Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Dasgupta: ”Por iuj la angla estas liberiga lingvo”

Dasgupta: ”Por iuj la angla estas liberiga lingvo”

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-28 06:38
Okaze de la Eŭropa tago de lingvoj la 26-an de septembro, la prezidanto de UEA cerbumas pri la signifo de la multlingveco en Eŭropo. Laŭ li, pro la drasta kresko de la signifo de la angla, grandaj eŭropaj lingvoj, kiuj ĝis nun estis kontinente aŭ eĉ tutmonde signifaj, ĉiam pli iĝas "regionaj limigitaĵoj". Ne ĉiuj trovas tiun evoluon bedaŭrinda, li konstatas: "Multaj parolantoj de lingvoj, kiuj en la antaŭaj epokoj ne estis gravaj kaj potencaj, trovas sin gravitantaj ĝuste al la angla kaj sentantaj liberiĝon rilate al la tradicie subprememaj 'tiranaj' lingvoj en sia regiono." La reganta situacio kreas novajn dilemojn por tiuj, kiuj volas disvastigi Esperanton, li skribas en teksto unue dissendita al la komitatanoj de UEA, kaj nun aperanta en Libera Folio kun la afabla permeso de la aŭtoro.

Mi ne sufiĉe konkrete spertis la lingvajn realaĵojn en diversaj partoj de Eŭropo por havi la rajton utile komenti. Oni bonvolu legi ĉi tiujn personajn rimarkigojn en la lumo de la fakto, ke parolas baratano, kiu nur iom konas iujn eŭropajn landojn.

Tamen, en la Internacia jaro de lingvoj, mi aparte substrekas la gravecon de la Eŭropa Tago de Lingvoj la 26-an de septembro, ĉar tiu ĉi tago estas bonvena okazo por ke ni povu aranĝi ne nur informadon pri Esperanto - kiu estas interalie ankaŭ eŭrope uzata lingvo - sed ankaŭ proprajn pripensadojn, publikajn, pri la lingva trezoro de Eŭropo.

Pro la drasta reliefiĝo de la angla en la sferoj de la sciencaj esplorado kaj eldonado kaj de similaj ŝlosilaj sektoroj (ekzemple la komputiko), en Eŭropo, multaj landoj, kies ĉefaj lingvoj iam estis kontinente aŭ eĉ monde gravaj, trairas eklipsan sperton.

Oni faras el grandaj, scienckapablaj lingvoj regionajn limigitaĵojn. Iuj parolantoj de ekzemple la franca aŭ la germana aŭ la itala pro tio alternas inter la batalemo por la rajtoj de siaj lingvoj en tiuj sektoroj kaj la rezignacia akceptemo de la situacio kaj persona adaptiĝemo por ne malgajni en la kariera konkurenco.

Aliflanke, multaj parolantoj de lingvoj, kiuj en la antaŭaj epokoj ne estis gravaj kaj potencaj, trovas sin gravitantaj ĝuste al la angla kaj sentantaj liberiĝon rilate al la tradicie subprememaj "tiranaj" lingvoj en sia regiono. Ĉe ili troviĝas foje sento ne de perdo, sed de gajno, pro kio en tiuj socioj estas ofte sufiĉe varma bonvenigo al la angla.

Kaj en la eksgrandlingvaj, kaj en la eksmalgrandlingvaj socioj de Eŭropo, tiuj ĉi cirkonstancoj ofte kreas novan demandon por tiuj el ni, kiuj varbas por Esperanto. Kian sencon laŭ ni havu por la lernontoj tiu ĉi lernobjekto?

Lige kun tiu "simpla" demando de varbantoj, ni povas iom cerbumi - ĉiu laŭ sia bontrovo, ĉiu laŭ sia enlanda kaj regiona situacio - pri rajtoj, liberecoj, lokaj malsimplecoj, suverenecoj, kaj la evoluo de karieroj en moviĝema tuteŭropa loĝantaro.

