Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Atako kontraŭ kongresa amasloĝejo en Bjalistoko

Atako kontraŭ kongresa amasloĝejo en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 05:48
Juna brazila kongresano vundiĝis kaj bezonis kuracistan helpon noktomeze inter lundo kaj mardo, post kiam granda ŝtono estis ĵetita tra fenestro de la junulara amasloĝejo en Bjalistoko. La polico esploras la kazon, sed neniu vidis la ĵetinton de la ŝtono.

Lunde vespere dudeko da diverslandaj kongresanoj kolektiĝis en la amasloĝejo por kune kanti kaj amuziĝi. Ĉeestis ankaŭ Maritza Gutiérrez González el Kubo. Laŭ ŝi la vespera interrilatado apenaŭ povis ĝeni eksterulojn.

- Estis neniu bruo, neniu laŭta muziko. Iu ludis gitaron kaj oni kantis, sed ne tro laŭte. La fenestroj estis fermitaj, kaj ekstere oni maksimume povis vidi, ke la lampo estis ŝaltita.

Proksimume je la horo 23.30 aŭdiĝis iaj bruoj ĉe la fenestroj, eventuale pro ŝtonoj ĵetitaj de ekstere.

- Estis kvazaŭ etaj eksplodoj, ni ne komprenis kio estis. Du junuloj proksimiĝis al la fenestro por esplori, kio okazas, kaj ĝuste en tiu momento grandega ŝtono enflugis tra la fenestro.

La ŝtono trafis la gambon de brazila junulo, kiu ĵus aliris la fenestron, kaj li falis. La vundo estis tiel serioza, ke la junulo bezonis kuracistan helpon.

Tuj kiam la ŝtono frakasis la fenestron de la amasloĝejo, du junaj esperantistoj elkuris por vidi kio okazas ekstere, sed la ĵetinto de la ŝtono ne plu videblis. Polico estis vokita kaj iniciatis krimesploradon.

La ŝtonoĵetado estis jam la dua incidento direktita kontraŭ la Universala Kongreso en Bjalistoko. Kelkajn tagojn antaŭ la inaŭguro parto de la tendo Zamenhof estis detruita pro fajro, supozeble intence bruligita de nekonataj vandaloj.

arkivita en:
Jailhouse_Fingers
Jailhouse_Fingers diras:
2009-08-03 06:36
Koran gratulon al bjalistokanoj, mi sciis ke oni ĉiam povas kalkuli je vi, polaj banditoj. Ĉu vi jam eksentis vin pli bone? Ĉiukaze, oni ĝoju ke la kongreso jam finiĝis, alikaze eble ni devus priplori unuajn mortintojn.
Kaj mi proponas ke la sekva jubilea kongreso okazu en Suda Osetio - certe estos pli sekure kaj komforte por la ĉeestantoj.
Kirilo
Kirilo diras:
2009-08-03 09:10
... inter atakoj korpa (kiel tiu priskribata en la supra artikoleto) kaj buŝa (kiel en la ĉi-antaŭa komento) laŭ grado de sensenceco kaj stulteco ŝajnas al mi malgranda.
Jailhouse_Fingers
Jailhouse_Fingers diras:
2009-08-03 20:32
estas ekzemple tio ke mi ne enĵetas ŝtonojn tra fenestroj de amasloĝejoj plenaj je neniel kulpantaj junuloj nek profanas monumentojn de homoj kies grandecon mi ne kapablas kompreni, sed kanajlojn kiuj tion faras mi prave nomas "banditoj", aldonante la rimarkon ke tiaj okazaĵoj en Pollando, kies urboj - interalie pro amasoj de vivanta tie kreteniĝinta junularo - ĝenerale ne apartenas al la plej sekuraj lokoj de la mondo, estas nenio eksterordinara. Se la fakto ke mi (nur pervorte) atakas banditojn ĝenas vin tiom ke vi eĉ estas preta kompari mian mesaĝon al aktoj de vandalismo kaj violento mem, mi gratulas ankaŭ vin pro via malsana sento de moralo.
Kirilo
Kirilo diras:
2009-08-04 10:30
Mi pensas, ke la dua komento de Jorge klarigas la reagojn al kion vi skribis.
Vi ne povas elverŝi sitelegon da fekaĵo sur grupon da homoj kaj poste diri, ke vi celis eble nur unu inter ili.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-03 10:07
Nur kovardulo elvomus tiajn vortojn el la komforto de sia pseŭdonoma anonimeco.

