Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Nova retejo kolektas komputilajn informojn kaj novaĵojn

Nova retejo kolektas komputilajn informojn kaj novaĵojn

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-17 10:28
Multaj esperantistoj daŭre evitas supersignojn en siaj retmesaĝoj, kvankam tio plej ofte eblas - simple ĉar ili ne scias, kiel fari. Tio estas nur unu el la problemoj, kiujn volas helpi solvi la nova reta projekto ĉe ikso.net - blogo, kiu kolektas utilajn informojn, konsilojn kaj novaĵojn kun rilato al komputiloj kaj interreto.

Interreto daŭre restas unu el la plej ĉefaj komunikiloj en la mondo. Ĝi estas tre grava ankaŭ por Esperanto-parolantoj, ĉar ili loĝas dise en la mondo kaj danke al la retaj teknikoj ili havas eblon facile kontakti unu la alian. Interreto kaj komputilo helpas venki landajn limojn kaj longajn distancojn. Krom tio novaj teknikoj ofte faciligas nian ĉiutagan vivon - ili ŝparas nian tempon, faciligas laborojn, helpas aŭtomatigi rutinajn taskojn kaj fari aferojn multe pli rapide kaj en multe pli bona kvalito.

En la nuntempa mondo ofte ju pli sperta vi estas pri komputilaj aferoj, des pli efike vi povas funkcii en diversaj okazoj. Kaj ne eblas per unu fojo ĉion ellerni. Se vi vere volas fruktodone labori kaj havi altkvalitajn rezultojn, vi devas konstante sekvi la progreson - kiuj novaj teknikoj ekzistas? kiel tiuj teknikoj povas esti utilaj al mi? kiel plej efike eblas eluzi ĉiujn ekzistantajn eblojn? - estas multe da respondindaj demandoj.

Bedaŭrinde oni ne ĉiam havas sufiĉe da tempo por serĉado de tiuj respondoj. Estus bone, se ili troveblus en unu loko. Ĝuste pro tio E@I decidis lanĉi novan projekton - blogon, en kiu oni povus trovi multajn interesajn informojn pri la komputilaj kaj retaj teknikoj, pri evoluo de diversaj retaj projektoj kaj simile. Laŭplane en la blogo aperos diverstipaj informoj, iuj celos nur spertajn komputil-uzantojn, iuj taŭgos ankaŭ por homoj, kiuj havas nur bazajn sciojn pri uzado de komputilo.

Se vi estas sperta ret- aŭ komputil-uzanto kaj volas dividi viajn sciojn kun aliaj Esperanto-parolantoj, vi estas tre bonvena al la projekto. Ni volas kolekti grandan komunumon de redaktantoj de la blogo, ĉar ju pli da homoj kunlaboros pri ĝi, des pli interesa kaj bunta ĝi estos. Ankaŭ estas bonvenaj homoj, kiuj okupiĝas pri iuj projektoj, rilataj al la temoj de nia blogo (ekz. retaj projektoj, tradukado de iu programaro ks.).

En la nova E@I-blogo vi havos bonan eblon informi la Esperanto-parolantan publikon pri via agado. Se vi volas kontribui al la projekto, sendu al blogo@ikso.net etan sinprezenton kun indiko de tiuj temoj, pri kiuj vi povas/volas helpi. Ni esperas, ke se ni kunligos niajn fortojn kaj bone informos esperantistojn pri la nuntempa mondo, malgrandiĝos distancoj inter retaj kaj ekster-retaj komunumoj de esperantistoj kaj tio signifas, ke la movado iĝos multe pli forta kaj efika.

Kiom da esperantistoj daŭre ne kapablas skribi supersignojn! Ni devas tion ŝanĝi.

Komuniko de Ikso.net

arkivita en: