Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / UEA kaj KEA: ĉu diverĝaj starpunktoj?

UEA kaj KEA: ĉu diverĝaj starpunktoj?

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-22 06:55
En starpunktoj pri lingvaj rajtoj, prezentitaj al la Homrajta Konsilio de UN en Ĝenevo, Universala Esperanto-Asocio "apogas lernadon de 2, 3 aŭ 4 lingvoj, laŭ la cirkonstancoj". Por parolantoj de minoritataj lingvoj, unu el la lernendaj lingvoj laŭ UEA estas la "nacia lingvo". En sia analiza artikolo Hektor Alos i Font skribas, ke depende de la difino, tia modelo povus postuli de minoritatanoj devigan lernadon de eĉ ses lingvoj, kaj sekve tute ne estas egaleca. "Necesas engaĝiĝo de UEA kaj de ties landaj sekcioj por atingi pli kuraĝan, pli justan kaj pli detalan lingvomodelon, kiun ĝi proponu al la homaro, komence de la 21-a jarcento", li konstatas.

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estis invitita prezenti sian starpunkton pri lingvaj rajtoj al la Homrajta Konsilio en Ĝenevo, organizo de Unuiĝintaj Nacioj. La dokumento estis poste diskonigita en gazetara komuniko de la 7-a de septembro kaj esence ripetita en alia komuniko, sendita ok tagojn poste. La novaĵo vekis la atenton de pluraj katalunaj Esperantistoj, ĉar ĝi montras interesan kontraston kun kelkaj starpunktoj lanĉitaj de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) en marto.

La unua atentinda diferenco kuŝas en unu el la komencaj frazoj de la UEA-dokumento:
La rajto de infanoj lerni sian gepatran lingvon kaj daŭrigi sian edukadon uzante sian gepatran lingvon, ne nur estas grava por ilia kulturo; ĝi estas fundamenta por ilia psika evoluo.

Laŭ ĝi, ekzistas du malsamaj rajtoj de infanoj: la lernado de la gepatra lingvo kaj la edukiĝo en ĝi. Laŭ la dokumento, ili estas eĉ esencaj por la evoluo de la homa psiko.
Male, la KEA-dokumento diferencigas inter rajtoj de aŭtoktonaj popoloj kaj de enmigrintoj:

[N]i konsideras necesa pozitivan diskriminacion por atingi la normaligon de la minorigitaj lingvoj en ties medio aŭ teritorio kaj tiel defendi la lingvan diversecon. Krome, ni pledas por la rajto de la enmigrintoj lerni sian denaskan lingvon, inkluzivante ĝin en la rajton je moviĝo de la homoj.

Laŭ tiu ĉi starpunkto, ne ekzistas universala rajto al la edukiĝo en la gepatra lingvo. La dokumento ne postulas, ke ekz. Bulgario sin devontigu eduki en la kataluna la gefilojn de tiulingvaj enmigrintoj. Tiu eventuala rajto ne estas universale aplikebla, kaj, en la nunaj cirkonstancoj, ĝia apliko ŝajnas celo neatingebla eĉ en la landoj ekonomie plej riĉaj. Fakte, se oni proklamus tian rajton, ĝi fariĝus praktike efektivigebla nur por la ĉefaj lingvoj, per kio pliprofundiĝus la abismo inter dominantaj kaj minorigitaj lingvoj.

Aliflanke, la lernado de la denaska lingvo estas principe tutmonde aplikebla (krom eventuale ĉe orfoj), kaj ties proklamado ne nur eksplicite kontraŭas la malhelpojn de la asimilemaj ŝtatoj kontraŭ ties lingvaj malplimultoj, sed ankaŭ, nerekte, instigas al la favorado de tiu lernado fare de la registaroj por sekurigi tiun rajton. Krome, sendube, granda elpaŝo, por ke infanoj lernu sian gepatran lingvon, estas proponi lernadon ne nur de, sed ankaŭ en ilia lingvo en la publika instrusistemo. Do, la rajto proklamita de la KEA-dokumento ne kontraŭas tiun proklamitan de UEA, tamen la unua dokumento ŝajnas pli singarda pri facil-animaj proklamoj ol la dua.

Pli tikle staras dua aspekto de la dokumento de UEA, kiu rilatas al certa hierarkio de lingvoj aŭ, eventuale, al ne detalita divido de funkcioj inter diversaj lingvoj. La teksto asertas:

UEA apogas lernadon de du, tri aŭ kvar lingvoj, laŭ la cirkonstancoj, t.e.
1. la gepatran lingvon,
2. la regionan lingvon, se ĝi estas malsama,
3. la nacian lingvon, se malsama ol la du unuaj,
4. internacian lingvon, kiu apartenas al neniu nacio – nome Esperanto.

En la proponita modelo, unua ŝtupo estas la hejma lingvo, kiu, ekz. ĉe migrintoj povas esti malsama al tiu de la ĉirkaŭa medio. Ankaŭ ĉi tiun lingvon, nomitan ‘regiona’, oni principe devas lerni: estas grave ke la modelo valorigas tiun sintenon, ĉar la larĝa plimulto de la ŝtatoj en la mondo ne postulas la lernadon de la loka lingvo fare de la parolantoj de la dominanta: Francio, Britio, Aŭstralio, Ĉinio ktp. ktp. Tio, principe, plene kongruas kun la citita starpunkto de KEA, en kiu oni pledas por aktivaj politikoj por la dignigo kaj normaligo de la t.n. ‘minorigitaj lingvoj’.

La UEA-modelo aldonas trian ŝtupon: la t.n. ‘nacian’, t.e. supozeble ŝtatan, kiu staras inter la ‘regiona’ kaj la ‘internacia’ tavolo, kie, kompreneble en Esperanto-organizo, la neŭtrala Esperanto estas proponita. Ĝuste ĉi tria nivelo estas la plej diverĝa elemento inter la modeloj de UEA kaj KEA: dum tiu de KEA pli proksimas al la tradicia devizo “Esperanto, dua lingvo por ĉiuj”, UEA aldonas mezan, ŝtatan tavolon. Tamen, ambaŭ modeloj subtenas unuan, bazan ŝtupon – la hejman –, per kio ili fakte devojiĝas de la gurdita Esperanto-slogano... kaj de la uzosferoj defenditaj de Zamenhof por la internacia lingvo.

Ĝuste la KEA-dokumento aparte akre kritikas modelojn, kiel tiun proponitan de UEA:

Ni konsideras la konceptan kaj valoran dividon inter lingvoj internaciaj, naciaj kaj regionaj, manifestiĝo de lingva imperiismo. Neŭtrala lingvo, kiel Esperanto, povas agi kiel ponto, favorante kaj substrekante la plenan egalecon de la lingvoj.

Laŭ la kritiko, la aldono de meza ŝtupo inter la loka kaj la internacia lezas la “plenan egalecon de la lingvoj”. Fakte, se oni konsideras la dokumenton de UEA laŭ la kutima kompreno de la terminoj (t.e. ke ‘nacia’ egalas al ‘ŝtata’), ĝi subtenas la dulingvigon de i.a. katalunoj, eŭskoj kaj galegoj en la hispana. El tio verŝajne logike sekvas la uzado de la hispana lingvo en la tuta areo interne de la ŝtataj limoj. Sekve, ne nur sud-kataluno kaj sud-eŭsko nature interkompreniĝu en la hispana, anstataŭ en Esperanto, sed krome la hispana estu la kvazaŭneŭtrala lingva perilo inter denaskaj hispanlingvanoj kaj denaskaj katalunlingvanoj (almenaŭ ekster la limoj de Katalunlingvio).

Krome, la UEA-modelo starigas dubojn pri tio, kio okazu en lokoj kiel Arano: ĉu arananoj, krom la lokan okcitanan kaj la ŝtatan hispanan, lernu ankaŭ la katalunan, ĉar ili administracie apartenas al la Kataluna Aŭtonoma Komunumo? Tio ŝajnas la plej logika, ĉar la UEA-modelo baziĝas sur administraciaj unuoj, sekve la ekzemplo montras, ke la modelo ne postulas la lernon de ĝis kvar lingvoj (kaj, certe, libervole pliaj), sed povas postuli la lernon de ĝis kvin-ses lingvoj en lingvaj enklavoj.

La kritiko de la KEA-dokumento al la tri-ŝtupa modelo, paŭsanta la klasikan tri-nivelan administracian modelon (kun loka, subŝtata kaj ŝtata niveloj), ne estas senbaza. Almenaŭ en Eŭropo, sed ne nur, lingvo-anstataŭado okazas de la loka lingvo al la ŝtata: ĝis nun nenie en tiu kontinento oni raportis signifan perdon ĉe aŭtoktona loĝantaro de la intergeneracia lingvotransdono favore al la fakta interŝtata lingvo (la angla), kiam tiu ĉi ne rolas, kiel en Britio kaj Irlando, kiel ŝtata lingvo. Male, ekzistas klaraj procezoj de lingvo-anstataŭado en multaj landoj de lokaj lingvoj per ŝtataj: tial la KEA-dokumento kontraŭas la aldonon de deviga lernado de ŝtata lingvo kaj en diversaj punktoj proponas lingvopolitikojn favorantajn la lokan lingvon (eĉ kontraŭ eventuala tropeziĝo de neŭtrala internacia lingvo).

Aliflanke la KEA-modelo ne kontraŭas, sub kelkaj kondiĉoj, la instruadon de la hispana en Katalunio, de la franca en Bretonio aŭ de la angla en Kimrio. Tamen, tio okazus ne ĉar temas pri ŝtataj lingvoj, sed pro ilia konsidero kiel najbaraj lingvoj kaj lingvoj renkontataj en la medio, same kiel i.a. la itala, la portugala, la araba, la amaziĥa aŭ la panĝaba estus libervole instruindaj en Katalunio. Kredeble, la KEA-teksto estas influita de la pensoj de la lingvistino Carme Junyent kaj de la Stud-Grupo pri Endanĝerigitaj Lingvoj de la Universitato de Barcelono, kiuj taksas, ke multlingvismo estas stabila kaj ne endanĝerigas lingvojn, sed kiam nur du lingvoj konkurencas, la forta iom post iom forbalaas la malfortan.

Krome, la KEA-modelo rekomendas ankaŭ alternativajn solvojn, nome la pasivan konon de lingvoj aŭ “skandinavan modelon”, proponitan en la 1930aj jaroj de la lingvisto Delfí Dalmau, kiun relevis antaŭ nelonge en malsamaj lokoj ankaŭ Marc van Oostendorp kaj François Grin. Konstruo de lingva justeco plej verŝajne ne devenos de unu sola mirakla solvo, sed de saĝa kombino de ebloj. Bedaŭrinde, la UEA-modelo restas ankrita en nefidinda simplismo.

Certe, la skizita UEA-modelo principe povas fariĝi granda antaŭenpaŝo por multaj minorigitaj lingvoj, se, laŭ nia kompreno de la kvar ŝtupoj, ĝi postulas la lernadon de la ‘regionaj’ lingvoj je la sama grado de universaleco – en sia medio aŭ teritorio – kiel tiun de la ‘naciaj’. Tamen tio ŝajnas bonvolema legado de la deklaracio, ĉar ne estas konate, ke ekz. francaj Esperantistoj pledus por la universala instruado de la okcitana, bretona, korsa, eŭska, kataluna ktp. en ties lingvoteritorioj, same kiel nek la anglaj pledas por la universala instruado de la kimra en Kimrio, nek estas konataj similaj pledoj de la rusaj, de la ĉinaj Esperantistoj ktp. ktp. Verdire, la kataluna teksto pledas ne nur por lingvo-instruado, sed ankaŭ por ellerno kaj publika uzado de “la minorigitaj lingvoj en ties medio aŭ teritorio”. Entute, do, montriĝas, aŭ ke la teksto priskribanta la UEA-modelon ne estas sufiĉe preciza, aŭ ke ĝi konsistas el belaj vortoj ne subtenataj de la efektiva agado de la landaj Esperanto-asocioj.

Fakte, ioma disvolvo de la ideoj skizitaj en la UEA-dokumento pli kredigas, ke ĝi, anstataŭ defendi egalisman lingvomodelon, inklinas al tio, ke naciaj malplimultoj lernu la dominantajn ŝtatajn lingvojn, kaj ne male: t.e. ke la parolantoj de la hegemoniaj lingvoj estu kapablaj parolantoj de la lokaj aŭtoktonaj lingvoj por certigi al tiuj ĉi favoran medion por ilia disvolvo, anstataŭ peli ilin al hejma uzado, malalta socia taksado, malprospero kaj malapero. La teksto de UEA precipe substrekas la pli grandan lernosukceson de infanoj, se ili estas edukitaj en sia gepatra lingvo. Male, la KEA-principaro pli insistas pri elementoj kiel la “egaleco de lingvaj rajtoj de la individuoj” kaj la “multflankeco” de la informfluoj, kiujn ili konsideras “fundamento de paco”. Per pli egalisma modelo, la kataluna dokumento celas, ke “nenio [miskomprenigu], ke ekzistas lingvoj pli taŭgaj por difinitaj celoj”, kio, implicite, laŭ ĝi okazus, se oni konservas plurŝtupan lingvohierarkion.

La impreso povas esti, ke UEA sekvas la strategion enradikiĝintan en la periodo de Lapenna, kiam oni serĉadis la simpation de la ŝtatoj por provi desupre enkonduki Esperanton. Laŭ restrikta interpreto, la modelo proponita de UEA provas kiel eble malplej kontraŭstari la internan lingvopolitikon de la ŝtatoj, celante havigi al si aliancanojn por la enkonduko de Esperanto kiel interŝtata lingvo. Tamen eblas ankaŭ alia kompreno: UEA rolas nur kiel kupola organizo, kaj en sia rolo de proparolanto de la Esperanto-movado ĝi montras sin fora de la agado de siaj landaj sekcioj, kiuj ŝajnas sufiĉe imunaj al la enkonduko en sian agadon de la ideoj defendataj de UEA.

Laste, ne malutilus diskuti, ĉu entute unu aŭ alia modelo estas efektivigebla: se oni proponas bele konstruitan solvon, sed evidentiĝas, ke ne eblas ĝin enkonduki, la eblo montriĝas ne realisma. Tian kritikon ricevis antaŭ nelonge, ekzemple, la konkludoj de la t.n. “Grupo de Intelektuloj por Interkultura Dialogo”, estrata de Amin Maalouf, kiu redaktis raporton por la Eŭropa Komisiono, en kiu la grupo i.a. proponis ke ĉiu eŭropano iĝu trilingva kaj elektu “persone adoptitan lingvon”. Simile oni ofte akuzas la Esperantistojn pri nerealigeblo de iliaj proponoj, kion ekz. provis kontraŭstari la aludita strategio de Lapenna, serĉanta desupran ŝparvojon por la ĝenerala adopto de Esperanto kiel internacia lingvo. Nuntempe ŝajnas klare, ke ankaŭ desubismo estas nemalhavebla, ĉar la enkonduko de Esperanto postulas tro gravajn ŝanĝojn en la socio, por ke ĝi estu altrudita de demokratiaj registaroj al siaj civitanoj. Tial, ĉiu strategio celanta iaspecan “finan venkon” devas esti longa-kura, por certigi la konvinkon de la civitanoj pri difinita socia ŝanĝo.