Vortoj skribitaj de "samideano", de "esperant-popolano" ktp, laŭ la revpensado de iuj (ŝajn)naivuloj...
Jailhouse_Fingers
Jailhouse_Fingers diras:
2009-08-03 21:31
kaŭzon por afiŝi ĉi tie mian veran nomon ekzemple pro tio ke eĉ se vi ĝin ekvidus ĝi probable absolute nenion dirus al vi. Krome por mi pli gravas diri tion kio laŭ mia opinio devus esti dirita ol aperigadi ĉie mian realan nomon, parenteze - de kie mi sciu ke se mi tion farus vi ne akuzus min pri volo disfamigi ĝin? Kaj se vi vere tion deziregas mi povas vin sciigi pri tio kiel mi nomiĝas ĉar mi ne hontas pro tio kion mi skribas nek pro tio ke por iu tio estas "elvomaĵoj". Ĉiukaze sciu ke la malĝentilaj vortoj kiujn vi bonvolis direkti al mi estis por mi samtempe amuzo kaj elreviĝo rilate vin.
JFilipowiczChoroszucha
JFilipowiczChoroszucha diras:
2009-08-04 00:31
Kvankam mi estas bjalistokanino- mi ne sentas min "pola bandito" (same kiel multaj miaj amikoj). Do mi proponas- pripensu unue kion vi skribas.
Mi ne volas plu komenti viajn vortojn.
Jailhouse_Fingers
Jailhouse_Fingers diras:
2009-08-04 03:13
kie mi skribis ke ĉiuj bjalistokanoj estas banditoj kaj poste ofendiĝu. Tute ne tion mi intencis diri kaj ŝajnas al mi ke oni devas multe peni por konkludi ke mi havas tian opinion kiam oni estas tralegintaj ĉiujn miajn antaŭajn mesaĝojn kiuj - mi povas garantii - estis sufiĉe bone pripensitaj antaŭ ol ili aperis ĉi tie.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-04 08:39
S-ro Anonimulo: vi tre mallerte elektis viajn vortojn, kaj el tio venas la (ni esperu) miskompreno fare de, ĝis nun, 3 diversaj homoj. Jen mi montros al vi la lokon:

"Koran gratulon al _bjalistokanoj_, mi sciis ke oni ĉiam povas kalkuli je _vi_, _polaj banditoj_. Ĉu _vi_ jam eksentis vin pli bone?"

Tiu mesaĝo rekte diras: bjalistokanoj [ĝenerale] = polaj banditoj [same] = vi [kiuj? ĉu la polaj legantoj de Libera Folio?]

Fakte estas tre strange, ke vi skribis mesaĝon en esperanto al huliganoj, kiuj neniam legos ĝin. Mi nun komprenas, ke temis pri "literatura" rimedo, sed ĝi efektis en tute neatendita kaj maloportuna maniero.

Se ne paroli ankaŭ pri la fina aludo al Sud-Osetujo. Kion kaj kiujn ĝi celas? Ĉu la rusajn kongresanojn -- aŭ rusajn "banditojn"?
Jailhouse_Fingers
Jailhouse_Fingers diras:
2009-08-04 20:09
vizitis Bjalistokon mi supozas ke loĝas tie ankaŭ simpatiaj, bonkoraj, inteligentaj kaj pacemaj homoj kaj por mi strangas tio ke iu povis kompreni mian mesaĝon kiel atakon al bjalistokanoj aŭ poloj ĝenerale. Se mi volus diri ke ĉiu polo aŭ ĉiu loĝanto de Bjalistoko estas huligano mi simple dirus tion rekte kaj via analizo de la frazo ne ŝajnas al mi tre ĝusta. Ĉiukaze, bone ke almenaŭ vi lerte elektas vortojn, skribante pri elvomaĵoj kaj kovarduloj, ja - oni tuj rimarkas ke tiaj esprimoj devis eliĝi el sub fingroj de literaturisto. Se temas pri via interpreto de mia aludo al Sud-Osetujo - ĝi estas tiom absurdega ke probable eĉ ne meritas komenton kaj mi vere ne kapablas kompreni por kio vi entute tion skribis - mi konjektas ke ne serioze - tamen se vi efektive ne komprenis la sencon, bonvolu anstataŭigi la nomon de la lando, kiun mi uzis kiel ekzemplon, per iom pli longa esprimo - "zono de milita konflikto". Eble tiam ĉio klariĝos por vi.
slavik
slavik diras:
2009-09-02 22:52
Sud-Osetio estas tre bonveniga loko kun agrabla klimato, kie certe troveblas sekura loko por starigi grandan tendon. Absurdeco de la komparo estas ĉefe en tio, ke en Sud-Osetio mankas iom influa Esperanto-grupo por proponi iun urbon de la respubliko por Universala Kongreso.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-04 09:08
Ĉiel ajn, vi ne estas la sola. Jen ekzemple la perlo en la plej freŝa (eks)komuniko de HeKo, la delirejo de la E-Civito:

"Laŭ poloj mem, Bjalistokon (kaj ĝenerale la orientajn regionojn de Pollando) karakterizas kreskanta ksenofobio. Ŝajnas ke ĉiuj scias tion. Se estas vere, la organizantoj kaj la aŭtoritatoj subtaksis la danĝeron. Se UK daŭrus ok tagojn, ni estus jam je la risko de la unua murdo... Se ne estas vere, restas nerefutebla fakto ke la agresoj difektis la reputacion de Bjalistoko kaj de Pollando, ĉar nur bjalistokanoj/poloj responsas pri ili, pro agnosko de la lokaj aŭtoritatoj mem."

