Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Mezorienta renkontiĝo kun dudekkvino da partoprenintoj

Mezorienta renkontiĝo kun dudekkvino da partoprenintoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-04 16:41
En Amano, Jordanio, de la 11-a ĝis la 14-a de aprilo 2008 okazis la Unua Mezorienta Kunveno, kun partoprenantoj el Israelo, Jordanio, Dubajo, Turkio kaj Eŭropo. La kunveno okazis en la hotelo Palmyra, kiu troviĝas apud la universitato de Jordanio, kaj ĝin organizis Renato Corsetti el Italio, Hind Hussein el Jordanio kaj Tom Juval el Israelo. Raportas Renato Corsetti.

Fakte oni malkovris, ke ne vere temis pri la tut-unua Mezorienta Kunveno de esperantistoj. Tre malproksime en la historio, en la 20-aj jaroj, oni trovas similan provon, sed pri ĝi scias nur historiistoj.

Tion malkovris dudekkvino da partoprenantoj, kiuj aŭskultis prelegojn kaj debatis en hotelo en Amano kaj faris multajn ekskursojn al la vidindaĵoj de Jordanio.

Partoprenis multaj junaj
israelaj esperantistoj (la plej granda grupo), arabaj esperantistoj el Jordanio (mi nombris 4 el ili, el kiu kelkaj partoprenis la antaŭan renkontiĝon tie kunlige kun la UK en Telavivo), familio de esperantistoj el alia araba lando, Dubajo, 3 el Turkujo kaj 2 el Eŭropo. Surloke aldoniĝis kelkaj neesperantistaj arabaj knabinoj el Libano, kiuj hazarde malkovris Esperanton kaj volis ricevi la unuajn lecionojn.

La prelegoj temis pri la antaŭaj provoj kunlabori inter esperantistoj en la regiono, pri la araba lingvo (tre klera prezento en Esperanto de Wael Al-mahdi), pri la agado por Esperanto en arablingvaj medioj.

Ĉiuj konsentis, ke ni devas trovi manieron por aktive pliinformi pri la jam ekzistantaj retaj kursoj en la araba pere de reklametoj en Google aŭ en ĵurnaloj.

Ĉiuj ankaŭ konsentis, ke ni aranĝu la venont-jaran renkontiĝon pli malpli en la sama printempa tempo en alia lando. Povus temi venontan jaron pri Egiptujo aŭ Turkujo. Tiucela komitateto pluesploras.

Entute la kunveno pasis en tre bela etoso, kiu estis iom malsimila ol tiu de similaj kunvenoj en Eŭropo, tre pli junulara, kun  multo da tiu pionira spirito, kiun vi vane serĉas en esperantisme pli malnovaj landoj. La ĉeesto de israelanoj kaj araboj ne vere estis problemo, pro la preteco kompreni la vidpunkton de la aliaj, kiu estas parto de nia esperantlingva kulturo.

La belaĵoj de la lando (bibliaj lokoj, la Sala Maro/Mortinta Maro/Senviva Maro, Petra) ankaŭ kontribuis por fari el ĉi tiu unua Mezorienta Kunveno neforgeseblan sperton por la partoprenintoj. Cetere ankoraŭfoje montriĝis ke unu afero estas renkonti sin en la komputila reto kaj unu afero estas renkonti sin kiel vivantaj homoj.

Ankaŭ pro tio oni decidis daŭrigi tiujn kunvenojn, se ni volas restigi la ĉiam pli oftajn esperantistojn, kiujn oni renkontas en la regiono. Oni konstatis, interalie, ke en la golfaj landoj pli kaj pli ekloĝas eksterlandaj esperantistoj, altirataj de la bonaj labor-kondiĉoj. Eble por ili iam oni devos aranĝi ion apartan.

Renato Corsetti

arkivita en:
redakcio
redakcio diras:
2008-05-28 10:29
Mia Esperanto-instruisto kiam mi komencis lerni Esperanton en 1974, estis s-ro Albert Lindsay, kiu en 1946 estis mekanista soldato en paraŝutista regimento de la brita armeo en Hajfa. Kiel mekanisto li portis nigran ĉapelon, dum paraŝutistoj portis ruĝan. La sekreta juda armeo malamis paraŝutistojn, do estis danĝere marŝi en la urbegon portante ruĝan ĉapelon. Iun tagon paraĉutista kapitano petis al Albert pruntepreni por li nigran ĉapelon por ke la kapitano marŝu sekure tra la urbo. Kiam Albert prunteprenis ĝin, la kapitano kaj li kune iris en la urbon. Survoje, la kapitano diris ke li scias ke Albert scipovas plurajn fremdlingvojn, kaj tial Albert atendis helpi lin kompreni iun el ili. Kiam la kapitano alvenis ĉe sia celstacio kaj frapis sur pordon, iu bonvenigis lin per stranga lingvo. Albert komentis ke li ne povas helpi la kapitanon, ĉar li mem ne komprenis. La kapitano respondis ke ne gravas, ĉar ili alvenis ĉe Esperanto-klubo, kaj li invitis al Albert eniri kun li, kaj lerni siajn unuajn vortojn de la internacia lingvo. Tiel Albert entuziasmiĝis pri Esperanto kaj instruis ĝin al multaj britoj dum la postaj jaroj. Mia bedaŭro estas ke mi estis tiutempe kaj samloke paraĉutista soldato, sed mi ne ekkonis Alberton ĝis mi komencis lerni de li per koresponda kurso; do, mi malŝparis dudek ok jarojn !


Amike,

David Curtis.

Ano de Esperanto-Asocio de Britio kaj loka delegito en Weston-super-Mare de Universala Esperanto-Asocio.