Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Ranieri Clerici forlasas la estraron de UEA

Ranieri Clerici forlasas la estraron de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-02 07:07
Ranieri Clerici, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, anoncis en la kunsido de la Estraro la 29-an de marto sian decidon rezigni pro sanproblemoj pri estraraneco kun tuja ekvalido. La aliaj estraranoj akceptis la sciigon de sia kolego kun granda bedaŭro.

Ranieri ClericiKrom funkcii kiel unu el la du vicprezidantoj, Clerici respondecis pri la eksteraj rilatoj de UEA. Sub lia gvido okazis sur tiu kampo rimarkinda plivigliĝo de la agado, precipe ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉe Unesko.

La plej elstaraj eventoj tiurilate estis la aprila simpozio pri lingvaj homaj rajtoj ĉe la sidejo de UN en Ĝenevo kaj la decembra lanĉo de la Zamenhof-jaro en la ĉefsidejo de Unesko en Parizo. Ĉe la ĉefaj oficejoj de UN kaj Unesko deĵoras nun aktivaj kaj entuziasmaj reprezentantoj de la Asocio.

Ĉar dank' al la laboro de Clerici la eksteraj rilatoj de UEA disvolviĝas sur sufiĉe solida bazo, la Estraro ne proponos al la Komitato alelekton de nova estrarano por la restanta mandatperiodo, t.e. ĝis la UK 2010, kie nova Estraro estos elektita.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-04-02 18:06
Bedaŭrinde ke ne temas pri Aprila ŝerco. Espereble UEA trovos kompetentulon por daŭrigi la laboron.