Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Laŭdoj kaj plendoj pri la Bjalistoka arta programo

Laŭdoj kaj plendoj pri la Bjalistoka arta programo

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-19 10:03
La arta programo de la Bjalistoka Universala Kongreso ricevis laŭdojn, ĉar la junulara programo estis ampleksa, ĉar por prezentemuloj estis aranĝita speciala arta kafejo, kaj ĉar la teatraĵoj estis prezentitaj en veraj teatraj salonoj en la urbocentro. Mallaŭdojn ĝi ricevis, ĉar ne estis aranĝita transporto de la kongresejo al la urbocentro, kaj ĉar ne okazis la tradicia Internacia Arta Vespero.

La kongresejo de la ĉi-jara Universala Kongreso en Bjalistoko estis la loka teknika universitato, kiu ne havas salonon sufiĉe grandan por 2.000 homoj. Por la plej multaj programeroj tre bone sufiĉis la salonoj de la universitato, eĉ se foje tiuj estis ne tute facile troveblaj pro diversaj pordoj fermitaj pro konstrulaboroj. Por la programeroj kiuj celis ĉiujn kongresanojn oni starigis grandan, blankan tendon kun ligna planko en la korto de la universitato.

La tendo Zamenhof relative bone taŭgis por la inaŭguro kaj la solena fermo de la kongreso, kvankam la publiko en la malantaŭa parto de la tendo povis vidi la scenejon ĉefe sur la grandaj ekranoj pendigitaj de la tend-plafono. La tendo funkciis akcepteble ankaŭ por la nacia vespero kaj la pli bruaj partoj de la posta Internacia Arta Vespero, sed malpli bone por la kelkaj pli intimaj koncertoj dum la semajno.

Dum la kongresa semajno estis prezentitaj pluraj teatraĵoj, ĉefe ne en la kongresejo, sed en la urbocentro, en ordinaraj teatrejoj. Tion kritikis dum la komitata kunsido Michela Lipari, reprezentanto de la subkomitato pri kulturo. Laŭ ŝi, almenaŭ la dumtagaj prezentadoj nepre devus okazi proksime al la kongresejo, ĉar alikaze la kongresanoj perdas tempon veturante tien-reen, kaj eble tute ne iras al la teatraĵoj.

Malsame opiniis kongresano Spomenka Štimec:

- Mi volas gratuli niajn polajn amikojn, ke ili logis niajn teatraĵojn al la veraj teatroj. Alia afero estas, ke ili kompreneble devas esti bone atingeblaj por la kongresanoj.

Iom da kritiko kaŭzis la fakto, ke la Internacia Arta Vespero ne sekvis la tradicion, laŭ kiu scenejo estu disponigita al artistoj el inter la kongresanoj. Anstataŭe la Internacia Arta Vespero ĉi-jare praktike iĝis daŭrigo de la Nacia Vespero - la ĉefan parton de la tempo okupis pola operkantistino kaj muziktrupo de la loka belorusa minoritato. Iom da tempo estis tamen disponigita al la Internacia Koruso kaj al JoMo.

La prezentemuloj inter la kongresanoj estis anstataŭe direktitaj al kafejo Fama en la urbocentro. Tie en mardo kaj ĵaŭdo vespere, en pli intima kaj hejmeca ĉirkaŭaĵo ol la tendo Zamenhof, sed antaŭ multe malpli granda publiko, okazis aranĝo kun la nomo Arta Kafejo. Inter la partoprenantoj elstaris Ĵomart kaj Nataŝa, la litova grupo Asorti kun brila violonisto, la kuba bardo Julián Hernández Angulo, la senbarba bardo Georgo Handzlik, Maria Sandelin kaj Manuel Pancorbo.

La junulara programo de la Bjalistoka Universala Kongreso estis nekutime riĉa. Pri ĝi respondecis Ireneusz Bobrzak, kiu tre kontentis pri la kunlaboro kun Universala Esperanto-Asocio.