Restas nerefutebla fakto nur la stulteco de tiu lasta frazego.
Jailhouse_Fingers
Jailhouse_Fingers diras:
2009-08-04 21:42
se dum la mallonga tempo kiun esperantistoj pasigis en Bjalistoko, ili devis sperti tiom da malagrablaĵoj kaj atakoj? Mi petas, informu min se vi scias - ĉu dum iu alia Universala Kongreso la ĉeestantoj estis tiom persekutataj? Ĉu dum iu alia Universala Kongreso oni uzis kontraŭ esperantistoj "koktelojn de Molotovo" aŭ ŝtonojn? Evidentas ke kun ĉiu sekva tago de la kongreso en Bjalistoko pligrandiĝadis la probableco ke iu el la kongresanoj devos forveturi el la urbo en ĉerko aŭ urno, kaj ne provu argumenti ke diri tion signas stultecon, nur pripensu kio povus okazi se ekzemple tiu "grandega ŝtono", per kiu iu kreteno rompis fenestron de amasloĝejo, trafus ies kapon. Mi certigas vin - tiu ŝtono ne ĵetis sin mem sed estis ĵetita de iu idioto al kiu ne plaĉis ke al lia urbo "alvenis judoj" - tio estas citaĵo de unu el la bjalistokaj interretaj forumoj kiu klare montras kion bjalistokanoj scias pri esperanto kaj esperantistoj. Kompreneble en Bjalistoko sendube vivas kleraj homoj, sendube la organizantoj de la kongreso klopodadis igi ĝin sukcesa, sed por neniu estas facile dum kelkaj monatoj ŝanĝi urbon, kiu fakte estas konsiderata unu el la centroj de la pola malklereco kaj ksenofobio. Oni vere povis antaŭvidi ke por multaj loĝantoj de Bjalistoko renkontiĝo kun ekstera civilizacio estos ŝoko kaj ke ili provos batali kontraŭ ĝi kaj pli bone zorgi pri la sekureco, sed ankaŭ en tiu kampo Bjalistoko desapontis.

Finante mi aldonas ke mi tute ne bedaŭras pro la maniero en kiu mi esprimis mian indignon.

Fartu bone, bonŝancon kaj ĝis iam.
manolo
manolo diras:
2009-08-10 23:53
Ĉu vi ĉeestis UK-on, por tiel aplombe paroli pri kion sentis ni, la partoprenintoj?

Persone, mi sentis nenian timon nek malagrablaĵon; eĉ tiaj vandalaĵoj pasis preteratentitaj, krom pro la informo de KK. Ankaŭ ne Harri Laine suferis iom ajn: http://www.ipernity.com/blog/44607/173378

Do, se vi ĉeestis bv. raporti detale pri viaj "atakoj kaj malagrablaĵoj". Se ne, fermu la muzelon kaj ĉesu boji.
Jailhouse_Fingers
Jailhouse_Fingers diras:
2009-08-14 15:05
:*
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-09-03 07:02
Cxiu hundo rajtas boji, sed pro tio oni ne devas atenti.
Intertempe mi trastudis diversaj viaj komentaroj kaj vidas kion vi valoras.Pardonu Dio mia , ke mi lin atentis.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-08-11 07:28
Por eldiri opinion oni devas unue provi analizi.Mi mem studis 2 jaroj en tiu urbo, kie mi vivis kaj agis en la loka Esperanto-klubo. Neniam mi auxdis pri io simila.
Kompreneble mi plej akre akre akuzas la kriman agadon, sed tion kauxzas glorifikata kapitalisma sistemo.Esploru la aferon socie.Kio sxangxigxis en Pollando? Simile kiel en aliaj landoj multaj farigxis bonhavaj, ricxaj kaj cxiutage ricxigxas kaj multaj perdas laboron malricxigxas.La kapitalismo kauxzas, ke junularo rebelas en en iu ajn maniero por defrustigxi, protestas.
Bonvolu statistike pritrakti, en tiu nord-orienta parto estas la plej granda senlaboreco. Tiun situacion eluzas ofte kaj influas junularon ekstremaj organizoj,fortoj.
La socia ordo, maljusteco determinas agdon.Estas tre facile puni almozulon kiu sxtelis pecon da pano, sed ne li estas kulpa.

Mi kiel polo vivas de 45 jaroj en Germanio, kie komence estis ne tro facile por mi.Mi renkontigxis kun naziistaj postrestaj tendencoj, kolidis kun blindaj komunistaj sxovinistoj kaj batalis kontraux opinio de pola stereotipo.
(gxenerale oni opinis polon mallaborema, drinkulo kaj antaux cxio sxtelulo).Jam post duono da jaro la sama persono diris, ke "vi ne estas vere polo".Hodiaux mi gxojas havi plej grandan respekton kiel tre solida kultura kaj sxatata persono.
Tion mi rakontas, cxar mi estas certa, ke la sama junulo en alia medio povus esti ekzeplo tute pozitiva.

Do, karaj ne facile akuzu sed provu trovi kauxzojn kaj motivojn. Ne jxetu ankaux cxiujn en la saman sakon!