Laŭ tiu kriterio, la triŝtupa modelo de UEA, kiu verŝajne pretendas kiel eble malplej enmiksiĝi en la internan politikon de la ŝtatoj, estas verŝajne pli esperiga. Tamen, necesas konsideri, ke la proponoj starigitaj de KEA ne malproksimas de la lingvopolitikoj funkciantaj en Svislando, Belgio kaj Kanado. Kompreneble ĉiu lando havas apartan historian, kulturan kaj socian fonon, kiu ne estas facile ŝanĝebla: demokratia politiko pretendanta ŝanĝi lingvan situacion devas esti malrapide kaj plej singarde enkondukita, ĉar lingvoj rilatas tre profunde al la psiko de la unuopaj individuoj. Tial, la propono povas ŝajni ŝoka por landoj kun antipode malsama lingvopolitika tradicio, kiel Francio, sed eĉ tie ĝi principe povus efektiviĝi post eble tri generacioj. Fakte, la ĝenerala enkonduko de Esperanto postulus, en la plej favora okazo, ne malpli ol tutajn du-tri generaciojn: t.e. similan kvanton da tempo. Laŭ tiu perspektivo, la skizita propono de KEA ne ŝajnas pli utopia ol la enkonduko de Esperanto mem. Male, ĝi ŝajnas necesa komplemento por efektivigi la celojn de lingva demokratio proklamatajn de la Esperanto-movado.

Entute, do, necesas engaĝiĝo de UEA kaj de ties landaj sekcioj por atingi pli kuraĝan, pli justan kaj pli detalan lingvomodelon, kiun ĝi proponu al la homaro, komence de la 21-a jarcento.

Hektor Alos i Font

(Estrarano de Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj)

La artikolo aperos ankaŭ en Kataluna Esperantisto

arkivita en:
NiMargot
NiMargot diras:
2008-09-25 00:04
Kara Hektor, mi tre ŝatis tiun longan kaj seriozan komenton.
Mi tamen demandas min pri la reala enhavo de la vortoj “lernado” kaj “edukado”, kaj ĉu en la teksto de UEA ili tiom diferencas. Alivorte ĉu en la teksto de UEA la rajto al lernado de la gepatra lingvo kaj eduko en ĝi ne estas nur unu rajto.
Unue ĉar La teksto de UEA parolas pri “rajto lerni la gepatran lingvon kaj daŭrigi sian edukon en sia gepatra lingvo...” Do tiu eduko ŝajnas esti universitata au profesia eduko, aŭ ankoraŭ persona aŭ kultura eduko ... kaj vi mem parolas “pri lernado en la gepatra lingvo...”. Ĉu tiu lernado en la gepatra lingvo ne estas sinonimo de eduko en tiu lingvo?