- Ili pagis por la partopreno de la brila rokgrupo Supernova el Brazilo. Ŝajne io tia okazis unuafoje - sed eble neniu antaŭe proponis? Ĝenerale ĉio estis tre sukcesa, li diris al Libera Folio.

La koncerto de Supernova okazis ne en tendo Zamenhof, sed en apuda studenta drinkejo. Tie en intima atmosfero kolektiĝis eble cento da ĉefe junaj ŝatantoj de rokmuziko. Dum la kongreso okazis ankaŭ la brile sukcesa roka debuto de Carina, la filino de la fama muzika paro Ĵomart kaj Nataŝa.

En la sama ejo koncertis ankaŭ la vortĵongla brazila repisto Tone, kiu krome surprize partoprenis en la Oratora Konkurso, kie li per sia repeca kontribuo gajnis la trian lokon.

Poste tamen montriĝis, ke li efektive ne rajtis partopreni la konkurson. Supozeble pro lia juneca aspekto, neniu demandis al li pri lia aĝo, sed post la konkurso oni rimarkis, ke li klare superas la aĝolimon de tridek jaroj. Anstataŭ la tria premio li tial fine ricevis nur honoran mencion.

Pluraj el la junularaj programeroj okazis en la amasloĝejo, en lernejo duonkilometron for de la ĉefa kongresejo. Tie la redaktoro de Libera Folio vendrede vespere renkontis Rogener Pavinski, la brazilan soliston de la rokgrupo Supernova.

Li montris al la fenestro, nun kovrita per dika kartono, kaj klarigis, ke ĝuste lia amiko en la nokto inter lundo kaj mardo estis trafita de la grandega ŝtono, ĵetita tra la fenestro.

- Mi tuj diris al li, ke li certe morgaŭ estos en Libera Folio... Kaj li ja estis!

arkivita en: ,
goulo
goulo diras:
2009-08-03 08:09
Mi konsentas pri la eksterkongresejaj teatraĵoj: Bonis, ke ili okazis en veraj urbaj teatroj (kaj ofte kun lokaj profesiaj aktoroj, kiuj eklernis Esperanton lastatempe sufiĉe por impone roli kaj klare paroli en Esperanto). Sed malbonis, ke ili ŝajnis malfacile atingeblaj por multaj kongresanoj. Certe pli da kongresanoj estus spektintaj, se ili estus en (aŭ proksime al) la kongresejo: mi parolis kun multaj kongresanoj, kiuj eĉ ne iris al unu teatraĵo, bedaŭrinde. Simile la kabaredoj en Cafe Fama estis bonaj sed ilia distanco de la kongresejo kaŭzis, ke malmultaj kongresanoj efektive iris.

La internacia vespero ja malkontentigis multajn homojn, kun kiuj mi parolis. Ni esperas, ke ĝi reiĝos la tradicia vespero kun multaj diversaj prezentoj de diverslandaj kongresanoj, anstataŭ malmultaj longaj prezentoj, ĉefe de profesiaj trupoj de la kongresa lando.

Pri la aparta junulara programo: mi revas, ke iam ĉesos tia firma eksplica distingo en E-kulturo inter la "junulara" kaj la "normala" programoj. Sufiĉe multaj nejunuloj partoprenis "junularajn" koncertojn ktp, kaj junuloj partoprenis "nejunulan" prelegojn ktp. Ĉu ne sufiĉus simple diri "Jen, okazas rokmuzika koncerto - iru tiuj, kiuj ĝuas rokmuzikon. Jen, okazas prelego pri terminologio - iru, se tio interesas vin!"? Ne nur junuloj ĝuas rokmuzikon; ne nur maljunuloj interesiĝas pri prelegoj kaj kunsidoj. Laŭ mi, malhelpas Esperantujon, kiam estas daŭra implica mesaĝo "Vi estas junulo, do vi prefere iru al tiuj junulaj aferoj. Kaj tiu estas nejunulo, do tiu iru al tiuj aliaj nejunulaj aferoj." Kial E-kulturo (kaj specife UK) ŝajnas intence emfazi kaj pligrandigi fendojn inter generacioj?

