Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008

2008

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2008-01-05 09:52
Artikoloj de la jaro 2008

La ĝenerala sekretario de Unesko salutas la kongreson

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 17:56

La mesaĝo de la ĝenerala direktoro de Unesko al la Universala Kongreso de Esperanto estis voĉlegita en la solena inaŭguro de la Roterdama kongreso dimanĉe la 20-an de julio 2008.

La ĝenerala sekretario de Unesko salutas la kongreson - Legu pli...

TEJO reformas Pasportan Servon

TEJO reformas Pasportan Servon

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-01 15:56

La komitato de TEJO decidis reformi la plej popularan servon de la asocio. Ekde la venonta jaro la listo de gastigantoj transformiĝos en rete alireblan datumbazon, sed ankaŭ la papera eldono plu haveblos. La komitato de TEJO kunsidis dum la IJK, kiun partoprenis pli ol 350 junaj esperantistoj.

TEJO reformas Pasportan Servon - Legu pli...

La cenzurita artikolo

La cenzurita artikolo

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-01 14:35

La ĉi-suba artikolo devis aperi sur la unua paĝo en la ĵaŭda numero de ”Jubileanto”, la kongresa kuriero de la Roterdama UK. Jam post la finredakto de la numero la artikolo tamen estis forigita kaj anstaŭigita per foto pri ekspozicio en la Centra Oficejo. La necenzurita variaĵo dum mallonga tempo aperis en la reto, kaj ioma kvanto da ekzempleroj estis presita antaŭ ol la artikolo estis haltigita. Nova stoko de kongresaj kurieroj atingis la kongresejon ĵaŭde posttagmeze.

La cenzurita artikolo - Legu pli...

Arestita kongresano rakontas

Arestita kongresano rakontas

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-06 13:55

Dum la UK en Roterdamo kongresano Gunnar Olsson el Svedio estis arestita de la polico, ĉar li rifuzis montri sian kongresan insignon. La ĵaŭda numero de la kongresa kuriero, kun frontpaĝa artikolo pri la okazaĵo, estis lastminute cenzurita de la Centra Oficejo, sed la teksto de la artikolo nun legeblas en Libera Folio. Ni ankaŭ intervjuis ĉeestintojn, kaj povas nun rakonti ilian version pri tio, kio okazis. ”La kongresinsigno estas tre praktika kaj utila informilo, sed mi ribelas kontraŭ tio, ke ĝi estas la ununura rimedo por pruvi vian anecon”, diras Gunnar Olsson, dumviva membro de UEA, kiu nun minacas forlasi la asocion. La direktoro de la Centra Oficejo rifuzis komenti la okazintaĵon en Libera Folio.

Arestita kongresano rakontas - Legu pli...

Kongresanoj ekzerce tradukis EU-komunikon

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-23 06:28

En la dumkongresa Kleriga Lundo cento da interesatoj partoprenis traduk-ekzercon de Brian Moon kaj István Ertl. Kiel fontoteksto rolis gazetara komuniko de la Eŭropa Komisiono pri multlingvisma temo, tradukita al kaj disponebla en ĉiuj oficialaj lingvoj krom la irlanda. Unu el la celoj de Ertl, kiu elektis la tekston, estis demonstri ke tradukado eĉ pri temo relative bone konata al esperantistoj ne estas tute facila teksto, kaj ke eventuala oficialigo de Esperanto en la Eŭropa Unio multobligus tiajn malfacilaĵojn. Ĉi-sube vi trovos la Esperantan tradukon, kaj ligon al la diverslingvaj originaloj.

Kongresanoj ekzerce tradukis EU-komunikon - Legu pli...

Kvar el dek en Francio aŭdis pri Esperanto

Kvar el dek en Francio aŭdis pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-17 11:36

La landa asocio de UEA en Francio faris surstratan sondadon por ekscii, kiom da homoj scias kio estas Esperanto. Estis kolektitaj 1.500 respondoj, kaj el la respondintoj proksimume 40 procentoj diris, ke ili jes aŭdis pri Esperanto. La plej multaj sciis, ke temas pri lingvo. Kvarono el tiuj, kiuj ion sciis pri Esperanto, ricevis siajn sciojn en la lernejo, kvinono de familianoj. Klare malpli multaj ricevis informojn tra gazetoj aŭ televido. En sia raporto pri la esploro Cyrille Hurstel, vicprezidanto de Esperanto-France, skribas ke necesas pli da scioj por plani la agadon de la asocio. La franca enketo estis farita amatore, kaj kredeble havas plurajn mankojn el la vidpunkto de profesiuloj, sed supozeble estas pli bone scii ion pri la temo ol scii nenion. Rimarkindas, ke la rezulto forte diferencas de la respondoj pri kiuj Dennis Keefe samtempe raportas en la sekcio "Vidpunkto".

Kvar el dek en Francio aŭdis pri Esperanto - Legu pli...

Roterdamanoj neniam aŭdis pri Esperanto

Roterdamanoj neniam aŭdis pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-08 08:54

Partoprenonte la Universalan Kongreson en Roterdamo, Dennis Keefe decidis daŭrigi sian pasintjaran amatoran enketon kaj demandi al Roterdamanoj "kie estas Esperanto". Li esperis, ke almenaŭ kelkaj indikos al li la vojon al la Centra Oficejo de UEA aŭ al la kongresejo. Lia espero ne plenumiĝis. Nur unu persono el la unuaj dek entute sciis, ke Esperanto estas lingvo, kaj kvankam li faris la enketon proksime al la Centra Oficejo de UEA, foje eĉ tuŝante la muron de la oficejo, neniu povis diri al li, kien iri por trovi tiun misteran Esperanton.

Roterdamanoj neniam aŭdis pri Esperanto - Legu pli...

Vegetaranoj ricevis lecionon pri Esperanto

Vegetaranoj ricevis lecionon pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-24 22:40

Centjariĝon ne nur por UEA, sed ankau por TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio) kaj IVU (International Vegetarian Union). Esperantistoj aktive paroprenis la mondan vegetaranan kongreson en Dresdeno kaj prezentis Esperanton per tutsemajna budo, du prelegoj kaj E-kurseto.

Vegetaranoj ricevis lecionon pri Esperanto - Legu pli...

