Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008

2008

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2008-01-05 09:52
Artikoloj de la jaro 2008
Pola Esperantisto plu aperos, Fonto ne

Pola Esperantisto plu aperos, Fonto ne

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-11 09:53

En la decembra numero de la revuo Esperanto aperis redakcia informo, laŭ kiu la revuo Pola Esperantisto ĉesas aperi, kaj ĝin "anstataŭas" la revuo Fonto, kiu mortis en 2006, sed kiu laŭ la revuo Esperanto rekomencos aperi en 2008. La komplete malĝustaj asertoj en la revuo gvidis al agitita korespondado inter la respondeculoj de Pola Esperanto-Asocio kaj UEA. "Mi nome de Pola Esperanto-Asocio protestas kontraŭ ĉi tiu proponata solvo de la problemo, ĉar ĝi igas al nia Asocio maljustaĵon kaj malprofiton", skribis Halina Komar, la prezidanto de PEA, responde al la propono korekti la misajn informojn nur en la februara numero de la revuo de UEA. Efektive Pola Esperantisto plu aperados, dum la revuo Fonto ja ne reaperos.

Pola Esperantisto plu aperos, Fonto ne - Legu pli...

Belga esperantisto akuzata pri seksatenco kontraŭ infano

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-13 19:16

Konata belga esperantisto en decembro estis arestita, kaj ĝis nun restas en malliberejo. La polico esploras akuzon, laŭ kiu li kulpis pri seksaj atencoj kontraŭ knabino, kiun li instruis en la 1990-aj jaroj. La esperantisto mem deklaras, ke li pri nenio kulpas, kaj apelaciis al sekva instanco por ke li estu senprokraste liberigita. La apelacia komisiono longigis la arestotempon je unu monato.

Belga esperantisto akuzata pri seksatenco kontraŭ infano - Legu pli...

Litova ŝtato financas kongreson de esperantistaj ĵurnalistoj

Litova ŝtato financas kongreson de esperantistaj ĵurnalistoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-16 11:27

Fine de majo en Litovio estos aranĝita kongreso de esperantistaj ĵurnalistoj, kiun financas la registaro de Litovio kaj la urbestraro de la ĉefurbo Vilno, kie okazos la kongreso. Laŭ la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas, la grandaj subvencioj eblis, ĉar Litova Esperanto-Asocio kaj Esperanto ĝenerale havas bonan reputacion kaj prestiĝon en Litovio.

Litova ŝtato financas kongreson de esperantistaj ĵurnalistoj - Legu pli...

Tutmonda ĵurnalista kongreso

Tutmonda kongreso de Esperantistoj-ĵurnalistoj en Litovio 26-30-an de majo 2008.

Tutmonda ĵurnalista kongreso - Legu pli...

Tutmonda ĵurnalista kongreso

(Vilno, Litovio, de 2008-05-26 09:45 al 2008-05-30 17:45)

La Tutmonda kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj okazos en la malnova urbodomo de Vilno de la 26-a ĝis la 30-a de majo kun la ĉeftemo Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto. Pro la registaraj subvencioj la partopreno, loĝado kaj manĝado estos senpagaj por la ĉeestantaj ĵurnalistoj

Tutmonda ĵurnalista kongreso - Legu pli...

UEA denove sub 6.000 individuaj membroj?

UEA denove sub 6.000 individuaj membroj?

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-21 10:31

Dum la jaroj 2003-2005 la membrokvanto de UEA evoluis pozitive, sed dum la lastaj du jaroj denove rimarkeblas ioma malkresko. La kvanto de individuaj membroj tamen falis nur marĝene, de 6.107 en 2005 al 6.066 en 2006. Por la pasinta jaro la kvanto de indivuaj membroj ĝis nun ne atingis la magian limon de 6.000, sed la ĝenerala direktoro esperas, ke malfruaj aliĝantoj savos la statistikon de 2007.

UEA denove sub 6.000 individuaj membroj? - Legu pli...

Primitiva renkontiĝo

(Den Dolder, Nederlando, de 2008-04-30 15:45 al 2008-05-04 15:45)

Jam antaŭĝoju la Primitivan Renkontiĝon!

Primitiva renkontiĝo - Legu pli...

400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson

400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-22 09:23

En septembro 2008 ĉiuj legantoj de la prestiĝa pola tutlanda ĵurnalo Gazeta Wyborcza ricevos kun la gazeto ankaŭ kompakt-diskon kun kurso de Esperanto kaj ampleksa prezento de la Esperanto-movado. La diskon laŭ mendo de la urbo Bjalistoko produktos la teamo de E@I (ikso.net), kaj la eldonon financos la urbo mem. La eldono de la disko estas parto de granda informa kampanjo pri Esperanto, iniciatita de la urbo Bjalistoko lige kun la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof en 2009.

400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson - Legu pli...

Dennis Keefe: "Demandu antaŭ ol respondi!"

Dennis Keefe: "Demandu antaŭ ol respondi!"

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-22 11:35

Laŭ Dennis Keefe, spertulo pri merkatiko, esperantistoj povus multe pli efike ol nun uzi diversajn lingvajn eventojn por informi pri Esperanto. Sed por tio necesus, ke ili lernu aŭskulti, ne nur paroli, diras Keefe: "Kiam mi laboris ĉe IBM kaj mi volis konvinki firmaon aĉeti novan komputilsistemon, mi komencis per multege da demandoj (tio povis daŭri ses monatojn aŭ pli!). Kelkaj el la principoj de IBM, kun modifoj, povas konveni ankaŭ al nia esperanta laboro. La publiko multe pli aŭskultos nin se ni mem komprenas ĝiajn motivojn kaj pensmanierojn. Pro la fakto ke ĉiu individuo povas havi sian specialan motivon por lerni aŭ ne lerni Esperanton, estus pli bone ekkoni tiujn motivojn per starigo de trafaj demandoj."

Dennis Keefe: "Demandu antaŭ ol respondi!" - Legu pli...

La urbo Bjalistoko financos novan Esperanto-centron

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-22 09:25

La urbo Bjalistoko, kie naskiĝis Ludoviko Zamenhof, decidis proprakoste renovigi historian konstruaĵon ĉe la strato Warszawska 15 kaj destini ĝin por la sidejo de Esperanto-Centro. Laŭ la plano la Esperanto-centro devas esti preta kaj ekipita por inaŭguro dum la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko en julio 2009.

La urbo Bjalistoko financos novan Esperanto-centron - Legu pli...

Forpasis Claude Piron

Forpasis Claude Piron

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-24 13:47

La 22-an de januaro en sia hejmo en Gland, Svisio, en la aĝo de 76 jaroj, pro koratako forpasis Claude Piron, konata esperantlingva verkisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de Universala Esperanto Asocio.

Forpasis Claude Piron - Legu pli...

La retejo de Claude Piron

Claude Piron (1931-2008) estis svisa psikologo kun forta intereso pri lingvoj, diplomito de la Interpretista Lernejo de Ĝeneva Universitato. Li laboris ok jarojn en Monda Organizo pri Sano, i.a. en Orienta Azio kaj Afriko. Trejnita kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion en 1969 en la ĝeneva regiono (de 1999 en Gland, Svislando). Li instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis emeritiĝo en 1994. Lia verko "Le défi des langues" ("La lingva defio"), kiu estas iom psikanalizo de internacia komunikado, estis eldonita ĉe L'Harmattan (Parizo) en 1994. Li publikigis en Esperanto ok romanojn, plurajn novelarojn, poemaron kaj kantokasedon. Li publikigis diverslingve multajn artikolojn pri internacia kaj interkultura komunikado, kaj pri psikologio. Li aŭtoris aŭ kunaŭtoris tri franclingvajn librojn pri psikologiaj temoj.

La retejo de Claude Piron - Legu pli...

Forpasis Don Harlow

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-27 22:51

La 27-an de januaro, post longdaŭra malsano, en Kalifornia hospitalo forpasis la konata usona esperantisto Don Harlow.

Forpasis Don Harlow - Legu pli...

