Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / 100.000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio

100.000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio

de Redakcio Laste modifita: 2008-06-21 12:39
Proksimume en la 16-a de junio la Esperanto-Vikipedio havos 100.000 artikolojn. Esperanto per tio antaŭvideble estos la 20-a lingvo, kiu atingos tiun grandecon.

Ĉiutage la Esperantlingva Vikipedio kreskas per mezume 40 artikoloj kaj kelkaj centoj da aldonoj kaj redaktoj de jam ekzistantaj artikoloj. La stato la 12-an de junio, ĵaŭde, estis 99.756 artikoloj. Atendeblas do, ke la limo de 100.000 artikoloj estos atingita ĉirkaŭ la 16-a de junio.

Entute la Esperanto-versio de la interreta enciklopedio entenas ĉirkaŭ 19 milionojn da vortoj, mezume estas do 190 vortoj por unu artikolo aŭ 20 linioj da teksto. Metante 600 vortojn sur unu paĝon ebla presita versio havus 30 000 paĝojn aŭ 100 volumojn de po 300 paĝoj.

Kelkaj artikoloj entenas nur unu frazon. Aliaj, kiel la artikoloj pri "delfenoj" aŭ pri la "Berlina muro" entenas detalajn prezentojn pri difinita temo.


Laŭ raporto de Esperantoland.org

arkivita en:
Kunar
Kunar diras:
2008-06-12 23:02
Ĉu ne eblis almenaŭ atendi ĝis la 100.000-a artikolo? Krome pri la nombrado oni devas fari multajn kritikajn rimarkojn por ne troe fanfaroni (30% estas faritaj de robotoj!).
Lu
Lu diras:
2008-06-13 10:51
Jes, kompreneble mi povus atendi. Sed pri atendeblaj eventoj havas sian avantaĝon, se oni scias jam antaŭe. Oni ne pagas la veterfakulojn por diri: "Ĝuste nun pluvas"...

Bonvoleme do konsideru mian tekston kiel instigon al aliaj, verki kun sufiĉa tempo sian artikolon "Ĵus la vikipedio atingis...".

La laboro de robotoj estas tre utila en multaj kazoj. Ilia uzo estas parto de la raciigo de homa laboro. Mi ne vidas grandan malutilon, se en la vikipedio troviĝas la konciza informo "Verdvilaĝo estas vilaĝo en nordokcidenta Esperantio" aŭ simile.

Por iom malgrandigi la jam iom longdaŭran (sed ŝajne neeviteblan) diskuton pri artikolnombroj, robotoj kaj mallongaj artikoloj mi aldonis la informon pri la kvanto de vortoj en vikipedio - kaj provis transformi tion al librokvanto. Se diri ĝin metafore: Eble ni ne tro plendu pri la truoj en la fromaĝo - "bv. atenti ankaŭ la fromaĝon apud la truoj" kutimis diri mia frato.
Kunar
Kunar diras:
2008-06-14 01:12
La diskuto pri robotoj, precipe atentigo pri la problemoj rilate al robotj, jam okazis kelkfoje en la Vikipedio. Mi eĉ verkis propran tekston pri tio, kiu estas akirebla de mia uzantopaĝo. Ne eblas malfermi siajn okulojn rilate al tio.

Vi ne povas verki anoncon pri atingo de certa artikolokvanto kaj samtempe ŝajnigi, ke la ekzakta artikolokvanto ne gravas. Krome necesus kalkuli, kiom multe de la teksto estis kreita de robotoj, do sen rekta homa tajpado. Tial ankaŭ la kvanto de vortoj ne estas firma mezuro.

Mia kritiko cetere alcelis la rektan kopiadon de la anonco al Libera Folio, sen ke okazis kritika kaj sobra prilumado. Kial mankis komento pri la malakreco de la artikolonombro? Kial oni ne atentigis, ke la ĉeĥlingva Vikipedio havas seriozan ŝancon, iĝi la 20a Vikipedio kun 100.000 artikoloj? Kial ne okazis kritiko, ke la kreskorapideco povas facile ŝanĝiĝi, ekzemple ĉar antaŭ iu teoria artikolonombro eble homoj estas entuziasmaj verki pli multe?

Anoncoj al la neesperantlingva gazetaro ja okazu kaj estas bone, atentigi homojn sufiĉe longe antaŭ tiu evento. Sed se ni vere volas atingi sobran, kritikemam, sendependan gazetaron en Esperantujo, necesas ke ni konsciu pri mankoj.
Kunar
Kunar diras:
2008-06-14 01:21
Memkorekto: Kompreneble ne eblas _fermi_ siajn okulojn...
Lu
Lu diras:
2008-06-14 09:30
Robota enmeto povas esti bazo. Indas poste home kontroli la tekston. Malfacilas elkalkuli, kiom da teksto estas origine kreita de roboto, sed poste kontrolita de homo. Post kio ne plu gravas, kiu unue kreis ĝin. Sed, kiel dirite: Min pli interesas la fromaĝo apud la truoj...

Mi uzis la rondan ciferon kiel enkondukon de la artikolo kaj transiris interalie al la laŭvorta kvanto. Eble mi devus mencii - speciale por la esperantlingva publiko - la kvanton de artikoloj super ekzemple 0,5 kB, estas 76 %. Sed, ĉiukaze restas klara:

La vikipedio estas projekto por krei enciklopedion, ne jam preta enciklopedio. Multaj artikoloj bezonas revizion kaj grandigon. Necesas ankoraŭ tre multa laboro kaj estus tre afable, se multaj Esperanto-parolantoj povus alporti po unu brikon, por ke la domo kresku kaj rapide kaj bele.

Vi prave kritikas, ke mankas firma mezuro. "Wer misst, misst Mist" (proksimume: Kiu mezuras, tiu mezuras sterkon/stultaĵon), mi iam lernis.

La artikolnombro estas tre preciza - nur la grandeco de la artikoloj tre varias. La ĉeĥa vikipedio nun havas 99 431 artikolojn, la Esperanta 99 895. Ilia kreskis en februaro per ĉ. 100 artikoloj tage, nia per ĉ. 40. Antaŭvideble ni do atingos la 100.000 post ĉ. du tagoj, ili post ĉ. ses tagoj. Mia informo pri la kreskoritmo (ĉ. 40 - 50) baziĝas je multaj monatoj, ne nur je la lastaj tagoj.

Mankoj ne mankas en Esperantujo, kiel ni ĉiuj scias. Se ni dediĉus 5 procentojn de nia verkado al la mankoj kaj 95 procentojn al la kreado, ni verŝajne atingus ankoraŭ pli bonan progreson. Ĉu post tiom da verkado pri la vikipedio ni nun reiros por verki ankoraŭ iom en ĝi? Antaŭdankon!
Sebastiano
Sebastiano diras:
2008-06-14 13:38
Chu vere vi pensas, ke tio estas la bona reago al kritiko: "Silentu kaj plu laboru"?

Cetere montrighas, ke la plej frua registrita aktivado de Kunar en la esperantlingva Vikipedio okazis jam en Januaro 2003, dum via nur en Septembro 2006. (Ankau en la germanlingva li ekaktivis pli frue ol vi.) Do akuzi lin pri manko de agado estas duba afero.
Lu
Lu diras:
2008-06-15 11:21
La kritiko de Kunar estas grandparte jam delonge konata; temas ĉefe pri malnovaĵoj. Mi ne vidas devon de Libera Folio, ripeti jam konatajn faktojn okaze de unu temrilata novaĵo, nek devon aldoni ĉion, kion oni povus aldoni. Se oni volas aldoni, oni povas aldoni sen tro perdi la tempon pri tio, ke aliaj ne aldonis.

Tamen mi reagis al multaj unuopaj punktoj. Vi nun traktas unu solan, fakte flankan punkton, kiun mi volonte retiras.
javergara
javergara diras:
2008-06-13 17:27
Mi iom miras pri la sinteno de tiu chi unua reago. Jes ja, oni nepre evitu la fanfaronadon pri Esperanto, aparte la plej absurdajn troigojn, kies efiko tre vershajne estas tute mala al la intenco (eble bona sed naiva), do memridindigo, potenciala seniluziigho de iuj novbakitoj, pliprofundigo de la margheneco.

Sed realismo ne implicas minuskompleksan subtaksigon au neniigon de la valoro de chio propra. Ni fieregu pri la Esperanta Vikipedio kaj, des pli grave, kontribuu al ghi chiel ajn lau la eblaj personaj rimedoj (ne chiam disponeblaj, kompreneble) do, tempo, inteligento, retaliro, scipovo de pliaj lingvoj, ghusta uzo de la E-gramatiko, ktp. Kiel en chiu homa projekto, eble en Esperantujo (kaj ties belega Vikipedio) pli utilas havi kunlaborantojn ol tiom da kritikantoj.
Jorge
Jorge diras:
2008-06-15 11:25
En la esperanta vikipedio jam enestas pli ol 100 000 artikoloj.
biciklanto
biciklanto diras:
2008-06-15 19:46
Mi kore gratulas al ĉiuj kontribuintoj de la esperanta vikipedio pri la atingaĵo !

Tio estas tiel nomata mejloŝtono kiun ni fiere povos montri al esperantistoj kaj al tiuj kiuj ne konas esperanton.

Per tio mi volas atentigi pri la fakto ke ni serioze partoprenas MULTLINGVAN projekton.
Ni eniris la projekton en frua stadio kaj profitas de la infrastrukturo. Ĝi estas pli avantaĝa al la movado ol multaj projektoj kiuj estas nur poresperantaj.
Mi jam plurfoje konstatis en alilingvaj vikipedioj ke kontribuantoj rimarkas la ekziston de la esperanta versio kaj kelkaj eĉ pro tio komencis lerni esperanton.

Mi ankaŭ ŝatas jenan econ : se oni dubas pri la enhavo de ajna artikolo, oni simple elektu la ligilon al sia gepatra lingvo (Esperantistoj ja estas plurlingvuloj) kaj komparu tie la enhavon. Mia konsilo estas: se vi trovas evidentan eraron, riparu ĝin tuj. Se vi dubas, faru mencion en la diskutopaĝo de la artikolo. Tiel aliaj kompetentaj kontribuantoj pli facile trovas kion indas plibonigi.

La vikipedia programaro estas jam tre potenca. Mi facile retrovas mian unuan redakton kiun mi faris antaŭ kvin jaroj. En tiu tempo mi jam spertis komputilan kraŝon pro kio mi perdis informojn. Sed iam la Esperanta komunumo devos ankaŭ starigi la rimedojn por fari sekurkopion de la Esperanto-parto de Wikipedia sur propran servilon.

Multe da laboremo en la plua kontribuado al vikipedio !
"Biciklanto" Eddy