Retaj lernintoj renkontiĝis en la vera vivo

Retaj lernintoj renkontiĝis en la vera vivo

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-28 21:52

Uzantoj de Lernu! unuafoje renkontiĝis eksterrete dum Somera Esperanto-Studado (SES) en Slovakio. Pli ol cent tre diversaĝaj personoj partoprenis la aranĝon. Male ol kutime, multaj el la ĉeestintoj neniam antaŭe renkontiĝis. Tio validis ne nur por tiuj, kiuj lernis Esperanton en la reto. Ankaŭ aliaj novuloj multis en SES. Ĉi-foje al la slovaka aranĝo estis invititaj pluraj spertaj instruistoj, kiuj helpis al la novuloj evoluigi sian lingvoscion.

Retaj lernintoj renkontiĝis en la vera vivo - Legu pli...

Deviga angla por pintaj golfistinoj

Deviga angla por pintaj golfistinoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-04 19:38

Profesiaj virinaj golf-ludistoj, kiuj ne sufiĉe bone scias la anglan, ne plu rajtos partopreni en la granda turniro de LPGA, aranĝata en Usono ĉiujare. Ekde la jaro 2009 ĉiuj partoprenantoj devos kapabli paroli la anglan en maniero kiu kontentigas la aranĝantojn. Tiuj, kies lingvoscio laŭ la aranĝantoj ne sufiĉas, estos elfermitaj el la konkurso, ĉar parolante tro malbonan anglan aŭ tra interpretisto, ili laŭ la aranĝantoj ne povos allogi sufiĉe da sponsora mono por la konkurso. Por la ekvivalenta konkurso de viraj golfistoj tamen ne ekzistas postulo pri scio de la angla.

Deviga angla por pintaj golfistinoj - Legu pli...

La membrokvanto de UEA plu ŝrumpas

La membrokvanto de UEA plu ŝrumpas

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-04 21:20

Per granda fortostreĉo UEA sukcesis pasintjare superi la magian limon de 6.000 individuaj membroj. La fina sumo por la jaro 2007 iĝis 6.011 individuaj membroj. En la jaro 2008 UEA evidente ne plu povos atingi la magian limon, ĉar fine de aŭgusto la membrostatistiko postrestis la pasintjaran je 266. Tamen la kvanto de aligitaj membroj altiĝas, ĉefe pro tio, ke Hungaria Esperanto-Asocio ĉi-jare raportis dekoble pli da membroj ol pasintjare.

La membrokvanto de UEA plu ŝrumpas - Legu pli...

Esperantistoj plu ekzistas en Norda Koreio

Esperantistoj plu ekzistas en Norda Koreio

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-11 20:38

En Norda Koreio, unu el la plej fermitaj landoj de la mondo, la Esperanto-movado dum kvardek jaroj ne aŭdiĝis. Tamen plu ekzistas esperantistoj, sed ili apenaŭ kontaktas la eksterlandan Esperanto-movadon, kvankam ili estas dungitaj de la registaro por propagandi pri Norda Koreio. La pola entrepreno Esperantotur nun planas vojaĝon al Norda Koreio, kun eventuala renkontiĝo kun lokaj parolantoj de Esperanto. "Se la ĉi-foja vizitado estos sukcesa, poste okazos ofta vizitado de Norda Koreio", rakontas Liu Jianguo, unu el la organizantoj.

Esperantistoj plu ekzistas en Norda Koreio - Legu pli...

Libera Folio revigliĝas

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-04 19:58

Post la intensa kongresa sezono la redakcio de Libera Folio libertempis en aŭgusto. Ekde la komenco de septembro nia bulteno denove revigliĝas.

Libera Folio revigliĝas - Legu pli...

ueaun

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-08 08:29

Universala Esperanto-Asocio ĉeestis aktive en la tritaga Socia Forumo de la Homrajta Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo komence de septembro. La Socia Forumo ĉefe traktis la malriĉecon en la mondo. Kiel reprezentantoj de UEA partoprenis tuttempe Charmian Common kaj Stefano Keller, kaj en la unua tago Cesco Reale. Je du okazoj reprezentanto de UEA intervenis alparolante la Forumon. UEA ankaŭ ricevis ŝancon aparte prezenti al la Homrajta Konsilio sian vidpunkton pri lingvaj homaj rajtoj. UEA havas la rajton sciigi siajn starpunktojn al tiu grava organo de Unuiĝintaj Nacioj pro sia oficiala statuso de Neregistara Organizaĵo en specialaj konsultaj rilatoj ĉe UN.

ueaun - Legu pli...

UEA ĉe Homrajta Konsilio de UN

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-08 10:20

Universala Esperanto-Asocio ĉeestis aktive en la tritaga Socia Forumo de la Homrajta Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo komence de septembro. La Socia Forumo ĉefe traktis la malriĉecon en la mondo. Kiel reprezentantoj de UEA partoprenis tuttempe Charmian Common kaj Stefano Keller, kaj en la unua tago Cesco Reale. Je du okazoj reprezentanto de UEA intervenis alparolante la Forumon. UEA ankaŭ ricevis ŝancon aparte prezenti al la Homrajta Konsilio sian vidpunkton pri lingvaj homaj rajtoj. UEA havas la rajton sciigi siajn starpunktojn al tiu grava organo de Unuiĝintaj Nacioj pro sia oficiala statuso de Neregistara Organizaĵo en specialaj konsultaj rilatoj ĉe UN.

UEA ĉe Homrajta Konsilio de UN - Legu pli...

La starpunkto de UEA pri lingvaj rajtoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-08 10:17

Universala Esperanto-Asocio, kiu ĵus reprezentiĝis en la Socia Forumo de la Homrajta Konsilio de UN en Ĝenevo, estis invitita prezenti al la Konsilio deklaron pri sia starpunkto en afero, kiun ĝi trovas grava. UEA havas la rajton sciigi siajn starpunktojn ankaŭ al tiu grava organo de Unuiĝintaj Nacioj pro sia oficiala statuso de Neregistara Organizaĵo en specialaj konsultaj rilatoj kun la monda organizaĵo. La aktuala deklaro de UEA temas pri lingvaj homaj rajtoj kaj estis submetita al la 9-a sesio de la Homrajta Konsilio en Ĝenevo (8-26 septembro) en la angla, franca kaj hispana lingvoj. Ĉi-sube sekvas ĝia Esperanta versio.

La starpunkto de UEA pri lingvaj rajtoj - Legu pli...