Tia fendo kaj institucia emfazo kaj kuraĝigo de tia fendo ne ekzistas en multaj aliaj kulturoj, kiujn mi partoprenas. Ekzemple mi ofte iras al kunvenoj de ludantoj de strategiaj tabul-ludoj kaj kart-ludoj, kaj al turniroj pri goo - ĉiuj simple ludas ludojn kune. Estus ridinde havi apartan ĉambrojn por junuloj kaj por maljunuloj.

Esperantujo ne nepre bezonas agi tiel apartige pri generacioj. Ekzemple en lastatempa SES (lernu-renkontiĝo en Slovakujo), ĉiuj kunestis sufiĉe komforte kaj agrable en kursoj, manĝoservo, koncertoj (inkluzive repa muziko de Tone), ekskursoj, ktp - ne estis apartaj programoj por junuloj kaj maljunuloj.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-03 09:52
Mi plene konsentas kun Russ pri lia revo 'ke iam ĉesos tia firma eksplica distingo en E-kulturo inter la "junulara" kaj la "normala" programoj' kaj pri ĉiuj liaj argumentoj kaj deziroj subtene al la ideo ke "Esperantujo ne nepre bezonas agi tiel apartige pri generacioj".
mbavant
mbavant diras:
2009-08-04 22:00
Ankaŭ mi bedaŭras tiun apartigon, sed same bedaŭre sentas, ke ĝi respondas al postulo de la publiko. Maljunuloj kutime ŝatas vidi junulojn, sed de malproksime, kaj, pli grave, multaj junuloj estas plene apartiĝemaj, junismemaj, kaj bezonas generacian apartigon por senti sin komforte.
goulo
goulo diras:
2009-08-06 11:27
Nu, iuj sentas sin tiel apartiĝemaj, sed certe multaj Esperantistoj ne estas tiaj... Tiuj, kiuj ne volas paroli kun aligeneracianoj ne devas. Sed mi ne vidas kialon por intence aktive laŭplane malkuraĝigi kuneston. La supozebla celo de Esperanto estas interkompreno, interkomunikado, sociumado, ktp, ĉu ne? Ĉu multaj Esperantistoj vere fanfaronas pri siaj toleremo kaj akceptemo al homoj de diversaj landoj, naciaj lingvoj, religioj, rasoj, profesioj, sociaj klasoj, ktp, sed rifuzas agi same kun homoj simple pli junaj aŭ maljunaj? Ve!

Multaj junuloj diras "Mi ne volas iri al UK - tio estas nur enua grizhara afero." UK ne hazarde akiris tiun reputacion, sed pro ia kialo... multaj aliaj renkontiĝoj ne havas tian fortan reputacion. Certe dum SES homoj sociumis intergeneracie, kaj (ne koincide) ne ekzistis tie apartaj disaj programoj por junuloj kaj por nejunuloj, kaj mi aŭdis neniujn plendojn pri tiu kunesto de ĉiuj.

Dum UK mi intence sociumas kun homoj pli aĝaj ol mi kaj kun homoj malpli aĝaj ol mi, sed mi ofte sentas, ke tian intergeneraciumadon oponas (senutile) la strukturoj kaj tradicioj kaj kutimoj de UK.

