Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / UEA denove sub 6.000 individuaj membroj?

UEA denove sub 6.000 individuaj membroj?

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-21 10:31
Dum la jaroj 2003-2005 la membrokvanto de UEA evoluis pozitive, sed dum la lastaj du jaroj denove rimarkeblas ioma malkresko. La kvanto de individuaj membroj tamen falis nur marĝene, de 6.107 en 2005 al 6.066 en 2006. Por la pasinta jaro la kvanto de indivuaj membroj ĝis nun ne atingis la magian limon de 6.000, sed la ĝenerala direktoro esperas, ke malfruaj aliĝantoj savos la statistikon de 2007.

Je la fino de la jaro 2007 la kvanto de individuaj membroj estis 5.965, sed du semajnojn poste ĝi jam kreskis al 5.977, rakontas Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, en la reta diskutejo de la komitato de UEA. Osmo Buller instigas la komitatanojn streĉi siajn fortojn kaj instigi esperantistojn ankoraŭ pagi kotizon por la pasinta jaro.

La falo en la membronombro grandparte okazis ĉe la junaj membroj. Laŭ Osmo Buller, la falon klarigas tio, ke la Internacia Junulara Kongreso pasintjare okazis en Vjetnamio, kaj sekve multaj eŭropaj gejunuloj ne partoprenis ĝin kaj lige kun tio ankaŭ ne pagis kotizon al TEJO, la junulara sekcio de UEA. En 2006 estis 515 junaj individuaj membroj, sed pasintjare nur 387 - diferenco de 128.

La okazigo de la Universala Kongreso en Japanio same kaŭzis, ke multaj pli aĝaj eŭropaj esperantistoj ne povis kongresi, kaj lige kun tio ankaŭ ne pagis sian kotizon.

Aliflanke aliĝis al UEA rekorde multaj japanoj. La kvanto de individuaj membroj de UEA en Japanio pli ol duobliĝis de 410 al 859, kaj tiel Japanio pasintjare estis la lando kun la plej multaj individuaj membroj de UEA. En 2006 plej multajn individuajn membrojn, sume 670, havis Francio.

arkivita en:
Lu
Lu diras:
2008-08-19 20:56
Per la (fina) nombro de 6.011 Individuaj Membroj por 2007 UEA atingis proksimume la nivelon de 1948, kiam estis 6.120 Individuaj Membroj. La evoluon tra la jardekoj eblas vidi en la vikipedio ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA .

Feliĉe Esperantujo ekster la asocioj kreskis almenaŭ dum la pasintaj kvar jardekoj en diversaj kampoj kiel ekzemple renkontiĝoj, muziko, vojaĝoj, interreto, denaskuloj, Esperanto-studoj kaj ekster Eŭropo. (Kp. http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo .)

Kiel instruas la ekonomiko, ĉiuj produktoj kaj servoj en la mondo havas sian vivociklon de disvastiĝo, prospero kaj malkresko. Supozeble ankaŭ Esperanto-asocioj ne povas eviti tion - kaj eble devos lasi iom post iom dum la jardekoj sian lokon al diversaj sendependaj Esperanto-iniciatoj.

En tre multaj Landaj Asocioj la membronombroj cetere ne nur stagnas, sed konstante falas. La evoluo de la membronombroj en la UEA-strukturo povus esti temo dum la centjariĝo - sed eble tio estas tro doloriga fenomeno por aŭdaci tuŝi la temon, kiam oni preferas festi.