Tricent mil poloj eksciis pri Esperanto

Tricent mil poloj eksciis pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-16 20:36

Lumdisko kun la simpla titolo "Esperanto" aperis la 10-an de septembro kiel aldonaĵo en la grava pola tagĵurnalo Gazeta Wyborcza kun la rekorda eldonkvanto de 364.000 ekzempleroj. Ĝi aperis en ĉiuj eldonoj de la gazeto kiel senpaga kromaĵo, kaj la aperigon de la disko en la gazeto financis la urbo Bjalistoko. La diskon kreis la organizaĵo E@I, kiu prizorgas ankaŭ la projektojn lernu.net, komputeko.net kaj la DVD-diskon "Esperanto elektronike”. La disko estis kreita laŭ la mendo de la urbo Bjalistoko.

Tricent mil poloj eksciis pri Esperanto - Legu pli...

Lech Wałęsa ricevis informon pri Esperanto

Lech Wałęsa ricevis informon pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-21 18:22

Inter la 10-a kaj 13-a de septembro okazis la 18-a Ekonomia Forumo en Krynica, Pollando, en kiu jam la 3-an fojon Esperanto estis reprezentata. Partnero de la aranĝo estis Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiu elpaŝis kun propra podia diskuto kaj ankaŭ prizorgis dum la tuta aranĝo informstandon pri Esperanto. Ĉi-jare la Esperanto-ĉeeston en la forumo kunfinancis 3 organizoj – EEU, Universala Esperanto-Asocio kaj Esperantic Studies Foundation. Inter la personoj kiuj ricevis informon pri Esperanto estis antaŭa prezidanto de Pollando, Lech Wałęsa.

Lech Wałęsa ricevis informon pri Esperanto - Legu pli...

Anonco en Le Monde oscedigas spertulon

Anonco en Le Monde oscedigas spertulon

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-27 22:47

La 8-an de septembro en la granda kaj prestiĝa franca gazeto Le Monde aperis tutpaĝa anonco pri Esperanto. La anonco estas parto en kampanjo komencita de la konata japana mecenato de Esperanto, Etsuo Miyoshi, antaŭ pluraj jaroj. Nun estas planata aperigo de entute dek anoncoj en Le Monde. La unua anonco ne vekis entuziasmon ĉe profesia grafika fasonisto, al kiu Libera Folio montris ĝin. "Mi ne havas sufiĉe da mono por uzi profesian grafikiston", komentas Etsuo Miyoshi.

Anonco en Le Monde oscedigas spertulon - Legu pli...

Nova aspekto de la Esperanta Vikipedio

Nova aspekto de la Esperanta Vikipedio

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-28 21:28

Jam delonge al pluraj aktivaj kunlaborantoj de la esperantlingva Vikipedio ne plaĉis la aspekto de la ĉefpaĝo; ankaŭ en alilingvaj versioj oni modernigis ĝin. Unua provo okazigi baloton pri nova aspekto de la ĉefpaĝo de Vikipedio okazis en junio. Tamen tro malmultaj uzantoj voĉdonis, kaj la projekto ŝanĝi la ĉefpaĝon ne plenumiĝis. Inter la 6-a kaj la 20-a de septembro finfine okazis sukcesa balotado.

Nova aspekto de la Esperanta Vikipedio - Legu pli...

UEA kaj KEA: ĉu diverĝaj starpunktoj?

UEA kaj KEA: ĉu diverĝaj starpunktoj?

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-22 06:55

En starpunktoj pri lingvaj rajtoj, prezentitaj al la Homrajta Konsilio de UN en Ĝenevo, Universala Esperanto-Asocio "apogas lernadon de 2, 3 aŭ 4 lingvoj, laŭ la cirkonstancoj". Por parolantoj de minoritataj lingvoj, unu el la lernendaj lingvoj laŭ UEA estas la "nacia lingvo". En sia analiza artikolo Hektor Alos i Font skribas, ke depende de la difino, tia modelo povus postuli de minoritatanoj devigan lernadon de eĉ ses lingvoj, kaj sekve tute ne estas egaleca. "Necesas engaĝiĝo de UEA kaj de ties landaj sekcioj por atingi pli kuraĝan, pli justan kaj pli detalan lingvomodelon, kiun ĝi proponu al la homaro, komence de la 21-a jarcento", li konstatas.

UEA kaj KEA: ĉu diverĝaj starpunktoj? - Legu pli...

Dasgupta: ”Por iuj la angla estas liberiga lingvo”

Dasgupta: ”Por iuj la angla estas liberiga lingvo”

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-28 06:38

Okaze de la Eŭropa tago de lingvoj la 26-an de septembro, la prezidanto de UEA cerbumas pri la signifo de la multlingveco en Eŭropo. Laŭ li, pro la drasta kresko de la signifo de la angla, grandaj eŭropaj lingvoj, kiuj ĝis nun estis kontinente aŭ eĉ tutmonde signifaj, ĉiam pli iĝas "regionaj limigitaĵoj". Ne ĉiuj trovas tiun evoluon bedaŭrinda, li konstatas: "Multaj parolantoj de lingvoj, kiuj en la antaŭaj epokoj ne estis gravaj kaj potencaj, trovas sin gravitantaj ĝuste al la angla kaj sentantaj liberiĝon rilate al la tradicie subprememaj 'tiranaj' lingvoj en sia regiono." La reganta situacio kreas novajn dilemojn por tiuj, kiuj volas disvastigi Esperanton, li skribas en teksto unue dissendita al la komitatanoj de UEA, kaj nun aperanta en Libera Folio kun la afabla permeso de la aŭtoro.

Dasgupta: ”Por iuj la angla estas liberiga lingvo” - Legu pli...

Pola ŝipo kaj 32-lingvulo markis la tagon de lingvoj

Pola ŝipo kaj 32-lingvulo markis la tagon de lingvoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-06 11:05

La 26-a de septembro laŭ decido de la Konsilio de Eŭropo ekde la jaro 2001 estas festata kiel la Eŭropa tago de lingvoj. Aparte aktive la celebradon partoprenas esperantistoj. En la hejmpaĝo de la Konsilio de Eŭropo troviĝas informoj pri la festotago en nur kvar lingvoj, sed unu el tiuj lingvoj estas Esperanto. Ĉi-jare la Konsilio de Eŭropo ricevis kaj publikigis informojn pri dek esperantistaj arangoj lige kun la lingvotago, de Serbio en la sudo ĝis Svedio en la nordo. La plej multaj esperantistaj aranĝoj tamen certe pasis sen la scio de la Konsilio de Eŭropo.

