amuziĝos per esperantsimila lingvo, sed per Esperanto, ĉar laŭ mia scio en la busoj ĉio jam estas riparita.
chielismo
chielismo diras:
2009-07-11 18:04
Ĉina esperantisto vizitas Krasnojarskon en Rusio. Kaj loka esperantisto Valerij Malihin invitis la ĉinan en restoracion. La restoracio ne estas granda kun kelkaj rusoj. Manĝante, la ĉina babilas Esperante kun Valerij Malihin. Ilia babilado interesas la kelkajn rusojn. Baldaŭ iu el la rusoj alvenas ĉe la tablo, kaj demandas al Valerij Malihin, ĉu li estas ĉino? Jes, la ĉino venis de la centra Ĉinio. Oj,la ruso diras, Mi jam konas, ke la ĉina lingvo estas simila kiel la rusa!

Aha, mi kredas ke tio certe ne okazos en Bijalistoko, ĉar apenaŭ ĉiuj Bijalistokanoj jam konas Esperanton en la aŭtobuso. Ĉu ne? Gratulon!
jxano
jxano diras:
2009-07-09 15:38
Ĉu la reklamistoj intence faris la erarojn, aù ĉu nur temas pri ies malbonaj aùskultado kaj legado sine de la reklamagentejo ? Kiel kutime, oni devis rapide lanĉi la kampanjon kaj neniu havis la ideon alvoki "fakulon" kontrolcele...

Plian fojon, la Esperantistoj aperos kiel la teduloj ĉiamaj, kiuj senlace kritikas aliulan "bonan" iniciaton !
pistike65
pistike65 diras:
2009-07-10 09:46
Ne volonte mi reklamas gxin, sed, "por la protokolo", jen ekzemplo de la pezacxa civita humursento, kaj plia ekzemplo de sxtelado el Libera Folio:
http://www.esperantio.net/index.php?id=920
(Cxi-semajne la sama retejo jam senkonsulte sxtelis de cxi tie tekston de Diccon Masterman.)

amike
István Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2009-07-15 09:45
La teksto de Diccon Masterman kiun mi aludis, "La falanta membro-nombro de UEA", intertempe "malaperis" el la retejo de la Civito, supozeble pro malvolo agnoski senreferencan transprenon el Libera Folio. (La kutima anonimulo de la civitejo donis al gxi la titolon "Masterman: UEA estas eliteca organizo".) Evidente, en la reto cxio lasas spuron: suficxas en guglo alklaki "Kopio el kasxmemoro", kaj oni dauxre povas konstati la aperintecon de la teksto cxe la civitejo.
Cetere, la hodiauxa plado de la civitejo estas prediko kontraux Dasgupto, amen.
amike
István Ertl