Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Roterdamanoj neniam aŭdis pri Esperanto

Roterdamanoj neniam aŭdis pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-08 08:54
Partoprenonte la Universalan Kongreson en Roterdamo, Dennis Keefe decidis daŭrigi sian pasintjaran amatoran enketon kaj demandi al Roterdamanoj "kie estas Esperanto". Li esperis, ke almenaŭ kelkaj indikos al li la vojon al la Centra Oficejo de UEA aŭ al la kongresejo. Lia espero ne plenumiĝis. Nur unu persono el la unuaj dek entute sciis, ke Esperanto estas lingvo, kaj kvankam li faris la enketon proksime al la Centra Oficejo de UEA, foje eĉ tuŝante la muron de la oficejo, neniu povis diri al li, kien iri por trovi tiun misteran Esperanton.

Lastjare, en 2007, ĉe la komenco de la Universala Kongreso, mi vane serĉis mencion de la vorto Esperanto en Jokohamo. Mi piediradis tra la urbo dum horoj serĉante eĉ la plej malgrandan mencion pri Esperanto. Vane. Mi eĉ aktive enketis, demandante al multe da Japanoj, “Pardonu, ĉu vi scias, kie estas la Kongreso de Esperanto?” Tiun enketadon mi faris per la simplaj vortoj de unuajara lernolibro de la angla.

Eble oni dirus, “Dennis, la japanoj miskomprenis vin, ĉar vi parolis angle!” Eble jes, sed mi ankaŭ faris enketon proksime de la kongresejo kun kelkaj junuloj kiuj bone parolis angle. Vane. Neniu el ili aŭdis pri Esperanto. Kaj se tio ne konvinkas, mi diru, ke du tagojn antaŭ ol la kongreso ekis, mi iris al la luksa hotelo de la kongresejo mem kaj diris. “Pardonu Sinjoro, ĉu vi povus diri al mi kie troviĝas la Kongreso de Esperanto?” La deĵorantoj de tiu luksa hotelo tute ne komprenis la vorton Esperanto. Ne nur la ĉefa deĵoranto sed ĉiuj aliaj kiuj laboris tie! Kaj ni ne pensu, ke tiu manko de mencio pri Esperanto nur okazis en Jokohamo.

Mi, kune kun bona Esperantisto Aleks Humet de Belgio, promenis dum horoj tra Florenco, kaj nur post longa promenado, ni finfine ekvidis, bone kaŝitan en la mallumo, afiŝon pri Esperanto.

Alveninte al Roterdamo unu tagon antaŭ la komenco de la Universala Kongreso, mi decidis repreni mian merkatikan emon, pridemandante individuojn lokajn ĉu ili konas Esperanton. Ĉi-foje, mi komencis mian nesciencan enketon proksime de mia hotelo en unu kvartalo je eble 20-minuta distanco de la kongresejo.

Mi starigis angle la demandon “Kie estas Esperanto?” al eble 20 individuoj. La unua persono, laboranto en papervendejo, diris ke li tute ne scias, sed post kelkaj sekundoj li demandis al mi “Ĉu Esperanto estas revuo?” Dua persono, ĉi-foje en retkafejo, demandis al mi ĉu Esperanto estas eklezio aŭ religio. Aliaj pensis, ke Esperanto estas aŭ hotelo aŭ restoracio. Nur unu persono el la unuaj 10 sciis, ke Esperanto estas lingvo. En postaj tagoj mi starigis la saman demandon ne malproksime de la kongresejo en restoracioj, trinkejoj, ktp. Iom post iom mi ricevis pli kaj pli da pozitivaj respondoj.

Eble vi, kara leganto, estas skeptika pri miaj rezultoj. Ke nur unu el la unuaj 10 personoj en mia nescienca enketo konis Esperanton estas ja surprize paradokse en, ni diru, la tutmonda ĉefurbo de Esperanto. Ankaŭ mi estas skeptika pri miaj rezultoj. Tamen, sciu, ke mi profesie enketis, ripetis la vorton Esperanto almenaŭ dufoje, pacience atendis respondon, kaj vane atendis mencion aŭ de la Universala Kongreso en la World Trade Center, aŭ de la Centra Oficejo en la strato Nieuwe Binnenweg, aŭ de la lingvo mem.

Kaj parenteze, dek minutojn post la komenco de mia enketado, mi ekkonstatis, ke la strato kie mi enketadis efektive nomiĝas Nieuwe Binnenweg! Krome, sciu, ke la lastaj tri enketoj okazis je distanco de kelkaj paŝoj de la Centra Oficejo mem. Fakte, dum la lasta enketo, mi tuŝis la muron de la CO, aŭdante de mia respondanto, “Mi tute ne scias, kio estas Esperanto.”

Neniu kulpas pri tiu senkono de Esperanto en la ĉefurbo de Esperanto. Tio estas normala afero. Aliaj internaciaj asocioj pli grandaj kaj pli riĉaj ol nia troviĝas en tre simila situacio. Tamen, aliflanke, mi pensas, ke la plejparto el ni Esperantistoj konsentos iom kun mi, ke tia nekono ne helpas la Esperantan Movadon. Ni bezonas esti konataj, tre tre konataj ne nur en la kongresaj urboj sed en ĉiuj urboj eblaj tra la tuta mondo.

Sed kiel diskonigi pli bone kaj pli efike Esperanton? Kion vi pensas? Se vi havos tempon dum esperanta aranĝo, faru mem enketon. Nun, kiel mi menciis supre, pli kaj pli da personoj post la komenco de la UK scias, ke estas Kongreso de Esperanto en Roterdamo Tio estas pozitiva. Sed demandu al ili ankaŭ kion ili pensas pri Esperanto. Se vi komprenos tion kion ili nun pensas, vi multe pli efike informos, reklamos, kaj varbos pri nia internacia lingvo.

Dennis Keefe

arkivita en: ,
mbavant
mbavant diras:
2008-08-06 21:53
Indus preni en kalkulon, ke se japano entute aŭdis pri E, li verŝajne aŭdis tion en la japana, ne en la angla. Malfacilas imagi, kiel li povus konjekti, ke la du prononcoj signifas la saman aferon.
slavik
slavik diras:
2008-08-06 22:07
En pli intimaj cirkonstancoj roterdamanoj, almenaŭ unu hazarda inter ili, ja rekonas la vorton "Esperanto". Antaŭ la koncerto de JoMo en restoracio White Elephant mi konatiĝetis kun naskita en Roterdamo miksdevena (afrika kaj surinama) lokano Erik. Parolante pri mia kialo veni en Roterdamon, mi diris, ke mi estas pro "Esperanto Congress here", al kio li reagis "Esperanto? The language?" Ni ĉefe parolis pri diversaj landoj kaj ĝiaj kutimoj, kaj pro tio mi ne pli profunde eksciis, kion fakte Erik konas pri Esperanto.

Mi supozas, ke alparolitaj en la strato, roterdamanoj pensis pri rekonebleco de la vorto en geografia sento. Ne sciante tian straton, ili diris "ne, mi ne scias". Vagantaj turistoj persone min ofte perpleksas en rusiaj urboj, ili alparolas subite, kaj mi ne ĉiam povas tuj montri al ili bonan vojon eĉ al la plej konataj vidindaĵoj, kaj pri malpli konataj aferoj mi ofte elektas konsili al ili redemandi aliulon, ol sendi al loko, pri kies situo mi ne tre certas.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2008-08-07 15:44
Antaux dudek jaroj, dum la antauxa roterdama UK, mi piediris kune kun kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Ili sercxis la monumenton de Erasmo, demandis preterpasanton pri la la vojo - kaj ricevis informojn pri Euromast.
pistike65
pistike65 diras:
2008-08-07 22:15
Ne pro nenio Roterdamo estas konata kiel la Eŭromast-urbo. Fakte, mi proponis tial ke la Kongresa Kuriero nomiĝu La Verda Mast-Urbo, sed ial oni preferis pli sensukan titolon.

amoke
Istvan Ertl
enotero
enotero diras:
2008-08-12 16:53
:-) ;-)
Certe, ĝi estintus plaĉa titolo...
Gratule, vi tamen provis, Istvan!!!
enotero
enotero diras:
2008-08-12 18:50
Bonega ideo, Dennis! Mi gratulas vin, kaj certe estonte iel imitos vin.

Fakte, mi partoprenis la surstratan sondadon de Francio ( http://www.liberafolio.org/2008/francaesploro ) kiel enketisto.

Mi mem jam delonge deziras ne nur enketi, sed ankaŭ informi, kiam mi vizitas fremdan landon, speciale dum la UK-oj.
Ĝis nun, ni devas fidi la specialistojn, kiuj diras al ni tion aŭ tion alian pri la divastigo de lingvoj, ilia uzo, utileco, dezirebleco ĉe la ordinaraj homoj, ktp, ktp... cetere tio estis eĉ programeroj de la lasta kongreso (IKU 61-2 kaj 5, mi ĉeestis la prelegojn de P-ro Wickström k D-ro J Pietiläinen)

Mia persona sperto, travivado, ne tute kongruas kun la "onidiroj" aŭ "evidentoj". Ekzemple, dum mia migrado en Nederlando, mi havis okazon malkovri ke, male de kio oni diras kaj rediradas en Francio, ne "ĉiuj" enloĝantoj de Nederlando "vere" scipovas la anglan! Kvazaŭ ĉiuj komprenas ĝin (logike: ilia lingvo estas "kuzino" de la angla), sed ne-neglektebla parto da ili sufiĉe malperfekte parolas ĝin, ĉu pro sia akcento, ĉu pro malriĉo de vortprovizo, ĉu eble (???) pro malemo uzi ĝin anstataŭ sia gepatra lingvo.
Tamen, "onidire" tia sinteno estus specifeco de Francoj!!!