Pola ŝipo kaj 32-lingvulo markis la tagon de lingvoj - Legu pli...

Eŭropa Socia Forumo

Eŭropa Socia Forumo

Dana Esperanto-Asocio, Sveda Esperanto-Unio kaj Eŭropa Esperanto-Unio partoprenis kune en aranĝoj dum la Eŭropa Socia Forumo kiu okazis de la 17a ĝis la 21a de septembro en Malmö, Svedio. Dum ĉiuj tagoj funkciis budo, kie la deĵorantoj vigle diskutis kun la vizitantoj kaj disdonis centojn da flugfoliojn en diversaj eŭropaj lingvoj, afable senditaj de la diversaj Esperanto Asocioj de EEŬ. La 20an de septembro la prezidanto de EEŬ Séan O'Riain prelegis pri la temo:"Egalrajta interkultura dialogo en tutmondiĝanta mondo" kaj Lars Forsmann enkondukis la partoprenantojn al rekta metodo de lernado. Posttagmeze okazis granda manifestacio kun partopreno de pli ol 15 000 personoj, kie ankaŭ la la esperantomovado estis reprezentata.

Eŭropa Socia Forumo - Legu pli...

Esperanto proponata por kontaktoj kun eksterlandaj virinoj

Esperanto proponata por kontaktoj kun eksterlandaj virinoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-07 22:41

Ĉeĥaj Esperanto-aktivuloj fondis ankoraŭ unu novan asocion, kiu celas konvinki la civitanojn de Eŭropa Unio kaj la Eŭropan Parlamenton pri la neceso de komuna lingvo. La asocio "E-lingvo" promesas uzi "modernajn metodojn", kaj ĝia ĉefa montrofenestro estas tre profesiece fasonita retejo. Tamen la argumentoj prezentataj en la moderna retejo impresas tre malnovmode. Jam sur la frontpaĝo la asocio klare montras siajn elirpunktojn, prezentante bildon de juna virino, kaj demandante: "Ĉu vi timas alparoli virinon en eksterlando? Koncentriĝu je ideoj kaj agoj, ne je la lingvo!".

Esperanto proponata por kontaktoj kun eksterlandaj virinoj - Legu pli...

elingvo

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-04 14:45

Ĉeĥaj Esperanto-aktivuloj fondis ankoraŭ unu novan asocion, kiu celas konvinki la civitanojn de Eŭropa Unio kaj la Eŭropan Parlamenton pri la neceso de komuna lingvo. La asocio "E-lingvo" promesas uzi "modernajn metodojn", kaj ĝia ĉefa montrofenestro estas tre profesiece fasonita retejo. Tamen la argumentoj prezentataj en la moderna retejo impresas tre malnovmode. Jam sur la frontpaĝo la asocio klare montras siajn elirpunktojn, prezentante bildon de juna virino, kaj demandante: "Ĉu vi timas alparoli virinon en eksterlando? Koncentriĝu je ideoj kaj agoj, ne je la lingvo!".

elingvo - Legu pli...

La retejo de la asocio E-lingvo

La nova asocio E-lingvo klopodas konvinki civitanojn de EU pri la avantaĝoj de komuna lingvo.

La retejo de la asocio E-lingvo - Legu pli...

4 000-a elsendo de Radio Vatikana

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-04 20:07

La 5-an de oktobro 2008 Radio Vatikana disaŭdigos sian kvarmilan elsendon en Esperanto. La unua elsendo okazis en la nokto inter la 17-a kaj la 18-a de aprilo 1976 kadre de la paska programo "Kun ni en la nokto".

4 000-a elsendo de Radio Vatikana - Legu pli...

UEA pli populara ol Bono aŭ Greenpeace ĉe Nobel-vetantoj

UEA pli populara ol Bono aŭ Greenpeace ĉe Nobel-vetantoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-07 22:26

Universala Esperanto-Asocio havas same grandan ŝancon gajni la Nobelan pac-premion kiel Umberto Eco gajni la literatur-premion. Tion konkludas Toño del Barrio surbaze de la statistikoj de reta vetejo. Surprize, laŭ la vetantoj la venko de UEA estas pli kredebla ol la venko de la mediprotekta organizaĵo Greenpeace aŭ de la rokstelulo Bono. Tamen, Toño del Barrio ne proponas, ke la esperantistoj jam komencu malvarmigi la ĉampanon. La ŝanco ke UEA efektive ricevos la ĉi-jaran pac-premion egalas al nur 2,5 procentoj, se kredi la prijuĝon de la retaj vetantoj.

UEA pli populara ol Bono aŭ Greenpeace ĉe Nobel-vetantoj - Legu pli...

UEA ĉesigas kontakton kun Gbeglo Koffi

UEA ĉesigas kontakton kun Gbeglo Koffi

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-17 07:54

La prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Probal Dasgupta, marde la 7-an de oktobro publike deklaris, ke UEA ne plu povas havi laboran kontakton kun Gbeglo Koffi, komitatano A por Togolando. Tion laŭ Probal Dasgupta unuanime decidis la tuta estraro de la asocio. La kialo de la decido laŭ li estas la kalumniaj publikaj deklaroj de Gbeglo Koffi pri oficistoj de la asocio, deklaroj kiuj laŭ Probal Dasgupta atestas pri "malobservado de tute bazaj principoj de la deco".

UEA ĉesigas kontakton kun Gbeglo Koffi - Legu pli...

Nova dungito en la Centra Oficejo

Nova dungito en la Centra Oficejo

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-13 19:41

Dum pli ol kvin kaj duona jaroj en la Kongresa Fako de la Centra Oficejo de UEA laboris nur unu dungito, la Konstanta Kongresa Sekretario. Tiu nenormala situacio ĉesos la 1-an de decembro 2008, kiam KKS denove ekdisponos pri asistanto. Per ĵusa decido de la Ĝenerala Direktoro eklaboros tiam kiel nova oficisto de UEA la 24-jara Tobiasz Kazmierski el Pollando.

Nova dungito en la Centra Oficejo - Legu pli...

