Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Akademiano Dalibor Brozović forpasis

Akademiano Dalibor Brozović forpasis

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-15 11:21
La granda kroata lingvisto kaj esperantisto, akademiano Dalibor Brozović forpasis la 19-an de junio en Zagrebo. Brozović naskiĝis la 28-an de julio 1927 en Sarajevo. Li doktoriĝis pri filologia scienco en Zagrebo (1957). Li estis lektoro en la filozofia fakultato en Ljubljana (1953-1956) kaj poste asista profesoro (1956-1960) kaj plena profesoro (1960-1990) en la filozofia fakultato en Zadar. "Kiel fama kaj eble la plej influa lingvisto en Kroatio kaj Bosnio li preterlasis neniun okazon por esprimi sian apartenon al la Movado kaj subtenon al ĝiaj ideoj", skribas Nikola Rasić.

Dalibor Brozović (Sarajevo 28.07. 1927- Zagreb 18.06.2009).

En sia Zagreba hejmo forpasis unu el la plej grandaj kroataj lingvistoj, kaj cetere unu el la plej gravaj figuroj de la moderna kroata kulturo kaj socia vivo. Li estis prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo ekde ĝia fondiĝo kiel memstara landa asocio ĝis la destino forprenis lin el niaj vicoj. Pro liaj meritoj por la Esperanto-movado UEA elektis lin kiel membron de la Honora Patrona Komitato, institucio rezervita nur por la movadaj senmortuloj. Kaj al Esperanto Brozović apartenis senkondiĉe kaj plene.

Kiel fama kaj eble la plej influa lingvisto en Kroatio kaj Bosnio li preterlasis neniun okazon por esprimi sian apartenon al la Movado kaj subtenon al ĝiaj ideoj. Liaj gravo kaj postlasaĵo estas fakte nemezureblaj. Grandparte estas lia merito ke en lia lando Esperanto estas prenata kiel serioza kaj valora afero. Des pli ke nia samideano Dalibor ankaŭ estis parlamentano kaj dum certa periodo eĉ vicprezidento de Respubliko Kroatio. Sed ĉiam li estis klare kaj sencede: la esperantisto.

Li estis membro de Kroatia Akademio de Sciencoj kaj Artoj, sed ankaŭ membro de La Makedona Akademio kaj de Academia Europaea. Interalie li ankaŭ prezidantis en la Kroata-Bulgara Societo. Lia graveco transiras la limojn de la propraj lando kaj kulturo, ĉar li lasis egale fortajn spurojn ankaŭ en la kulturoj de bulgaroj, makedonoj, slovenoj, rusoj kaj aliaj slavaj popoloj. Estas preskaŭ neniu slava idiomo pri kiu li ne okupiĝis kiel sciencisto.

Li verkis en la gepatra kroata, en la avina bulgara, sed ankaŭ en la adoptaj lingvoj kiel la rusa kaj la makedona. En Esperanto li verkis sciencajn verkojn ,sed ankaŭ rimarkindan poezion, per kiu li eniris kelkajn antologiojn. Multe kaj fajnastile li tradukis al Esperanto el la kroata kaj makedona. Tri siajn verkojn pri la makedonaj temoj Brozović verkis originale en Esperanto. Unu el ili, fama postparolo al la E-lingva eldono de la libro Por la makedona lingvo (tr. N. Rašić), apartenas al liaj plej brilaj verkoj, kaj ĝi poste tradukiĝis ankaŭ al la kroata kaj makedona.

Malofte okazas ke la plej grava referenclingvo estas Esperanto, des pli se temas pri tute lokaj temoj. Nu, la gravo de tiu artikolo lia multe pli vastas ol la limoj de ties temo. La plej grava kontribuo lia estis la libro Standardni jezik (Normlingvo, 1970), mejloŝtono de la kroata normlingvistiko, sed ankaŭ unu el la plej gravaj teoriaj studoj pri la fenomeno de normlingvoj ĝenerale, kaj en la slava mondo precipe.