Ekspozicio pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento

Ekspozicio pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-02 20:40

En la Eŭropa Parlamento en Bruselo la 30-an kaj 31-an de januaro videblas ekspozicio pri la temo "Esperanto kiel perilo de translimaj junularaj kontaktoj". La ekspozicio povis okazi pro subteno de Ljudmila Novak, slovena ano de la Eŭropa Parlamento. Ŝi mem lernis Esperanton en sia junaĝo, kaj plu simpatias al la lingvo, kvankam ŝi ne aktive parolas ĝin. La ekspozicion praktike organizis kaj financis Eŭropa Esperanto-Unio, kaj la inaŭguron ĉeestis Sean Ó Riain, prezidanto de EEU kaj irlanda diplomato, kiu antaŭ nelonge estis taskita direkti la retan sekcion de la ĵus kreita irlandlingva tradukservo de la Eŭropa Komisiono.

Ekspozicio pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento - Legu pli...

EU-raporto reproponas: ”Ĉiuj sciu tri lingvojn”

EU-raporto reproponas: ”Ĉiuj sciu tri lingvojn”

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-11 09:40

La Eŭropa Komisiono komisiis al tiel nomita "Grupo de Intelektuloj por Interkultura Dialogo", estrata de Amin Maalouf, raporti pri la temo "Kiel lingva diverseco povus fortigi Eŭropon", esplori pri la ligoj inter lingva diverseco kaj Eŭrop-unia identeco. La rezulta 30-paĝa raporto ĵus aperis. Laŭ Aleks Kadar, kiu atente tralegis la raporton, la raporto estas interesa, sed "apenaŭ progresiga laŭ lingvopolitika kaj lingvodemokratia vidpunkto". Unu el la ĉefaj ideoj de la raporto estas, ke en ĉiuj EU-landoj devus esti fluaj parolantoj de ĉiuj EU-lingvoj, kaj ke rilatoj inter ajnaj du EU-landoj devus baziĝi sur la lingvoj de tiuj du landoj, ne sur ajna komuna pontolingvo. Samtempe la raporto klare akceptas kiel elirpunkton la rolon de la angla ĝuste kiel tia pontolingvo.

EU-raporto reproponas: ”Ĉiuj sciu tri lingvojn” - Legu pli...

Seks-akuzita esperantisto liberigita

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-04 17:29

Vendrede la 1-an de februaro, post pli ol ses semajnoj en prizono, estis provizore liberigita la konata belga esperantisto akuzita pri seksaj atencoj kontraŭ juna knabino.

Seks-akuzita esperantisto liberigita - Legu pli...

Leonard Orban rifuzas Esperanton en EU

Leonard Orban rifuzas Esperanton en EU

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-15 11:34

Leonard Orban, la ano de la Eŭropa Komisiono kun respondeco pri multlingveco, komence de februaro skribe respondis al la grandkvantaj komentoj de esperantistoj, aperintaj en la retforumo de EU pri multlingveco. Laŭ Orban ekzistas pluraj motivoj, pro kiuj Esperanto ne povas iĝi pontolingvo en Eŭropa Unio. Unuflanke li atentigas, ke kreado de kompletaj terminaroj por tute novaj uzokampoj de Esperanto estus enorma, multekosta laboro. Aliflanke li asertas, ke ekesto de pontlingvoj estas "historie spontana fenomeno socilingvistika, ne rezulto de decidoj leĝofaraj kaj politikaj". Samtempe li diras, ke li mem "ne kredas" je pontolingvoj, sed ne komentas la ĉiam kreskantan rolon de la angla kiel ĝuste tia pontolingvo en EU.

Leonard Orban rifuzas Esperanton en EU - Legu pli...

Spegulo volas kompletigi, ne konkurenci

Spegulo volas kompletigi, ne konkurenci

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-13 23:23

En la tria semajno de februaro aperas la unua numero de nova kultura revuo. Ĝi naskiĝis post la transiro de Pola Esperantisto en la manojn de Pola Esperanto-Asocio, kiam la antaŭaj redakcianoj de Pola Esperantisto, Kazimierz Leja kaj Tomasz Chmielik, decidis fondi novan revuon kun la nomo Spegulo. En intervjuo donita al Libera Folio ĉefredaktoro Tomasz Chmielik rakontas, ke la nova revuo ne volas konkurenci kun la jam ekzistantaj periodaĵoj, sed ja kompletigi ilin. Li kredas, ke en la esperanta merkato estas sufiĉe da loko por ĉiuj. Eblas spekti la mallongan intervjuon per Ipernity.

Spegulo volas kompletigi, ne konkurenci - Legu pli...

Buller esploras pri nova UK en Kubo 2010

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-13 23:34

Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, vizitis Kubon de la 2-a ĝis la 9-a de februaro laŭ invito de Kuba Esperanto-Asocio. La celo de lia vizito estis esplori la kondiĉojn por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto en Havano en la jaro 2010. Kun subteno de ŝtataj, urbaj kaj turismaj aŭtoritatoj KEA invitas la esperantistan mondrenkontiĝon al Kubo jam por la dua fojo. Unuafoje la UK okazis en la kuba ĉefurbo en julio 1990.

Buller esploras pri nova UK en Kubo 2010 - Legu pli...

EU financos peresperantan tradukprojekton de infanlibroj

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-16 14:20

La Eŭropa Komisiono aprobis tradukprojekton de infanlibroj, en kiu Esperanto rolas kiel pontolingvo. EU financos per 64 000 eŭroj la projekton, en kiu infanlibroj pere de Esperanto estos tradukitaj inter la bengala, itala, slovena kaj kroata lingvoj, kaj poste distribuitaj en elementaj lernejoj.

EU financos peresperantan tradukprojekton de infanlibroj - Legu pli...

Aktuale.info uzos Esperanton por atingi alilingvanojn

Aktuale.info uzos Esperanton por atingi alilingvanojn

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-24 17:34

Novaĵoj pri Esperanto baldaŭ estos haveblaj ne nur en Esperanto. Meze de februaro en Poznano, Pollando, okazis intensa laborkunsido pri planata multlingva novaĵ-retejo, kiu laŭplane enhavos aktualajn, ĵurnalisme verkitajn novaĵojn kun rilato al Esperanto. La laborkunsidon partoprenis reprezentantoj de TEJO kaj UEA. Financado venas de la usona fondaĵo ESF, kaj pri kunordigo respondecas la teamo de E@I, kiu realigis ankaŭ la popularegan Esperanto-instruan retejon Lernu.net. Ankaŭ Libera Folio partoprenas la novan projekton, kiu baldaŭ estos ekkonstruata en la adreso Aktuale.info.

Aktuale.info uzos Esperanton por atingi alilingvanojn - Legu pli...

Barack Obama reklamata en Esperanto

Barack Obama reklamata en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-27 13:18

Barack Obama, kandidato al la usona prezidanteco, estas reklamata en Esperanto ĉe la multlingva film-retejo dotSUB.com. La originale anglalingva muzik-filmeto krom Esperanto estas tradukita al la araba, ĉina, franca, hispana kaj japana lingvoj. Krom la reklamfilmo pri Barack Obama en la retejo troveblas preskaŭ kvindek pliaj filmetoj kun kompleta esperanta traduko, kaj dudeko da filmoj originale en Esperanto.

Barack Obama reklamata en Esperanto - Legu pli...

UEA atingis 6.000 individuajn membrojn en 2007

UEA atingis 6.000 individuajn membrojn en 2007

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-24 17:58

UEA sukcesis ankaŭ en la jaro 2007 superi la limon de 6.000 individuaj membroj. Tion anoncis estrarano Ranieri Clerici en la diskutejo de la komitato de UEA.

UEA atingis 6.000 individuajn membrojn en 2007 - Legu pli...

Svisaj regionaj parlamentanoj subtenas Esperanton

Svisaj regionaj parlamentanoj subtenas Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-09 07:18

Kiel konsekvenco de informa kampanjo de Svisa Esperanto-Societo, 27 svisaj parlamentanoj en la kantono Neuchâtel nun decidis subskribi mocion favore al Esperanto. La teksto de la propono restas sur tre ĝenerala nivelo por eviti ĝian rifuzon en la parlamento. Mireille Grosjean, kunprezidanto de SES, tamen ne havas tre grandajn esperojn pri ĝia akceptiĝo, sed opinias pozitiva jam la fakton, ke la propono estis subskribita kaj, lige kun sia diskonigo komence de marto, donos pozitivan publikecon al Esperanto.

Svisaj regionaj parlamentanoj subtenas Esperanton - Legu pli...