Revuo de UEA ”je kulmino de malpleneco”

Revuo de UEA ”je kulmino de malpleneco”

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-23 21:14

La konata svisa esperantisto Andreas Künzli direktas fortan kritikon kontraŭ la redaktado de la oficiala organo de UEA. "Ĉiu numero fariĝas pli seninteresa, formala kaj oficialeca. La oktobra numero estas kulmino de tiu malpleneco", li skribis en mesaĝo rekte adresita al naŭdek personoj, interalie al la estraranoj de UEA. Kun kompreno al la kritiko reagis interalie la antaŭa redaktoro de la revuo, István Ertl, kaj unu el la estraranoj de UEA. Kompare kun la pasinta jaro, la kvanto de membroj-abonantoj malkreskis je 168 personoj, kaj kompare kun la stato antaŭ dek jaroj la malkresko estas 800 personoj.

Revuo de UEA ”je kulmino de malpleneco” - Legu pli...

Nova retejo kolektas komputilajn informojn kaj novaĵojn

Nova retejo kolektas komputilajn informojn kaj novaĵojn

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-17 10:28

Multaj esperantistoj daŭre evitas supersignojn en siaj retmesaĝoj, kvankam tio plej ofte eblas - simple ĉar ili ne scias, kiel fari. Tio estas nur unu el la problemoj, kiujn volas helpi solvi la nova reta projekto ĉe ikso.net - blogo, kiu kolektas utilajn informojn, konsilojn kaj novaĵojn kun rilato al komputiloj kaj interreto.

Nova retejo kolektas komputilajn informojn kaj novaĵojn - Legu pli...

La informa blogo de ikso.net

En tiu ĉi blogo oni povos trovi plej diversajn informojn pri la komputila mondo. Laŭplane en la blogo aperu artikoloj kaj novaĵoj kaj por spertaj uzantoj de komputiloj kaj por homoj, kiuj havas nur bazajn sciojn pri tiuj temoj.

La informa blogo de ikso.net - Legu pli...

Firefox nun oficiale en Esperanto

Firefox nun oficiale en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-18 08:27

Oficiala versio de la populara, libera retnaviga programo Firefox, foje nomata ankaŭ "Fajrovulpo", nun ekzistas ankaŭ en Esperanto.

Firefox nun oficiale en Esperanto - Legu pli...

Ĉinaj universitataj studentoj lernas Esperanton retbabilante

Ĉinaj universitataj studentoj lernas Esperanton retbabilante

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-19 18:09

En la ĉina urbo Foshan, proksima al Kantono, la 17-an de oktobro okazis interesa lerneja eksperimento, ene de la kurso de Esperanto instruata ĉe la Altlernejo pri Porprofesiaj kaj Teknikaj studoj de tiu urbo. Profitante la bonajn teknikajn eblecojn de la lernejo oni starigis retbabiladon kun pola esperantistino, Grazyna, mem instruistino, de la urbo Toruń.

Ĉinaj universitataj studentoj lernas Esperanton retbabilante - Legu pli...

Vortareto por lernantoj ankoraŭ neperfekta

Vortareto por lernantoj ankoraŭ neperfekta

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-24 18:39

Ĵus aperis ĉe la brazila eldonejo Pentuvio la unua eldono de ilustrita nur-esperanta vortareto por lernantoj, kun la mallonga nomo iOREL - Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto. La vortareto estas kompilita de Luiz Portella kaj enhavas iom pli ol 2.500 radikojn. Bertilo Wennergren, respondeculo pri ĝenerala vortaro ĉe la Akademio de Esperanto, opinias la ideon de la vortaro tre laŭdinda, sed trovas kelkajn misojn en la realigo. Luiz Portella jam planas novajn vortarojn. Laŭ la kompilinto Luiz Portella iOREL estas bezonata, ĉar delonge mankas konciza kaj aktuala nur-esperanta vortaro por lernantoj. En 2001 aperis Baza Esperanta Radikaro de Wouter Pilger, sed ĝi jam estas elĉerpita. Elĉerpita kaj ĝenerale ne plu aktuala estas Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto de Vilho Setälä, aperinta en 1969. Ambaŭ tiuj verkoj servis kiel fonto por la nuna eldonaĵo.

Vortareto por lernantoj ankoraŭ neperfekta - Legu pli...

Bernard Golden forpasis

Bernard Golden forpasis

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-27 16:59

La 19-an de oktobro en la aĝo de 82 jaroj forpasis la konata esperantisto kaj dumviva membro de UEA, Bernard Golden. Lin funebras la vidvino Eva Golden kaj la du filoj Daniel Lariko kaj David Alko. Bernard Golden naskiĝis la 23-an de novembro 1925 en Newark, Nov-Ĵerzejo, Usono. Li estis arkeologo kaj aŭtoro de pli ol 1.800 artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj en Esperanto. Lia verkado estis tiel abunda, precipe sed ne nur en la esperantologia kampo, ke iutempe oni uzis la neologismon goldeni en la signifo "abunde verki por ĉiaj periodaĵoj".

Bernard Golden forpasis - Legu pli...

1887 anoj de UEA uzas la retan Jarlibron

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-31 08:26

La nombro de individuaj membroj de UEA, kiuj registriĝis kiel uzantoj de la reta Jarlibro, atingis 1887 la 23-an de oktobro. Proksimume triono de la individuaj membroj utiligas tiun eblon, kiu estis enkondukita en aprilo 2005 kaj kies plej evidenta avantaĝo kompare kun la presita Jarlibro estas ĝia konstanta ĝisdateco. Ne nur la adresinformoj de delegitoj estas aktualaj, sed ankaŭ novaj delegitoj troviĝas tie tuj post la registro de ilia delegiteco en la Centra Oficejo.

1887 anoj de UEA uzas la retan Jarlibron - Legu pli...

Esperanto kiel virtuala realo

Esperanto kiel virtuala realo

de Redakcio Laste modifita: 2008-11-01 20:41

En sia artikolo pri ludoj de "virtuala realo" nia aŭtoro Steven Brewer konstatas, ke iasence Esperantujo similas al tia ludo: "La reala mondo estas ofte malfeliĉa - multaj homoj ne havas bonan memsenton rilate siajn atingojn, postenojn kaj ĉiutagan laboron. Tiaj ludoj estas allogaj precipe ĉar ili proponas la ŝancon fariĝi parto de io grava kaj pli granda." Steven Brewer atentigas, ke en ludoj pri virtuala realo oni povas evoluigi diversajn kapablojn, kiuj utilas ankaŭ en la malvirtuala mondo. Tamen, la granda defio laŭ li estas entrepreni la paŝon el la luda mondo al la eksterluda realo.