Multaj maljunaj Esperantistoj diras al mi, ke ili zorgas pri la estonteco de Esperanto - ĉu estos sufiĉe da junaj novaj Esperantistoj? - sed UK, la plej granda E-evento de la jaro, iel ne kuraĝigas junulojn plene partopreni, sed nur duone/flanke partopreni en ia (idee kaj fizike) apartigita "junulara programo", kiu simile malkuraĝigas nejunulojn partopreni supozeble "junularajn" aferojn (kvankam tiuj nejunuloj, kiuj venis al ili, verŝajne ĝuis ilin). La etikedo "junulara programo" ŝajnas sugesti, ke temas pri nura frivola festado, kiu ne interesus al "serioza" (maljuna) Esperantisto, kaj la fakto ke oni ne fiksas la "junularan" horon antaŭ la lasta minuto ankaŭ fortigas la senton, ke tiu "junulara" programo ne estas tiel grava, kiel la ĉefa "reala" programo.

Oni ne bezonas esti juna por aprezi kaj ĝui la lertan talentan rapidan kantparolon de junaj kantistoj kiel Platano kaj Tone (kiu ja impresis la malmultajn "maljunulojn" kiuj bonŝancis aŭdi ĝin), aŭ la utilajn retajn projektojn de E@I, aŭ terminarajn projektojn kiel komputeko.net, ktp. Unu el la plej gravaj retejoj por Esperanto nuntempe estas la supozeble "junulara projekto" lernu.net, kaj homoj de ĉiu generacio lernas Esperanton per lernu.net. Mi aŭdis dum "grizhara" prelego lamentojn, ke ne ekzistas ia retejo, kiu celas kolekti malnovajn Esperantajn literaturaĵojn por elŝuti kaj legi... tiuj homoj tute ne aŭdis pri planata projekto bretaro.net de E@I, kiu celas ĝuste tion. Kial oni devas informiĝi pri tiaj sufiĉe ĝenerale interesaj kaj gravaj aferoj nur en apartigita supozeble "junulara" programo?
mbavant
mbavant diras:
2009-08-08 10:44
Nu, mi esperas, ke vi pravas, sed ĉiuokaze la demando ne estas nova. Mi do supozas, ke la nuna sinteno de UEA rilate al ĝi fontas el multjara sperto. Eble indus de tempo al tempo submeti la sintenon al kritika analizo, provi enkonduki kelkajn eksperimentajn ŝanĝojn kaj vidi, kiel al tio reagas la publiko.

Estas fakto, ke ĉi-jare mi nur lastatage eksciis pri ekzisto de junulara programo, eble pro neatento miaflanka, eble pro nesufiĉa reklamado fare de ĝiaj respondeculoj. Ĝis tiam mi opiniis, ke la ununura kunvenejo por junuloj estas la komputila salono, kie ili ŝajne pasigis la tutan tagon, solvante mondgravajn problemojn de la tipo "kiel senpage plej longe telefoni?", "kiel plej efike neatenti pri ĉio ĉirkaŭ si?" aŭ "kiel plej multe uzi la anglan en E-kongreso?"... Nu, mi troigas: danke al la sendrata retkonekto eblis al ili eskapi la mondon de la maljunuloj ankaŭ en la koridoroj.
iafantomo
iafantomo diras:
2009-08-10 13:44
Russ Williams entute pravas.

Oni memoru, ke siajn plej gravajn kontribuojn al la Esperantismo faris Zamenhof kiel junulo. Nuntempe la junuloj fariĝis preskaŭ aparta kliko, for de la ĉefa parto de la kongreso, ĝuante festivalon, sed ne kontribuante al seriozaj diskutoj movadismaj.

Tiu divido en la Esperanto-movado fariĝas serioza. Eĉ la plenkreskula parto de la kongreso fariĝis preskaŭ raŭmisma. Okazas dise diskutoj pri tio kion oni devus fari, sed ĝenerale oni scias, ke malmulto rezultos el tio.

Estas kvazaŭ iuj volus lasi ĉion al la moŝtoj, kaj malinstigi al ordinaruloj enplektiĝi en la gravaj aferoj.