Oostendorp: "Povi legi gazeton norvege, hispane aŭ frise"

Oostendorp: "Povi legi gazeton norvege, hispane aŭ frise"

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-01 10:20

La Eŭropa Komisiono komisiis al tiel nomita "Grupo de Intelektuloj por Interkultura Dialogo", estrata de Amin Maalouf, raporti pri la temo "Kiel lingva diverseco povus fortigi Eŭropon". La 30-paĝa raporto, pri kiu Libera Folio jam artikolis, interalie proponas, ke ĉiu loĝanto de EU aldone al la gepatra lingvo lernu libere elekteblan plian "persone adoptitan lingvon" ĝis gepatralingva nivelo. La konata esperantista lingvisto Marc van Oostendorp (kaj Gertjan Postma) en artikolo aperinta en la nederlanda gazeto "NRC Next" skribas, ke la ĉefa ideo de la Maalouf-raporto (persone adoptita lingvo) estas nerealigebla, kaj EU prefere devus alstrebi la "skandinavan" modelon, alivorte klopodon pasive regi aliajn lingvojn, diversnivele, laŭ oniaj diversaj bezonoj. Ili agnoskas ke ankaŭ ĉi tiu solvo estus ne sen malfaciloj, interalie necesus esplori kiom ĉi tiu modelo estus sen tro da problemoj adaptebla al lingvoj malpli intersimilaj ol la skandinavaj. Esperanton ili ne mencias en sia artikolo. La artikolo estis verkita en la nederlanda. La esperanta traduko estis farita de István Ertl kaj aperas ĉi tie kun la aprobo de Marc van Oostendorp.

Oostendorp: "Povi legi gazeton norvege, hispane aŭ frise" - Legu pli...

Camacho kaj Zamenhof kunloĝas en Tekstaro de Esperanto

Camacho kaj Zamenhof kunloĝas en Tekstaro de Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-09 18:04

La Tekstaro de Esperanto ĵus ekhavis novan adreson, kaj novan plibonigitan serĉilon. Ne plu necesas membriĝi por uzi la retejon, kiu enhavas pli ol kvar milionojn da vortoj da teksto el diversaj fontoj por esplorado de vortouzo kaj gramatiko de Esperanto. Estas multe da klasikaj Zamenhofaj tekstoj, sed ankaŭ artikoloj el Monato, la tuta Nova Testamento kaj originala beletro el diversaj epokoj. Inter la beletraĵoj rimarkeblas ekzemple La Majstro kaj Martinelli de Jorge Camacho, Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec kaj La Ŝtona Urbo de Anna Löwenstein. Sed kiel kaj kial la tekstoj eniris la tekstaron, kaj precize por kio tio utilas? Ni demandis al la ĉefa kompilinto.

Camacho kaj Zamenhof kunloĝas en Tekstaro de Esperanto - Legu pli...

Tekstaro de Esperanto

En 2002 “Esperantic Studies Foundation”, ESF, iniciatis projekton por starigi elektronikan lingvosciencan tekstaron (korpuson) de Esperanto. ESF kontraktis kun Bertilo Wennergren por plani kaj efektivigi la unuan projektofazon, kiu pretiĝis fine de Aprilo 2003. Helpis al Bertilo Wennergren “Korpusa Konsila Komitato” konsistanta el Ilona Koutny, Jouko Lindstedt, Carlo Minnaja kaj Chris Gledhill. La tekstomaso en Februaro 2008 ampleksis 4.675.412 vortojn. Esploristoj, kiuj volas alimaniere utiligi la tekstaron, povas elŝuti la tekstaron (krom la protektitaj tekstoj) kaj prilabori ĝin laŭ siaj celoj kaj bezonoj.

Tekstaro de Esperanto - Legu pli...

Mondvasta reklama ludo uzas Esperanton

Mondvasta reklama ludo uzas Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-16 21:25

La trian de marto en la reto estis lanĉita granda tutmonda reklama ludo ŝajne ligita kun la ĉi-jaraj olimpikoj en Ĉinio. La grandskala ludo kredeble estas finance subtenata de McDonald's, kaj uzas plurajn lingvojn. Centran rolon en la ludo havas skribaĵo en Esperanto. La tuto temas pri pluraj personoj diversloke en la mondo. Ĉiuj perdis sian memoron, kaj ĉiuj trovas sur sia brako enigman tatuaĵon en Esperanto, kun la teksto "Trovu la ringon perditan". La kreintoj de la ludo tamen forgesis havigi al si la retadreson trovularingonperditan.com, kaj ĝi nun estas kaptita de la brita esperantisto Tim Morley.

Mondvasta reklama ludo uzas Esperanton - Legu pli...

Bibliografia Esperanto-ekspozicio en Madrido

Bibliografia Esperanto-ekspozicio en Madrido

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-09 21:11

De la 11-a de februaro ĝis la 8-a de marto eblis viziti en la Madrida komerca centro Gran Vía de Hortaleza bibliografian ekspozicion Esperanto kun la titolo"De individua kreaĵo al kolektiva kreado". Ĝin organizis Hispana Esperanto-Federacio (HEF), kadre de sia pli ĝenerala projekto "Lingvoj, trezoro de la homaro, ilo por dialogo", kiu disvolviĝos dum 2008 kaj 2009 por celebri la Internacian Jaron de la Lingvoj, la Eŭropan Jaron de la Interkultura Dialogo kaj por kunmemori la 100-an datrevenon de Universala Esperanto-Asocio.

Bibliografia Esperanto-ekspozicio en Madrido - Legu pli...

Kimroj loĝas en Kimrujo, ĉu ĉilanoj en Ĉilo?

Kimroj loĝas en Kimrujo, ĉu ĉilanoj en Ĉilo?

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-18 17:19

En la verko "Rusoj loĝas en Rusujo" dek sep aŭtoroj esprimas sian subtenon al la uzo de -ujo por landnomoj. "La materialoj kolektitaj en ĉi tiu verko amplekse, diversangule kaj klarige pritraktas la problemon, por proponi praktikan, tute atentindan solvon, fakte revenon al la taŭga sistemo elpensita de la iniciatinto de la lingvo", skribas nia recenzanto José Antonio Vergara. Leginte la libron, li ankaŭ venis al la konkludo, ke lia propra lando nomiĝu ne Ĉilio, sed Ĉilo.

Kimroj loĝas en Kimrujo, ĉu ĉilanoj en Ĉilo? - Legu pli...

Germana esperantisto kaptita inter Rusio kaj Japanio

Germana esperantisto kaptita inter Rusio kaj Japanio

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-17 10:10

La 37-jara radikala germana esperantisto Martin Krämer la 3-an de marto estis arestita en la proksimeco de la orient-Rusia urbo Ĥabarovsk. Laŭ liaj propraj vortoj, li estis batita de la policanoj. Poste li pluveturis al Japanio, kie li planis kunlabori kun Libera Esperanto-Asocio de Hokkajdo por prepari protestojn kontraŭ la planata konferenco de la grupo G8. La japanaj aŭtoritatoj ne permesis al li eniri la landon, sed perforte remetis lin en la rusian ŝipon per kiu li alvenis. Ĉar lia rusia vizo intertempe eksvalidiĝis, li ankaŭ ne povas reiri al Rusio.

Germana esperantisto kaptita inter Rusio kaj Japanio - Legu pli...

Leonard Orban: ”En EU validas la lingvo-egaleco”

Leonard Orban: ”En EU validas la lingvo-egaleco”

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-23 20:04

Leonard Orban, la ano de la Eŭropa Komisiono kun specifa respondeco pri multlingveco, jam plurfoje esprimis sian malfavoran opinion pri Esperanto. Kunlabore kun la retejo Esencoj, Libera Folio povas nun prezenti ampleksan intervjuon en kiu Leonard Orban klarigas, ke ĉiuj lingvoj de Eŭropa Unio jure havas la samajn rajtojn. La fakton ke kelkaj lingvoj tamen efektive havas multe pli gravan rolon en EU ol aliaj, li klarigas per "pragmataj kialoj, surbaze de la Regularo 1 el 1958". Ĝenerale, en la intervjuo la komisionano lerte uzas la taktikon respondi al alia demando ol tiu, kiu estis donita al li.

Leonard Orban: ”En EU validas la lingvo-egaleco” - Legu pli...