Esperanto kiel virtuala realo - Legu pli...

Eksigo de ĉefdelegito - unua etapo en la skismo de UEA

Eksigo de ĉefdelegito - unua etapo en la skismo de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2008-11-06 20:32

Precize antaŭ okdek jaroj okazis la afero Delanoue, kies postsekvoj grave kontribuis al la posta skismo kaj al pli ol dek jaroj da dissplitiĝo de Universala Esperanto-Asocio. Diskutoj pri miszorgitaj financoj de UEA, disputoj, kalumnioj kaj reciprokaj akuzoj fine kaŭzis la eksigon de Georges Delanoue kiel ĉefdelegito de UEA en Francio. En sia artikolo nia aŭtoro Jean Amouroux rakontas pri la ŝtormaj turniĝoj en la historio de UEA en la jaroj inter la du mondmilitoj, protestaj demisioj, movo de la Centra Oficejo al Britio kaj la alternativa centro, restinta en Svisio.

Eksigo de ĉefdelegito - unua etapo en la skismo de UEA - Legu pli...

Kritiko kontraŭ Haider ne plaĉis al LSG-ano

Kritiko kontraŭ Haider ne plaĉis al LSG-ano

de Redakcio Laste modifita: 2008-11-16 17:41

Kritika artikolo pri la aŭstria politikisto Jörg Haider, aperinta post lia morto en la gazeto de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG), kondukis al laŭta eksiĝo el la asocio. Aŭstria subtenanto de la dekstra politiko de Haider akuzis la redakcion de la asocia gazeto "Forumo" pri mensogado, kaj proteste forlasis ne nur la diskutejon de LSG, sed la tutan asocion.

Kritiko kontraŭ Haider ne plaĉis al LSG-ano - Legu pli...

Nova libro de Ziko van Dijk popularigas Vikipedion

Nova libro de Ziko van Dijk popularigas Vikipedion

de Redakcio Laste modifita: 2008-11-12 00:39

Dum la Universala Kongreso en Roterdamo oni multe interesiĝis pri Vikipedio, kiel atestis tri bone vizititaj aranĝoj. Montriĝis, ke multaj homoj deziras ne dependi de helppaĝoj en la reto, sed havi praktikan instrulibron apud la komputilo. Jam elĉerpiĝis la populara "Manlibro pri Vikipedio", kaj por plenigi la breĉon nun aperis la nova verko "Vikipedio por vi", de Ziko van Dijk. Ĝi klarigas la fenomenon Vikipedio kaj funkcias ankaŭ kiel lernolibro, kiu montras kiel oni povas partopreni en la projekto. La libro estos prezentita fine de novembro en la malferma tago de la Centra Oficejo. Jam nun legantoj de Libera Folio povas konatiĝi kun ĉerpaĵo el la verko, pri la multlingveco de la Vikipedia projekto, kaj pri la esperantlingva Vikipedio.

Nova libro de Ziko van Dijk popularigas Vikipedion - Legu pli...

Hezito haltigis romanon de Verne pri Esperanto

Hezito haltigis romanon de Verne pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-08 12:35

La mondfama franca verkisto Jules Verne estas inter esperantistoj aparte konata pro tio, ke li estis la honora prezidanto de la Esperanto-grupo en sia hejmurbo Amiens. Aliĝante al la grupo en 1903, li promesis ankaŭ verki romanon, en kiu Esperanto havu gravan rolon. Li efektive eklaboris pri la temo de stud-komisiono, sendita en la kernon de Afriko, kie Esperanto estas parolata. La verkoj de Jules Verne jam dum jarcento aperas en enormaj eldonkvantoj en dekoj da lingvoj, kaj lia romano, en kiu Esperanto estis prezentota en pozitiva lumo, certe povintus influi la popularecon de la lingvo. La romano tamen neniam estis finverkita, kaj ĝis nun oni supozis, ke la verkadon interrompis la morto de Jules Verne en 1905. Nia aŭtoro Abel Montagut, verkinto de la katalunlingva romano "El manuscrit de Jules Verne" (2003), esploris la aferon, kaj povis konstati, ke Jules Verne konscie decidis interrompi la verkadon. La detalojn de sia esploro li promesas malkaŝi en prelego, prezentota en la Kataluna Kongreso de Esperanto en decembro.

Hezito haltigis romanon de Verne pri Esperanto - Legu pli...

Nescio de la angla mortigis dudek maristojn

Nescio de la angla mortigis dudek maristojn

de Redakcio Laste modifita: 2008-11-23 18:46

Sekreta, kvincifera kodo, krajone skribita sur komputila terminalo, kontribuis al la morto de dudek personoj en rusia nuklea submarŝipo la 8-an de novembro. Sed la ĉefa kialo de la tragedio kredeble estis, ke multaj rusiaj mararmeanoj ne tre bone scias la anglan. La ŝipo estas mendita de la barata ŝtato, kaj ĉiuj instrukcioj estas en la angla. Kiam rusa matroso provis manipuli termostaton, li akcidente ŝaltis la fajroestingan sistemon.

Nescio de la angla mortigis dudek maristojn - Legu pli...

Paperaj membroj ŝveligas Hungarian Esperanto-Asocion

Paperaj membroj ŝveligas Hungarian Esperanto-Asocion

de Redakcio Laste modifita: 2008-11-29 20:33

Laŭ lastatempaj statistikoj publikigitaj de UEA, la kvanto de asociaj membroj en Hungario dum la pasinta jaro dekobliĝis, de 142 al 1.348. La fulma kresko en Hungario grave beligis la ciferojn de UEA, kiu daŭre povas fieri pri pli ol 11.000 asociaj membroj. La efektiva situacio en Hungario tamen estas alia ol ŝajnas indiki la belaj ciferoj. La movado estas dividita en du malamikajn frakciojn, la lasta sidejo de Hungaria Esperanto-Asocio iĝis seksgvatejo, mankas spuroj de la supozeble mil-membra aktivado, kaj apenaŭ videblas la asertata Esperanto-rilata agado de la freŝe fonditaj surpaperaj fondaĵoj, gajnintaj signifajn ŝtatajn subvenciojn.