La plej lasta iniciato tiurilate estis la ‘nuligo de la Internacia Vespero’, kiel unu kongresano tion priskribis al mi antaŭ la evento. Tio estis ioma troigo, sed esence la vero. En tiu kunteksto mi komencis kompreni la nekredeblajn malfacilojn rilate al havebligo de piano por la Internacia Koruso.

Planitaj estis kvin ekzercsesioj kaj unu antaŭprovo en la tendo Zamenhof antaŭ la finprezento en la komenco de la Internacia Vespero. La piano estis jam promesita de la Konstanta Kongresa Sekretario, kiu respondecas al la Direktoro de la Centra Oficejo de UEA. La neaperon de la piano por la unua sesio ni supozis nura fuŝo. Tamen por tiuj ses sesioj ni sukcesis havi uzon de la piano en nur unu, kaj tiam oni forprenis ĝin post duonhoro, dirante ke ili bezonas ĝin por koncerto. Mi negocadis entute dum tri horoj kaj duono kun ses funkciuloj de la Loka Kongresa Komitato kaj la Centra Oficejo de UEA. Post iom da tempo mi sentis, ke mi volas demandi, "Ĉu vere vi ne komprenas?". Kiam mi estis preskaŭ en la fino de mia pacienco, la respondeculo pri artaj aranĝoj diris, ke estas bedaŭrinde ke mi ne petis ŝin en la komenco, kvazaŭ estis mia kulpo, ke ŝi estis nenie trovebla kaj neniuj el tiuj kun kiuj mi traktis sciis ion ajn pri tio kion faras la aliaj.

Kaj tiam mi aŭdis, ke ili ne volas, ke ordinaruloj partoprenu en la Internacia Arta Vespero. La Koruso fine kantis sen akompanĵo, kio estis bedaŭrindaĵo, ĉar la Marŝo de la Hebreaj Sklavoj de Verdi vere bezonis. Fine mi aŭskultis de la malantaŭo. Mi restis por iom de la profesia kantado, sed la sonsistemo estis tiom aĉa, kaj mi estus tiom ŝatinta la muzikon en aliaj cirkonstancoj, ke mi fine tutsimple eliris kaj babilis en la kafejo.

Nur dum la Fermo mi konstatis la kaŭzon de tiu aĉa sonreproduktado. Mi povis kompreni preskaŭ neniun vorton, kaj preskaŭ eliris, sed antstataŭe iris al la antaŭo, por provi la sistemon tie. Estis du aroj da laŭtparoliloj, unu ĉe la antaŭo kaj unu duonvoje malantaŭen. Se oni tiel starigas sistemon oni devas konsideri la tempon bezonatan por ke la sono de la antaŭo atingu la pli foran aron da laŭtparoliloj. Alie, iu pli malantaŭe de la tendo aŭdus du signalojn kun ioma tempointervalo. Mi ne aŭdis eĥon, sed ĉio estis malklara. Apud la antaŭo mi povis bone aŭdi.

Tamen tio ne klarigas la aĉan sonreproduktadon en la bela moderna salono Lapenna, kie multo dirita en La Estraro Respondas perdiĝis.

Estis ĉe la Informejo peza kajero por sugestoj kaj plendoj. Tamen kiel utilas? Oni ŝajne neniam lernas de unu kongreso al la sekva.

Ankaŭ mi timas pri la sorto de Esperanto. La brila subteno de la lokaj instancoj estis multe aprezita, sed la serio da okazaĵoj rilate al la kongresoj povus iom post iom doni al seriozuloj malinstigon plu veni. Temas pri la distancigo de ordinaruloj, la kreskanta sento, ke diskutado rezultos en nenio praktika, la sento ke la Estraro estas nuraj marionetoj de la Centra Oficejo, kaj la apartigo de junuloj kaj plenkreskuloj, kio forprenas ajnajn provojn antaŭenigi la Esperantomovadon en la plenkreskula movado la energion kaj talentojn kiuj tradicie venis de la junuloj. La junaj plenkreskuloj nun preskaŭ entute mankas.