TEJO ne atingis 400 individuajn membrojn en 2007

TEJO ne atingis 400 individuajn membrojn en 2007

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-21 21:41

La 21-an de marto UEA oficiale publikigis informojn pri la membraro en 2007. Kiel Libera Folio jam pli frue raportis, per lastmomenta kampanjo UEA ankaŭ pasintjare sukcesis superi la magian limon de ses mil individuaj membroj: la fina cifero iĝis 6.011, 55 malpli ol en la antaŭa jaro. Pli serioze suferis TEJO, kies membrokvanto malaltiĝis je 121, kaj eĉ restis sub 400. Pro la Jokohama Universala Kongreso, Japanio pasintjare iĝis la lando kun la plej multaj membroj de UEA, rakontas la gazetara komuniko de UEA.

TEJO ne atingis 400 individuajn membrojn en 2007 - Legu pli...

Lingvaj problemoj ĉe UEA-seminario

Lingvaj problemoj ĉe UEA-seminario

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-27 23:40

Universala Esperanto-Asocio aranĝos seminarion pri lingvaj homaj rajtoj en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, Svisio, kun la partopreno de la mondfamaj spertuloj Tove Skutnabb-Kangas kaj François Grin. La seminario okazos la 24-an de aprilo, sed ankoraŭ unu monaton antaŭ la seminario ne estis klare, kiel estos financata la planata interpretado inter la angla, franca kaj Esperanto, kaj ĉu oni uzos parte aŭ tute volontulojn por la interpretado. La seminario estas organizata laŭ instigo de la Komitato, esprimita dum la kunsido en la Universala Kongreso en Jokohamo, sed por ĝi ne estas aparte rezervita mono en la buĝeto de la asocio.

Lingvaj problemoj ĉe UEA-seminario - Legu pli...

Vikipedio en februaro rakontis pri Esperanto centmilfoje

Vikipedio en februaro rakontis pri Esperanto centmilfoje

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-01 22:24

Kiom ofte iu artikolo en Vikipedio estas vizitata? Fondaĵo Vikimedio, kiu prizorgas Vikipedion, longan tempon ne kuraĝis publikigi la statistikon. Sed nun esperantistoj - kaj ĉiuj aliaj - povas vidi, ĉu iliaj artikoloj vere estas legataj. La statistiko montras, ke en la anglalingva versio pri Vikipedio la artikolo pri Esperanto nur dum februaro estis legita 57.746 fojojn. En la esperanta versio de Vikipedio la plej populara unuopa artikolo dum februaro ial temis pri la tupia lingvo, grupo de dialektoj parolataj en Sudameriko. Ĝi estis vidita entute 18.612 fojojn. Sur la dua loko estis la artikolo pri Esperanto, rigardita 5.814 fojojn, kaj sur la tria loko la artikolo pri Vankuvero, kun 3.900 vizitoj en februaro. La ĉefpaĝo de la esperanta Vikipedio en februaro estis konsultita 60.318 fojojn.

Vikipedio en februaro rakontis pri Esperanto centmilfoje - Legu pli...

Revuo de UEA denove presata en Nederlando

Revuo de UEA denove presata en Nederlando

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-09 22:25

La revuo de UEA post kvin jaroj en Slovakio denove estas presata en Nederlando - por ŝpari monon. En la pasinta jaro la kostoj de la revuo superis la buĝeton per 9.000 eŭroj, nun oni esperas per malpli kosta produktado kaj ekspedado havigi pli da mono por aliaj celoj, eble unuavice por plia laborforto en la Centra Oficejo, rakontas la ĝenerala direktoro de UEA en intervjuo de Libera Folio. La redaktado de la revuo tamen plu estos farata de la nuna redaktoro en Slovakio. La kontrakto de Stano Marĉek estas aŭtomate renovigata ĉiun jaron, se la estraro ne faras alian decidon plej malfrue en aŭgusto de la antaŭa jaro. Osmo Buller mem en la nuna periodo oficas precize kvar jarojn, kaj lia kontrakto daŭras ĝis aŭgusto 2009. Onidire li konsentos resti por nova periodo nur, se la oficistaro efektive estos pligrandigita.

Revuo de UEA denove presata en Nederlando - Legu pli...

Akademio ĉe Suda poluso kaj Tutina IJK

Akademio ĉe Suda poluso kaj Tutina IJK

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-02 10:14

Pluraj sensaciaj novaĵoj estis disvastigitaj en Esperantujo la 1-an de aprilo. La plej neatendita estis eble la informo pri la kunsido de la Akademio, okazinta ĉe la Suda poluso, sed ankaŭ la anonco pri Tutina Internacia Junulara Kongreso surprizis multajn. Preskaŭ same surpriza estis la decido de la itala registaro ekuzi Esperanton en sia retpaĝaro, kie tuj estis anoncita decido pri la enkonduko de Esperanto en la mezaj lernejoj.

Akademio ĉe Suda poluso kaj Tutina IJK - Legu pli...

Fama ”esperantisto” ankoraŭ ne lernis la lingvon

Fama ”esperantisto” ankoraŭ ne lernis la lingvon

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-14 13:11

La germana kontraŭtutmondiga aktivulo kaj subtenanto de Esperanto, Martin Krämer, kiu ne estis enlasita en Japanion, neatendite ricevis vizon por traveturi Rusion, kaj antaŭ kelkaj tagoj fine alvenis al Pollando. Martin Krämer kunlaboras kun Libera Esperanto-Asocio de Hokkajdo, sed la asertoj pri lia esperantisteco laŭ esploroj de Libera Folio montriĝis grave troigitaj.

Fama ”esperantisto” ankoraŭ ne lernis la lingvon - Legu pli...

IJK 2009 okazos en Ĉeĥio

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-11 10:55

La estraro de TEJO decidis ke la Internacia Junulara Kongreso en 2009 okazos en la urbo Liberec, Ĉehio. La taskon de organizado de IJK en 2009 havas Ĉeha Esperanto Junularo, kune kun Germana kaj Pola Esperanto Junularo, ĉar Liberec situas en la regiono, kie kuniĝas landlimoj de tiuj tri landoj.

IJK 2009 okazos en Ĉeĥio - Legu pli...

ILEI kaj UEA en konferenco de lingvotestistoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-10 21:17

UEA kaj ILEI reprezentas en renoma internacia konferenco en Kembriĝo, Britio, Esperanton kaj la ellaboratan novan internacian lingvoekzamenon de Esperanto, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo kaj difinas lingvokonajn normojn.

ILEI kaj UEA en konferenco de lingvotestistoj - Legu pli...

Du novaj aŭtomataj tradukiloj al Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-13 12:39

Laŭlonge de la jaro 2007 la Universitata Instituto pri Aplikita Lingvistiko, ligita al la universitato Pompeu Fabra, en Barcelono, laboris super du aŭtomataj tradukiloj el la kataluna kaj la hispana lingvoj en Esperanton. La tradukilojn mendis la entrepreno ABC-Enciklopedioj antaŭ unu jaro, kaj en tiu periodo grupo de la Instituto, kun subteno de la Departemento pri Lingvoj kaj Komputadaj Sistemoj de la Universitato de Alakanto, kaj de Kataluna Esperanto-Asocio, disvolvis unuan version de la du tradukiloj.

Du novaj aŭtomataj tradukiloj al Esperanto - Legu pli...

Anonimaj francoj malantaŭ freŝa novaĵejo

Anonimaj francoj malantaŭ freŝa novaĵejo

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-13 10:45

Jam de kelkaj monatoj ekzistas la freŝa esperantlingva novaĵejo Eventeo.net, sed dum la retejo estas en testa fazo, ĝiaj francaj kreintoj volas resti anonimaj. La registraj informoj de la retejo tamen montras, ke la adreso estis registrita de Marc Gassion, vikipediisto kaj ano de Pasporta Servo en Carcassone. Proksime al tiu urbo loĝas ankaŭ la konata vikipediisto Arno Lagrange. "Ni estas grupeto da personoj kiuj vivas en Francio kaj kiuj interesiĝas pri diversaj aferoj kiel informadiko, komputiloj, interreto, kaj ankaŭ internacia vivo", rakontas la teamanoj de Eventeo.net al Libera Folio.

Anonimaj francoj malantaŭ freŝa novaĵejo - Legu pli...