Ĝis nun mi parolis nur pri landoĉefaj lingvoj. Troviĝas ankaŭ, por esperantistoj teorie (kvankam ofte ne praktike) eĉ pli grave, la lingvoj de malplimultoj, la lingvoj nesufiĉe flegataj de la ŝtataj sistemoj en la pasinteco kaj nur sub la eŭropa reĝimo iom post iom atentataj.

La problemoj de la parolantaroj de tiuj lingvoj estas tute apartaj, kaj iliaj vidpunktoj - sufiĉe diversaj - bezonas tre zorgan elkovadon kaj komunikadon en niaj rondoj. Kiel kutime, en nia diversa movado, ni uzu la strategion kaj-kaj: ni aŭskultu unu la alian, dum iuj el ni aparte okupiĝas pri siaj (aŭ aliulaj) minoritataj lingvoj, kaj aliaj el ni restas ĉe la pli tradiciaj "naciaj" lingvoj.

Probal Dasgupta

arkivita en:
KenMiner
KenMiner diras:
2008-09-28 00:24
Unu el la trajtoj de sukcesa <em>lingua franca</em> ĉiam estis, ke ĝi ofte neŭtralas en la specifa regiono, kiun ĝi servas. Ekzemple la angla estas neŭtrala en Barato, Afriko, Indonezio... kaj ni ofte forgesas, ke la angla fakte ĝis certa grado neŭtralas en Eŭropo: Britio staras en Eŭropo nur, kiel oni diras, "per unu piedo"... Tiu limigita neŭtraleco eble rolas en la sento de liberiĝo flanke de parolantoj de la "neniam gravaj" lingvoj de Eŭropo.
gmickle
gmickle diras:
2008-09-28 15:16
Efektive ekzistas lokoj kaj situacioj, en kiuj la angla estas neŭtrala lingvo, same kiel ekzistas situacioj, en kiuj Esperanto estas ne tiel neŭtrala kiel esperantistoj ŝatas imagi – kiam denaskuloj rilatas kun maljunaĝaj lernantoj, eŭroplingvanoj kun ne-eŭroplingvanoj, ekzemple. Eble la plej granda atuto de Esperanto ne estas ĝia ĉiukaze nur relativa neŭtraleco aŭ la funkcioj, kiujn ĝi laŭsupoze havus, se ĝi iam estonte lokiĝus pinte de la monda lingvo-hierarkio. Jam nuntempe Esperanto ebligas pli kosmopolitan kaj malpli nacietosan vivstilon al homoj, kiuj deziras tion kaj ne povus facile atingi ĝin sen Esperanto.
csaba
csaba diras:
2008-10-19 17:59
Nu jes. Estas ŝatata temo de iuj ataki la denaskulojn. Ĉu vi vere pripensis kion vi intencas?
Lingvo eĉ inter samlingvanoj ne estas neŭtrala komunikilo. Ofte unu pli konas sian lingvon ol la alia, eble ĝenerale, eble nur sur iu tereno.
Ĉu vi opinias, ke por atingi plenan neŭtralecon oni lernu nur ĝis iu minimuma nivelo? Ĉu kiu strebas perfektiĝi lingve tiu kontraŭagas la neŭtralecon, do ne faru?
La neŭtraleco de esperanto fontas ne en la lingvoscia nivelo.