Paperaj membroj ŝveligas Hungarian Esperanto-Asocion - Legu pli...

Ĝangalo portugaliĝis

Ĝangalo portugaliĝis

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-04 18:39

Definitive malaperis el la reto la iam furora esperantlingva retejo Ĝangalo. La adreso plu ekzistas, sed la enhavo nun estas en la portugala lingvo. La portugala paĝaro anstataŭanta Ĝangalon temas pri la konata pola pedagogo Janusz Korczak, kun la anglalingva nomo "Korczak Books". Rilato al Esperanto ŝajnas tute foresti, se ne kalkuli la fakton, ke la adreso estas posedata de esperantisto.

Ĝangalo portugaliĝis - Legu pli...

”Esencoj” malaperis pro nepagita fakturo

de Redakcio Laste modifita: 2008-11-29 19:09

La novaĵretejo Esencoj pro nepagita fakturo jam de du semajnoj ne funkcias. Pro la sama nepagita fakturo malaperis el la reto la retejo Hungario.hu. Laŭ la prizorganto László Szőke la retejoj tamen ne mortis definitive, sed baldaŭ reviviĝos.

”Esencoj” malaperis pro nepagita fakturo - Legu pli...

Senpruva kvalifikado estas falsaĵo

Senpruva kvalifikado estas falsaĵo

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-05 06:32

Hungaria Esperanto-Asocio sendis tre ampleksan reagon al lastatempa artikolo aperinta en Libera Folio. Kvankam la reago imputas al Libera Folio diversajn asertojn neniam faritajn, ni aperigas ĝin komplete kaj senŝanĝe, kun la origina titolo. Legantoj kiuj interesiĝas pri la detaloj - kaj havas fortojn tralegi la longan tekston, multe pli ampleksan ol la origina artikolo - mem povos kompari la artikolon de Libera Folio kaj la refutojn de Hungaria Esperanto-Asocio. Eble plej interesaj el la komentoj de HEA estas la finaj kvar punktoj, kiuj rilatas al ĝis nun nekonataj "fraŭdakuzoj" kaj estas subskribitaj "estraro de HEA". Laŭ tiu komento oni povus suspekti, ke estas okazanta polica enketado kun ia rilato al HEA, sed ion tian ne asertis Libera Folio.

Senpruva kvalifikado estas falsaĵo - Legu pli...

Malferma tago de UEA kun 110 vizitantoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-05 05:47

La 29-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en sabato, la 29-a de novembro, allogis 110 vizitantojn el 14 landoj. En la agadkalendaro de UEA ĝi estis la lasta aranĝo dediĉita al la 100-jariĝo de la Asocio. La programo estis abunda. La ĉefa preleganto estis la ĉi-jara Grabowski-premiito Andreas Künzli, kiu faris du prelegojn.

Malferma tago de UEA kun 110 vizitantoj - Legu pli...

Pasporta Servo iĝas reta, sed ne nur

Pasporta Servo iĝas reta, sed ne nur

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-08 12:33

Unu el la plej popularaj servoj en Esperantujo nun faras grandan paŝon en la reta mondo. Post funkciigo de nova administra sistemo la gastigantoj de Pasporta Servo povos ne nur aliĝi al la servo rete, sed ankaŭ rekte prilabori la informojn pri si mem. Samtempe, post 15-jara laboro, Derk Ederveen nun transdonos la administradon de Pasporta Servo al nova generacio.

Pasporta Servo iĝas reta, sed ne nur - Legu pli...

Kruelaĵoj en Kongolando malhelpis al Verne verki pri Esperanto

Kruelaĵoj en Kongolando malhelpis al Verne verki pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-10 17:11

En la antaŭa artikolo pri la nefinita romano de Jules Verne, "Voyage d’études" (1903), Abel Montagut venis al la konkludo ke, laŭ la konservita formo, la manuskripto de ĉi tiu romano antaŭvidas harmonian, idealan koloniadon en la franca Kongolando, kie Esperanto ludas faciligan rolon por civilizacio kaj komerco. Laŭ la esploroj , la plej verŝajna kaŭzo de la haltigo estis la duboj kaj hezitoj kiujn vekis en la animo de Jules Verne la tiutempaj neatenditaj novaĵoj pri Kongolando, scenejo de la romano. Tiuj novaĵoj ŝancelis la optimisman panoramon kaj la naivan perspektivon kiujn li ekprezentis.

Kruelaĵoj en Kongolando malhelpis al Verne verki pri Esperanto - Legu pli...

Ziko van Dijk malkaŝas sekretojn de la UEA-arkivo

Ziko van Dijk malkaŝas sekretojn de la UEA-arkivo

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-11 20:49

Kontraŭjudaj sintenoj en Pollando 1959, la fiasko de Lapenna en Novjorko kaj estiĝo de Biblioteko Hector Hodler. Jen kelkaj temoj en la nova verko de Ziko van Dijk. Antaŭ du jaroj aperis lia germanlingva doktoriĝa disertaĵo pri la politika historio de UEA. En tiu verko li montris, kiel la monda politiko kaj politikaj cirkonstancoj en unuopaj landoj influis la agadon de UEA. Nun li aperigis novan historian verkon pri UEA, ĉi-foje en Esperanto. Tamen ne temas pri traduko de la disertaĵo, sed pri kolekto de artikoloj pri diversaj, foje eĉ iom anekdotecaj okazaĵoj en la historio de la asocio. En intervjuo de Libera Folio Ziko van Dijk rakontas pri sia nova verko.

Ziko van Dijk malkaŝas sekretojn de la UEA-arkivo - Legu pli...

Unesko invitas al granda Zamenhof-festo

Unesko invitas al granda Zamenhof-festo

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-16 20:06

Unesko ĉi-jare unuafoje decidis aranĝi Zamenhof-feston en sia propra Pariza sidejo. La ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura, invitis ducenton da esperantistoj kaj same multajn neesperantistojn al solena konferenco kun la titolo "Esperanto, lingvo justa". Kuninvitantoj estas la ambasadoroj de Pollando kaj Litovio ĉe Unesko, kiuj persone ĉeestos la aranĝon. La evento okazos la 15-an de decembro en kunlaboro kun UEA kaj subtenate de la Kultura sektoro de Unesko.

Unesko invitas al granda Zamenhof-festo - Legu pli...

Mesaĝo de Probal Dasgupta al Unesko-konferenco

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-16 20:34

Mesaĝo de la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, estis laŭtlegita dum la solena konferenco pri Esperanto en la Pariza sidejo de Unesko lunde la 15-an de decembro 2008. Laŭ ĉeestintoj la konferenco estis granda sukceso. Libera Folio publikigas la kompletan tekston.

Mesaĝo de Probal Dasgupta al Unesko-konferenco - Legu pli...

Solena konferenco en la sidejo de Unesko

Solena konferenco en la sidejo de Unesko

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-26 08:57

La Zamenhof-taga konferenco en la sidejo de Unesko estis granda sukceso. Tion opinias Louis Zaleski-Zamenhof, la nepo de la kreinto de Esperanto, kiu mem estis invitita fari prelegon pri sia avo. Kiel reprezentanto de la ĝenerala direktoro de Unesko elpaŝis programspecialisto Mauro Rosi, kiu aparte dankis al UEA pro multlingvaj tradukoj de la mesaĝo de la ĝenerala direktoro pri la Internacia Jaro de Lingvoj. La tuta aranĝo okazis en la franca kaj en Esperanto, kun samtempa interpretado en ambaŭ direktoj. Post prelegoj okazis ankaŭ debato, dum kiu estis traktitaj interalie demandoj pri la kulturo de Esperanto kaj pri ĝia instruado. La publiko ne tute plenigis la 400-lokan salonon.

Solena konferenco en la sidejo de Unesko - Legu pli...

La papo bondeziris en Esperanto

La papo bondeziris en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-30 21:47

Benedikto la 16-a ĉi-jare daŭrigis la tradicion kaj inter alilingvaj bondeziroj eldiris siajn kristnaskajn kaj novjarajn salutvortojn ankaŭ en Esperanto. Kiel kutime, en la popolamaso en Vatikano ĉeestis esperantistoj, kiuj levis ŝildon kun la vorto "Esperanto" kiam aŭdiĝis la esperantlingva saluto. La ŝildo bone videblis en la rekta televida elsendo, sed la itala televido spite tion mise asertis, ke temis pri saluto en la indonezia lingvo. La teksto "saluto en Esperanto" aperis sur la televidekrano nur kiam la papo jam parolis latine.

La papo bondeziris en Esperanto - Legu pli...

La teorio de Zamenhof kontraŭdiras sin mem

La teorio de Zamenhof kontraŭdiras sin mem

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-28 16:45

Laŭ Zlatko Tišljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, neŭtrala internacia lingvo ne povas ekzisti, ĉar lingvo estas ne nur komunikilo sed ankaŭ memidentigilo. Tial diversaj internaciaj lingvoj laŭ li ĉiam konkuros inter si, kaj Esperantistoj unuavice devus strebi igi Esperanton la lingvo de Eŭropa Unio: "Sekve, mi agas konscie por tio ke iam Esperanto fariĝu eŭropunia lingvo, lingvo de eŭropunia identeco, kio signifas ke ĝi detruus la klasikan Esperanto-movadon kun sia interidea teorio kaj idealismoj. Tiun ĉi duan konsekvencon mi kompreneble ne ŝatas, ĉar ankaŭ mi ĝuas ties varman komforton kaj solidaron, sed mi scias ke ne estas alia vojo por la efektiva celo de Zamenhof transformi la lingvon al granda monda lingvo kun forta internacia rolo."

La teorio de Zamenhof kontraŭdiras sin mem - Legu pli...

Sojle al espero

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-29 21:32

En sia novjara mesaĝo kun la titolo "Sojle al espero" la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio atentigas, ke UEA skribis la koncepton de homaj rajtoj en sian statuton jam en 1947, unu jaron antaŭ la akcepto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Laŭ Probal Dasgupto speciale la savado de la lingva kaj kultura trezoro de la homaro apartenas al la daŭra labora tagordo la asocio. Ni publikigas la kompletan tekston de la novjara mesaĝo.

Sojle al espero - Legu pli...

Reta propono al Obama entuziasmigas esperantistojn

Reta propono al Obama entuziasmigas esperantistojn

de Redakcio Laste modifita: 2009-01-05 17:32

Dum la lastaj tagoj de decembro en multegaj esperantistaj retforumoj cirkulas instigoj voĉdoni por propono enkonduki Esperanton kiel la unuan fremdan lingvon en la lernejoj de Usono. La propono dum iom da tempo estis la plej populara en sia kategorio, kaj multaj esperantistoj ŝajnas kredi, ke la rezulto de la reta voĉdonado efektive povus iel influi la politikon de la estonta prezidento de Usono. Tamen la koncerna paĝaro eĉ ne apartenas al la teamo de Barack Obama.

Reta propono al Obama entuziasmigas esperantistojn - Legu pli...

Internacia Seminario ne plu okazos

Internacia Seminario ne plu okazos

de Redakcio Laste modifita: 2009-01-11 21:24

La legenda junulara aranĝo IS (Internacia Seminario), de pli ol kvindek jaroj ĉiusilvestre organizita en malsama urbo de Germanio, ne plu okazos. La sama sorto trafas ankaŭ la pli freŝdate elpensitan junularan novjaran aranĝon kun la nomo AS (Ago-Semajno), okazintan ekde decembro 2002 fine de ĉiu jaro en Pollando aŭ Slovakio. Ekde la venonta jarŝanĝo la du aranĝoj IS kaj AS kuniĝos en unu, kies nomo tamen ne iĝos simile verbofinaĵa "OS", sed "Junulara E-Semajno". La litero E en la nomo laŭ la aranĝantoj ne nepre signifas "Esperanto".

Internacia Seminario ne plu okazos - Legu pli...

Forpasis Ada Csiszár

Forpasis Ada Csiszár

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-27 08:12

La 20-an de novembro forpasis Ada Csiszár, la precipa prizorganto de la spirita kaj materia heredaĵo de Kálmán Kalocsay.

Forpasis Ada Csiszár - Legu pli...

Esperanto-flagoj logas ŝtelistojn en Litovio

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-06 00:49

Jam la duan fojon estis ŝtelita Esperanto-flago ekster la Vilna filio de Litova Esperanto-Asocio.

Esperanto-flagoj logas ŝtelistojn en Litovio - Legu pli...