”Giorgio Silfer” forigita el Ipernity

”Giorgio Silfer” forigita el Ipernity

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-20 22:06

La kvanto de esperantlingvanoj en la retejo Ipernity daŭre kreskas. En la unua semajno de aprilo tie aperis ankaŭ membro kun la nomo Giorgio Silfer. La nova membro, kiu laŭaspekte tre similis al Valerio Ari, tamen post kelkaj aktivaj tagoj denove malaperis. Alia Giorgio Silfer nun malkonsilas al ĉiuj esperantistoj uzi la retejon.

”Giorgio Silfer” forigita el Ipernity - Legu pli...

Moskvo rezerva kandidato por UK 2010

Moskvo rezerva kandidato por UK 2010

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-20 21:43

La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, en la tria semajno de majo vizitos Moskvon por esplori la kondiĉojn por aranĝi Universalan Kongreson de Esperanto tie. Rusia Esperanto-Unio dekomence provis inviti la Universalan Kongreson jam por la jaro 2009, sed la estraro de UEA elektis kongresi en Bjalistoko. Por 2010 la ĉefa kandidato estas Havano en Kubo, sed Moskvo daŭre havas iom da ŝancoj esti elektita.

Moskvo rezerva kandidato por UK 2010 - Legu pli...

Ĉinio serĉas subtenon de esperantistoj

Ĉinio serĉas subtenon de esperantistoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-24 16:20

Ĉinio estas unu el la tre malmultaj ŝtatoj en la mondo kun oficiala esperantlingva reta informejo. Sojle de la olimpikoj en Pekino, la ŝtate direktitaj ĉinaj retejoj nun kontaktadas esperantistojn en la tuta mondo por ricevi subtenon por siaj argumentoj. Laŭ la reta gazeto El Popola Ĉinio la perfortaj eventoj en Tibeto en marto estis instigitaj "de la kliko de Dalai-Lamao", kiu laŭ la redakcio celas sendependigi Tibeton. Laŭ ĉinaj esperantlingvaj retejoj, Dalai-Lamao krome "neniam ĉesas ĝenadon kaj subfosadon al la animmigrado de viva Budho".

Ĉinio serĉas subtenon de esperantistoj - Legu pli...

Reprezentantoj de Ĉinio respondos Esperante pri Tibeto

Reprezentantoj de Ĉinio respondos Esperante pri Tibeto

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-27 00:56

La ĉina ŝtata radio okazigas retan babiladon en Esperanto por diskonigi la oficialan ĉinan starpunkton pri la okazaĵoj en Tibeto. Ĵaŭde vespere (laŭ la eŭropa horo) esperantlingvanoj el la tuta mondo povos starigi demandojn al teamo de ĉinaj spertuloj, kaj ricevi tujan respondon en Esperanto. La reta diskuto samtempe okazas ankaŭ en kvin aliaj lingvoj.

Reprezentantoj de Ĉinio respondos Esperante pri Tibeto - Legu pli...

Eŭropa Esperanto-Unio ricevos EU-subvencion

Eŭropa Esperanto-Unio ricevos EU-subvencion

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-28 22:46

Eŭropa Esperanto-Unio ricevas subvencion de EU por dungi oficiston kaj pagi luon de oficejo en Bruselo. La subvencio laŭplane estos uzata ankaŭ por plibonigo de la esperantlingva Vikipedio kaj por okazigo de forumoj pri lingvaj rajtoj kaj pri "racia sistemo de multlingveco" en dudek EU-landoj. La buroo EACEA (civitanaj aktivecoj) de la Eŭropa Komisiono decidis dum la nuna jaro pagi al Eŭropa Esperanto-Unio la sumon de 56 000 eŭroj, kiu kovru 80 procentojn el la kostoj. La ceterajn 20 procentojn jam promesis financi la japana mecenato Etsuo Miyoshi.

Eŭropa Esperanto-Unio ricevos EU-subvencion - Legu pli...

Dasgupta: ”Eble Privat kontentus pri ni”

Dasgupta: ”Eble Privat kontentus pri ni”

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-01 18:01

Por marki la centjariĝon de la asocio, Universala Esperanto-Asocio aranĝis simpozion pri lingvaj homaj rajtoj en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, Svisio. La impona palaco, kie okazis la simpozio, siatempe estis sidejo de la Ligo de Nacioj. Probal Dasgupta atentigis, ke "En ĉi tiu loko Francio iam metis sian vetoon kontraŭ Esperanto. Eble Privat kontentus pri ni." Al la centjariĝo de UEA estis dediĉita ankaŭ la Malferma tago en la Centra Oficejo. En sia salutmesaĝo lunde la 28-a de aprilo, la prezidanto de UEA, Probal Dasgupto, skribis: "Ni ne perdu ĉi tiun okazon, en kaj ekster la Asocio, rerigardi ĝian unuan jarcenton, kaj legi kontribuaĵojn de aliaj por firmigi nian kolektivan konversacion same vigle, kiel ni tion faris okaze de la centjariĝo de la lingvo mem."

Dasgupta: ”Eble Privat kontentus pri ni” - Legu pli...

Retejo de UEA ekpaneis en la jubilea tago

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-04 02:18

En la tago de la centjariĝo de Universala Esperanto-Asocio ĉesis funkcii la retejo de la asocio. La sekvan tagon la retejo daŭre ne funkciis.

Retejo de UEA ekpaneis en la jubilea tago - Legu pli...

Mezorienta renkontiĝo kun dudekkvino da partoprenintoj

Mezorienta renkontiĝo kun dudekkvino da partoprenintoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-04 16:41

En Amano, Jordanio, de la 11-a ĝis la 14-a de aprilo 2008 okazis la Unua Mezorienta Kunveno, kun partoprenantoj el Israelo, Jordanio, Dubajo, Turkio kaj Eŭropo. La kunveno okazis en la hotelo Palmyra, kiu troviĝas apud la universitato de Jordanio, kaj ĝin organizis Renato Corsetti el Italio, Hind Hussein el Jordanio kaj Tom Juval el Israelo. Raportas Renato Corsetti.

Mezorienta renkontiĝo kun dudekkvino da partoprenintoj - Legu pli...

La Civito invitas UEA-n por vespermanĝo

La Civito invitas UEA-n por vespermanĝo

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-05 15:53

La Esperanta Civito invitas tri estraranojn de Universala Esperanto-Asocio por renkontiĝo lige kun la internacia ĵurnalista kongreso, okazonta en Vilno fine de majo. En la invito, kiu estis retpoŝte sendita al tri estraranoj de UEA, Marie-France Conde Rey nome de la Civito proponas renkontiĝon "kies gradon de (ne)formaleco vi povas mem decidi. Ĝi povus okazi ankaŭ en formo de (labora) vespermanĝo". Al la kongreso flanke de la estraro de UEA aliĝis Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara. Flanke de la Civito aliĝis Valerio Ari, Bertil Nilsson kaj Ljubomir Trifonĉovski.

La Civito invitas UEA-n por vespermanĝo - Legu pli...

La Civito perdis Meksikon

La Civito perdis Meksikon

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-07 08:33

La landa asocio de UEA en Meksiko ne plu membras en la Esperanta Civito. En la unua tago de la Meksika landa kongreso la Civito publikigis en sia retejo ampleksan saluton al la kongreso, kaj klarigis, kian grandan utilon MEF ĝis nun havis de sia membreco en la Civito. Laŭ la asembleo de Meksika Esperanto-Federacio tamen ne ekzistas pruvoj, ke la asocio entute iam aliĝis al la Civito, kvankam tia deklaro ja estis diskonigita de la Civito jam antaŭ preskaŭ du jaroj. Post voĉdono la asembleo de MEF decidis formale distanciĝi de la Civito, kaj "konsideri sin neniam aliĝinta". La kongreson ĉeestis Maritza Gutiérrez kiel reprezentanto de UEA, kaj Perla Martinelli kiel reprezentanto de la Civito. La Civito en sia retejo aludas, ke MEF ne povas tiel facile liberiĝi de la Civito.

La Civito perdis Meksikon - Legu pli...

