Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Lingvaj problemoj ĉe UEA-seminario

Lingvaj problemoj ĉe UEA-seminario

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-27 23:40
Universala Esperanto-Asocio aranĝos seminarion pri lingvaj homaj rajtoj en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, Svisio, kun la partopreno de la mondfamaj spertuloj Tove Skutnabb-Kangas kaj François Grin. La seminario okazos la 24-an de aprilo, sed ankoraŭ unu monaton antaŭ la seminario ne estis klare, kiel estos financata la planata interpretado inter la angla, franca kaj Esperanto, kaj ĉu oni uzos parte aŭ tute volontulojn por la interpretado. La seminario estas organizata laŭ instigo de la Komitato, esprimita dum la kunsido en la Universala Kongreso en Jokohamo, sed por ĝi ne estas aparte rezervita mono en la buĝeto de la asocio.

Pro la oficiala statuso de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj, UEA povas peti kaj ricevi la rajton uzi ejojn de UN por specifaj aranĝoj. UEA uzis tiun rajton ankaŭ antaŭ dek jaroj. Tiam en la sama ejo de UN en Ĝenevo, la Palaco de Nacioj, iama ĉefsidejo de la Ligo de Nacioj, oni organizis simpozion pri lingvo kaj homaj rajtoj.

Tiufoje la simpozio markis la 90-jariĝon de UEA kaj la 50-jariĝon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Ĉeestis du mezrangaj reprezentantoj de homrajta sekcio de UN. Krom konataj esperantistoj, prelegis du spertuloj pri etnaj rilatoj kaj unu el la reprezentantoj de UN.

La ejon UN disponigas al UEA senpage, sed ĉar jam la vojaĝkostoj de la prelegantoj faris grandan truon en la buĝeto de UEA, oni en 1998 rezignis pri kosta interpretado, kaj la tuta aranĝo okazis en la angla lingvo. La tuta kosto de la aranĝo laŭ la finkalkulo de la tiama kampanjo 2000 estis 3.200 eŭroj.

Ĉi-foje en la planata seminario jam promesis prelegi François Grin, la aŭtoro de la fama raporto Grin, kaj Tove Skutnabb-Kangas, mondfama esploristo pri lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj. Ĉefa kunordiganto de la seminario flanke de UEA estas vicprezidanto Ranieri Clerici. Laŭ li indas okazigi la seminarion ĝuste nun, kaj ĝuste en Ĝenevo, por soleni la centjariĝon de UEA en la lando kie la organizaĵo estis fondita.

- Gravaj celoj estas pluraj. Inter tiuj, NE nepre troviĝas tiu, ke la konkludoj de la Simpozio estu epokfaraj ĉar tre reprezentaj de iu specifa UN-institucio. Inter la gravaj celoj, mi menciu, ke la UEA-estraro intencas plifortigi siajn rilatojn kun la UN-sistemo, plikonatigi sin al la neregistaraj organizaĵoj en rilatoj kun la UN-sistemo, cele al estonta kunlaborado, kiom eble reliefigi sin kiel organizaĵon aŭtoritatan pri la demando "lingvaj rajtoj" (kaj, parte, specife pri indiĝenaj lingvo-problemoj, aparte gravaj ĉi-tempe).

Lige kun la aranĝoj de la seminario UEA kunlaboras kun sia landa asocio en Svisio, Svisa Esperanto-Societo (SES). Prepare al la seminario, aktivuloj de SES jam starigis apartan retejon, kun la anglalingva nomo linguistic-rights.org. La bunta frontpaĝo de la retejo montras terglobon, fotojn de Zamenhof, Claude Piron, kaj de diverskontinentaj indiĝenoj en naciaj vestaĵoj. La esperantlingva butono "lingvaj rajtoj" tamen kondukas al malplena paĝo.

La anglalingva paĝo siavice asertas, ke UEA rekomendas lernadon de du ĝis kvar lingvoj: la gepatra lingvo, la regiona lingvo, se malsama, la nacia lingvo, se malsama de la du antaŭaj, kaj internacia lingvo, kiu apartenas al neniu nacio - tio estas Esperanto. Ne estas klare, sur kiu dokumento de UEA baziĝas tia rekomendo, aŭ alia aserto sur la sama paĝo: "UEA subtenas minoritatajn lingvojn de pli ol 100 jaroj".

La manko de esperantlingvaj informoj en la retejo de UEA-seminario ŝajnas simbola: ĝis nun ne klaras, de kie venos la mono por pagi la planatan samtempan interpretadon inter tri lingvoj: la angla, la franca kaj Esperanto. La ĝenerala buĝeto de UEA disponigos proksimume mil eŭrojn por la kostoj de la seminario. Tio sufiĉos por pagi la kostojn de la eksteraj prelegantoj, sed tute ne sufiĉos por interpretado.

Laŭ Ranieri Clerici tamen estus neakcepteble kaj kontraŭdire, ke UEA denove aranĝu simpozion pri lingvaj rajtoj nur en la angla. Tial la organizantoj en Svisio entreprenis grandan laboron por trovi laŭeble malmultekostajn solvojn pri la interpretado, sed daŭre malklaras, el kiu poŝo estos pagitaj la kostoj.

arkivita en:
Sonja
Sonja diras:
2008-03-24 01:09
Mi estas profesia interpretisto en la jenaj lingvoparoj:

-Angla al Esperanto
-Esperanto al Angla
-Franca al Esperanto

Mi jam laboris kiel interpretisto dum por la Konsilio de Eŭopo kaj aliaj organizoj.

Se iu bezonas miajn servojn, mia retadreso estas sonja@kisa.ca
piter
piter diras:
2008-03-24 02:43
Kiel inta organizanto de trejnseminario mi nur povas rekomendi Sonja-n Kisa-n. TEJO dum studsesio en la Eŭropa Junulara Centro en Strasbourg 2004 uzis ŝiajn servojn kie Sonja kaj profesie kaj kompetente laboris.

Rilate al tio mi nur volas substreki ke gravas trejni interpretistojn ene de la e-movado, ĉar kiam TEJO organizis la menciitan studsesion ni havis problemojn trovi kapablajn interpretistojn. Post la seminario estis interparoloj inter TEJO, ILEI kaj iomete UEA pri starigado de trejnado, sed finfine pro diversaj kialoj nenio okazis. Espereble ILEI kunlabore kun TEJO kaj UEA nun povus kunordigi ion (aŭ eble eĉ jam ion faras?). Mi havas liston de interesitoj de la tiamaj interparoloj kion mi pretas doni al interesulo kiu pretas kunordigi tian trejnadon.
pistike65
pistike65 diras:
2008-03-24 06:48
En Strasburgo, Francio, cxe altlernejo pri tradukado kaj interpretado, ITIRI
http://u2.u-strasbg.fr/itiri/
nuntempe okazas semajnfinaj trejnosesioj pri interpretado por esperantistoj, gvidate de
Benoît Delatre. Regule partoprenas Istvan Ertl, Cyrille Hurstel, François Lo Jacomo kaj Francisko Simonnet. Vidu i.a.

http://benecyril.free.fr/spip.php?article41
http://benecyril.free.fr/spip.php?article66
http://tech.groups.yahoo.com/group/tradukado/message/3992

amike
Istvan Ertl
piter
piter diras:
2008-03-24 02:59
Rilate al la manko de mono por interpretistoj en la buĝeto mi nur volas diri, ke montras ege amatorecan bildon de UEA se la asertoj en la artikolo ĝustas. Profesiaj interpretisoj (kun profesia mi celas trejnitajn homojn) ne ĉiam pretas aŭ eĉ povas labori sen rekompenco de vojaĝkostoj/loĝado kaj/aŭ salajro. Se la organizantoj pro tio dungas ne-trejnitajn interpretistojn (aŭ tradukistojn kiuj ne nepre spertas pri simultana interpretado) tio, almenaŭ laŭ mia opinio, montras ke aŭ UEA tiom arogantas kredante ke Esperanto estu la sola lingvo en la mondo (pro tio taŭga interpretado ne necesas) aŭ ke la movado ne vere serioze agnoskas lingvajn problemojn ĉar ili, por temo tiom grava, ne pretas pagi por taŭgaj interpretistoj.
Mi bedaŭrinde scias el propra sperto kio povas okazi se oni ne uzas profesian interpretiston.
nigrastelo
nigrastelo diras:
2008-03-24 15:10

jen sxajne interpretistoj, dungi ilin tutcerte estas plej bona maniero instigi aliajn starigi tiajn necesajn servojn.
nigrastelo
nigrastelo diras:
2008-03-24 15:11
http://www.linguaforce.com/esperanto/index.htm
bab
bab diras:
2008-03-24 19:27
Preter la praktika problemo pri interpretado/nepretado, la afiŝo akompananta ĉi aranĝon (almenaŭ la artikolon) estas vera frandaĵo por dishakemaj simbolumuloj:

Lingvoj: oni supertitolis per du (laŭfunkcie aŭ laŭintence) internaciaj lingvoj (E-o, l’Angla), kaj per du el la kvar oficialaj lingvoj de Svisio (la lingvajn rajtojn de svisgerman- kaj rumanĉlingvanojn oni ĉi-kaze prifajfis).

Enfotaj personoj: (Momente ni preteratentu la ridetanton plejsube.) Oni povas listigi kelkajn interesajn kontrastoparaĵojn:
*Sola viro – virina duopo
*Maljuna viro – (tre) juna virinduopo
*Eŭropidaspekta viro – virinduopo kies aspekto almenaŭ duone neeŭropidecas
*Aktivaj personoj (Piron, ”s-ro Montrofingro”) – iom pli pasivaj (ĉu rigarde ĉu perorele) perceptantoj
*Konataj/famaj, do nomhavaj, personoj (Zamenhof, Piron, verŝajne ankaŭ ”s-ro Montrofingro”) – nefamaj, sennomaj personoj

Mia intuicia kompreno de la bilda simboleco estas ke
”la saĝaj, Eŭropaj olduloj protektu la lingvajn rajtojn de la kompatindaj aroj da senhelpaj, neeŭropaj junulinoj.”

La virinistoj kriu!

Nu, eble nenia simboleco estis intencita aŭ entute ekzistas… La gaja ridanto, kiel ĉiame, iomete konfuzas la realon. ;-)
madridano
madridano diras:
2008-03-25 21:56
Mi konsilus ke UEA informu al Jorge Camacho, fama E-verkisto kaj profesia interpretisto ĉe Eŭropa Unio. Mi ne konas lian retpoŝtan adreson, kontraŭe mi estus avertinta lin pri tiu evento kaj la bezono de profesiaj interpretistoj por ĝi.
madridano
madridano diras:
2008-03-25 23:27
Jorge Camacho informis jene:
"La laborlingvoj estas EO, EN kaj FR, ne ES. Mi profesie interpretas al Es, neprofesie ankau al kaj el EO. Do ne vere lau mia profilo."
Jorge
Jorge diras:
2008-03-25 23:41
Kara madridano,

Via fulma rapideco malhelpis min skribi precize tion, kion vi supre notis!