Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Nescio de la angla mortigis dudek maristojn

Nescio de la angla mortigis dudek maristojn

de Redakcio Laste modifita: 2008-11-23 18:46
Sekreta, kvincifera kodo, krajone skribita sur komputila terminalo, kontribuis al la morto de dudek personoj en rusia nuklea submarŝipo la 8-an de novembro. Sed la ĉefa kialo de la tragedio kredeble estis, ke multaj rusiaj mararmeanoj ne tre bone scias la anglan. La ŝipo estas mendita de la barata ŝtato, kaj ĉiuj instrukcioj estas en la angla. Kiam rusa matroso provis manipuli termostaton, li akcidente ŝaltis la fajroestingan sistemon.

Kiam la nova, moderna submarŝipo komence de novembro forveturis de la varfo por fari testan vojaĝon en la Pacifiko, la sekreta ŝlosila kodo, kiun sciu nur kompetentuloj, estis klare, krajone skribita sur la komputilaj terminaloj de la ŝipo. La intenco kredeble estis, ke kaze de bezono la terminalojn povu manipuli ankaŭ la multaj civitanaj specialistoj de la ŝipkonstruejo, kiuj akompanis la ŝipon dum la provvojaĝo.

Laŭ informoj de rusaj gazetoj ŝajnas kredeble, ke la kontrakte dungita matroso Dmitrij Grobov ricevis la taskon kalibri la termostaton en la dua sekcio de la submarŝipo, sekcio ĉefe konsistanta el dormlokoj. Alia eblo estas, ke li simple volis malaltigi la temperaturon, kiu laŭ unu informo estis neelteneble alta - 30 gradoj.

Ajnakaze li helpe de la krajone skribita kodo povis malŝlosi la komputilan terminalon en la dormosekcio, sed evidente li ne tute bone sciis, kion li faru sekve. Io malsukcesis pri la manipulado de la termostato, kiu subite informis la centran komputilan sistemon, ke la temperaturo en la dormosekcio estas 78 gradoj. El tio la komputila sistemo faris logikan konkludon: brulas ie, necesas estingi la fajron.

En malpli modernaj rusiaj submarŝipoj la fajroalarmo devige iras al la kapitano, kiu persone devas fari la decidon ŝalti la estingan sistemon. Tamen ĝuste ĉiu tiu ŝipo estas moderna, kaj krome enhavas sistemojn speciale menditajn de la barata registaro.

La submarŝipo laŭplane iĝos parto de la barata mararmeo kaj ekhavos la nomon INS Chakra - tial interalie la informaj ŝildoj kaj instrukcioj de la ŝipo estas skribitaj en la angla. Krome, diference de la malpli novaj rusiaj submarŝipoj, la aŭtomatajn fajroestingilojn eblas ŝalti ankaŭ loke, sen permeso de la kapitano.

Ne estas konate, ĉu ankaŭ la instrukcioj sur la komputila ekrano estas nur en la angla lingvo, sed tio ŝajnas kredebla, konsiderante la manipulojn kiujn entreprenis la matroso. Post kelkaj katastrofaj klavopremoj la dormosekcio estis plenigita de la fajroestinga gaso freono, kaj dudek personoj mortis.

- Kompeneble, tie estas kontraŭidiotilo. Eĉ se la matroso enmetis ĉiujn donitaĵojn, la sistemo devas peti konfirmon de la enigo. Juĝante laŭ la rezulto, li ja donis konfirmon. Kiom mi scias, nuntempe oni apenaŭ faras instrukciadon de la personaro, klarigas kapitano Aleksej Suĥanov en intervjuo de Komsomolskaja Pravda.

La matroso mem fuĝis el la dormosekcio, kiam eksonis la alarmo, kaj saviĝis. Nun li estas akuzata pri akcidenta mortigo de dudek homoj, kaj riskas multjaran prizonan punon. Same aŭ pli punindaj oni povus tamen konsideri liajn estrojn, kiuj igis maristojn sen la necesa lingvoscio manipuli komplikan submarŝipon. Nuklea submarŝipo ja enhavas ankaŭ sistemojn pli danĝerajn ol la fajroestingilo.

arkivita en:
bab
bab diras:
2008-11-20 08:58
se nur la instrukcioj estus E-lingvaj… :->

(Pardonu, mortintoj, la sxercon.)
sleblanc
sleblanc diras:
2008-11-20 10:12
En la dua alineo oni legas la frazon: "...specialistoj de la verfo, ...". Sed kion signifas la vorto "verfo"? Ĉu la skribinto tajperaris kun "varfo"?
krokodilo
krokodilo diras:
2008-11-20 13:32
Tio estas interesega, kaj mi ŝatus uzi ĝin en artikoleto por « Agora Vox » (franclingva retejo de civitana ĵurnalismo). Sed ĉu vi havas aliajn novaĵ-fontojn ? Iu tradukis por mi la ruslingvan artikolon, kiun vi indikis, sed li diris, ke en ĉi tiu teksto ne temas pri lingvoproblemoj.
redakcio
redakcio diras:
2008-11-20 16:43
La lingvaj problemoj ne ricevis elstaran lokon en la rusa raportado, sed ili estas menciitaj kelkloke, ekzemple en ĉi tiu artikolo:

http://www.life.ru/video/7377

kaj preterpase ĉi tie:

http://www.stav.kp.ru/daily/24199/405303/

Pluraj raportaĵoj en diversaj rusaj gazetoj mencias, ke la matroso premis butonojn, ne komprenante kion li faras, sed ne donas adekvatan klarigon de la "nekomprenado".
krokodilo
krokodilo diras:
2008-11-21 13:10
Dankon, interese.
andrejg
andrejg diras:
2008-12-03 07:17
Verŝajne mi uzis aliajn informfontojn, sed laŭ la miaj, ne temis pri nekomprenado de tio, kion la maristo faris. Li tre bone komprenis kaj estis bone informita pri la sinsekvo de agoj. TAMEN, kiel li (onidire) asertis, iu certigis lin, ke la apartaro estas en testa reĝimo kaj neniuj postsekvoj okazos. Tial, pro scivolemo kaj enuo, li ludis per diversaj ordonoj kaj i.a. eksperimentis pri fajroestingado.
Do, ne lingva, sed alispeca problemo (interkompreniĝo? malbonŝanco? respondeco?).