Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Polico forportis kongresanon

Polico forportis kongresanon

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-24 23:21
La nederlanda polico en mardo forportis el la kongresejo de la Roterdama Universala Kongreso kongresanon, kiu en momento de kontrolo ne povis montri sian insignon. La kongresano estis portita al la policejo, sed tuj poste liberigita. Poste evidentiĝis, ke li bonorde pagis sian kotizon.

En ĵaŭdo cirkulis en la kongresejo famo, ke en la kongresejo estis arestita homo, kiu insiste rifuzis pagi la kotizon aŭ foriri el la kongresejo. Laŭ la Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, la famo tamen estis klare troigita.

- Kio okazis estis, ke ni forigis el salono Hodler homon, kiu rifuzis montri sian insignon.

Libera Folio: Ĉu ofte okazas, ke homoj provas eniri sen insigno?

- Jes, tio bedaŭrinde ne estas malofta, kaj tio estas enorma malrespekto al la kongresanoj kiuj ja pagis, eble malriĉaj pensiuloj kiuj elspezis grandan sumon por ebligi la kongreson kaj partopreni en ĝi.

La incidento kun polico okazis marde, kiam iom aĝa kongresano el norda Eŭropo ĉeestis programeron en salono Hodler, kaj rifuzis montri sian kongresan insignon al reprezentanto de Loka Kongresa Komitato. Ĉar li ankaŭ rifuzis eliri el la kongresejo, oni fine vokis la policon.

La polico forportis la seninsignan kongresanon, sed liberigis lin post du horoj en polica malliberejo.

En Roterdamo kontrolado de la insignoj ĉe la enirejo apenaŭ okazas, male ol en multaj aliaj kongresoj. Anstataŭe oni de tempo al tempo petas homojn montri siajn insignojn dum programeroj.

Poste evidentiĝis, ke la seninsigna kongresano ja bonorde pagis sian kotizon, sed ial ne povis montri la insignon en la momento de la kontrolo. Tamen en ĵaŭdo eblis en la kongresejo sen granda serĉado trovi kongresanojn sen insigno, aŭ kun insigno renversita, tiel ke ne eblis vidi, ĉu ĝi efektive apartenas al la portanto.

Laŭ informoj, kiujn ricevis Libera Folio, en merkredo vespere estis preparata artikolo pri la incidento por la kongresa kuriero. Tamen ĵaŭde antaŭtagmeze la kuriero ne haveblis en la kongresejo. Anstataŭe en la informejo estis pendigita anonco, laŭ kiu la 4-a numero de la kongresa kuriero haveblos nur posttagmeze.

Kiam la kongresa kuriero aperis posttagmeze, ĝi ne enhavis raporton pri la arestita kongresano. En la loko, kie ĝi laŭ informitaj fontoj devis aperi, anstataŭe aperis granda foto.

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2008-07-24 14:49
Estas tute bone, ke iuj cxeestantoj estas kontrolataj.Tio estas nur por sekureco de alia kaj certe tiu okazintajxo estas tre bona "nutrajxo" por lokaj gazetoj, cxar sensacio estas por ili pli grava ol fakto, ke okazas la kongreso.Do cxe unu fajro oni bakis du kokinojn!
Dankon al Libera Folio por la informo, cxar por ni tio estas ankaux amuziga sciigo.
paulpeer
paulpeer diras:
2008-07-25 09:23
Se oni trovus inter la ĉeestantoj personon, kiu ne parolas Esperanton kaj ne aliĝis, estus ja tute kompreneble, ke oni agadu tiel severe. Sed se Esperanto-parolanto ne povas montri sian insignon, estus tute simple kontroli, ĉu li aŭ ŝi estas inter la aliĝintoj kaj solvi la problemon en amika maniero. Neniel decas nek pravigeblas voki la policon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-07-25 14:06
Mi konsentas kun Paul. Aliflanke mi aprobas ke oni decidis ne mencii la incidenton en la kongresa kuriero, ĉar ni ne bezonas ke la LKK fanfaronu pri siaj eraroj. Tiun taskon pli bone plenumas sendependa organo kiel ĉi tiu.

