Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Pola Esperantisto plu aperos, Fonto ne

Pola Esperantisto plu aperos, Fonto ne

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-11 09:53
En la decembra numero de la revuo Esperanto aperis redakcia informo, laŭ kiu la revuo Pola Esperantisto ĉesas aperi, kaj ĝin "anstataŭas" la revuo Fonto, kiu mortis en 2006, sed kiu laŭ la revuo Esperanto rekomencos aperi en 2008. La komplete malĝustaj asertoj en la revuo gvidis al agitita korespondado inter la respondeculoj de Pola Esperanto-Asocio kaj UEA. "Mi nome de Pola Esperanto-Asocio protestas kontraŭ ĉi tiu proponata solvo de la problemo, ĉar ĝi igas al nia Asocio maljustaĵon kaj malprofiton", skribis Halina Komar, la prezidanto de PEA, responde al la propono korekti la misajn informojn nur en la februara numero de la revuo de UEA. Efektive Pola Esperantisto plu aperados, dum la revuo Fonto ja ne reaperos.

La revuo Pola Esperantisto ĉesis aperi en 1989 lige kun krizo en la Esperanto-movado en Pollando. En 2003 ĝin revivigis la  sendependa eldonejo Hejme, posedata de privatulo. Komence de la jaro 2008 la nova estraro de Pola Esperanto-Asocio transprenis la respondecon pri la revuo, sed ŝajne pro malatento ne faris novan kontrakton kun UEA pri perado de abonoj.

La posedanto de la eldonejo Hejme, Kazimierz Leja, siaflanke ja informis la Centran Oficejon de UEA, ke lia eldonejo ne plu okupiĝos pri Pola Esperantisto.

Sekve de tio, en la decembra numero de la revuo Esperanto aperis la jena teksteto: "Korektoj: la redaktoro petas forstreki la revuon Pola Esperantisto, kiu ĉesis aperi, el Abontarifoj 2008 (revuo Esperanto, nov 2007, p. 229). Anstataŭas ĝin Fonto, kiu reaperos ekde 2008."

La misa informo forte agacis la novan prezidanton de Pola Esperanto-Asocio, Halina Komar, kiu baldaŭ skribis al la kunlaborantoj de Pola Esperantisto kaj anoncis, ke la misa informo aperis pro kulpo de la antaŭa eldonisto, kiu "montras sin de maldeca flanko".

- Mi estus feliĉa, vidante, ke la damaĝo igita al la nia Pola Esperanto-Asocio estus rekompencita fare de kulpinto, ĉar la tuta afero indas klarigon, esprimon, pardonpeton, ŝi skribis en la letero, poste aperinta interalie en la pola Esperanto-bulteno Freŝo.

Al tio respondis la antaŭa eldonisto Kazimierz Leja, kiu nun eldonas novan revuon kun la nomo Spegulo. Li miris pri akuzoj, ke li agas kontraŭ Pola Esperanto-Asocio, kaj atentigis, ke li en la lasta pasintjara numero de Pola Esperantisto instigis la abonantojn plu aboni, kaj eĉ dissendis abonilojn preparitajn de Pola Esperanto-Asocio.

En la kverelon fine enmiksiĝis ankaŭ la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, laŭ kiu la tuta afero sekvis el serio de miskomprenoj, ne de malbona volo. Samtempe li konstatis, ke la revuon Pola Esperantisto efektive eblos aboni ĉe UEA nur kiam la nova eldonisto kontraktos kun UEA pri perado kaj 20-procenta makleraĵo.

Rekorekto de la misinformo rilate Polan Esperantiston ne povis aperi en la januara numero de revuo Esperanto, ĉar ĝi jam estis prespreta kiam la ĝusta informo atingis la redakcion. En la februara numero eble povos aperi ankaŭ korekto de la misinformo pri revuo Fonto, kiu spite la aserton en la revuo Esperanto ne reaperos ĉi-jare.

La beletra revuo Fonto, en kiu laŭ kontrakto kun UEA aperis ankaŭ verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj, ĉesis aperi fine de la jaro 2006. En 2007 aperis la unua numero de Beletra Almanako, kun kiu UEA faris novan kontrakton pri aperigo de verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj.

Malfrue en 2007 aperis famoj, ke Fonto trovis mecenaton kaj denove ekaperos en 2008. Tio tamen malveras, rakontas al Libera Folio Gersi Alfredo Bays, la iama eldonisto de Fonto:

- Fonto ne plu renaskiĝos, tiu mecenatado montriĝis trompo. La estonto (jam la estanto) apartenas al interreto. Ankaŭ eldonado de libroj... Oni eldonas ĉiam pli da titoloj, en malplia eldonkvanto. Hieraŭ vespere mem mi pasigis horojn legante en Libera Folio.

arkivita en:
Edkozyra
Edkozyra diras:
2008-01-10 12:05
Sube legu la veran informon de K. Leja:
> UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO
> Nieuwe Binnenweg 176
> NL-3015 BJ Rotterdam
> Nederlando
>
> Ret-adreso: libroservo@co.uea.org 2007
09 17
>
>
>Al la administrantoj de la revuoj perataj de UEA
>
>
> Estimataj,
>
> Ni petas vin informi nin pri la abontarifo de via revuo por la
jaro 2008.
> Bonvolu indiki la prezon en eu`roj kaj, se vi uzas lau`landan
tarifon, bonvolu indiki la prezon validan por Nederlando.
> Atentu: ne eblas indiki prezon pli altan ol tiun kiun vi postulas
de abonantoj pagantaj rekte al vi!
>
> La indikita jarabono estu la sumo, kiun la klientoj pagu al ni; el
tiu sumo
> UEA deprenos 20%an makleraj`on, kiel interkonsentite.
>
> El la jenaj ablecoj, bonvolu signi la kazon validan por via revuo:
>
> Nomo de la revuo:
"Pola Esperantisto"

[x ] Nia revuo ne plu aperos en 2008.

Lau mia scio, Pola Esperanto-Asocio planas plueldoni la revuon "Pola
Esperantisto", tamen mi tute ne scias, sub kiuj kondichoj.

Amike
Kazimierz