Reta kunlaboro rezultis en 20-lingva filmo pri Esperanto

Reta kunlaboro rezultis en 20-lingva filmo pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-13 22:41

Trijara laboro de internacia teamo, kiu neniam renkontiĝis en sia plena konsisto ekster interreto, produktis 43-minutan, sespartan filmon pri tio, kio estas Esperanto, por kio ĝi utilas kaj kion eblas per ĝi fari. Volontula teamo provizis la filmon per tradukoj en dudeko da lingvoj, kaj la rezulto estos baldaŭ aĉetebla sur dvd-diskoj. La unuaj du partoj estis distribuitaj jam pli frue, kaj la reagoj estis entuziasmaj. "Post la prezento la instruisto volis fari duonjaran kurson kaj la duono de la aŭskultantoj volis al ĝi aliĝi. Tiuj filmetoj vere estas nekredeble entuziasmigaj; gratulojn al la kreintoj", opiniis Yves Nevelsteen. Libera Folio publikigas kolektivan intervjuon kun la filmteamanoj, kiuj komune verkis siajn respondojn en la reto.

Reta kunlaboro rezultis en 20-lingva filmo pri Esperanto - Legu pli...

La papo latinigis sian retejon

La papo latinigis sian retejon

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-14 22:28

La 9-an de majo Vatikano publikigis latinan version de sia retejo. Ĝis nun la ampleksa retejo de la papo estis havebla nur en la itala, angla, franca, germana, hispana kaj portugala. La nova latina versio estas tre limigita kompare kun la alilingvaj versioj, kaj aldone al latina Biblio kaj Katekezo ĉefe enhavas tekstojn de paroladoj de la papo. Mankas ankoraŭ la latinlingvaj tekstoj de la tradiciaj kristnaskaj kaj paskaj salutparoladoj, sed ili kredeble aperos, ĉar ili jam etas menciataj en la naviga paĝo.

La papo latinigis sian retejon - Legu pli...

La retejo de la papo

La retejo de Vatikano ekde la 9-a de majo 2008 havas ankaŭ latinlingvan sekcion.

La retejo de la papo - Legu pli...

Dek tri mil ĉinoj ĉe lingva festivalo

Dek tri mil ĉinoj ĉe lingva festivalo

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-23 07:02

La unua Lingva Festivalo en Ĉinio allogis pli ol 13.500 ĉeestantojn, kaj post la angla Esperanto estis la plej populara el la 70 lingvoj prezentitaj kaj instruitaj ĉe la festivalo. Laŭ la direktoro de la festivalo, Dennis Keefe, kredeble estis atingita nova monda rekordo pri kvanto de Esperanto-kursanoj dum unu aranĝo. Al la sukceso de la aranĝo grave kontribuis la nuntempa vicestro de la Fako pri Aplikata Lingvistiko de la Universitato de Nanjing, Cui Jian Hua. Laŭ ŝia propono la universitato nun volas dungi instruistojn, kiuj krom sia gepatra lingvo povas aldone instrui Esperanton.

Dek tri mil ĉinoj ĉe lingva festivalo - Legu pli...

Komunikoj de UEA dekjariĝas

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-15 22:44

Precize antaŭ dek jaroj aperis la unua retpoŝta gazetara komuniko de UEA. Tiu komuniko temis pri la 90-jariĝo de UEA, kaj pri oka malferma tago, okazinta en la Centra Oficejo pli ol du semajnojn antaŭ la apero de la komuniko. De tiam la informfluoj en la reto rapidiĝis, kaj ankaŭ UEA devas rapidi aperigi siajn informojn.

Komunikoj de UEA dekjariĝas - Legu pli...

Gazetaraj komunikoj de UEA

Gazetaraj komunikoj de UEA aperas je diversa periodeco ekde majo 1998. Eblas aboni ilin retpoŝte aŭ legi ilin rekte en la retejo de UEA.

Gazetaraj komunikoj de UEA - Legu pli...

Buller parolis Esperanton kun Lenino sur la Ruĝa placo

Buller parolis Esperanton kun Lenino sur la Ruĝa placo

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-30 00:46

La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, vizitis Moskvon por sondi la grundon por eventuala Universala Kongreso. Pli frue li faris similan vojaĝon al Havano, kaj Kubo kredeble havas pli grandan ŝancon ol Rusio ricevi la rajton aranĝi la Universalan Kongreson en la jaro 2010. En Moskvo Osmo Buller sur la Ruĝa placo renkontis Leninon kaj havis esperantlingvan konversacion kun li.

Buller parolis Esperanton kun Lenino sur la Ruĝa placo - Legu pli...

UEA kaj la Civito kune tostis

UEA kaj la Civito kune tostis

de Redakcio Laste modifita: 2008-06-21 10:50

La unua pint-renkontiĝo inter UEA kaj la Esperanta Civito okazis sen la komuna tagmanĝo, kiun proponis la Civito en sia letero al estraranoj de UEA. Anstataŭe la estraranoj de UEA Ranieri Clerici, Claude Nourmont kaj Barbara Pietrzak kune tostis kun la reprezentantoj de la Civito - Valerio Ari (Giorgio Silfer), Bertil Nilsson kaj Ljubomir Trifonĉovski. "Ne estis komuna manĝo, estis komuna drinkado", rakontas Bertil Nilsson, kiun la redaktoro de Libera Folio trovis en la restoracio de la Litovia parlamentejo. Ne tuj eblis klarigi, ĉu estis aprobita komuna deklaro, ĉar diversaj ĉeestintoj donis malsamajn respondojn al tiu demando.

UEA kaj la Civito kune tostis - Legu pli...

Esperantistaj ĵurnalistoj rezoluciis parlamente

Esperantistaj ĵurnalistoj rezoluciis parlamente

de Redakcio Laste modifita: 2008-06-12 07:50

La lasta kunsido de la unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj vendrede la 30-an de majo okazis en la Konstitucia salono de la litovia parlamento. Ĉeestis la kunsidon kaj elpaŝis ankaŭ Dainius Radzevičius, prezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio. La kunsido taskigis la estraron de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) fari la unuajn paŝojn direkte al jura registriĝo de TEĴA en Litovio. La kongreso de esperantistaj ĵurnalistoj okazis en nekutime favoraj cirkonstancoj, kun forta financa subteno de la litovia ŝtato kaj aliaj neesperantistaj fontoj. Imponaj ejoj estis disponigitaj al la kongreso senpage, loĝado en hotelo estis senpaga por la kongresanoj, kaj ankaŭ manĝojn la kongresanoj ne bezonis pagi.

Esperantistaj ĵurnalistoj rezoluciis parlamente - Legu pli...

Hamleta KEF ne okazos ĉi-jare

de Redakcio Laste modifita: 2008-06-05 09:34

"Ĉu esti aŭ ne esti?" Tio estis la titolo de la flugfolio de Kultura Esperanto-Festivalo, planita por la 12-a julio. Post longa cerbumado la organizantoj mem respondis al la demando, kaj nuligis la festivalon, kiu devis okazi en Elsinoro, la hejmurbo de la Ŝekspira Hamleto.

Hamleta KEF ne okazos ĉi-jare - Legu pli...

Japanaj sekurservoj studas Esperanton?

Japanaj sekurservoj studas Esperanton?

de Redakcio Laste modifita: 2008-06-17 15:20

La konata germana periodaĵo Spiegel en sia retejo supozas, ke la sekurservoj de Japanio eknervoziĝas, ĉar kontraŭuloj de la planata G8-pintkunveno uzas Esperanton, lingvon kiun la sekurservoj ne komprenas. En la ampleksa artikolo Spiegel skribas: "Nun ankaŭ la sekurservoj de Japanio subite ekinteresiĝas pri Esperanto. Ili timas la demonstracion de batalema Esperanto-minoritato en la norda insulo de Hokajdo, kie la sekva G8-pintkunveno okazos de la 7-a ĝis la 9-a de julio."

Japanaj sekurservoj studas Esperanton? - Legu pli...

Nigraj paĝoj kaj tiklaj demandoj

Nigraj paĝoj kaj tiklaj demandoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-06-05 21:20

La konata nederlanda esperantisto, iama komitatano de UEA Hans Adriaanse, dum la ĵurnalista kongreso en Vilno voĉdonis kontraŭ la elekto de la konata komunisto Dieter Rooke en la estraron de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. En sia artikolo li klarigas kial, kaj miras pri la sankta harmonio de prisilentado, kiu laŭ li regas en Esperantujo: ”Kiam s-ro Vladimir Minin dum kunsido plendis pri la usona gazetaro, kiu skribas pri samseksemula geedziĝo kaj eĉ religio kiel gravaj demandoj, s-ro Rooke solece ekstaris kaj nur li aplaŭdis. Tio estis antaŭvidebla: ĉiu grupo enhavas kelkajn konfuzulojn! Tio kio maltrankviligis min estis, ke neniu alia reagis. Oni akceptas tiajn kondamnindajn opiniojn per silento kaj reiras al la tagordo.”

Nigraj paĝoj kaj tiklaj demandoj - Legu pli...

Buller iĝis ĉefdelegito por Togolando

Buller iĝis ĉefdelegito por Togolando

de Redakcio Laste modifita: 2008-06-16 18:46

La estrarkunsido de UEA en majo aprobis kvindekon da ĉefdelegitoj por nova dujara oficperiodo. Ne estis elektita unu: Gbeglo Koffi, la antaŭa direktoro de la Afrika Oficejo de UEA. En la diskutejo de la komitato de UEA Osmo Buller nun klarigis, ke li mem provizore prenas la lokon de Gbeglo Koffi. Laŭ la regularo de UEA la tasko de la neekzistanta ĉefdelegito portempe devus transiri al la momente same neekzistanta direktoro de la Centra Oficejo. "Ĉar mankas la Direktoro de la CO, mi kiel Ĝenerala Direktoro plenumas tiun funkcion", li aldonis. Laŭ Probal Dasgupto Gbeglo Koffi ne estis akceptita kiel ĉefdelegito, ĉar li "direktas siajn energiojn en maniero, kiu ne reprezentas la celaron de UEA".

Buller iĝis ĉefdelegito por Togolando - Legu pli...

Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio

Grava decido de la ĵurnalista kongreso en Vilno estis la reaktivigo de TEĴA (Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio), kiu apenaŭ funkciis dum la lastaj jaroj. Tuj post la kongreso ekfunkciis ankaŭ la retejo de la asocio.

Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio - Legu pli...

Pola parlamento volas doni Nobel-premion al UEA

de Redakcio Laste modifita: 2008-06-12 20:56

La pola parlamento ĵaŭde la 12-an de junio unuanime per 397 voĉoj aprobis rezolucion, kiu omaĝas la centjariĝon de Universala Esperanto-Asocio kaj donas sian subtenon al la kandidateco de UEA por la Nobel-premio pri paco.

Pola parlamento volas doni Nobel-premion al UEA - Legu pli...

100.000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio

de Redakcio Laste modifita: 2008-06-21 12:39

Proksimume en la 16-a de junio la Esperanto-Vikipedio havos 100.000 artikolojn. Esperanto per tio antaŭvideble estos la 20-a lingvo, kiu atingos tiun grandecon.

100.000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio - Legu pli...

Václav Klaus: ”Esperanto estas morta lingvo”

Václav Klaus: ”Esperanto estas morta lingvo”

de Redakcio Laste modifita: 2008-06-21 11:24

La prezidento de Ĉeĥio, Václav Klaus, asertas ke Esperanto estas morta lingvo. Li uzas la vorton "Esperanto" kiel metaforon por io nesukcesa kaj nevivipova. "Eŭropismo egalas al Esperanto - artefarita, morta lingvo", Václav Klaus diras en freŝa intervjuo de ĉeĥa gazeto. Pasintfoje la vorton "Esperanto" uzis kiel timigilon kontraŭ troa eŭropa kunlaboro konservativaj germanaj politikistoj en la 1990-aj jaroj. Plej konata eble estas la moka diraĵo de Peter Gauweiler pri la minacanta komuna valuto kiel "Esperanto-mono" en 1992, sed ankaŭ Helmut Kohl en 1995 uzis la vorton "Esperanto" kiel negativan ekzemplon.

Václav Klaus: ”Esperanto estas morta lingvo” - Legu pli...

Reinhard Selten kandidatos en eŭropaj elektoj

Reinhard Selten kandidatos en eŭropaj elektoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-04 09:20

La konata esperantisto kaj Nobel-premiito Reinhard Selten konsentis kandidati por la Eŭropa parlamento en la elektoj de 2009. Li estos la unua nomo sur la listo de la poresperanta partio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) en Germanio. En la pasintaj eŭropaj elektoj en 2004 EDE pro tempomanko ne sukcesis kolekti la 4.000 subskribojn, kiuj estas bezonataj por partopreni la elektojn. Ĉi-foje por la kolektado de subskriboj restas multe da tempo.

Reinhard Selten kandidatos en eŭropaj elektoj - Legu pli...

Amsterdama universitato kunvenigos interlingvistojn

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-01 10:06

La Universitato de Amsterdamo meze de julio estos kunvenejo de kvardeko da reprezentantoj de universitatoj kie Esperanto kaj interlingvistiko estas instruataj. Labora konferenco kunvokita de CED, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, donos al la grupo okazon komune pridiskuti siajn studprogramojn, la kondiĉojn sub kiuj ili laboras en siaj diversaj institucioj, kaj plifortigon de kunlaboro – inkluzive bibliotekajn interŝanĝojn kaj interŝanĝojn de personaro.

Amsterdama universitato kunvenigos interlingvistojn - Legu pli...

Lee Chong-Yeong forpasis

Lee Chong-Yeong forpasis

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-06 21:39

La antaŭa prezidanto de UEA, Lee Chong-Yeong, forpasis en Koreio la 4-an de julio 2008 en la aĝo de 76 jaroj. Li naskiĝis la 13-an de februaro 1932 en Samcheonpo, Koreio. Li studis ĉe la universitatoj Yeungnam (Koreio), Havajo kaj Harvard (Usono) kaj doktoriĝis en Japanio pri komerca ekonomiko. Li laboris kiel ĉefo de la merkatuma grupo de la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Nutraĵoj kaj Agrikulturo kaj estis emerita profesoro de la Ŝtata Universitato Kyungpook (Koreio). Kiel prezidanto de UEA Lee Chong-Yeong iniciatis la Nitobe-simpozion, kiu okazis unuafoje en la Universala Kongreso de Esperanto en Prago en 1996, kaj estis inter la iniciantintoj de la Manifesto de Prago.

Lee Chong-Yeong forpasis - Legu pli...

Skismo en la estraro de ILEI

Skismo en la estraro de ILEI

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-19 20:18

Profunda konflikto en la estraro de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) iĝis publika post kiam la vicprezidanto de ILEI, Zsófia Kóródy, estis eksigita el sia posteno. Reage al la eksigo ŝi dissendis al la komitatanoj de ILEI atentigon pri tio, ke jam dum du jaroj mankas buĝetplano kaj ne estis faritaj la financaj raportoj, kiujn postulas la statuto de la asocio. Efektive la financojn de la asocio laŭ ŝi regas ĝia sekretario Atilio Orellana Rojas, kaj kelkaj aliaj estraranoj, kiuj ne donas informojn al la ceteraj estraranoj nek al la komitato.

Skismo en la estraro de ILEI - Legu pli...

La retejo de ILEI

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. Ĝi estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio. ILEI havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en pli ol 45.

La retejo de ILEI - Legu pli...

Germana sekcio de EDE oficiale refondita

Germana sekcio de EDE oficiale refondita

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-07 19:05

La germana sekcio de la poresperanta partio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) estis sukcese refondita sabate la 5-an de julio. En la pasintaj eŭropaj elektoj en 2004 EDE pro tempomanko ne sukcesis kolekti la 4.000 subskribojn, kiuj estas bezonataj por partopreni la elektojn. Ĉi-foje por la kolektado de subskriboj restas multe da tempo.

Germana sekcio de EDE oficiale refondita - Legu pli...

Telefonvoko el alia realo

Telefonvoko el alia realo

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 16:30

Iun tagon Csaba Székely en la hungara urbo Baja ricevis telefonvokon el alia realo. La persono en la alia fino de la telefona linio parolis Esperanton, uzis tute ordinarajn vortojn, kaj parolis pri konata temo. Spite tion, la du realoj ne renkontiĝis, kaj fine la kontakto estis definitive interrompita de teknika malhelpo. Ŝajne ne sufiĉas venki la lingvajn barojn por atingi interkompreniĝon.

Telefonvoko el alia realo - Legu pli...

