Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / UEA ĉe Homrajta Konsilio de UN

UEA ĉe Homrajta Konsilio de UN

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-08 10:20
Universala Esperanto-Asocio ĉeestis aktive en la tritaga Socia Forumo de la Homrajta Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo komence de septembro. La Socia Forumo ĉefe traktis la malriĉecon en la mondo. Kiel reprezentantoj de UEA partoprenis tuttempe Charmian Common kaj Stefano Keller, kaj en la unua tago Cesco Reale. Je du okazoj reprezentanto de UEA intervenis alparolante la Forumon. UEA ankaŭ ricevis ŝancon aparte prezenti al la Homrajta Konsilio sian vidpunkton pri lingvaj homaj rajtoj. UEA havas la rajton sciigi siajn starpunktojn al tiu grava organo de Unuiĝintaj Nacioj pro sia oficiala statuso de Neregistara Organizaĵo en specialaj konsultaj rilatoj ĉe UN.

Post trastudo de la diskuttemoj kaj la sperto dum la unua tago, la delegitoj de UEA decidis interveni en la konkluda periodo. Krom la necesaj informoj pri la proceduro, ili ricevis tre utilajn konsilojn kaj sugestojn de Francoise Mandallaz, kunlaborantino de la ĉefo de la UN-oficejo por ligoj kun NRO-j, Ricardo Espinosa, kiu prelegis en la aprila Datrevena Simpozio de UEA pri lingvaj homaj rajtoj.

- Kun s-ino Mandallaz ni jam havis agrablajn kontaktojn dum la organizado de la Simpozio. Ankaŭ ĉi-foje ŝi helpis nin, kvazaŭ ŝi deĵorus tie kiel konsilanto de la esperantistaj intervenantoj, diras Stefano Keller.

Laŭ Keller, pro strategiaj kialoj la reprezentantoj de UEA modifis sian planon kaj anoncis sian unuan alparolon jam por la dua tago kadre de la diskuto post la parolado de Anna Biondi el la Internacia Sindikata Konfederacio. Same kiel Espinosa, ankaŭ ŝi estis konata al la UEA-delegacio kiel preleginto en la aprila Simpozio en sia rolo de vicprezidanto de la Ĝeneva NRO-komunumo.

Keller prezentis proponon de UEA pri kunlaboro por tradukado kaj disvastigo de la konkluda dokumento de la Forumo en Esperanto kaj kelkaj lingvoj aliaj ol la ses oficialaj lingvoj de UN. Post lia interveno Anna Biondi anoncis publike, ke ŝi jam havas kun si informilojn por doni al "miaj esperantistaj amikoj" por la tradukado. La duan fojon UEA intervenis en la konkluda parto, kiam Keller komencis sian paroladon per danko al la interpretistoj pro ilia signifa kaj granda laboro kaj finis memorigante pri la esperantista propono al la Forumo. Ambaŭfoje la prezidanto de la Forumo, Mousa Burayzat, konstanta reprezentanto de Jordanio ĉe UN en Ĝenevo, reagis tre pozitive. Dum paŭzo li kontente malkovris, tra la retejo de la UEA-komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko, ke la 1-a Mezorienta Kunveno esperantista meze de aprilo okazis ĝuste en lia lando.

Ankaŭ aliaj ĉeestantoj interesiĝis pri Esperanto post aŭdo pri ĝi kaj prenis informilojn ekspoziciitajn ĉe la enirejo de la salono. Stefano Keller kaj Charmian Common rakontas: "Ni rimarkis, ke nia duopa ĉeesto havis pozitivan efikon, ĉar oficistoj de UN kaj aliaj forumanoj aŭdis nin paroli inter ni en Esperanto kaj tiel povis konvinkiĝi, ke ĝi estas vera lingvo."

La Forumo estis bona okazo por ligi novajn kontaktojn kaj plifortigi tiujn kun prelegintoj de la Datrevena Simpozio, el kiuj ĉeestis, krom Anna Biondi, ankaŭ ŝia antaŭulo kiel prezidanto de la NRO-komunumo, Renate Bloem, kaj ambasadoro Ronald Barnes el Alasko. Reprezentantoj de ŝtatoj kaj de NRO-j dum la tri tagoj kelkfoje aŭdis pri Esperanto. Interalie, antaŭ ĉiu diskutperiodo la prezidanto anoncis, kiuj intervenos, kaj rediris la nomon de la organizaĵo antaŭ ties ekparolo. La lastan tagon eĉ surtabla anglalingva ŝildo anoncis la apartenon de Charmian Common kaj Stefano Keller, sidantaj malantaŭ ĝi, al Universala Esperanto-Asocio.

La tekstoj de la esperantistaj intervenoj estos senditaj al la organizintoj de la Forumo en la oficialaj UN-lingvoj. Ekzistas ankaŭ esperanta versio, kiu servis kiel bazo por plutradukoj alilingven. La originala franca teksto de la unua alparolo estas jam rete legebla. La dua interveno (kies teksto same aperos en la reto), malpli longa kaj improvizita, estas aŭskultebla rete. La alilingvaj versioj kaj ĉiuj dokumentoj rilataj al la partopreno de UEA en la Socia Forum 2008 estos publikigitaj en la retejo de la Agado por Lingvaj Rajtoj (ALR).

Universala Esperanto-Asocio aparte estis invitita prezenti al la Konsilio deklaron pri sia starpunkto en afero, kiun ĝi trovas grava. UEA havas la rajton sciigi siajn starpunktojn ankaŭ al tiu grava organo de Unuiĝintaj Nacioj pro sia oficiala statuso de Neregistara Organizaĵo en specialaj konsultaj rilatoj kun   la monda organizaĵo. La aktuala deklaro de UEA temas pri lingvaj homaj rajtoj kaj estis submetita al la 9-a sesio de la Homrajta Konsilio en Ĝenevo (8-26 septembro) en la angla, franca kaj hispana lingvoj.

Gazetara Komuniko de UEA

arkivita en: