Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Pasporta Servo iĝas reta, sed ne nur

Pasporta Servo iĝas reta, sed ne nur

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-08 12:33
Unu el la plej popularaj servoj en Esperantujo nun faras grandan paŝon en la reta mondo. Post funkciigo de nova administra sistemo la gastigantoj de Pasporta Servo povos ne nur aliĝi al la servo rete, sed ankaŭ rekte prilabori la informojn pri si mem. Samtempe, post 15-jara laboro, Derk Ederveen nun transdonos la administradon de Pasporta Servo al nova generacio.

- Vere ne estis facila decido, ĉar Pasporta Servo iomete fariĝis mia infano. Sed estas pluraj kialoj por transdoni la laboron ĝuste nun. Mi ekzemple planas translokiĝi dum la venontaj monatoj, do ĉiukaze necesos paperpoŝta adresŝanĝo. Krome mi lastatempe havas malpli da libera tempo. Fakte ankaŭ ekmankas al mi energio kaj entuziasmo. Sed plej grave estas ke enkonduko de nova administra sistemo estas perfekta momento por transdono. Postsekvanto havos la eblon aranĝi la administran laboron laŭ sia plaĉo, Derk Ederveen klarigas en retmesaĝo.

Pasporta Servo estas la reto de gastigantoj kiun prizorgas Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA. Miloj da esperantistoj jam pli ol tridek jarojn uzas Pasportan Servon kaj rakontas pri ĝi al neesperantistoj por konvinki ilin pri la utilo de Esperanto.

Ideo pri vere esperantista gastiga reto naskiĝis meze de la 1960-aj jaroj, unue kun la  nomo "Programo Pasporto". La unua listo de gastigantoj aperis en 1974. Ĝi enhavis 39 gastigantojn el 19 landoj. En la sekva jaro estis jam 100 gastigantoj el 33 landoj, kaj en 1978 oni atingis 297 gastigantojn en 41 landoj.

La ĉi-jara listo havas 1.225 en entute 90 landoj. Tamen ĉi-jare multaj el la gastigantoj pro poŝtaj problemoj tute ne ricevis la presitan liston.

- Estas malagrabla koincido ke ĝuste en la forsendo de la ĉi-jara eldono, por la unua fojo en la redaktista periodo de Derk, okazis gravaj problemoj: iom post iom evidentiĝis ke multaj, verŝajne eĉ plimulto de la gastigantoj de PS ne ricevis siajn ekzemplerojn. Plej verŝajne la problemo okazis en la poŝta dissendoĉeno, sed malgraŭ sinceraj klopodoj ni ne sukcesis retrovi la perditajn ekzemplerojn. Ni esperas je la komprenemo kaj fidas je la fideleco de niaj gastigantoj, kiuj venontjare ricevos siajn ekzemplerojn kiel kutime, rakontas Gregor Hinker, prezidanto de TEJO.

Gregor Hinker aparte dankas al Derk Ederveen, ĉar dum lia longa, volontula administrado Pasporta Servo ne nur aperis fidinde kaj regule, sed ankaŭ spertis dum multaj jaroj daŭran kreskon, kaj samtempe estis forigita la financa deficito.

Kial nova administranto nun ekfunkcios alia nederlandano, Joop Kiefte, studento pri informadiko, rakontas Gregor Hinker.

Libera Folio: Ĉu do oni tamen daŭre serĉas konstantan kunordiganton de Pasporta Servo, kiel TEJO lastatempe anoncis?

-  Ne, ĉar almenaŭ dum la transira periodo Joop Kiefte estas kunordiganto. La nova sistemo unuflanke reduktos la necesan redaktadon, ĉar la gastigantoj povos (sed ne devas) mem rete prilabori siajn datenojn. Aliflanke ĝi permesos facilan prilaboron fare de pli ol unu redaktoro. Ni alstrebas post la sistemtransiro havi teamon da PS-kompilantoj.

Por modernigi Pasportan Servon TEJO anoncis konkurson por programistoj kaj ricevis entute kvin proponojn pri nova administra sistemo. La estraro de TEJO elektis la proponon de Joan Català el Katalunio.

- Lia koncepto baziĝas je la publik-liberfonta enhavmastruma sistemo Drupalo, kaj promesas unuflanke pli efikan kaj facilan redaktadon, aliflanke multajn avantaĝojn por la uzantoj. PS 2009 aperos ĝustatempe por la somera vojaĝsezono. Krom la nova reta versio daŭre plu aperos la papera eldono. La eldonado de la PS-libreto niakonvinke ne nur estas tradicio, sed grava parto de la idearo de PS: ĝi estas uzata sendepende de aĝo, lingvo, nacio, kaj same sendepende de aliro al la reto.

arkivita en:
bab
bab diras:
2008-12-05 00:27
barkituro
barkituro diras:
2008-12-05 01:12
versxjne, tiu. http://www.tejo.org/eo/ps_mapoj
bab
bab diras:
2008-12-08 00:10
Dankon.
Mi esperas ke la PS-teamo okaze de la renoviĝo konsideros aĉeton de pli okulfrapa retadreso.
Kaj http://www.pasportaservo.com kaj http://www.ps.info liberas.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2008-12-08 22:31
Sur

www.tejo.org

trovighas menuero "Pasporta Servo". Tio shajnas al mi sufiche tauga. Por rekte salti al PS sufichas

www.tejo.org/ps

Ankau tio shajnas al mi jam tauga.
bab
bab diras:
2008-12-14 01:09
Dankon pro la sciigo. Mi ja reagis al http://www.tejo.org/eo/ps_mapoj - ne aparte eleganta adreso.
Certe www.tejo.org/ps pli bonas.

Tamen mi kredas ke indus havi memstaran adreson por PS.
Ne ĉiuj homoj ŝatas organizojn, kaj aparte se (o)ni uzas PS por varbi neesperantistojn (al Esperanto, ne al TEJO), iomete malelegantas ke oni devas unue trai la retejon de iu organizo. Sufiĉe gravaj aferoj ĉiam meritas memstarajn adresojn. La homoj kiuj serĉas informojn pri Harry Potter, ne multe interesiĝas pri la eldonejo.