Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Osmo Buller restos en la Centra Oficejo ĝis la pensio

Osmo Buller restos en la Centra Oficejo ĝis la pensio

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-18 11:06
La estraro de UEA dum sia ĵusa kunsido definitivigis la laborkontrakton de la ĝenerala direktoro, Osmo Buller. Tio signifas, ke li povos resti la ĉefa dungito de la asocio ĝis sia pensiiĝo, kiu supozeble okazos plej frue en 2015. La estraro de UEA kaj Osmo Buller mem rifuzis respondi demandojn de Libera Folio pri la temo, sed la decido estis malkaŝita en finnlingva komento de Osmo Buller en la retejo Facebook. Post sia abrupta demisio en julio 2001, li revenis al la Centra Oficejo en aprilo 2004, kaj tiam ricevis kvinjaran laborkontrakton.

Tuj post la printempa estrarkunsido de UEA, okazinta fine de marto, Libera Folio turnis sin al la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, por ricevi informojn pri la plej gravaj decidoj de la estraro. Inter la demandoj estis ankaŭ unu pri la kontrakto de la ĝenerala direktoro de la asocio.

La prezidanto de UEA tamen kategorie rifuzis doni al Libera Folio ajnajn informojn pri la diskutoj kaj decidoj de la estraro. Probal Dasgupta argumentis, ke li kiel prezidanto ne rajtas diri ion ajn pri la estrarkunsido sen konsento de la aliaj estraranoj.

- Sen ia kolektiva interkonsento pri komunikado al vi, ne estus de mi lojale, sendi al vi apartan, unuopulan respondon pri io ajn el la ĉi-suba temaro, ĉar eĉ la maniero esprimi sian komprenon pri niaj traktadoj kaj konkludoj riskas komuniki ion alian, ol oni en la kolektiva dokumento volos finfine formuli.

Ankaŭ al demando pri la eventuala longigo de la kontrakto de la redaktoro de revuo Esperanto Probal Dasgupta rifuzis respondi, kvankam sufiĉus simpla "jes" aŭ "ne", kiujn apenaŭ eblas misintrepreti.

- Mi diru nur, ke ni estrarkunsidis en bona etoso kaj fintraktis la punktojn, kiujn ni celis fintrakti.  Pli detalan sciigon vi ricevos poste - mi ne vere scias, ĉu de Barbara au de Osmo, kaj ĉu antau aŭ post la finverkiĝo de definitiva versio de la raporto pri la estrara kunsido.

La demandoj de Libera Folio estis senditaj ankaŭ al la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak, kaj al la ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller. Neniu el ili respondis, kaj ankaŭ en la diskutejo de la komitato de UEA ne aperis la promesita raporto pri la kunsido. Cetere ankaŭ la komitatanoj montris nenian interesiĝon pri la temo, kvankam jam pasis pli ol du semajnoj post la kunsido.

Osmo Buller en FacebookTamen la 13-an de aprilo Osmo Buller en la retejo Facebook respondis al demando de amiko en norda Finnlando, kaj malkaŝis unu el la ĝis nun nepublikaj decidoj de la estraro. La amiko demandis al Osmo Buller, ĉu li daŭre laboras ĉe "la asocio", kaj ricevis la jenan finnlingvan respondon:

- Jes ja, mi daŭre ĉi-tieas. Ĵus oni forigis la tempolimon de mia kontrakto, do se mi ne hazarde serioze stultumos, mi restos en ĉi tiu tasko ĝis la pensiiĝo. Kaj tiun aĝlimon oni ja intense planas altigi...

Buller supozeble aludas al diskuto pri la altigo de la pensia aĝo en Nederlando. Nun la normala aĝo por pensiiĝo estas 65 jaroj. Laŭ publika informo en lia paĝo en Facebook, Osmo Buller naskiĝis en novembro 1950, kaj do povos plu labori en la Centra Oficejo de UEA almenaŭ ĝis novembro 2015. Ne klaras, ĉu Osmo Buller komprenis, ke lia mesaĝo estos legebla ne nur de la persono al kies demando li respondis.

Rilate la aliajn diskutojn kaj decidojn de la estraro eblas konkludi nur, ke oni planas enkonduki ian retan membrokategorion, ĉar tion preterpase menciis Barbara Pietrzak en la komitata diskutejo:

- Dum nia marta kunsido la estraro - konforme al la donita promeso - multan atenton donis al la demando de UEA-membraro.

Al tio replikis Probal Dasgupta, kiu konfirmis, ke la komitato de UEA en Bjalistoko ricevos proponon pri reta membreco en la asocio. Samtempe li klare montris, ke la estraro ankoraŭ ne scias, kion signifu tia reta membreco:

- De tiu perspektivo, mi ne proponas proprajn respondojn al la demandoj (B) kaj (C). Mi proponas, ke ni ĉiuj cerbumu pri la ĝusta rilato - laŭ ĉiu el ni, aparte - inter la ĉefdemando de memposedo, (Ĉ), kaj la ilaj demandoj, (B) kaj (C). Kaj kompreneble pri (A) post kiam Loes kaj Barbara estos formulintaj la estraran konkretaĵon por ĉi tiu retlisto. Mi esperas, ke mi formulis la demandojn tiamaniere, ke ni povos ion celtrafan fari ankaŭ dum ni atendas Loes/Barbara, kaj mi tute ne volas hastigi ilin pri io, kio bezonas paciencan, zorgan formulprecizigon.