Ranga
Ranga diras:
2008-09-29 04:39
En diversaj regionoj de la mondo (ekzemple en suda Barato) la Angla aspektas kiel liberiga lingvo kontrau 'elefantaj' lingvoj. Tiuj, kiuj vidas la Anglan kiel liberigilo samtempe sklavighas pro ekonomiaj kialoj. La sudbaratano preferus lerni la Anglan anstatau la Hindian char la angla merkato estas plivasta kaj pliprofitdona. Do, Esperantisto, kiu konscias pri lingvaj rajtoj, paralele okupighu pri (scienc-teknika) edukado kaj (ekonomia) progreso en propra lingvo kaj samtempe informu pri Esperanto, anstatau subighi al la tutmonda tirana lingvo plibonigi la kurieron. Antaunelonge, la gubernichefministro de Andhra Pradesho, Raghasekhara Reddy, publike deklaris, ke gepatroj sendu siajn gefilojn al la anglalingvaj lernejoj anstatau la teluguaj. Ech la marksistoj en Bengalio apogas nun la anglalingvan edukon. Tion mi ne vidas kiel liberiga au neutrala sed vojo al snoba socio.

Ranga
probaldasgupta
probaldasgupta diras:
2008-10-07 16:24
Mi konsentas kun Ranga, ke la angla estas
uzata i.a. ankau snobe en Barato. Sed
diri tion ne estas suficha reago al la
lingvopolitikaj realajhoj en lando, kiu
investis tiom da laboro en la lernadon
de la angla tra la lastaj jarcentoj.

Lau mi, por trovi por Esperanto vivipovan
nichon en Barato, ni bezonas eble
ghuste ghian artefaritecon reliefigi.
Ni eble diru al la baratanoj, ke jen
lingvo duonvoja inter la homaj etnajhoj
kaj la mashinaj programajhoj, kaj ke
lernante Esperanton oni pretigas la
menson por pli bona interkomprenigho
kun la hodiaua, komputila mondo -
jen ekzemplo de la retoriko, kiun ni
povus adopti. Mi ne volas diri, ke
ghi estas la sola vojo sekvinda.

Pri la uzo de la angla, mi celis nur
raporti pri la sinteno de la plimulto
en iuj socioj, ne jughi tiun sintenon
kiel sanan au justan. Eble tio ne
estis memkomprenebla.

Amike

Probal
Ranga
Ranga diras:
2008-10-09 04:55
En unu tia frazo oni povas esprimi nur unuflankon de linvopolitika realajho de Barato. Ankau trovighas sufiche da dolchaj kaj amaraj flankoj de ghisnuna lingvopolitiko de Barato. Barato ankau investis simile en la sanskrita kaj rikoltis laue! Mi ja komprenis, ke Probal nur raportas 'ies' sintenon, ne la sian.
Sincere
Ranga
probaldasgupta
probaldasgupta diras:
2008-10-10 16:53
Kara Ranga,

Certe vi scias, sed egale certe multaj legantoj ne scias, ke mia anglalingva libro de 1993 _La alieco de la angla: la sindromo "Onja Lingvo" en Barato_ iom efikis sur la diskutojn en Barato pri tiu temo. Chirkau tiu temo, kreskis che iuj la konscio pri la fakto, ke la angla, efektive, ne apartenas al Barato, malgrau longaj klopodoj por ke ankau la baratanoj ghin "proprietu".

Mi tial aparte persone ghojas, ke la anglan vi nomas "alies lingvo". Mi tute konsentas kun vi, ke la sanskrita investo de la baratanoj tra la jarmiloj estas io ege pozitiva pri nia historio. Mia libro de 1993 interalie detale komparas la siatempan sanskritemon kun la nuna anglemo de la barata elito.

Mi kaptas la okazon ankau por noti, ke la ghisnunaj intervenintoj en chi tiu diskuta fadeno de _Libera Folio_ ne estas europanoj (Gary Mickle ja de longege _loghas_ en
Europo, sed...). Interese.

Amike

Probal
Ranga
Ranga diras:
2008-10-24 03:59
Mi ne estas felicha nekunsenti kun Probal ke la investo en la sankrita estis ege pozitiva al Barato. por ni, sudbaratanoj, ankau la sanskrita estas alies lingvo. Mi bone konscias pri la fakto ke la sanskrita baris la vojon al la racia evoluo en medicino en Barato. Ja, lingvo enestas en la menso. Do, problemo estas kun la pensmaniero de homo, ne kun la lingvoj! Ghuste pro tio mi shatas la Budhon char li ne apogis la sanskritan.

Mi shatus relegi vian libron 'Onja lingvo', mi serchos por la kopio.

Ranga
eumacko
eumacko diras:
2008-10-19 10:40
Por pli bone ekkoni iun aferon, oni bezonas distancon. Probal Dasgupta vidas pli klare la rolon de la angla en Europo ol multe da europanoj. Se ni europtutece pritraktas la rolon de la angla, tiam gxi estas por la plejmulto de la popoloj tie, liberiga. En nia historio troveblas kelkaj „tiranaj“ lingvoj al kiuj la angla ne partoprenas. Tiu fakto estus atentema ankaux cxe la rilato de esperanto al la angla. Ne helpas la kontrauxeco, tiu nur povas nin sxovi, al diversaj naciaj movadoj, kiuj nur sin mem volas trabatali. Mi faris la sperton, ke homoj kaj precipe junuloj, kiuj lernis la anglan, estas pli malfermaj inter-ece kaj ili ankaux pli bone komprenas la internacian demokration, kiu pere de esperanto plibonigxas.
Eugen Macko
eumacko
eumacko diras:
2008-10-19 10:40
Por pli bone ekkoni iun aferon, oni bezonas distancon. Probal Dasgupta vidas pli klare la rolon de la angla en Europo ol multe da europanoj. Se ni europtutece pritraktas la rolon de la angla, tiam gxi estas por la plejmulto de la popoloj tie, liberiga. En nia historio troveblas kelkaj „tiranaj“ lingvoj al kiuj la angla ne partoprenas. Tiu fakto estus atentema ankaux cxe la rilato de esperanto al la angla. Ne helpas la kontrauxeco, tiu nur povas nin sxovi, al diversaj naciaj movadoj, kiuj nur sin mem volas trabatali. Mi faris la sperton, ke homoj kaj precipe junuloj, kiuj lernis la anglan, estas pli malfermaj inter-ece kaj ili ankaux pli bone komprenas la internacian demokration, kiu pere de esperanto plibonigxas.
Eugen Macko
micahbales
micahbales diras:
2008-10-28 00:06
"Lau mi, por trovi por Esperanto vivipovan nichon en Barato, ni bezonas eble ghuste ghian artefaritecon reliefigi. Ni eble diru al la baratanoj, ke jen lingvo duonvoja inter la homaj etnajhoj kaj la mashinaj programajhoj, kaj ke lernante Esperanton oni pretigas la menson por pli bona interkomprenigho kun la hodiaua, komputila mondo - jen ekzemplo de la retoriko, kiun ni povus adopti. Mi ne volas diri, ke ghi estas la sola vojo sekvinda." - Probal Dasgupta

Mi dankas al Probal Dasgupta pro cxi tiuj komentoj. Mi aprezos kiel li substrekas la bezonon de adapti la mesagxon de la Esperanto-movado en cxiu nova kultura konteksto. Eksemple, en Usono, generale la malmultaj esperantistoj parolas pri Esperanto kiel "pont-lingvo" kaj "internacia komunikilo" - do, ili parolas laux la gxenerala euxrop-bazata propagando pri Esperanto. Sed, franke, la euxropa propagando ne alparolis la vivon usonan. "Esperanto kiel pont-lingvo" estas respondo al demando, kiun ni usonanoj ne havas!

En la nord-amerika konteksto, eble estas aliaj fokusoj, kiujn ni devos substreki, kiel la ebleco de internacia vojagxo kaj amikeco, la kultur-bazo de Esperanto, i.a. Certe estas aliaj kialoj pro lerni Esperanton, kaj ni devas cerbumi pri kiel alparoli la verajn problemojn de nia propra kulturo, ne supozante ke cxiuj homoj havas samajn bezonojn.

Amike el Usono,

Majka Bejls