Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Vandalo atakis monumenton de Zamenhof

Vandalo atakis monumenton de Zamenhof

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-11 14:08
Vendrede vespere vandaloj atakis la monumenton de Zamenhof en la centro de Bjalistoko, kie estis okazanta la Universala Kongreso de Esperanto. Pli frue iu ĵetis botelon kun bruliga likvaĵo en la direkto de la Bjalistoka Esperanto-Centro, rakontas loka gazeto.

La incidento ĉe la busto de Zamenhof okazis vendrede vespere post la 19-a horo. Laŭ atestanto, junulo eble 18-jara, en kapuĉo, prenis el sia sako ion, ĵetis farbon sur la vizaĝon de Zamenhof, kaj rapide forkuris. Neniu ĉeestanto havis tempon interveni.

La loka gazeto Kurier Poranny supozas, ke temis pri ”rasisma atako”, kredeble pro la juda deveno de Ludoviko Zamenhof. La retpaĝo de la gazeto rakontas, ke jam antaŭ la kongreso estis bruligita tendo Zamenhof, kaj ke nekonatoj tranĉis la pneŭmatikojn de aŭtobuso de esperantistoj. La gazeto rakontas ankaŭ pri la atako kontraŭ la amasloĝejo de junaj kongresanoj, okazinta nokte inter lundo kaj mardo.

Aldone la sama gazeto rakontas, ke en la nokto inter merkredo kaj ĵaŭdo nekonata atakanto ĵetis botelon kun bruliga likvaĵo kontraŭ la nova Zamenhof-centro. La ŝtona domo ne ekbrulis, kaj la okazintaĵo estis malkovrita de gardisto nur ĵaŭde matene.

- Mankas vortoj, ne eblas komenti ĉi tion. Plej amara estas tio, ke ĉiun el ĉi tiuj faroj kulpis urbano de Bjalistoko. Kaj neniu reagis. Tiel Bjalistokanoj adiaŭas la esperantistojn, diris la vicurbestro Aleksander Sosna, kiu alvenis al la busto de Zamenhof baldaŭ post la atako.

Kongresano François Lo Jacomo komentis la okazaĵon en la reta diskutejo de UEA:

- Mi mem estis surloke vendrede ĉirkaŭ la oka vespere, kiam ĵus alvenis polico. Fakte la sako ankoraŭ troviĝis ĉe la piedo de la statuo, kun la tranĉita plasta botelo, kiu entenis la rozkoloran farbon, kaj la vandalo supozeble ĵetis ĝin kontraŭ la statuon, ĉar tiu ĉi estis tro alta por ke oni simple verŝu la farbon. Mi proponis foton al la kongresa kuriero argumentante, ke ĉiukaze la kongresanoj scios pri tio pro la lokaj gazetoj, sed ĝi ne aperis. Kiam mi revenis sabate tagmeze, la problemo estis jam solvita kaj la statuo staris tute pura.

Renato Corsetti samloke argumentis, ke ne pravas tiuj, kiuj pro la dumkongresaj incidentoj ekhavas malamikajn sentojn al Bjalistoko.

- Mi pensas, ke perforta naciismo kaj  malamo al fremduloj troviĝas ĉie kaj ne nur en Bjalistoko. La ekzisto de tiaj sentoj ĉe parto de la homaro pravigas nian laboron por forigi ilin en Bjalistoko kaj en la tuta mondo.

arkivita en: ,
Peeter
Peeter diras:
2009-08-03 22:08
Observante kulturshanghighon en Europo kaj europecaj landoj estas klare videbla levighanta detrua junulara vandalismo. Tio estas videbla chie kaj pleje sen rekta naciisma, rasisma au alia isma inklino. Kutime temas pri vandalismo kiel protesta sinreligo en kulturmedio kio ne sukcesas morale premsi la dendencon. Ghis kiam ne estas klaraj motivoj de la vandalo ne indas la okazon taksi kiel ago kontrau zamenhofa raso. Same junuloj farantaj krimajn komputilenrompojn en bankajn au defendoministeriajn komputilojn ne faras tion por shtelo au krimo sed por pruvi (chefe al ili mem) ke ili estas kapablaj, kuraghaj k.t.p.

Peeter Aitai
jshemer
jshemer diras:
2009-08-11 11:07
Stulte skribis la loka gazato dirante: "..supozas, ke temis pri rasisma atako, kredeble pro la juda deveno de Ludoviko Zamenhof."
Nu, vere. La stratbuboj, kiuj kauxzis la vandalajxojn, tute ne scias kiu estis zam,enhof, kion signifas judo ktp. I*Li simpletrovis lokon kaj kauxzon por vandalumi, samen kiel okazas en la nuntempo en la tuta mondo. Jen venis ununafoje al Bjalistoko amasa Internacia kunveno, kaj tio donis al tiuj hxuliganoj okazon por esprimi sin. Ne cxiu atako kontraux esp. evento havas judan fonon, s-ro "loka jxurnalisto"...
unuel
unuel diras:
2009-08-11 11:32
Evidente do ankaŭ la junuloj en nigraj ĉemizoj kun trastrekita Davida stelo, aperintaj en la kongresejo, neniel rilatis al la juda deveno de Zamenhof.

http://promene.wordpress.com/2009/08/10/profeto-hejme/
pistike65
pistike65 diras:
2009-08-15 06:00
http://www.ipernity.com/doc/44607/5611826

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2009-08-19 15:32
La farbo desitinita al Zamenhof estis rozkolora (en la plasta botelo), atestas François Lo Jacomo. Tamen, laux nova atestajxo, de Jukka Pietiläinen: "en la lasta vespero iu farbis la monumenton de Zamenhof per bruna koloro"
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov09-23.htm

Tre suspekta malkohero...
amike
István Ertl
manolo
manolo diras:
2009-08-20 15:26
Eble ni povas atingi konkludon, ke tro multe da verda aktivado generas daltonismon.
mbavant
mbavant diras:
2009-08-20 21:25
Jes, mi emas kredi al François kaj al la foto, kiun mi vidas. Cetere la koloro eble ne estis elektita hazarde de la vandalo.

Pri daltonismo (flanke de Jukka) mi tamen dubas, ĉar mi iam aŭdis daltonisman serĝenton konfesi, ke li ne vidas diferencon inter la rozkoloro de la edzina robo kaj la bela verdo de la batalvestoj (eble ili estas komplementaj koloroj?). Ĉu do eblus al daltonismulo miksi rozkoloron ankaŭ kun bruno? Bona okazo por niaj ĵurnalistoj spertiĝi en la scienca ĝenro.
HKEichhorn
HKEichhorn diras:
2009-08-27 12:56
Ankoraux alia observo dum UK : Promenante tra Bjalistoko kaj portante sxirton kun bildo de Cxe Guevara min geste kaj verbe atakis grupo de polaj gejunuloj kun la lauxta sciigo " For tiujn komunistajn aferojn !" (Laux traduko de mia akompanintino, al kiu la atako estis malagrabla)
mbavant
mbavant diras:
2009-08-27 21:39
Prikraĉi komunismon ne estas signo de politika ekstremismo en Pollando: ĉiuj gravaj partioj konsentas kun tio, kaj preskaŭ ĉie en la mondo adekvata propagando igas la egalecon komunismo=naziismo enpenetri la mensojn.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-30 19:36
Komunismon oni ne devas prikraĉi. Oni devus organizi proceson similan al la Nurnberga kaj leĝe pritaksi ĉu la instruon, ĉu la rezultojn de ĝia apliko.

Nejuĝite kaj nekondamnite la komunismo estas pli danĝera ol naziismo.
HKEichhorn
HKEichhorn diras:
2009-08-27 12:56
Ankoraux alia observo dum UK : Promenante tra Bjalistoko kaj portante sxirton kun bildo de Cxe Guevara min geste kaj verbe atakis grupo de polaj gejunuloj kun la lauxta sciigo " For tiujn komunistajn aferojn !" (Laux traduko de mia akompanintino, al kiu la atako estis malagrabla)
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-31 11:23
La gejunuloj ĉi-foje pravis. For la komunismajn aferojn!
pistike65
pistike65 diras:
2011-09-08 16:24
Mi enmetas chi tiun komenton nur por memorigi pri la incidento antau du jaroj. Se nun la urbestro mem manifestacias kontraurasisme che la Zam-monumento, tio povas nur boni. Ne necesas chirkaushpini la tuton kiel Andy faras.

amike
István Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-09-08 16:37
Persone estas al mi komplete indiferente, kion oni en Bjalistoko au Pollando lige kun Eo au LLZ faras au ne faras.
Mi nur deziras atentigi pri certaj riskoj kaj dangheroj, char la spertoj ekzistas. Sed mi konstatis, ke klarigi ion ajn racian al diversmaniere misuzitaj, torditaj kaj instrumentigitaj e-istoj chiukaze ne eblas. Al blindigitaj politikaj fantastoj kaj entuziastoj (inter kiuj multaj shajne mem ne scias pri kio vere temas) oni povas nenion racian (au sciencan) klarigi au konsili. Ankau per kontraurasismaj manifestacioj chirkau la Z-monumento en Bjalistoko la fina venko ne okazos.

La argumento, ke la urbestro cheestas, estas komplete stulta. Supozeble li havas propran intencon.

Persone mi rekomendas, ke en Bjalistoko ili kontraurasisme manifestaciu kiom longe, ofte, laute kaj multnombre ili volas, sed prefere lasu la Z-monumenton netushitan. Tiel. Nelaste, por eviti ian bizaran personkulton chirkau LLZ, kiu ne estus en lia senco kaj intenco.

Do, mi iom bedauras, ke tiom racia (?) homo kiel Istvan Ertl ne estas je mia argumenta flanko.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-08 16:39
devus esti: netushita
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-09-08 17:32
> Persone estas al mi komplete indiferente, kion oni en Bjalistoko au Pollando lige kun Eo au LLZ faras au ne faras.

Se juĝi laŭ via ada komentemo pri la afero, oni atingas la malan konkludon.

> Ankau per kontraurasismaj manifestacioj chirkau la Z-monumento en Bjalistoko la fina venko ne okazos.

Pri tio ankaŭ la diversmaniere misuzitaj, torditaj kaj instrumentigitaj e-istoj ne havas dubon.