Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Ĵomart kaj Nataŝa dividis sian publikon

Ĵomart kaj Nataŝa dividis sian publikon

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-18 22:02
Grandan parton de la lunda kongresa programo okupis kleriga lundo. Dum aparta simpozio estis honorata István Szerdahelyi, la fondinto de la Esperanto-fako ĉe la universitato de Budapeŝto. La plej elstara programero de lundo tamen verŝajne estis la koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa, kiun tamen ĝenis la fakto, ke ĝi okazis en tendo sen akustiko kaj kun tro granda spaco inter la artistoj kaj la spektantoj.

Inter la prelegintoj en la Szerdahelyi-simpozio estis pluraj eksaj studentoj de István Szerdahelyi, interalie Ilona Koutny kaj István Ertl. La parolantoj zorge evitis mencii la agonion de la ĉefa kreaĵo de Szerdahelyi, la Esperanto-fako de la universitato de Budapeŝto.

Unu el la ĉefaj okazaĵoj de la lunda programo estis la koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa en la tendo Zamenhof.

La ejo ne vere estas taŭga por koncertoj, ĉar en la tendo komplete mankas akustiko, kaj krome la distanco inter la unuaj vicoj de la seĝoj kaj la scenejo estas tute tro granda. Multaj el la ŝatantoj de Ĵomart kaj Nataŝa volis veni pli proksimen, kaj sidiĝis sur la planko antaŭ la scenejo.

La rezulto estis dividita publiko. La plimulto de la aŭskultantoj sidis sur siaj komfortaj seĝoj iom fone en la tendo kaj spektis la koncerton sur grandaj ekranoj. La entuziasmuloj sidis sur la planko tuj antaŭ la scenejo. Tie ili povis forgesi la palan tendon, la multajn malplenajn vicojn de seĝoj malantaŭe, kaj sperti intiman, sukcesan koncerton.

Post la koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa en la sama ejo okazis la kongresa balo. Dum lundo okazis ankaŭ kelkaj teatraĵoj kaj kunsidoj de la Azia kaj Amerika komisionoj de UEA.

La vetero dum lundo favoris la kongreson. La suno brilis kaj multaj kongresanoj vagadis inter tendo Zamenhof, la apuda restoracia tendo, kaj la iom labirinta kongresejo, kiu troviĝas en la konstruaĵo de la teknika universitato de Bjalistoko.

En la urbo mem la kongreso videblas multe pli klare ol en Roterdamo pasintjare. Jam ĉe la stacidomo la vizitantojn de la urbo renkontas Esperanto-flagoj kaj esperantlingva bonveniga ŝildo. Ŝoforoj de taksioj bone scias, kie okazas la kongreso, kaj en la urbocentro flirtas verdaj flagoj.

La konata brita gazeto The Times en lundo aperigis ampleksan artikolon pri la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, kun la titolo "Kongreso pruvas ke Esperanto povas esti la lingvo de la amo". Ankaŭ lokaj amaskomunikiloj amplekse raportis pri la kongreso.

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2009-08-18 21:52
"La parolantoj zorge evitis mencii la agonion de la ĉefa kreaĵo de Szerdahelyi, la Esperanto-fako de la universitato de Budapeŝto."
Kompreneble. Cxu estus konvene paroli, en memorkunveno pri Szerdahelyi, pri tio kion kaj kiel faris liaj posteuloj? Tio simple ne konvenus. Aliloke, alimomente oni ja faru tion.
Imagu raporton pri Zamenhof-kunveno:
"La parolantoj zorge evitis mencii la agonion de la ĉefa kreaĵo de Zamenhof, la internacia lingvo Esperanto."

Amike
Istvan Ertl
Jorge
Jorge diras:
2009-08-19 19:46
Ne estas tre esperige vidi la statistikojn pri gluglado de la vorto "esperanto" en http://www.google.com/insights/search/#

... krom eble por la posedantoj de http://eo.wikipedia.org/wiki/Kongresejo_Esperanto_%28Fulda%29
pistike65
pistike65 diras:
2009-08-19 22:42
ekz. "sex", kaj Vi tuj vidos orgasmign bildon.

amike
Istvan Ertl
Lu
Lu diras:
2009-08-19 23:50
Eĉ pli forte ol la nombroj pri "Esperanto" sinkis la nombroj pri "Computer". Ĉu ni konkludu, ke komputiloj agonias?

Antaŭ ol konkludi tro multon el tiuj grafikoj oni eble konsideru legi en la klarigoj de Guglo pri kio temas. Tie oni indikas interalie, ke temas pri relativaj nombroj, ne absolutaj. Do eble oni iomete pli multe serĉas la vorton "Esperanto" ol en 2004 - sed samtempe multe pli forte pri "Facebook" kaj aliaj novaj aferoj; tiam Esperanto perdas poentojn. Eble ankaŭ la diskoteko "Esperanto" iam fermiĝis - jen falas la serĉnombroj pri Esperanto...

Tamen la retpaĝo estas bela ludilo. Eblas ekzemple kompari la vorton "Esperanto" en diversaj landoj - ekzemple Pollando, Italio kaj Germanio. Aŭ Svedio, Danio kaj Finnlando. Ktp. Chu estonte la komitatanoj de UEA ricevu voĉdonrajton laŭ la relativa ofteco de la Google-serĉoj en siaj landoj? (Aŭ rabaton en la UK?) Eble tio stimulos la informan entuziasmon ;-)