Certe la uzo fare de UEA de “nacia lingvo” devus esti korektita pere de “ŝtata lingvo”, kaj certe la hierarkiigo de la lingvoj esprimitaj de UEA respegulas iun “konformismon” tre ofte renkontatan en socio, kie oni kutimas pensi ke la normo estas: unu ŝtato - unu lingvo, aŭ se tio ne estas, ke iu ŝtata lingvo devas funkcii “kvazaŭ neŭtrala lingvo” aŭ kiel pli grava lingvo ol la “regionaj” kaj certe necesos pluraj generacioj por, ke oni ne plu hierarkiu lingvojn, se tio foje okazas. Sed por mi, kaj ŝajne ankaŭ por vi, la pozicio de UEA, politike neŭtrala, tamen pli kaj pli engaĝita por lingva demokrateco, devas respeguli la opiniojn de la plej multaj ĉar “ĝi rolas kiel kupola organizo”. Sed ankaŭ veras, ke pripensado pri lingva demokratio devus konduki al vera “egalisma modelo” laŭ kiu ĉiuj lingvoj egale valoras.
Oni povas ankaŭ kompreni la pozicion de UEA konsiderante, ke ekster esperantujo, oni ankoraŭ ne kutimas konscii pri lingva demokrateco, kaj, ke UEA, volante roli en Ĝenevo kaj alie pri tio devas eble komenci per ideoj ne tro revoluciaj, kaj akcepteblaj por homoj, kiuj komencas okupiĝi lingvaj rajtoj, ĉu ne?
gmickle
gmickle diras:
2008-09-28 15:19
Ĉu esperantistoj – aŭ iu ajn alia – vere kapablas proponi al la homaro ĉiusituacie taŭgan lingvomodelon? Aŭ lingvan instruprogramon, kiu taŭgas por ĉiu lernanto en ĉiu lernejo de la mondo? Ziko van Dijk (antaŭe Sikosek) pli ol UEA aŭ KEA trafis la kernon de la afero en Esperanto sen mitoj (eldono de 1999, p. 179): "Oni ne inventu kaj propagandu tiajn listojn kaj modelojn; homoj mem scias, kiujn lingvojn ili bezonas. Ni povas nur atentigi pri kromaj ebloj kaj pliriĉigoj (ekz. esperanto)."
hectoralos
hectoralos diras:
2008-10-01 22:29
Prave! Kaj ni forigu la ekonomimodelojn kaj eĉ ĉiujn modelojn por kiu ajn socia scienco, ĉar ili ne taŭgas por klarigi Ĉion. Eĉ ni povus puŝi pli antaŭen kaj forbalai ĉiujn natursciencajn modelojn, ĉar ne eblas pruvi, ke eĉ iu ajn el ili Veras ĉiam, ĉie kaj ĉiel.
Aŭ eble, tamen, ni provu ion fari por ŝanĝi socian maljuston, ankaŭ en lingvaj aferoj. Kaj tion ne opinias nur manpleno da ŝtipkapaj parolantoj de inventita lingvo, sed ankaŭ ekz. branĉo de sociolingvistiko.
pistike65
pistike65 diras:
2008-10-02 17:36
La cxefkonsulo de la t.n. Civito jxus malkovris la ekziston de cxi tiu artikolo, kaj restis tiom impresita de gxi ke li praktike nur citadas gxin sen vere komenti. Lia sola penskontribuo estas, kiel kutime, strabe subfosa kaj verga - nome, li disvolvetas la temon ke "grava divergxo kun UEA aperis jam cxe KEA-anoj..."
Jen senpaga reklamo por la civita pagxaro:
http://www.esperantio.net/index.php?id=675

amike
Istvan Ertl, grava divergxanto (estrarano de IKEL, komitatano de UEA)
unuel
unuel diras:
2008-10-04 14:21
...ne povas temi pri ĉi tiu artikolo, ĉar mankas la kutima mencio pri reta skandalgazeto. Anstataŭe HeKo asertas, ke la citatata teksto aperis en Kataluna Esperantisto.
pistike65
pistike65 diras:
2008-10-04 19:04
HeKo mem eble skribus pri "mensogoj", sed ni konstatu nur ke gxi duoble eraras skribante:
-Kaj post la kritiko de la Konsulo pri la lingvopolitiko de UEA, reagis ankoraŭ IKEL, pere de sia estrarano, tra la gazeto "Kataluna Esperantisto".-
Unue, reagis la persono Hektor Alos i Font, kiu ja estas estrarano de Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, sed ne IKEL mem reagis tra Hektor. Due, la artikolo premiere aperis cxi tie, kaj gxi aperOS ankaux en Kataluna Esperantisto.

Sed pli grave ol umi pri HeKajxoj estus pripensi kaj diskuti pri la lingvopolitikaj ideoj esprimitaj (nome) de UEA, de Silfer, kaj Hektor Alos!

amike
Istvan Ertl