Nun evidentiĝas, ke la esperantofobio atingis nivelon de vandalismo. Jam pasintece estis signoj de tio, sed ne tiom eksplicite. La solvo laŭ mi estas, ke la Estraro pripensu serioze mian neraportitan demandon “Se ne ekzistus la Estraro de UEA, kian diferencon ni vidus?”. Tiu demando ricevis la unuan, kaj plej laŭtan aplaŭdon. Mia unua demando kiam ajn mi eniris komitaton en la pasinteco ĉiam estis: "Kian diferencon mi povos fari?" Jen kelkaj aferoj por ŝanĝi.
Kunar
Kunar diras:
2009-08-12 23:33
La distingo inter junuloj kaj nejunuloj jam okazas je organiza nivelo. Ekzistas UEA kaj TEJO kaj simile la landaj sekcioj kutime havas junularojn. TEJO havas sian propran grandan aranĝon – la Internacian Junularan Kongreson (IJK).

La ekzisto de "junulara programo" dum la Universala Kongreso (UK) tute ne estas io nova. Mi memoras tian programerojn dum mia mallonga vizito al Berlino en 1999, kadre de estrarkunsido de la Germana Esperanto-Junularo. Tute ne malhelpas indiki, ke ekzistas tia programo. Tio forigas la antaŭjuĝon, ke la UK estas nur por maljunuloj. Kompreneble ne estas sencohava, konsekvence disigi la partoprenantaron laŭaĝe. Aliflanke junuloj ĝojas (jen propra sperto el la tempo, kiam mi estis juna), se oni intence zorgas pri programo, kiu estas aparte interesa por junaj homoj, kaj indikas tion.

Kaj sendube ekzistas diferencoj inter junuloj kaj nejunuloj rilate al tio, kio por ili estas bona kompleta programo. Kiel junulo mi senhezite akceptis pli malkomfortan tranokteblon. Intertempe mi ĝojas pri trankvila ĉambro kaj bona lito. Ne ĉiu maljunulo volas partopreni koncertojn en tiu laŭteco kaj en tiu bruo, kiuj plaĉas al la junula publiko.

Foje junuloj ne ŝatas esti glutitaj de la renkontiĝo, precipe kiam ili estas malplimulto. Junaj homoj foje ĝuste serĉas apartecon. Distingi sin de la resto estas konsiderata kiel paŝo al plenkreska personeco.

Cetere la abismo inter la junuloj kaj maljunuloj foje estas tre profunda, foje ŝajne tute ne ekzistas, depende de la konkreta landa asocio. Tial mi neniel vidas la grandan ĝeneralan problemon, nur etajn detalojn, pri kiuj indas pensi.
manolo
manolo diras:
2009-08-05 19:38
Mi estas unu el la plendantoj, ke IAV finfine realiĝis kiel la artikolo priskribas. Tradicie ĝi estas unu el la plej indaj programeroj de UK; multaj partoprenontoj eĉ venas nur kun la celo prezenti sian spektakleton en tiu programero.

Mi mem povas diri pri ĝi ke, kvankam la ĝenerala kvalito de IAV estas tre varia (kelkaj eroj povas esti ege aĉaj...), oni povas ĉerpi ĝuindajn kaj alekstere montrindajn artaĵojn. Flanke, neniu en UEA prenis iam ajn la iniciaton registri IAV-on; en Roterdamo la afero estis tiel facila, kiel ŝovi lumdiskon en la koncernan aparaton, en la teknikista budo; sed neniu penis fari.

Tamen, mi agnoskas ke la surogata programero "Arta kafejo" estis ankaŭ tre bone realigita kaj interesa; en la estonteco mi pledus ke ambaŭ programerojrealiĝu neeksklude; eble tiu arta kafejo funkciu por selekti la plej taŭgajn spektindaĵojn por IAV.