Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Vegetaranoj ricevis lecionon pri Esperanto

Vegetaranoj ricevis lecionon pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-24 22:40
Centjariĝon ne nur por UEA, sed ankau por TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio) kaj IVU (International Vegetarian Union). Esperantistoj aktive paroprenis la mondan vegetaranan kongreson en Dresdeno kaj prezentis Esperanton per tutsemajna budo, du prelegoj kaj E-kurseto.

De la 27-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 okazis en Dresdeno, Germanio, la 38a Internacia Vegetarana Kongreso, organizita de International Vegetarian Union (Internacia Vegetarana Unuiĝo – IVU). Same kiel Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, IVU festis sian centjariĝon. Ĉeestis entute pli ol 600 vegetaranoj kaj veganoj el pli ol 30 landoj.

Nome de TEVA, aktive partoprenis tri el ĝiaj estraranoj: Christopher Fettes, prezidanto, Francesco Maurelli, vicprezidanto kaj Heidi Goes, sekretario. Inter la dekoj da prelegoj pri ĉiuspecaj aspektoj de vegetaranismo kiuj okazis dum la kongreso, estis ankaŭ du rilataj al Esperanto.

Lunde, la 28an de julio, Christopher Fettes parolis pri internacia amikeco inter vegetaranaj familioj pere de Esperanto, kaj montris fotojn pri internaciaj Esperanto-renkontiĝoj kie partoprenis multaj infanoj. Francesco Maurelli, vendrede, la 1an de aŭgusto, parolis pri la historiaj kaj ideologiaj ligoj inter la vegetarana kaj Esperanta movadoj.

La vegetaranoj miris pri tio ke la esperantistoj multe kontribuis al la fondiĝo de la Internacia Vegetarana Unuiĝo. Fakte la vegetaranoj, antaŭ 100 jaroj, decidis kunveni en Dresdeno por fondi sian unuiĝon ĝuste pro tio ke la esperantistoj jam planis tie okazigi la kvaran Universalan Kongreson. Ambaŭ prelegoj allogis dekkelk partoprenantojn, kaj inter ili pluraj petis pli da informoj aŭ starigis demandojn kiuj montris sinceran interesiĝon. Lunde anonciĝis kurseto pri Esperanto kiu okazis ĉiutagmezon dum la kvar sekvaj kongrestagoj.

Partoprenis la lecionojn homoj el diversaj landoj (Germanio, Usono, Aŭstrio, Hinda Unio, Britio, ...) kaj aĝkategorioj. Dum la tuta kongressemajno, TEVA havis budon kiu montris Esperantajn tradukojn de famaj verkoj kaj komiksoj, originalan literaturon kaj germanlingvajn informfoliojn pri Esperanto.

Du esperantistoj el Dresdeno kelkfoje vizitis la budon kaj kundeĵoris. Kelkfoje homoj tiom entuziasmiĝis ke ili tuj surloke komencis lerni la lingvon. Ni sukcesis montri al la kongresanoj ke Esperanto daŭre ekzistas kaj nia amikema sinteno rezultis en multaj bonaj kontaktoj. Sed ne nur tio: kelkaj el ili serioze pripensas partopreni en la venonta UK! Fotoj de la kongreso videblas ĉe www.ivu.org/teva kaj ĉe http://www.ivu.org/congress/2008/photos

Francesco Maurelli kaj Heidi Goes por TEVA

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2008-08-17 17:41
Kun gxojo kaj same kun miro mi legis, proksime al mi okazis tiel sukcesa kongreso.Mi gratulas al la 100jarigxo kaj kvankam mi ne estas vegetara esperantisto, tamen mi tute respektas kaj volonte mi festus kun vi, bedauxrinde kiel kutime mankas informado.En la Esperanta kalendaro de arangxoj mi trovis nek unu vorton.Certe venus pli multe da personoj.Mi tamen gxojas, ke oni kuragxe publikas al naesperanta trapasantoj.Estis memciitaj ankaux volontuloj al Bjalistoko.Jes, ni propagandu kaj estus bone oganizi longan karavanon tra tuta Europo-de Gibrartaro al Bjalistoko kaj lauxvoje propagandi Esperanton almenaux montri, ke esperanto vivas.En alia artikolo oni legas, ke en Roterdamo preskaux neniu auxdis pri Esperanto.(oni ecx ne sukcesis eldoni pro 100 jarigxa jubileo porokazas stampon.Oni povus gxin kelkmile vendi kaj ne nur reklami Esperanton, sed ankoraux gajni)Tio certe ne okazos en Bjalistoko - tie festos la tuta urbo kaj mi nur rekomendas tien veturi kaj tion travivi.
Korajn salutojn al cxiuj pola samideano en Germanio Stanislavo(iama sekretario de pola e-asocio en Bjalistoko)
franmau
franmau diras:
2008-08-19 21:20
fakte chiuj "roluloj" iom kulpas kiam temas pri malbona informado. Ni informis pri la kongreso en la listo de la esperantistoj vegetaranoj kaj la dresdenanojn. Eble ni povintus prepari pli ampleksan informkampanion. Kaj ni tion faros por Bjalistoko! Ankau IVU ne organizis multe da reklamo. Mi loghis en Dresdeno che couchsurfers kaj neniu el ili sciis pri la kongreso. Oni renkontis vegetaranojn en Dresdeno kaj ili ne sciis ion ajn pri la kongreso. Tamen, ne estas tre malsimila ol tio kio okazas en Esperantujo. Mi estis kun Dennis kiam li petis al pluraj homoj kaj ech al laborantoj tute apude al la CO, kie estas Esperanto...
Nu... ni lernu de ghi kaj nin nun pensu pri estonteco! Shajnas ke vi ja bone konas Bjalistokon. Chu vi pretus kunlabori kun TEVA por la aranghoj kiujn ni estas planantaj? Via helpo estas tre bonvena.
Heidi
Heidi diras:
2008-08-22 15:42
Saluton, Dankon pro viaj komentoj.

