Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / 120 vizitantoj en la malferma tago de UEA

120 vizitantoj en la malferma tago de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2009-11-30 21:22
La vivo kaj verko de Ivo Lapenna estis temo de la 31-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28-an de novembro. Tiu ĉi populara aranĝo okazis tri semajnojn post la 100-a naskiĝdatreveno de Lapenna (1909-1987) kaj allogis 120 vizitantojn el 16 landoj.

S-ino Birthe Lapenna ĉeestis la Tagon kaj ricevis kiel memoraĵon enkadrigitan folion kun 10 poŝtmarkaj portretoj de sia edzo, "por rekompenci kun rento la portreton, kiun ŝi donacis al la Centra Oficejo en la Malferma Tago en aprilo 1998 okaze de la 90-jariĝo de UEA", klarigis la ĝenerala direktoro Osmo Buller

La ĉefpreleganto estis prof. Carlo Minnaja, prezidanto de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna. Li parolis en du partoj pri siaj renkontiĝoj kun Lapenna, kiun li, denaska esperantisto, ekkonis kiel juna knabeto, ĉar Lapenna ofte gastis en la familio de la famaj italaj esperantistoj Luigi kaj Carolina Minnaja. Sian prelegon Minnaja ilustris per fotoj kaj filmfragmentoj. Li montris ankaŭ la Pokalon Ivo Lapenna, konservatan en la CO, sur kiu lia nomo estas gravurita kiel la unua post lia venko en la Oratora Konkurso en 1960.

Pri siaj kontaktoj kun Lapenna parolis ankaŭ prof. Duncan Charters, vicprezidanto de ILEI, kiu aparte elstarigis lian atenton al la lerneja agado, i.a. kiel iniciatinto de serio de Internaciaj Lernejaj Konferencoj.

La publikon plene kaptis la frisa grupo Kapriol', kiu krom mem kanti, kantigis kaj eĉ dancigis la publikon. Ĉeestis ankaŭ neesperantistaj popoldancistoj, kiuj en plezura maniero povis konatiĝi kun la Esperanta kulturo. Norberto Díaz kaj Yoandra Rodríguez portis salutojn el Kubo. Ili rakontis kaj respondis demandojn pri la preparado de la 95-a UK en Havano. Katalin Kováts kaj Zsófia Kóródy disdonis atestilojn al trapasintoj de lingvoekzamenistaj kursoj kaj diplomojn al sukcesintoj en ekzamenoj laŭ la Eŭropa Referenckadro.

Pri la lasta horo en la prelegejo respondecis ILEI, kies nova estraro kunsidis en Roterdamo ĉirkaŭ la Malferma Tago kaj ricevis okazon prezenti sin kaj siajn planojn. La revigliĝo de la instruista asocio tre impresis la publikon. Rimarkinda estis la interesiĝo pri la instruista trejnado, kiun oni klare sentas kiel urĝan taskon.    

Biblioteko Hodler funkciis kiel kinejo de dokumentaj filmoj. En la filmoj pri la UK-oj en Budapeŝto en 1966 kaj Vieno en 1970 eblis vidi i.a. scenojn pri la oratoranta Ivo Lapenna. Scenojn el la Malferma Tago mem montros baldaŭ la Eduka Televido ETV, kies teamo filmis dum la Tago kaj intervjuis la CO-oficiston Ralph Schmeits por programo elsendota en la Roterdama regiono en januaro.

Bonan tagon spertis la Libroservo, kies vendoj sumiĝis je 2416,40 EUR. Pleje furoris la poŝtmarkoj por la 100-a datreveno de Ivo Lapenna kaj la 150-a de L.L. Zamenhof, tiu lasta lanĉita en la Malferma Tago. De ambaŭ estis venditaj po 38 folioj kun 10 markoj. Inter libroj la unuan lokon okupis la lernilo "Esperanto Mini-Course" kun 5 venditaj ekzempleroj. Po 4-ekzemplere vendiĝis la Zamenhof-biografio "Homarano" de A. Korĵenkov, "Mil unuaj vortoj en Esperanto", "Beletra Almanako" n-ro 6, kaj la poŝkalendaro "La Jaro 2010".

La sekva Malferma Tago estos en sabato, la 17-a de aprilo 2010. La ĉefpreleganto estos d-ro Mark Fettes.

Gazetara Komuniko de UEA

arkivita en:
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-12-03 10:53
Demandoj de Johan Derks okaze de la malfermaj tagoj ĉi-aŭtunaj:

http://www.liberafolio.org/[…]/view