Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / La papo latinigis sian retejon

La papo latinigis sian retejon

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-14 22:28
La 9-an de majo Vatikano publikigis latinan version de sia retejo. Ĝis nun la ampleksa retejo de la papo estis havebla nur en la itala, angla, franca, germana, hispana kaj portugala. La nova latina versio estas tre limigita kompare kun la alilingvaj versioj, kaj aldone al latina Biblio kaj Katekezo ĉefe enhavas tekstojn de paroladoj de la papo. Mankas ankoraŭ la latinlingvaj tekstoj de la tradiciaj kristnaskaj kaj paskaj salutparoladoj, sed ili kredeble aperos, ĉar ili jam etas menciataj en la naviga paĝo.

La nuna papo, Benedikto la 16-a, jam kiel kardinalo Ratzinger parolis por refortigo de la rolo de latino.  En 1999 li alvokis la katolikajn episkopojn "remalkovri la latinan meson".

La rolo de la latina lingvo en la katolika eklezio malfortiĝis post la dua Vatikana koncilio, kunveno kiu en la komenco de la 1960-aj jaroj permesis la uzon de naciaj lingvoj anstataŭ latino en katolika diservo. Laŭ kardinalo Ratzinger la "sovaĝa kreiveco" post la dua Vatikana koncilio "detruis la misteron de la Sankteco". Kontraŭe, la malnova latinlingva liturgio laŭ li "ne estas terura tradiciismo, sed fakte la deziro partopreni en la Dieco".

Benedikto la 16-a mem bone regas latinon, kaj en junio 2007 eĉ okazis, ke oficiala papa dekreto estis unue disvastigita nur en latinlingva versio. Laŭ la franca novaĵ-agentejo AFP tio kaŭzis kelkminutan panikon inter la ĉeestintaj ĵurnalistoj, el kiuj nur kelkaj iugrade komprenis latinon. La rapida apero de itala versio de la dokumento savis la neeruditajn ĵurnalistojn.

Rilate Esperanton la nova papo ĝis nun ne montris grandan entuziasmon. En sia unua kristnaska saluto en 2005 li decidis duonigi la kvanton de uzataj lingvoj, kaj inter la forigitaj lingvoj troviĝis ankaŭ Esperanto. Paske 2006 tamen revenis la esperantlingvaj bondeziroj, kaj de tiam ili estis eldiritaj ĉiun kristnaskon kaj paskon.

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2010-07-25 22:34
... kaj pri kelkaj aliaj strangajhoj lingvaj legu erojn, ne nepre verajn:

http://pistike65.wordpress.com/2010/07/24/langeroj/

amike
Istvan Ertl
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2010-07-26 00:32
Nun mi komprenas kial hungaraj lernejanoj preferas esperanton al la franca...