Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Respondo de la brazila prezidento al UEA

Respondo de la brazila prezidento al UEA

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 08:28
En junio la Prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, sendis leteron al la brazila, ĉina kaj rusa ŝtatestroj kaj al la barata ĉefministro, kiuj kunvenis kelkajn tagojn pli frue por diskuti pri la monda ekonomia krizo kaj pri pli intensa kunlaboro inter siaj landoj ĝenerale. La gvidantoj de la kvar 'promesaj landoj por la estonteco', laŭ la karakterizo de Dasgupta, diskutis interalie pri kreo de nova valuta sistemo. En sia letero la Prezidanto de UEA atentigis ilin ankaŭ pri la bezono de nova lingva sistemo, kiu ne privilegiu kelkajn landojn, kaj pri Esperanto kiel la lingvo, kiu ebligus ĝin. Intertempe prof. Dasgupta ricevis la ĉi-suban respondon komisiitan de la brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva.

Al Probal Dasgupta,
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

Prezidento Luiz Inácio Lula da Silva taskis nin respondi vian leteron de la 20-a de junio 2009 adresitan al li, por danki pro via zorgo pri la egaleco en internaciaj rilatoj, tiel en la financa kiel en la lingvaj aspektoj.
Ni ŝatus montri al vi nian admiron pro la klopodo, kiun esperantistoj de la tuta mondo entreprenas cele al la disvastigo ĉiam pli granda de Esperanto, lingvo kreita de doktoro Lazaro Zamenhof kiel kontribuaĵo por la interkompreno kaj komprenemo inter la homoj.
Ni scias, ke en la historio de la homaro, estis lingvoj, kiuj entrudiĝis kiel sekvo de la politika hegemonio, kiel latino, aŭ certagrade la franca kaj poste la angla. Ni deziregas ke, fakte, iun tagon Esperanto povu esti akceptita de plejparto de la nacioj kiel lingvo adoptita por faciligi la komunikadon sen lingvaj privilegioj.
Ni certas, ke Universala Esperanto-Asocio daŭrigos siajn demarŝojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj por laŭgrade pligravigi la rolon de Esperanto kiel internacia lingvo. Sekve ni ne vidas necesa pridiskuti la aferon, ĉar ni konsentas pri la valoro de la lingvo disvastigata de via asocio.

Sincere,
Cláudio Soares Rocha
Direktoro pri Historia Dokumentado

(Gazetara komuniko de UEA)

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2009-08-30 00:23
Aldona klarigo al mia "fina raporto":
En la letero de P. Dasgupta al la BRIC-landoj estas tri grave kritikindaj punktoj (kaj mi estas mirigita, ke oni tion ankorau ne komprenis):
- Sendo de tia letero okaze de renkontigho de estroj de kvar shtatoj, kiuj diskutis kiel starigi kontraupezon kontrau la Okcidento (mi nomis tion konspiro au speco de konspiro kontrau Okcidento. La kontrauokcidenta karaktero kaj intenco de tiu pintkonferenco en Ekaterinburgo estis tute evidenta - pro tio aperis GRAVA KONFLIKTO KUN LA NEUTRALECO DE UEA, pri kiu la UEA-prezidanto devus konscii). Sed char en UEA neniu plu interesighas pri neutraleco kaj misuzas ghin nur por pravigi kongreson en Kubo, tiaj eraroj aperas.
- Intermikso de lingvaj kun ekonomiaj/politikaj demandoj.
- Solula ago de 1 persono nome de UEA, ech se temas pri la prezidanto, sen antaua interkonsulto kun Estraro, Komitato au ghenerala direktoro de UEA (CO)
Do, chu sufichas tiuj argumentoj?
Pro tio mi aldonis la leteron de Dasgupta al la tri skandaloj de chi tiu jaro.


Cetere, la frazo en la brazila respondo "sekve ni ne vidas necesa pridiskuti la aferon" ne estas tute klara. Kion ghi signifas ? Ghis nun mi legis neniun publikan inteligentan komenton pri tiu rezolucio. En la "ekstera mondo" tuj aperus shtormo kaj inundo da komentoj pri similaj leteroj (kiel en la kazo de la kontrakto de la svisa prezidento kun Libio, kiu postulis de Svislando ekskuzon, char la gheneva polico "ghenis" au "mistraktis" lian filon). Se iu povas ghuste interpreti tiun brazilan frazon, mi repripensos la aferon.
En http://www.liberafolio.org/2009/brazilaletero oni nur remachis la leteron sen komento, kaj ankau neniu reago de la publiko al tiu afero aperis sur tiu pagho, dum en la kazo de milfoje malpli gravaj temoj aperas abundo da reagoj. Kaj pro tio mi aldonis ghin al tiu pagho.

Kiel ajn, el la respondo el Brazilo farighis evidente, ke la brazila prezidento ne sentas sin koncernata de la "Esperanto-demando"; se mi bone komprenis, ghin li shovas al la kompetenteco de Unuighintaj Nacioj, por sensharghighi mem de la "Esperanto-demando". Tre ruza respondo, en kies kaptilo vershajne falis UEA.