Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Reprezentantoj de Ĉinio respondos Esperante pri Tibeto

Reprezentantoj de Ĉinio respondos Esperante pri Tibeto

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-27 00:56
La ĉina ŝtata radio okazigas retan babiladon en Esperanto por diskonigi la oficialan ĉinan starpunkton pri la okazaĵoj en Tibeto. Ĵaŭde vespere (laŭ la eŭropa horo) esperantlingvanoj el la tuta mondo povos starigi demandojn al teamo de ĉinaj spertuloj, kaj ricevi tujan respondon en Esperanto. La reta diskuto samtempe okazas ankaŭ en kvin aliaj lingvoj.

Laŭ la redakcio de Ĉina Radio Internacia la diskuto estas aranĝata "por ke niaj aŭskultantoj kaj legantoj pli bone konu fakton de la tumulto en Lasao".

La diskuto pri Tibeto okazos en la retejo de ĈRI frumatene la 25-an de aprilo, de la 2-a horo ĝis la 4-a, laŭ la Pekina tempo. En Eŭropo tiam estos ĵaŭda vespero la 24-an de aprilo (UTC 18.00-20.00, CET 20.00-22.00). La diskuto okazos en speciale starigita babilejo subtenanta la germanan, francan; portugalan, hispanan, italan kaj Esperanton.

La redakcioj de la koncernaj ses lingvoj samtempe okazigos la diskuton en apartaj kanaloj, sed en la Esperanta kanalo oni povos legi ankaŭ respondojn al demandoj faritaj en la aliaj kvin lingvoj. La demandojn de la publiko respondos esploristo el la Ĉina Tibetologia Esplorcentro, Lian Xiangmin, kaj kunlaboranto de la sama centro, tibetano Dawa Tsering.

arkivita en:
Loberrauch
Loberrauch diras:
2008-04-26 16:55
Estimata sinjoro Dawa,
estis tre interese por mi legi viajn respondojn al la demandoj pri via hejmlando Tibeto. Mi ja scias, ke chiam autonomio de iu parto de la lando povas reprezenti grandan defion por chiuj civitanoj kaj precipe por la registaro ghenerale. Chinio ja ne estas la sola shtato kiu permesas al civitanoj de lando kun miljara lingvo kaj kulturo ghui autonomion. Tibeto devus esti unu el tiuj landoj.
Kvankam ekzemploj de bone realigitaj autonomioj en europaj shtatoj povas shajnj ne taugaj je komparo, tamen chiam oni povas lerni ion de aliaj realaj situacioj.
Mi pensas chi tie pri la autonomio kiun donis la itala shtato al provinco kiu situas en la norda parto de la lando. Ghis 1918 tiu chi provinco estis parto de Austrio kaj havis apartajn lingvojn, kulturajn tradiciojn kaj identecajn sentojn. En la dudekaj jaroj la itala shtato ech ne agnoskis ghian nomon, Suda Tirolo, kaj la fashista registaro nomis ghin tuj "Alto Adigho" kaj faris chion por forgesigi al tiuj chi homoj la patrinan lingvon kaj kulturon. Estis malpermesite paroli en lingvo kiu ne estis la itala kaj multaj homaj rajtoj estis negataj.
Post la fino de la dua mondmilito ekestis alia pli demokrata registaro kaj oni permesis al la infanoj vizitadi lernejon por studi ankaù la patrinan (germanan au ladinan) lingvon. Sed la rilatoj inter la du au tri etnoj ne estis ankorau bonaj. Itallingvaj civitanoj kiuj ekloghis en tiu chi provinco tute ne emis "perdi tempon por lerni la germanan lingvon" kaj nur la germanparolantoj estis devigataj lerni la "nacian" lingvon de la shtato. En la publikaj oficejoj la rajto uzi sian patrinan lingvon ekzistis nur sur la papero, sed ne estis realigita. Post longaj intertraktadoj inter Austrio kaj Italio oni decidis ke homoj kiuj deziras labori en lernejoj, poshtoficejoj, malsanulejoj, tribunaloj, publikaj entreprenoj kaj shtataj entoj devas montri, pere de ekzameno de dulingveco, ke ili regas komplete la du lingvojn. Tiu chi decido havis grandan psikologan efikon: subite oni komencis lerni bone la du lingvojn por atingi tiun chi premisojn por bona laborposteno. Jam serioze eklerni la lingvon de la alia parto de la loghantaro estas pasho al pli bona interkompreno.
Kaj nun mi havas demandon al vi, kiu bone konas la situacion en Tibeto: chu la chinaj civitanoj, kiuj deziras loghi kaj labori en Tibeto, lernas la tibetan lingvon kaj informighas pri la tibeta kulturo?
Dankon pro baldauùa respondo.
Luigia Oberrauch Madella