Esperantologie plej gravas liaj meritoj pri la lingvotipologia pozicio de Esperanto. En sia verko Pozicio de Esperanto en lingva tipologio Brozović en science ekzakta maniero konfirmas la tezon pri la aglutina karaktero de la morfologia strukturo de Esperanto kaj difinas ĝian pozicion rilate aliajn lingvotipojn (situigante ĝin inter la aglutinaj kaj fleksiaj/fandaj lingvoj). En tiu ĉi verko li ankaǔ prezentas sian tre pensigan ideon pri la t.n. duonafiksoj en Esperanto kiel fanda/fuzia elemento, kio sendube estas la plej interesa parto de tiu ĉi verko.

En sia artikolo Pri la slavaj elementoj en Esperanto li montras ke la slavaj elemenoj estas pli ampleksaj ol oni kutime emas pensi. Ili manifestiĝas je diversaj niveloj: grafisma kaj fonologia (grave), leksika (malpli grave), sintaksa kaj semantika (tre funde). Slav-baltaj modeloj signife rekoneblas ankaǔ je iuj morfologiaj kaj morfosintaksaj solvoj en Esperanto; ekzemple en la konstruo de la sistemo de la t.n. korelativoj kaj serio de aktivaj kaj pasivaj participoj. Samtiel, iuj vortfaraj afiksoj kaj vortfaraj modeloj estas sendube slavdevenaj, kaj esence slavaj estas diversaj gravaj gramatikaj konceptoj (ekz. la verba aspekto) kiuj grave influas la “lingvan spiriton” de Esperanto. En sia verko Zamenhof kaj la litova lingvo li okupiĝas pri eventualaj litovaj influoj en la estiĝo de Esperanto, kiu ja restas malferma kaj diskutata temo en esperantologio.

Gravas mencii ke Brozović lernis la litovan pere de Esperanto, kaj poste li estis la plej granda kroata aŭtoritato pri litovaj temoj. En siaj du interlingvistikaj verkoj Brozović analizas la rolon de du slavoj, Baudouin de Courtenay kaj Juraj Križanić. La unuan oni povas konsideri pioniro de interlingvistiko kiel branĉo scienca, dum la dua estas unu el la unuaj praktikaj interlingvistoj inter slavoj (Brozović lokas lin inter Komenio kaj Lejbnico) kaj unu el la unuaj aǔtoroj de aposterioraj interlingvistikaj projektoj (en tiu ĉi kazo: interslava lingvo).

La esperantologiaj kaj interlingvistikaj interesoj de Dalibor Brozović ne estas io izolita sed kongruas kun la tuto de lia scienca verkaro, ene de kiu apartan lokon okupas lingvoplanado kaj lingvopolitiko, kaj kongruas ankaǔ kun la tuto de lia mondkoncepto. En sia nacia kulturo li okupis centran lokon kiel teoriisto de lingvoplanado kaj lingva politiko, kaj same esence li kontribuis al la establiĝo de la plej juna slava lingvo, la makedona, kiun li sekvis kaj flegis ekde ĝia naskiĝo kiel lingvo.

Li kredis ke ĉiu popolo, eĉ la plej eta kaj la plej senpova, rajtas disponi pri propra lingvo. Sed li ankaŭ bone sciis ke nacioj kaj popoloj ne vivas en izolo, ili ankaŭ devas esti akceptitaj kiel plenrajtaj membroj de la internacia komunumo de popoloj, kun siaj lingvaj rajtoj inkluzive. La sola protektilo de tiuj rajtoj kaj perspektivoj de malgrandaj popoloj estas la neŭtrala internacia lingvo Esperanto - kaj tion li emfazis en sennombraj okazoj. Kaj kiam li diris ion tian, lia juĝo havis la pezon de fina aŭtoritato pri tiuj demandoj. Li verkis kroatlingvajn artikolojn pri lingvopolitikaj temoj kaj emfazis sian esperantistecon en ĉiuj oficialaj biografioj kaj prezentoj.

Ni ĉiuj perdis multe, la kroata popolo kaj la esperantistoj, ne nur kroataj. Forpasis nia samideano, unu el la veraj kaj nemalhaveblaj.

Lia personeco kaj vivverko estas gigantaj, li ja estis monumenta aperaĵo en la historio de la kroata popolo. Sed en niaj verdaj rondoj li estis ĉiam simpatia samideano, unu el egaluloj. Simpla kaj alirebla, varma kaj plene homa Dalja. Jes, ja... homo forpasis... sed kia!

Nikola Rasić

arkivita en: