Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / La Universala Kongreso en 2010 okazos en Kubo

La Universala Kongreso en 2010 okazos en Kubo

de Redakcio Laste modifita: 2010-07-16 10:36
La universala kongreso de Esperanto en 2010 okazos en Havano en Kubo. Tion anoncis la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak, en la solena fermo de la Roterdama UK sabate matene. La decidon pri la kongresurbo faris la estraro de UEA fine de la kongresa semajno.

Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, jam en februaro vizitis Havanon laŭ invito de Kuba Esperanto-Asocio. La celo de lia vizito estis esplori la kondiĉojn por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto en Havano en la jaro 2010. Kun subteno de ŝtataj, urbaj kaj turismaj aŭtoritatoj KEA nun venigas la esperantistan mondrenkontiĝon al Kubo jam por la dua fojo. Unuafoje la UK okazis en la kuba ĉefurbo en julio 1990.

En majo la ĝenerala direktoro vizitis Moskvon, kiu same invitis la Universalan Kongreson por la jaro 2010, ĉar la pli frua invito por la jaro 2009 ne estis sukcesa. Ankaŭ en Moskvo la lokaj aŭtoritatoj promesis subtenon por la kongreso, sed la estraro de UEA fine preferis la proponon de la kubaj esperantistoj.

La elekto de Kubo jam de kelka tempo aspektis klare pli verŝajna ol ke Moskvo ricevu la kongreson en 2010. Eble iom influis favore al la elekto de Kubo ankaŭ la leteroj de du elstaraj rusiaj esperantistoj, kiuj turnis sin al la estraro de UEA kaj malrekomendis kongresi en Moskvo en la nunaj cirkonstancoj.

Kiel argumentojn malfavorajn al Moskvo oni ofte menciis la altajn prezojn en la hoteloj de Moskvo kaj la komplikecon de la vizaj proceduroj. La subtenantoj de Moskva UK atentigis, ke dum la pli ol 120-jara historio de Esperanto ĝis nun neniam okazis Universala Kongreso en Rusio, dum multaj jaroj unu el la plej gravaj landoj de la movado.

arkivita en: , ,
piter
piter diras:
2008-07-27 09:37
kvamkam mi bone povas vidi la argumentojn por la elekto de kubo (jam du kongresoj sinsekvaj en eŭropo en 2008 kaj 2009, verŝajne pli malmulte koste surloke), estas bedaŭrinde ke moskvo ne estis elektita. laŭ mi uea devas ankaŭ doni ŝancon al ĉiuj landaj sekcioj organizi la uk-n. kubo jam okazigis ĝin en 1990, rusio neniam.
vasall
vasall diras:
2008-07-27 20:06
Rusujo devas do ankoraŭ atendi, sed se eĉ elstaraj esperantistoj de tie kontraŭas organizi la Kongreson en Moskvo, konsekvencoj devas esti memkompreneblaj. Pri interna malkonkordo inter samideanoj tie la Libera Folio jam kelkfoje raportis.

Krome, pli bonas kiam UK-oj estas preparataj ĉiam en alia mondoparto, do unu jaro post Bjalistoko kial oni ne kongresu en Kubo. La decido interesas kaj eble jen estos por mi la ebleco forveturi al Ameriko.
esperanto
esperanto diras:
2010-04-13 02:01
Post la morto de la kuba disidento (lau aliaj fontoj: simpla krimulo) Orlando Zapata Tamayo post 85-taga malsatstriko, la ĝenerala etoso en Kubo denove akriĝas. Observantoj klarigis tiun fenomenon, krom pro la katastrofa ekonomia situacio sur la insulo, inter alie per la evidente pliboniĝinta sanstato de Fidel Castro. En aprilo Raul Castro, shtatestro de Kubo, riprochis al Usono kaj al Europa Unio, ke ili lanchis novan gigantan kalumnian kampanjon kontrau Kubo.
Siavice Hillary Clinton, ministro pri eksterlandaj aferoj de Usono, riproĉis al Kubo, ke ŝi havas la impreson, ke ĝia registaro ne deziras normaligi la rilatojn kun Usono, kvankam Vaŝingtono sub Barack Obama klopodas plibonigi la situacion.

Do, la ĝenerala etoso fariĝas pli kaj pli malfavora.
Sed fakte jam antaǔ dudek jaroj, en 1990, kiam UEA kongresis en Havano, Kubo ĵus konkludis malfacilan periodon. En 1989 Kubo okazis sanga purigo ene de la komunista partio: Pro fraǔdo kaj korupcio estis arestita kaj akuzita la iama generalo pri la kuba armeo en Angolo kaj Etiopio kaj kun li 13 aliaj armeanoj de la ministerio pri internaj aferoj. La generalo (Ochoa) kaj tri aliaj estis kondamnitaj al mortpuno kaj ekzekutitaj en julio 1989, dum ses oficiroj ricevis arestpunon de po 30 jaroj, tri po 25 jaroj kaj unu je 10 jaroj. Lige kun tio okazis personara purigo en la ministerio pri internaj aferoj kaj en la armeo. La iama ministro pri trafiko ricevis punon de 20-jara aresto pro korupcio. Iu alia altrangulo suicidis. En septembro sekvis la iama ministro pri internaj aferoj (Abrantes), kiu estis kondamnita al 20-jara punaresto pro korupcio.