Kaj la miskomprenita kongresano verŝajne ne estis tiel rezistema ke la polico devis "porti" lin al la policejo. Pli kredinde estas ke oni malpli sensaciisme "kondukis" lin.
edmundo
edmundo diras:
2008-07-25 09:38
Mi elŝutis ĝin hieraŭ matene, eble ĉirkaŭ 06:00 UT, kaj tiam ĝi enhavis raporton pri la arestita kongresano (kies kongresnumeron oni menciis). Post kelkaj horoj ĝi ne plu estis en la TTT-ejo, kaj en la vespero aperis en la TTT-ejo nova versio de "kuriero4.pdf". Mi supozas, ke oni timis per la raporto ofendi iun.
manolo
manolo diras:
2008-07-30 16:59
Mi troviĝis tri vicojn malantaŭ la forpeloto kiam okazis la incidento. Post parolo kun kelkaj homoj kaj kelkaj konjektoj, mi havas propran version de la afero.

La WTC estas konstruaĵo publika sed, verŝajne, ne plene libere alirebla. Oni rajtas eniri (jen propra konjekto) se laboristo en la ejo, se partoprenanto en iu aranĝo, aŭ se komisiita fari iun oficon ĉe la tieaj entreprenoj kaj instancoj. Eble la kontrolo de la WTC-gardistoj ne estas rigora, sed iel ajn la responsuloj de la konstruaĵoj petis al LKK kontroli la kongresanojn, kun aparta insisto al Rotterdam Hall (Hodler-salono).

Pro tiu kontrolpeto, unu el LKK-anoj petis al homoj kiuj eniris la salonon montri la ŝildon. La aludata homo rifuzis fari pro ia nekomprenebla obstino kaj la LKK-ano, des pli obstine, insistis, kio siavice plifirmigis la obstinon de la unua kun la sekvo jam rakontita en la raporto.

Ne temis, do, pri ia timo ke tiu homo eniris pirate la kongresejon: ĉiuj scias ke li pagis la kotizon. Temas pri iom tro rigora sekvo de la ordonoj de la WTC-responsulo kaj pri ia obstin-konkurso (en mia lando oni dirus: "konkurso pri kiu havas la plej grandajn kojonojn" ĉar verŝajne tia obstino estas tipe vira).

Mi ne deziras konkludi iun ajn moralan solvon pri kiu kulpis aŭ ne. Mia celo estas montri, ke la afero ne temas pri vera ruzulo kiu deziris ŝtele eniri la kongreson kaj kies solvo estus simpla kontrolo en la listo de aliĝintoj.

Mi ankaŭ miras ke tio ne restis registrita en la kongresa kuriero...
sunshine
sunshine diras:
2008-07-30 22:54
Mi ne suprizas pri la silento de la kuriero. Ĉiu agis hontinde.

Malgraŭ tio, la fiasko montrigas amaran fakton, ke la UK estas multekosta afero. Sendube, oni faras ĉion por malaltigi la koston, sed mi suspektas, ke la pagado de la kotizo estas ekster la eblecoj de la plejmulto de la Esperantistaro. Kion oni povas fari pri ĝi, mi ne scias. Internacia aŭ interkontinenta vojaĝado estas fundamente multekosta. Simile, loĝi en granda urbo estas fundamente multekoste. Tamen, kiam mi unue aŭdis pri la afero, mi sentis tranĉeton en la koro, ĉar mi kredis (malprave), ke iu senmonulo povis atingi la kongresejon, sed tiu ne povis pagi la kotizon por partopreni. Certe, mi ne farus simile, ĉar mi vidus ĝin kiel ŝtelado. Tamen, mi povas kompati je homo kiu, per granda sopiro, strebis eniri per ruzo. Ĉu mi publike hontigu tian ruzulon, mi esperas ke ne. Laŭ mia opinio, la sugesto de manolo (kontrolado de la listo) estus la saĝa ado en tiu situacio. Kion oni devas fari, se oni ne trovis la homon je la listo, mi ne scias.
pistike65
pistike65 diras:
2008-07-31 01:31
Efektive, la obstine nemontrema kongresano pagis sian kotizon. Pli malutila al UEA kaj al cxiuj kotizintaj kongresanoj estas homo kiu, por sxpari, aligas sian infanon kaj venas kun ties nomsxildo (pri tia kazo mi auxdis el bona fonto) kaj homo kiu promenas kun nomsxildo de Honora Membro de UEA, estante mem nehonora nemembro (kun cxi tia mi mem parolis).

amike
Istvan Ertl
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2008-07-31 17:51
Se mi estas korekte informita, li estas eĉ dumviva membro kaj de UEA kaj de Societo Zamenhof.

Sed nun minacis nuligi tiujn membrecojn, se entute eblas.

(Cetere: ne estis mi, kiel kelkaj suspektis; ni nur havas la saman antaŭnomon...)

Gunnar Gällmo
Peter
Peter diras:
2008-08-01 09:47
Almenaŭ en ĉiuj okcidentaj landoj homoj konas de sia infanaĝo slipetojn nomataj "biletoj" kaj la fakton, ke tiuj servas pruvi la rajton de la pozedanto, ricevi la koncernajn servojn. Ĉu temas pri spektado de teatra aŭ kinea spektaklo, ĉu pri veturado per tramo, buso, ŝipo, aviadilo - ĉie ajn oni supozas, ke la klientoj pagis la definitajn prezojn kaj pruvas tion kaze de postulo per prezento de la bileto. Venante al teatro sen bileto, ĉar forgesinta ĝin hejme, iu ajn havos malpli belan vesperon. Sidanta en publika transporto kaj rifuzanta kaj prezentadon de la bileto kaj la personan legitimilon, la kliento memkompreneble iros senprokraste kun la kontrolisto al la plej proksima policejo.

En kongresejo de UK la nomŝildo havas la funkcion de bileto kaj la helpantoj la senkondiĉan taskon, kontroli ĝin ĉe la enirejo al salonoj. Neniu povas de helpanto postuli, ke li konas ĉiujn membrojn de la societo Zamenhof persone. Ankaŭ la ĉi tie presentita ideo, ke pardogardisto trafoliumu la liston de proksimume dumil partoprenantoj por trovi sur ĝi personon, kiu rezignas preni sian nomŝildon el la pantalonpoŝo, dume kelkdek ceteraj partoprenantoj vicstaras malantaŭ li kaj maltrafas la programeron, estas iomgrade abstrusa (ĝi ja krome kondiĉus, ke la koncerna persono prezentu alian legetimilon).

Do kial la ekscitiĝo? La helpantoj faris ekzakte tion, kio oni postulis de ili. Elstara esperantisto kiel membro de la societo Zamenhof devis tion bone scii kaj ne kaŭzi tumulton. Se ni ĉi tie postulas distingi aranĝon de la esperantistaro de aranĝo de la cetera mondo, do tial nur pro la fakto, ke la deĵorantoj ebligas al ni ĉiuj ĝui funkciantan kongreson - dum ilia libera tempo, sub la kondiĉo, ne mem partopreni la programerojn kaj (kontraste al profesia kontrolisto) absolute sensalajre. La sola diferenco inter UK kaj aranĝo de cetera mondo estus do pli da ĝentileco kontraŭ la deĵorantaj helpantoj, kiuj (kontraste al profesia kontrolisto) ne transprenis la taskon sub la klara supozo, ke ĝi nepre inkluzivas (perfortajn) konfilktojn kun parto de la klientaro. Tiu ĉi ĝentileco okulfrape mankis en la ĉi tie traktita kazo. Oni pripensu pardonpeton anstataŭ riproĉojn.
paulpeer
paulpeer diras:
2008-08-01 10:09
Se mi estas en tramo, kaj kontrolisto volas vidi mian abonon, mi montros ĝin. Se tiu sama kontrolisto volas vidi mian abonon duan fojon, mi eble iom ĉagrenite montros ĝin denove. Sed se tiu sama kontrolisto trian fojon venas al mi kaj petas mian abonon, mi ekscitiĝus. Ĉu ne precize io tia okazis?
Dirk
Dirk diras:
2008-08-01 19:58
El la ĝisnunaj raportoj pri la afero mi ne kapablas konkludi, ĉu precize io tia okazis. La raportoj temas pri nomŝildofobiulo, kiu kafkaeske baraktis kontraŭ potenca senvizaĝa organizaĵo nome "LKK" aŭ "UEA". En alia raporto ni almenaŭ ekscias, ke la koncerna kontrolisto estis iu "ŝi". Tamen ni ne scias, ĉu tiu "ŝi" efektive jam konis la viktimon kaj ĉu ŝi mem venigis la policon aŭ iu alia.
rplatteau
rplatteau diras:
2008-08-04 00:17
en Boulogne 2005 en marto 2005 en Bulonjo ĉe Maro feliĉe tute ne estis tia etoso !

.....
Jorge
Jorge diras:
2008-08-04 12:43
Jen tempest' en akvoglaso,
la skandalo de l' monato,
lagofunda serpentego!