Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / UEA atingis 6.000 individuajn membrojn en 2007

UEA atingis 6.000 individuajn membrojn en 2007

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-24 17:58
UEA sukcesis ankaŭ en la jaro 2007 superi la limon de 6.000 individuaj membroj. Tion anoncis estrarano Ranieri Clerici en la diskutejo de la komitato de UEA.

Dum la jaroj 2003-2005 la membrokvanto de UEA evoluis pozitive, sed dum la lastaj du jaroj denove rimarkeblas ioma malkresko. La kvanto de individuaj membroj tamen falis nur marĝene, de 6.107 en 2005 al 6.066 en 2006. Por la pasinta jaro la kvanto de indivuaj membroj ĝis la jarfino ne atingis la magian limon de 6.000.

Por superi la magian limon de 6.000 individuaj membroj, aktivuloj de UEA kampanjis por ke homoj ankoraŭ post la jarŝango tamen pagu kotizon por la jam pasinta jaro, kaj en la tria semajno de februaro Ranieri Clerici fine en la diskutejo de la komitato de UEA povis anonci, ke malfruaj aliĝantoj savis la statistikon de 2007:

Gekaruloj, el la - kompreneble longeta - intertempe aperinta "Raporto pri la jarduona laboro de UEA-estraro", ĉerpindas ĉi-tien la informo, ke: "UEA sukcesis en 2007 atingi la nombron de 6.000 individuaj membroj".

Pli detalaj informoj pri la membrostatistiko de UEA en 2007 ankoraŭ ne haveblas.


arkivita en:
tuvalkin
tuvalkin diras:
2008-03-11 13:46
La vertikala akso komencas ne je nulo, sed je 5000. Tio estas ja legitima kaj matematike tute valida, sed la informo ricevita je unua vido estas tio ke la individua membraro de U.E.A. reduktiĝis en 2002 je preskaŭ sesono de la pinta valoro de 1991, anstataŭ je nure tri kvaranoj da ĝi.
tuvalkin
tuvalkin diras:
2008-03-11 13:48
Mi celis "kvaronoj"n, pardonon.