Efektive ni ne varbis ĉe nevegetaranoj. Ni simple tute ne pensis ke tia kongreso povas allogi nevegetaranojn. Sed ni jam nun komencas reklami por la sekva Internacia Vegetarana Kongreso, en oktobro 2010 en Ĝakarto, Indonezio.
Kompreneble ne tiom proksima por vi, sed ni esperas bonvenigi multajn aziajn kaj oceaniajn esperantistojn, vegetaranoj aŭ ne.
Heidi
Ĝenerala Sekretario TEVA
javergara
javergara diras:
2008-08-17 22:41
Mi reagis per la jena komento al la ghojiga novajho pri la 100-jarigho de TEVA kaj ghiaagado en Dresdeno:

Plej varman gratulon al TEVA okaze de ghia centjarigho!!!

Kaj apartan, admiroplenan dankon al tiuj tri elstaraj TEVA-estraranoj
pro la ege trafa maniero festi la datrevenon, nome per tiom sukcesa
partopreno en la jhusa IVU-kongreso en Dresdeno cele al videbligo de
Esperanto.

Tiel, per sia brila kaj vigla agado ekster la limoj de Esperantujo,
TEVA montras sekvendan vojon kiu devus esti atente esplorata de aliaj
fakaj E-asocioj kiuj, enfermitaj kaj neemaj ghisdatigi sian diskurson
nek paroli al la mondo, rapide forvelkas kaj riskas baldau malaperi,
kio estus bedaurinda perdo por la tuta E-komunumo.

Bonshance mi havis la okazon amplekse paroli kun s-ro Christopher
Fettes kaj Francesco Maurelli pri chi tiuj aferoj, dum la jhusa
Roterdama UK. Niaj E-vegetaranoj jam sukcesis alifoje kapti la
E-kongresojn por tamen montri Esperanton al siaj neesperantaj
samideanoj, ekz. okaze de la pasintjara UK en Jokohamo (pri tio
Francesco raportis en la revuo de UEA, instige al malfermigho de niaj
aranghoj). Ili jam anoncis al mi planojn por agi simile ech pli
intense kaj organizite okaze de la Bjalistoka en 2009 !

Modele, TEVA estas plena membro de IVU -la Internacia Vegetarana
Unuigho, kio i.a. permesas al ghi havi propran retejon kiel eron en
tiu de IVU (esploru mem : www.ivu.org/teva), uzas kiel simbolon
varianton de la sama signo kiu identigas aliajn samcelajn asociojn,
kaj partoprenas la vivon de la ghenerala tiuidea komunumo. Do la
Esperanta brancho estas plena, normala parto de tiu movado. Jen
interesa, lau mi nepra sinteno.

Amike,

José Antonio Vergara
UEA-estrarano pri scienca kaj faka agado
franmau
franmau diras:
2008-08-19 21:10
Koran Dankon pro viaj subtenaj vortoj!
Mi tute konfirmas ke TEVA partoprenas la vivon de IVU. Nur por doni kelkajn ekzemplojn:
- en Dresdeno TEVA partoprenis en la jara asembleo de IVU kaj vochdonis, samkiel la aliaj organizajhoj membroj de IVU
- la prezidanto de TEVA estis europa sekretario de IVU dum pluraj jaroj (kiam EVU - European Vegetarian Union - ankorau ne ekzistis), samkiel la iama kasisto de TEVA estis dum pluraj jaroj la kasisto de IVU
- en la pagho http://ivu.org/congress/2008/whydresden.html, ankau presita en la kongresaj libroj en Dresdeno, la vorto "Esperantist" estas menciata 7 foje, klarigante la rolon de Esperanto por la fondigho de IVU

Kelkajn pliajn vi povas legi chi tie: http://ivu.org/history/societies/esperanto.html