Corsetti elektos la sekvan prezidanton de UEA

Corsetti elektos la sekvan prezidanton de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-20 22:31

La solena inaŭguro de la jubilea Universala Kongreso en Roterdamo okazos dimanĉe matene, sed jam en sabato en Roterdamo kunsidis la estraro kaj komitato de UEA. La komitato interalie decidis pri la konsisto de la elekta komisiono. Plej grandan subtenon de la komitato ricevis Renato Corsetti, la antaŭa prezidanto de UEA. Li do nun eniros la elektan komisionon, kiu preparos la elekton de la sekva estraro kaj prezidanto de UEA. Ĉeestis la komitatan kunsidon ankaŭ Gbeglo Koffi, kiu en majo estis malaprobita kiel ĉefdelegito por Togolando pro longdaŭra konflikto kun la gvidorganoj de UEA. Gbeglo Koffi kritikis la agadraporton de la asocio kaj kiel sola komitatano voĉdonis kontraŭ ĝia aprobo.

Corsetti elektos la sekvan prezidanton de UEA - Legu pli...

La retejo de UK 2008

La retejo de la Roterdama Universala Kongreso enhavas interalie elŝuteblajn numerojn de la kongersa kuriero.

La retejo de UK 2008 - Legu pli...

Ĝenerala direktoro de Unesko salutis la kongreson

Ĝenerala direktoro de Unesko salutis la kongreson

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 19:25

La ĉi-jara jubilea Universala Kongreso en Roterdamo estis oficiale malfermita dimanĉe matene per solena inaŭguro, kiu komenciĝis en salono Zamenhof je la 10-a horo. Specialan saluton al la kongreso sendis la ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura. Humphrey Tonkin festparolis pri la 100-jara Universala Esperanto-Asocio, kaj la multjara ĝenerala direktoro de UEA iĝis honora membro de la asocio. La festparolado de Humphrey Tonkin nun aŭdeblas en Ipernity.

Ĝenerala direktoro de Unesko salutis la kongreson - Legu pli...

Vikipedio populara en kleriga lundo

Vikipedio populara en kleriga lundo

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 18:07

La lunda antaŭtagmezo en la Roterdama UK estis dediĉita al la Kleriga Lundo, serio da malgrandaj seminarioj pri plej diversaj temoj, esperantaj kaj neesperantaj, pri organizado, informado, tradukado kaj kulturo ĝenerale. Same en lundo kunsidis membroj de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, kiu faris plian paŝon direkte al la oficiala registriĝo de la asocio en Litovio. Vespere okazis la tradicia kongresa balo.

Vikipedio populara en kleriga lundo - Legu pli...

La estraro respondis prelege

La estraro respondis prelege

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 00:21

La marda programo de la Universala Kongreso en Roterdamo komenciĝis per la tradicia programero "la estraro respondas", kiu tamen komence per ampleksaj sinprezentoj de la estraranoj minacis transformiĝi en "la estraro prelegas". Ĉeestis ankaŭ Gbeglo Koffi, kiu kritikis la mankon de subvencioj al afrikanoj, kaj postulis ke la estraro esploru asertitan misagon de Osmo Buller en la jaro 2000. Estrarano Hori Yasuo bedaŭris la "malharmonion" en la afrika movado, sed Probal Dasgupto opiniis, ke dividoj en la movado ne nepre estas tia katastrofo, kiel oni ofte pensas.

La estraro respondis prelege - Legu pli...

Ĵomart kaj Nataŝa spitis la fajrobrigadon

Ĵomart kaj Nataŝa spitis la fajrobrigadon

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 18:12

Jam preskaŭ tuta nova generacio kreskis kun la etosaj melodiaj baladoj de Ĵomart kaj Nataŝa, kaj eĉ la Roterdama fajrobrigado ne sukcesis estingi la entuziasmon de la publiko dum la marda koncerto en la Universala Kongreso. Spite diversajn teknikajn kaj organizajn problemojn, Ĵomart, Nataŝa kaj ilia dekdujara filino Carina sukcesis krei intiman etoson kaj entuziasmigi la milkapan pubikon ankaŭ en la enorma salono Hodler.

Ĵomart kaj Nataŝa spitis la fajrobrigadon - Legu pli...

Polico forportis kongresanon

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-24 23:21

La nederlanda polico en mardo forportis el la kongresejo de la Roterdama Universala Kongreso kongresanon, kiu en momento de kontrolo ne povis montri sian insignon. La kongresano estis portita al la policejo, sed tuj poste liberigita. Poste evidentiĝis, ke li bonorde pagis sian kotizon.

Polico forportis kongresanon - Legu pli...

Osmo Buller ne planas demisii

Osmo Buller ne planas demisii

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 00:14

Dum la tradicia programero "La centra oficejo respondas" Osmo Buller ricevis la demandon, kiam lia mandatperiodo finiĝos. Li respondis, ke verŝajne ne baldaŭ estos bezono serĉi novan ĝeneralan sekrearion, ĉar li ne havas planojn demisii. La publiko eksciis ankaŭ, ke laŭ buĝetpropono por la jaro 2009 estos dungita nova oficisto. Ankaŭ post tiu fortigo la oficistaro daŭre estos malpli granda ol antaŭ kelkaj jaroj.

Osmo Buller ne planas demisii - Legu pli...

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 18:01

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2008 estis anoncitaj en Roterdamo ĵaŭde vespere.

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA - Legu pli...

La Centra Oficejo ricevos novan oficiston

La Centra Oficejo ricevos novan oficiston

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-31 01:25

La lasta plena tago de la Roterdama Universala Kongreso, vendredo, komenciĝis per la dua kunsido de la komitato de UEA, kiu estis malfermita je la 9-a horo en salono Hodler. La komitato akceptis la buĝetproponon de la estraro senŝanĝe, kio signifas, ke nun eblos dungi novan oficiston por la Centra Oficejo. La nova oficisto tamen ne estos la antaŭa oficisto kaj nuna honora membro de UEA, Simo Milojević, kiu sur nia foto diskutas kun la prezidanto de la asocio. La komitato akceptis ankaŭ la aliĝpeton de unu nova landa asocio el Afriko.

La Centra Oficejo ricevos novan oficiston - Legu pli...

La Universala Kongreso en 2010 okazos en Kubo

de Redakcio Laste modifita: 2010-07-16 10:36

La universala kongreso de Esperanto en 2010 okazos en Havano en Kubo. Tion anoncis la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak, en la solena fermo de la Roterdama UK sabate matene. La decidon pri la kongresurbo faris la estraro de UEA fine de la kongresa semajno.

La Universala Kongreso en 2010 okazos en Kubo - Legu pli...

Kongresa rezolucio bonvenigas iniciatojn de Unesko

Kongresa rezolucio bonvenigas iniciatojn de Unesko

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-26 10:56

La kongresa rezolucio de la ĉi-jara Universala Kongreso instigas ĉiujn agnoski la esencan valoron de lingva diverseco kaj proponas al la monda komunumo science esplori la rolon de Esperanto en pli efika kaj justa komunikado. Kial nia foto montras, la unua redaktado de la kongresa rezolucio okazis dum labora vespermanĝo, kaj notojn faris Giridhar Rao.

Kongresa rezolucio bonvenigas iniciatojn de Unesko - Legu pli...

Premio Deguĉi al Renato Corsetti

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-29 12:16

En la fermo de la 93-a UK en Roterdamo estis anoncitaj diversaj premioj kaj distingoj. La plej prestiĝan el ili, Premion Onisaburo Deguĉi, ricevis la antaŭa prezidanto de UEA, Renato Corsetti.

Premio Deguĉi al Renato Corsetti - Legu pli...

Instruistoj ne trapasis la ekzamenon de UEA

Instruistoj ne trapasis la ekzamenon de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-01 14:13

Urĝa kunsido malantaŭ fermitaj pordoj okazis dum la Roterdama Universala Kongreso inter reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio kaj la estraro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. La publikaj plendoj de Zsófia Kóródy pri mankohava financa raportado, kaj rilata skismo en la estraro de ILEI, ŝajne ne estis formale traktitaj dum la komuna kunsido, eventuale ĉar UEA konsideras tion interna afero de ILEI. La ĉefa rezulto de la kunsido estis, ke UEA ne plu fidas sian propran fakan asocion, sed nun sola transprenas la respondecon pri la ellaborado de la nova ekzamena sistemo kaj pri la kunlaboro kun ALTE, la Eŭropa Asocio de Lingvotestistoj.

Instruistoj ne trapasis la ekzamenon de UEA - Legu pli...