En sia ĉi-jara kolekto la sendependa socikultura revuo SPEGULO dediĉas parton de sia enhavo al la temo Kubo: En la printempa numero jam aperis interesaj tekstoj de kubaj disidentoj, en Esperanto-traduko, kaj estos inter alie publikigitaj detala kaj senlegenda biografio de Fidel Castro kaj politika raporto pri la pasintaj dudek jaroj.

La abono por 4 numeroj de po 64 paĝoj de SPEGULO kostas nur 18 eǔrojn kaj estas plej facile pagebla al la UEA-konto kazl-s de Kazimierz Leja, eldonisto de la revuo. Novaj abonantoj bv. klare indiki vian poshtadreson.
esperanto
esperanto diras:
2010-04-29 16:07
La ekscesoj de la Castro-reghimo en Kubo atingis novan kulminon.
Kiel farighis konate, la sendepedna jhurnalistino Virgin Dania Garcia, kiu publike apogis la Movadon 'Damoj de Blanko', estis kondamnita al punaresto de 1 jaro kaj 8 monatoj (chi tiu puno shajnas esti iom tro severa). Virgin Dania Garcia estas la unua virino kaj blogulino, kiun la pli kaj pli agresema Castro-reghimo sendas en la prizonon.

Persone mi pensas, ke chiu esperantisto, kiu chijare veturas al Kubo, nerekte au rekte subtenas la farojn de la Castro-reghimo, donante monon al la shtata kaso tra la turismo. Chiu UK-partoprenanto devas mem kongruigi tiun situacion kun sia propra konscienco.

http://latina-press.com/[…]/

Ankau UEA estos devigata politike pravigi sian kongreson en Kubo, ekster la frazajhoj pri la tradicia neutraleco. Se ne, la pledo de UEA por homaj rajhtoj farighis farso.

Kaj mi persone atendas tiun pravigon de la ESTRARO de UEA.
msandelin
msandelin diras:
2010-04-29 21:14
Ĵeti virinojn, samkiel virojn, en malliberejon estas efero de egaleco kaj demokratio, ĉu ne :-) Pli atentindas la difino de krimo. Ĵeti iun ajn en prizonon ĉar tiu sin esprimis skribe estas nerekomendinde, laŭ mi.

Mi ne certas ke bojkotado estas alirebla vojo, sed mi bonvenigus diskuton pri tio kie iras la limoj kiujn oni ne pretas transiri en la kontaktoj kun nedemokratiaj regantoj? Kaj ĉu entute tiaj limoj ekzistas? Antaŭ dudek jaroj, la esperantistoj tute laŭlitere aplaŭdis Fidel Castro, kiam li ŝerce komparis la esperantistojn kun la unuaj kristanoj, ja persekutitaj, esperante ke la unuaj ne estos same traktitaj. Li forgesis por momento kiel li traktas proprajn civitanojn, kaj same forgesis la esperantuloj, kiuj kore ridis. (Kaj cetere - ial mi ekhavas la senton ke Castro parolas pli pri sia propra kazo ol tiu de la E-movado :-)). La sceno videblas ĉi tie http://www.youtube.com/watch?v=drl2jh8UGk0

Ĉu ĝi ripetiĝos ĉi-jare?

esperanto
esperanto diras:
2010-04-30 16:12
Ghuste mi ege interesighas kio okazos chijare en Kubo chirkau la Esperanto-kongreso, chu entute io okazos, chu iu gravulo de la reghimo aperos, chu Fidel sendos mesaghon, rememorante la kongreson de antau 20 jaroj, chu Eo-delegacio denove vizitos la Palacon de la Revolucio (kun au sen bufedo), ktp. ktp. Multaj demandosignoj.

Estas imageblaj pluraj teoriaj scenaroj. Ghis nun flanke de UEA mi audis absolute nenion pri eventualaj intencoj.

La ministro pri eksteraj aferoj de Kubo faras relative civilizitan impreson. Kial ne inviti lin. La kuba Eo-movado ja dependas de la favoro de la politika reghimo.

Cetere antau nelonge mi ja sugestis, ke oni nomu Fidel Castro "Heroo de Esperanto", kaj tion mi sugestis tute serioze.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-04-30 17:44
Se UEA nomu iun heroo de Esperanto, necesus unue distingi la kategorion el tiu de honoraj membroj. Ĉiuokaze laŭ mi sufiĉas ke Castro mem nomis sin "soldato de Esperanto". Tiamaniere ĉiu povas por si mem decidi ĉu heroismo povas kongrui kun Esperantismo aŭ ne.