Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Moskvo rezerva kandidato por UK 2010

Moskvo rezerva kandidato por UK 2010

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-20 21:43
La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, en la tria semajno de majo vizitos Moskvon por esplori la kondiĉojn por aranĝi Universalan Kongreson de Esperanto tie. Rusia Esperanto-Unio dekomence provis inviti la Universalan Kongreson jam por la jaro 2009, sed la estraro de UEA elektis kongresi en Bjalistoko. Por 2010 la ĉefa kandidato estas Havano en Kubo, sed Moskvo daŭre havas iom da ŝancoj esti elektita.

Universala Kongreso de Esperanto neniam okazis en Rusio, unu el la kernaj landoj de la Esperanto-movado. Nuntempe Moskvo estas relative kosta urbo, sed, laŭ informoj de rusiaj esperantistoj, la urba registaro pretas subvencii Universalan Kongreson per dekmiloj da eŭroj, eble eĉ centmilo, por ke la kongreso ne iĝu tro kosta por UEA kaj la kongresanoj.

Por popularigi la ideon pri Universala Kongreso en Moskvo, iniciata grupo de kelkaj rusiaj Esperanto-organizaĵoj produktis koloran faldfolion kun la titolo Bonvenon al Moskvo por Universala Kongreso - ĉu jam en 2010?

En februaro la ĝenerala direktoro de UEA vizitis Kubon por esplori la kondiĉojn por kongresi tie. Osmo Buller estis akceptita interalie de vicministro pri kulturo.

Por la lasta semajno de majo oni atendas similan esplorvojaĝon al Moskvo. Por la 20-a de majo estas planata renkontiĝo de Osmo Buller kun vicurbestro Ljudmila Ŝvecova. Laŭ raporto aperinta en Rusia Esperanto-Gazeto, UEA tamen preferus en 2010 kongresi en Ameriko, kaj konsideras Moskvon "rezerva kandidato".

"Niaj ŝancoj por 2010 ne estas tre altaj, sed ne nulaj. Rusio kaj ankaŭ Moskvo havas grandegan deficiton de internacinivelaj hotellokoj, niaj prezoj estas tro altaj por la ofertata kvalito ktp. Sed siajn problemojn havas ankaŭ Kubo, kiu estas la ĉefa kandidato", skribas Andrej Grigorjevskij, la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, en la raporto de Rusia Esperanto-Gazeto.

arkivita en:
Peter
Peter diras:
2008-08-05 01:33
... de Roterdamo estus por la Moskvanoj bona konsilo.
Multfoje montriĝis, ke grandaj urboj dediĉas ne nur iom malpli grandan atenton al evento kiel UK. Se Roterdamo estus almenaŭ farinta tion surbaze de lerteco kaj rutino koncerne iom pli grandaj kongresoj, oni ja ne devus miri.

Sed Roterdamo estus - kontraste al aliaj grandurboj kiel Vieno aŭ Berlino - komplete tropostulita eĉ kun kongreso malpli granda ol la ĉijara, relative modesta UK. Tio rilate al la tro malgranda kongresejo, rilate al la nivelo kaj nombro de la tranoktejoj, rilate al la serv-preteco de la gastronomio en la urbo-centro, rilate al la disponeblo de retaliroj, ...
Finfine la LKK devis esti tre kontenta, ke la kongreson partoprenis ne pli da esperantistoj.

Moskvo estas ne nur, kiel la artikolo sugestas, "relative kosta", sed laŭdire la plej kosta urbo de la mondo, kiel ajn la statistikistoj tion ankaŭ definas. La registraro kaj la urbo subvencios, se entute, nur la kongresejon kaj eventuale certgradan nombron de la tranoktejoj. Roterdamo montras, ke ankaŭ esperantistoj ne plu akceptas ĉion kontraŭ iu ajn prezo, se nur temas pri la amata ŝatokupo. Tial Moskvaj esperantistoj profunde esploru kaj pripensu, ĉu la kondiĉoj en sia certe interesa hejmurbo estas sufiĉe konvenaj. La esperantistoj devas esti kapablaj moviĝi, prizorgi sin mem kaj trovi tranokton ankaŭ sen interveno de la registraro aŭ de UEA fronte al hotel-posedantoj, gastej-estroj kaj taksi-ŝoforoj. Se ne nur mi forte dubos, ke tio funkcios, povas UEA suferi financan perdon sekve de eĉ pli marginala partoprenado ol en Tel Avivo.

Rusio estas ne nur iom pli granda ol Luksemburgio aŭ Andoro - restas do la demando, ĉu la kongreso nepre devas okazi en Moskvo aŭ ĉu ne eblas pripensi por sekva jaro ankaŭ alian urbon de la lando.