Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Forpasis Claude Piron

Forpasis Claude Piron

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-24 13:47
La 22-an de januaro en sia hejmo en Gland, Svisio, en la aĝo de 76 jaroj, pro koratako forpasis Claude Piron, konata esperantlingva verkisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de Universala Esperanto Asocio.

Claude Piron naskiĝis 1931 en Namur, Belgio. En sia junaĝo li estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj. Posteninte ĉe UN, li poste laboris por Monda Organizaĵo pri Sano tra la mondo, kaj verkis multe en Esperanto, parte sub la pseŭdonimo Johán Valano.

Krom la Valano-romanoj detektivaj, lia plej konata verko estas la libro-eseo La bona lingvo. En ĝi Piron asertis, ke Esperanto pli senĝene kaj libere ol aliaj lingvoj ebligas esprimadon, ĉar ĝi spegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado. Multaj vidis en La bona lingvo ankaŭ esprimon de malplaĉo pri neologismoj en Esperanto.

Claude Piron estis psikoterapiisto kaj instruis en la psikologia fako de Ĝeneva Universitato (Svisio) de 1973 ĝis 1994.

La retejo Edukado.net starigis kondolenc-paĝon memore al Claude Piron.

arkivita en:
miramaro
miramaro diras:
2008-01-23 22:36
Konsternite li legis la informon... Miajn kondolencojn al la familio kaj al la tuta esperantistaro.
Kian perdon por la homaro! ek de nun ni estas pli solaj kaj malfortaj.
Funebre
Edvige Ackermann, Italio
miramaro
miramaro diras:
2008-01-23 22:38
Kaj eraro... mi volis skribis "mi legis la informon..."
Pardonu min, tiu novajxo sxokis min kaj ecx fingroj malobeas....
Edvige
mimi
mimi diras:
2008-01-24 08:12
Mi ege bedauxras la forpason de sinjoro profesoro Claude Piron! Cxiam estos inter ni per liaj verkoj! Sincerajn kondolencoj al la familianoj!