Tiun diskutinviton pri la evoluo de la signifo de la membreco en UEA Probal Dasgupta sendis la 4-an de aprilo, sed ĝis nun neniu el la komitatanoj de la asocio daŭrigis la diskuton. Ankaŭ ne aperis la promesita raporto pri la estrarkunsido, evidente ĉar ĝi bezonas "paciencan, zorgan formulprecizigon".

arkivita en:
Niko
Niko diras:
2009-04-15 15:35
Nu, oni ne diru ion sur Facebook, se oni ne volas ke tio aperu en ĵurnalo.
otbuller
otbuller diras:
2009-04-15 17:11
Ne zorgu, Niko! Mi diris en Facebook fakte nur tion, kion mi diris publike en la pasintjara UK kaj kion Libera Folio raportis jam tiam. Mi ankaŭ konscias, ke la redaktoro scipovas ambaŭ lingvojn, kiujn mi uzas en Facebook, Esperanton kaj la finnan... Por movadaj ĵurnalistoj mia niĉo en Facebook eĉ ne estas tre interesa, ĉar mi komentas ĉefe futbalon kaj muzikon. Mia plej movadproksima temo tie estas la fotoalbumo kun specimenoj el mia kolekto de malnovaj fotoj pri Nieuwe Binnenweg.
Niko
Niko diras:
2009-04-16 02:25
Pardonu min, Osmo! Mi scias, ke temas pri nenio kaŝinda. Estas nur, ke LF raportis ke tiu anonco estis "ĝis nun [nepublika decido]" do mi ne sciis ke vi ja volis publikigi ĝin.
probaldasgupta
probaldasgupta diras:
2009-04-16 11:49
Dankon, Kalle kaj aliaj aperitivintoj -

– pro via certe sxatinda maniero esprimi vian emon auxskulti niajn babilojn. Hieraux estis la bengala novjaro; tiu cxi babilema bengalo unue deziras al vi felicxan 1416 (hodiaux estas la 2a de Bojsxakh), kaj due reagas al tio, kio finfine estas demandoj prezentitaj kiel esprimoj de frustrigxo.

La estraro de UEA alportos al Bjalistoko proponojn pri reta membreco. Al kiu evento en Bjalistoko? Al tiu kunveno neformala – kovata de iuj iniciatemaj komitatanoj – gxuste antaux la oficialaj estrarkunsidoj dumkongresaj. La estraro prezentos al tiu neformala kunveno, kaj tie kun cxiuj antauxmacxos, niajn (kaj aliulajn) proponojn, sub la gvido de Loes Demmendaal, estrarano pri financoj kaj administrado. (Sxi jam gvidis tre interesan kaj gxisfundan diskuton pri tiu temo dum la printempa estrara kunsido mem.) Surbaze de la rezultoj de tiu neformala kunveno, la estraro faros definitivan proponon al la Komitato dum gxia oficiala kunsido en Bjalistoko.

Mi estis skribinta al la komitata retlisto – en mesagxo de la 4a de aprilo, el kiu mi preskaux lauxvorte citas la cxi-suprajn vortojn – ankaux jenon: “Ne helpos la komunikadon, se mi nun ensaltos kun mia vortumo de la proponoj, kiujn ni alportos. Barbara, kiu protokolis, kaj Loes, kiu cxefe respondecas pri la pakajxo, estas alparolontaj vin pri tio, kaj mi discipline atendos, gxis ili parolos pri tiu temo.”

Via aserto, Kalle, reage al tiu mia retmesagxo – ke “la estraro ankoraux ne scias, kion signifu tia reta membreco” – kun akompana, elkuntekste elsxirita citajxo, pri kiu vi evidente sciis, ke leganto de lia Folio ne kapablos kompreni gxin sen lia helpo - sxajnas al mi indiki, ke vi tre malsame ol mi legas retmesagxojn. La estraro kunmetis en sia printempa kunsido tute klarajn, simplajn, senmiskomprenajn, unusencajn proponojn. Ni ilin prezentos al la komitata retlisto. Mi devontigis min ne anticipi la precizan vortumon de tiu propono fare de la kompetentaj estraranoj, kiuj prenis sur sin la taskon kunmeti la vortumon vice de ni cxiuj. Mi notas (ne sen plezuro! babilemuloj sxatas auxskultemulojn, precipe la plej senpaciencajn!), ke la redakcio de Libera Folio ne aprobas mian emon plenumi tiun mian sindevontigon. Sed ankaux tiu nia klara, simpla, kotopoa propono subigxos al fresxaj diskutoj unue en la komitata retlisto kaj poste dum la neformala kunveno komence de la bjalistoka Kongreso.

Sed sendube ankaux pri aliaj temoj vi senpaciencas ion pli konkretan auxdi? Pri kiuj do? Mi volonte reagos - ecx sen piketoj... Eble pri la bengala kalendaro vi volas ion scii? Eble pri la libro, kiun mi verkas, kaj en kiu reliefe rolas Esperanto?

Amike

Probal
probaldasgupta
probaldasgupta diras:
2009-04-16 12:05
Karaj,

En mia jxusa afisxo, mi skribis --

leganto de lia Folio ne kapablos kompreni gxin sen lia helpo

-- pro nesuficxa reredakto. El latinstila triapersonado en la unua malneto, mi provis transiri al vidirado, sed pretervidis tiujn du _li_ojn. Oni viigu tiujn liojn, mi petas.

Amike

Probal