En Roterdam, vere, ĉiufoje kiam mia edzo aŭ mi alparolis iun per la angla, ni ricevis komprenon kaj respondon.
Sed poste, vojaĝante en partoj de la lando malpli famaj aŭ malpli popularaj ĉe turistoj (oriente kaj norde), ni havis okazojn vidi ke:

-La homoj kiuj aĝas pli ol 40 jaroj ĝenerale komprenas, sed multaj el ili respondas kun forta akcento, eĉ foje mikstante nederlandajn vortojn en sia respondo.
- Eblas renkonti junulo(j)n kiu(j) respondas nee kiam oni demandas "ĉu vi scipovas la anglan?" (tio okazis en tendaro apud Groningen, li estis 15 aŭ 16 jara).
- Ni eĉ renkontis policanojn (en Sneek) kiuj indikis al ni la pridemanditan vojon, per respondo nederlandlingve (aŭ ĉu germane?)
- En alia tendaro (mi skribis pri tio en alia komento), neniu informo estis afiŝita (krom en la akceptejo) per ne-nederlanda lingvo, kaj la dungitoj (eŭropeanoj, ĉ 40 jaraj) tute ne kapablis (aŭ emis?) paroli ĝin. ktp ktp...
Verŝajne, la situacio de la t.n "angla-internacia-lingvo" havas kelkajn similojn en /multaj/ landoj: ju pli oni evoluas en urba, juna, kaj "riĉa" (aŭ ĉu mi diru: "mezriĉa"?) medio, des pli ĝia "uzebleco" ekzistas. Sed la onidirantoj trudis -_ĉie_- sian mallongigon: "Ĉiuj scipovas la anglan (oni foje, eĉ malestime aldonas: krom la Francoj)"!
Sed mi fermu tiun (tro longan) parentezon. Mi parolis pri tio nur pro la fakto ke la angla estas tre "videbla" (verŝajne eĉ kiam oni ĝin ne vere povas uzi) , dum nia estas kvazaŭ "travidebla" (kaj eĉ kiam kelkmiloj da homoj efike uzas ĝin en la sama loko).

Mi jam delonge estas surprizita, ke la kongresanoj ne sufiĉe uzas (aù povas uzi) sian ĉeeston en kongresa lando por informi pri nia I.L. Certe, la LKK kutime kontaktas la gazetaron, aperigas artikolojn, eĉ televidaj elsendaĵojn ktp ktp... Foje estas flagrubando... Sed tamen, ĉu tio vere sufiĉas? Laŭ mi, oni povus fari pli. Ju pli ni semos, des pli ni rikoltos.

En 2004, kiam okazis la UK en Pekino, estis multaj reklam-flagoj laŭ la stratoj. Sed tamen, mi certas ke multaj Ĉinoj tute ne scias kio estas Esperanto. Antaŭ nelonge (komence de julio 2008), mi babiletis en treno kun Ĉininoj, ili fakte neniam aŭdis pri ĝi...
En Pekino, mi petis de iu juna Ĉino, ke li bonvolu skribi ĉinlingve por mi tre mallongan informilon pri esperanto (ni antaŭe interkonsentis pri la enhavo). Poste mi fotokopiis ĝin en la "Business center" de mia hotelo, tridekoble (en formato A6).
Nu, ne temis pri surtrate blinda disdono de ĝi, kompreneble, sed pliĝuste pri ia "interpunkcio" aŭ memorigilo okaze de demando, sciivolemo, ktp... de enloĝantoj. Dum la postkongreso de la "franca karavano" mi havis okazon disdoni kelkajn (ne ĉiuj, ĉar oni devas doni ilin nur kiam oni pensas, ke tio interesos la ricevonton).

Nu... Mi havas la projekton verki iun tre mallongan tiatipan informilon, kiujn ni, movadanoj, povus traduki al multaj lingvoj, kaj uzi okaze de niaj vojaĝoj eksterlanden. Mi supozas, ke informado farita de eksterlandano enhavas ion eble pli "alloga" ol informado farita de samlandano.

enotero
enotero diras:
2008-08-12 18:58
PS: mi babilis en -_trajno_-, ne en "treno" (verŝajne mia cerbo pli kutimas la italan vorton, kvankam mi ne multe trajnvojaĝis en Italio!)
Lu
Lu diras:
2008-08-24 09:20
Ni bone konsciu, ke tiuj du demandoj forte diferencas. Eĉ estus amuza ekzerco meti ambaŭ demandojn al homoj en la sama urbo, en similaj cirkonstancoj. La unua demando enketas rekte pri la objekto, la dua igas la surstrate demanditan personon serĉi inter la stratoj kaj oficejoj, pri kiuj li aŭ ŝi scias en la urbo. Mi supozas, ke mi ankaŭ mi gapus iom, se iu surstrate demandus min, "kie estas Esperanto?" - kaj nur post momento mi respondus, ke mi ne vere scius, kion respondi. Kion respondus vi?