Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Spegulo volas kompletigi, ne konkurenci

Spegulo volas kompletigi, ne konkurenci

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-13 23:23
En la tria semajno de februaro aperas la unua numero de nova kultura revuo. Ĝi naskiĝis post la transiro de Pola Esperantisto en la manojn de Pola Esperanto-Asocio, kiam la antaŭaj redakcianoj de Pola Esperantisto, Kazimierz Leja kaj Tomasz Chmielik, decidis fondi novan revuon kun la nomo Spegulo. En intervjuo donita al Libera Folio ĉefredaktoro Tomasz Chmielik rakontas, ke la nova revuo ne volas konkurenci kun la jam ekzistantaj periodaĵoj, sed ja kompletigi ilin. Li kredas, ke en la esperanta merkato estas sufiĉe da loko por ĉiuj. Eblas spekti la mallongan intervjuon per Ipernity.

La morto de la beletra revuo Fonto fine de la jaro 2006 ŝajnis signi seriozan krizon en la merkato de esperantlingvaj kulturaj periodaĵoj: post la malapero de Fonto, kunlaborinta kun UEA, restis viva nur Literatura Foiro kun sia specifa tendenco. Tamen baldaŭ montriĝis, ke la morto de Fonto stimulis novajn iniciatojn. Post unua numero en septembro 2007, la jarduona Beletra Almanako - kun kiu UEA jam faris novan kontrakton pri aperigo de verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj - eldonos en marto duan liveron. Kaj meze de februaro estis jam prespreta la unua numero de tute nova kultura revuo: Spegulo.

Spegulo enmerkatigas sin kiel revuo kritike sekvanta okazaĵojn en la moderna kulturo, gazeto eliranta el la "verda geto", sed ankaŭ esploranta kaj analizanta la historion de la Esperanto-movado. Jam antaŭ la apero de la unua numero la nova gazeto havas centon da abonantoj, el tiuj du trionojn ekster Pollando.

Libera Folio petis ke Tomasz Chmielik rakontu, kial li decidis fondi novan gazeton.

- Mi pensis ke estas manko de tia gazeto, precipe en tiu orienteŭropa parto, post la ŝanĝoj. Kaj fakte ni ne volas konkurenci kun gazetoj, do farante tiun elekton ke ni eldonos Spegulon, nian novan gazeton, ni fakte staris inter diversaj dilemoj. Ekzemple, certe ni ne imitos Beletran Almanakon, kiu estas ĉefe beletra, certe ni ne imitos Literaturan Foiron. Ni proksimiĝas iomete al Literatura Mondo, ĉar estos kaj literaturo, kaj filmo, kaj muziko kaj arto. Do, estos revuo kultur-literatura, kultur-sociologia, kotopo...

Libera Folio: Sed ĉu vi kredas ke la publiko sufiĉos por tiom da kulturaj kaj literaturaj revuoj?

- Mi pensas ke jes estas loko. Ĉar ekzemple Beletra Almanako aperadas en tiu jara ritmo, ni aperados kvaronjare, Literatura Foiro aperadas en dumonata ciklo, ekzemple. Kaj alia grava afero, kiun ni volas, estas ke ni malfermiĝas al la ekstera mondo. Ekzemple, por Spegulo verkas artikolojn veraj sciencistoj pri diversaj temoj. Ni mendas eĉ artikolojn ĉe neesperantistoj, kiujn poste ni tradukas al Esperanto.

Libera Folio: Kaj pri kio povas temi tiuj artikoloj kiujn verkas neesperantistoj?

- Ekzemple ni verkis artikolon pri silezia lingvo. Ĉu ekzistas la silezia lingvo? Kaj tiun artikolon verkas por ni profesoro, polo, kiu nun instruas en Dublino, en Irlando. Do, tio eblas. Ekzemple, ni petis artikolojn pri ĵaz-muziko ĉe konata muzika kritikisto, kaj li diris "volonte". Tio montras ankaŭ ke ni esperantistoj povas esti interesaj por la homoj kiuj skribas de ekstere. Kompreneble ni uzas niajn amikajn, kolegajn kontaktojn, tio estas tiel.

Libera Folio: Kiom da numeroj jam aperis de via gazeto?

- La unua venos jam venontsemajne, do unu monaton pli frue... ni planis ĝin meze de marto, sed ĝi jam estas preta.

La intervjuon eblas spekti en Ipernity

arkivita en: