Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Hamleta KEF ne okazos ĉi-jare

Hamleta KEF ne okazos ĉi-jare

de Redakcio Laste modifita: 2008-06-05 09:34
"Ĉu esti aŭ ne esti?" Tio estis la titolo de la flugfolio de Kultura Esperanto-Festivalo, planita por la 12-a julio. Post longa cerbumado la organizantoj mem respondis al la demando, kaj nuligis la festivalon, kiu devis okazi en Elsinoro, la hejmurbo de la Ŝekspira Hamleto.

Laŭ la originala plano la Kultura Esperanto-Festivalo devis okazi en julio 2008 por omaĝi la centjariĝojn de Dana Esperanto-Asocio kaj Universala Esperanto-Asocio. Tamen, okazis malmulta anticipa informado pri la festivalo, kaj ekzemple en la novaĵgrupo SCE la informilo de KEF aperis nur fine de marto, kiam multaj jam finfaris siajn planojn por la feria sezono.

Iu diskutanto poste plendis samloke, ke KEF ankaŭ ĉi-jare riskas ricevi tre malmultajn vizitantojn, same kiel en Helsinko julie 2005, kiam ĉeestis nur kelkdeko de kulturemuloj. Tiam la ĉefa problemo same estis tro malfrua kaj nesufiĉa informado pri la festivalo.

Ŝajne la organizantoj de la ĉi-jara KEF ricevis malmultajn aliĝojn, ĉar fine de majo ili decidis nuligi la tutan aranĝon, kaj anstataŭe organizi Kulturan Esperanto-Festivalon unu jaron poste, en la sama loko, la kastelo de Hamleto. Laŭ la organizantoj mem la ĉefa kialo de la nuligo estas la manko de subvencioj.

Ĉar tamen kelkaj artistoj venos al Danio, oni aranĝos miniaturan KEF-eton en Kopenhago la 12-an de julio.

arkivita en:
Kunar
Kunar diras:
2008-06-02 23:27
La supra teksto ripetas multon, kion mi jam skribis antaŭ preskaŭ unu monato: http://kunar.livejournal.com/2008/05/09/ .

Tamen necesas kelkaj korektoj kaj precizigoj:
1. Ĉe la KEF 2005 estis iom pli ol cent personoj. Tio legeblas en Libera Folio mem en la artikolo "Kulturo ne logis esperantistojn": http://www.liberafolio.org/2005/Agado/kef2005 Paroli pri "kelkdeko" da partoprenantoj iomete dramigas senbezone.
2. La origina plano, pri kiu mi sciis en decembro 2006, estis okazigo de la 9a KEF en 2007. Do jam temas pri la dua ŝovado de la dato.
3. Jam en 2003 malsukcesis la planoj, organizi KEF en Danlando. Vidu ekzemple la malanoncon ĉe http://launch.groups.yahoo.com/group/per-esperanto-muziko/message/249 .
redakcio
redakcio diras:
2008-06-05 09:33
Citaĵo el la artikolo pri KEF 2005: "Se oni ne kalkulas homojn en la organiza stabo, nek invititajn artistojn, ĉeestis en KEF-2005 nur deko da finnlandanoj, deko da svedoj kaj manpleno da germanoj."
Sten
Sten diras:
2008-06-07 12:49
Tiu citaĵo tamen estas malkompleta. Ĉeestis krome homoj el aliaj landoj.

Mi jam plurfoje devis bedaŭri, ke mi verkis tiun raporton:
http://www.liberafolio.org/2005/Agado/kef2005

Kial? Nu, ĉar plurfoje stumpaj citaĵoj el ĝi estis uzataj de esperantistoj por ataki aliajn esperantistojn. Nu, ili ataku, sed mi ne intencis liveri la municion. Mia intenco estis esprimi bedaŭron ke simpatia kaj altnivela kultura aranĝo logis malpli da partoprenantoj ol oni povus atendi.

Cetere, mi iam proponis al lofo informi pri la planata KEF 2008, sed vane ĝis nun. Nu, eble por 2009 oni sukcesos pli bone. Iom da kverelado eble helpos? Ĉia reklamo estas bona reklamo, ĉu?
redakcio
redakcio diras:
2008-06-07 16:02
Libera Folio ĝenerale ne faras anticipan reklamon pri aranĝoj, krom en la sekcio "eventoj", kie la aranĝantoj povas mem enskribi informojn, se ili tion deziras. Tio validas ankaŭ por KEF.

Se temas pri la citaĵo - ĉar Sten opinias ĝin stumpa, kaj atentigas, ke ĉeestis homoj el aliaj landoj, mi do citu la tuton:

"Sed kie do estas la esperantistoj? Se oni ne kalkulas homojn en la organiza stabo, nek invititajn artistojn, ĉeestis en KEF-2005 nur deko da finnlandanoj, deko da svedoj kaj manpleno da germanoj. Jen ege malpli ol en la antaŭaj KEF-oj. El Nederlando kaj Baltio neniu, el Pollando du, el la cetera centra-orienta Eŭropo unu."

Ĝenerale estas tre laŭdinde, ke oni kuraĝas en raportoj pri diversaj aranĝoj mencii ne nur la sukcesojn, sed ankaŭ la mankojn de la koncerna aranĝo. Por plibonigi la aranĝojn estas bezonataj pli da tiaj raportoj, ne malpli.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Sten
Sten diras:
2008-06-07 16:22
Ĝenerale mi ne scias, kiuj malamikas kun kiuj en la Esperanta marĉeto (kun kelkaj tre konataj esceptoj, kiel Silfer-Camacho). Pli-malpli senescepte mi preferas ne enmiksiĝi en la kverelojn. Estus domaĝe, sed eble neeviteble, se mi devus ĉesi verki en Eo por eviti tiujn tedaĵojn.

Mi ne estas ĵurnalisto. Do mi ne komprenas, kial okazonta KEF ne estas novaĵo, se neokazonta KEF ja estas novaĵo.
redakcio
redakcio diras:
2008-06-07 16:51
Kutima regulo ĵurnalista sonas jene: ne estas novaĵo se hundo mordas homon, sed ja estas novaĵo, se homo mordas hundon.

Daŭre diversloke okazas esperantistaj aranĝoj, la plej multaj el ili ripetiĝas kun diversa periodeco, kaj ne indas fari novaĵ-artikolon pri ĉiu el ili, sufiĉas, ke interesiĝantoj trovas la aranĝojn en diversaj kalendaroj. Aliflanke (feliĉe) malofte oni nuligas antaŭanoncitan Esperanto-aranĝon, do tia nerutina nuligo evidente meritas mencion en novaĵejo.

Ne estas "malamike" aŭ "kverele" raporti pri efektive okazinta nuligo de aranĝo, same kiel ne estas "malamike" aŭ "kverele" raporti, ke ĉeestis relative malmultaj homoj en tiu aŭ alia aranĝo.

Mi finas mian partoprenon en ĉi tiu metadiskuto, rekomendante por pripenso mian propran prelegon, faritan en Vilno pastinsemajne:

http://www.kniivila.net/?p=583

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Kunar
Kunar diras:
2008-06-10 01:09
Mi bonvenigas la supran artikolon. Necesas averti pri tiaj malsukcesoj kaj ankaŭ analizi la kialojn.

Cetere mi memoras multegajn artikolojn en diversaj Esperanto-gazetoj, kiuj kritikis eĉ sufiĉe sukcesajn aranĝojn. Tio - feliĉe - ne mankas en la Esperanto-gazetaro. Pri la resto indas komenti ĉe via privata blogo, mi konsentas.
Kunar
Kunar diras:
2008-06-10 01:05
Mi tute ne scius, kiun ataki per via artikolo. La ĉefa kialo por ne pli ofte ligi al via artikolo estas, ke ĝia titolo estas misgvida. "Kulturo ne logis homojn" estas minimume troigo. Krome tio ne respegulas la plej gravan enhavon. Mi kritikas la praktikon de Libera Folio, unuflanke anonci sobran raportadon pri Esperantujo, kaj aliflanke mem uzi sensaci- kaj bulevardĵurnalistajn trukojn, kiuj bedaŭrinde ĝenerale pli kaj pli enŝteliĝas ĉe la (t.n. aŭ iama) serioza gazetaro. (Unu ekzemplo estas la Germana "Der Spiegel", kiu lastatempe troige raportis pri Esperanto-parolantoj.) Mi ne memoras unu artikolon, kiu bezonis tian "varbadon", sed multajn, kiujn mi ne ŝatis denove legi pro tio.