Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / La starpunkto de UEA pri lingvaj rajtoj

La starpunkto de UEA pri lingvaj rajtoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-08 10:17
Universala Esperanto-Asocio, kiu ĵus reprezentiĝis en la Socia Forumo de la Homrajta Konsilio de UN en Ĝenevo, estis invitita prezenti al la Konsilio deklaron pri sia starpunkto en afero, kiun ĝi trovas grava. UEA havas la rajton sciigi siajn starpunktojn ankaŭ al tiu grava organo de Unuiĝintaj Nacioj pro sia oficiala statuso de Neregistara Organizaĵo en specialaj konsultaj rilatoj kun la monda organizaĵo. La aktuala deklaro de UEA temas pri lingvaj homaj rajtoj kaj estis submetita al la 9-a sesio de la Homrajta Konsilio en Ĝenevo (8-26 septembro) en la angla, franca kaj hispana lingvoj. Ĉi-sube sekvas ĝia Esperanta versio.

Lingvaj rajtoj estas esencaj por ĉiu popolo, sendepende de la grandeco de ties membraro. Tiuj ĉi rajtoj devas esti protektataj precipe por malgrandaj grupoj. Universala Esperanto-Asocio (UEA) subtenas minoritatajn lingvojn de pli ol 100 jaroj.

La rajto de infanoj lerni sian gepatran lingvon kaj daŭrigi sian edukadon uzante sian gepatran lingvon, ne nur estas grava por ilia kulturo; ĝi estas fundamenta por ilia psika evoluo. Pluraj larĝskalaj studoj en multaj diversaj landoj demonstris, ke se indiĝenaj kaj minoritataj infanoj estas edukataj ĉefe uzante ilian gepatran lingvon kiel lingvon de la instruado dum la unuaj 6-8 jaroj (kun samtempa, bona instruado de la reganta lingvo kiel dua lingvo, fare de dulingvaj instruistoj), iliaj ĝeneralaj lern-atingoj estas pli bonaj. Krome, ili lernas la regantan lingvon pli bone ol se ilia instruado okazus per la reganta lingvo. Se ili estas instruataj en la gepatra lingvo nur unu aŭ du jarojn kaj ili poste devas transiri al la uzo de la reganta lingvo, ili povas komence sukcesi relative bone, sed proksimume ekde la kvara lernojaro ilia progreso ekmalrapidiĝas kaj la diferenco inter ili kaj la infanoj parolantaj denaske la regantan lingvon plukreskas.

Ankaŭ gravas, ke la homoj kapablu komuniki je diversaj niveloj. UEA apogas lernadon de 2, 3 aŭ 4 lingvoj, laŭ la cirkonstancoj, t.e.

1. la gepatran lingvon,
2. la regionan lingvon, se ĝi estas malsama,
3. la nacian lingvon, se malsama ol la du unuaj,
4. internacian lingvon, kiu apartenas al neniu nacio – nome Esperanto.

Esperantistoj scias, ke kiam multnacia grupo uzas unu neŭtralan, komunan lingvon, la kvalito de la komunikado estas ege specifa. La fina celo de Esperanto estas antaŭenigi pacon inter popoloj igante la komunikadon pli facila kaj pli justa. Uzo de komuna lingvo evitigas situacion, en kiu homoj uzantaj sian gepatran lingvon havas grandegan avantaĝon super la aliaj.

Ni dezirus ke Unuiĝintaj Nacioj pripensu tion ĉi koncerne siajn proprajn kunvenojn. La diferenco estas tre evidenta, kiam oni aŭdas delegitojn, kiuj sin esprimas en la angla, la franca aŭ la hispana, kaj por kiuj tiu ĉi estas ĉu la dua ĉu la tria lingvo. Kiam ekparolas iu uzanta sian gepatran lingvon, ofte la diferenco estas frapa - kion tiu ĉi diras, havas multe pli da pezo kaj allogas la atenton multe pli ol parolanto uzanta fremdan lingvon.

Referenco: "Deklaro pri rajtoj de personoj apartenantaj al naciaj aŭ etnaj, religiaj kaj lingvaj minoritatoj", adoptita de la Ĝenerala Asembleo, rezolucio 47/135, je la 18-a de decembro 1992.

(Gazetara komuniko de UEA)

bab
bab diras:
2008-09-09 09:21
La plejmultaj delegitoj en internaciaj kunvenoj ”kiuj sin esprimas en la angla, la franca aŭ la hispana” neniam libervole cedos siajn privilegiojn. Jen la kerna problemo de la e-movado. Ni provas konvinki la mondon per racia argumentado pri ”justeco” kaj ”neŭtraleco”, dum la kialoj de oniaj preferemoj troviĝas profunde de la homa psiko kie racio apenaŭ ekzistas. (Ja vidu nian propran obstinon al ajna konkuranto, ĉu ido ĉu volapuko.)
Se Esperanto grandskale sukcesu, multege da homoj devu cedi potencon.
bab
bab diras:
2008-09-09 09:29
(Mi volas atentigi ke mi ne intencis kritiki la komunikon mem, kiu estas tre bone skribita. Nia tradicia armilo – ĉu taŭga ĉu ne – ja estas precipe racia argumentado.)
bab
bab diras:
2008-09-10 09:36
Vidu je http://www.linguistic-declaration.org/
En la Angla kaj Kataluna.

Eble UEA povus lerni ion, se ili provus kompreni la pensmanieron de lingvodiversistoj kiuj ne konas E-on.