Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / ”Giorgio Silfer” forigita el Ipernity

”Giorgio Silfer” forigita el Ipernity

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-20 22:06
La kvanto de esperantlingvanoj en la retejo Ipernity daŭre kreskas. En la unua semajno de aprilo tie aperis ankaŭ membro kun la nomo Giorgio Silfer. La nova membro, kiu laŭaspekte tre similis al Valerio Ari, tamen post kelkaj aktivaj tagoj denove malaperis. Alia Giorgio Silfer nun malkonsilas al ĉiuj esperantistoj uzi la retejon.

Antaŭ sia malapero Giorgio Silfer vaste aktivis en Ipernity kaj afable respondis leterojn de pluraj interesiĝantoj. Ankaŭ al la redaktoro de Libera Folio li respondis, tiel spitante la oficialan preskribon de la Esperanta Civito pri nekontaktado kun personoj deklaritaj "persona non grata".

- Respondo al via demando (nenion mi faras kaŝe): se vere kaj severe vi deziras civitaniĝi, unue bv. publike pardonpeti por viaj fiaĵoj. Tiam ni pridiskutos vian kazon kaj eble fortuno ekridetos al vi. Ĉu klare?

Baldaŭ post la apero de Giorgio Silfer en Ipernity, la retejo de la Esperanta Civito diskonigis oficialan deklaron pri la falseco de la koncerna Giorgio Silfer:

C-ano Giorgio Silfer informas ke la paĝo kiu aperas sub lia nomo kaj kun lia foto en Ipernity estas apokrifa. Li neniam mendis paĝon en Ipernity, nek intencas tion fari: li eĉ malkonsilas tion al ĉiu esperantlingvano, konsiderante la malseriozecon de la retejo, kontraŭ kies responsuloj li sin rezervas la rajton fari denuncon. Ĉio atribuita al c-ano Silfer en Ipernity ne venas de li, kaj eĉ la personaj datumoj (naskiĝdato, naskiĝlando) estas falsaj.

Ĉar efektive ne ekzistas vera homo kun la nomo Giorgio Silfer, ne tute klaras, ĉu la konsulo de la Esperanta Civito kun tiu pseŭdonimo rajtus malpermesi al aliaj uzi la saman pseŭdonimon, aŭ deklari ties naskiĝtagon falsa. Reprezentanto de la Civito tamen postkuris la duan Giorgion Silfer en Ipernity, kaj diversloke post la mesaĝoj de tiu Silfer afiŝis la oficialan dementon nome de la alia Silfer.

Post kelkaj tagoj de vetkurado la "apokrifa" Giorgio Silfer malaperis el Ipernity. Laŭ la administrantoj de Ipernity, la koncerna membro mem forigis sian konton el la retejo.

Nur kelkajn horojn post la apero de ĉi tiu artikolo, la retejo de la Civito publikigis komenton al ĝi, kaj malkonsilis al ĉiuj esperantistoj uzi la retejon Ipernity.


arkivita en:
edmundo
edmundo diras:
2008-04-21 00:09
1. "Efektive ne ekzistas vera homo kun la nomo Giorgio Silfer". Certe ekzistas almenaŭ unu vera homo, kiu uzas tiun nomon. Ĉu vi volas diri, ke tiu nomo ne estas "oficiala"? "Oficiala" laŭ kiu? Kaj kiu krom burokrato interesiĝas pri oficialeco?

2. "Se Ipernity ne kapablas aŭ ne volas preventi tiajn riskojn, ĉiu esperantisto fakte estas en danĝero. Kiu ajn povus uzi vian nomon kaj vian foton, kaj komenci skribi kion ajn sen via scio". Tio eblas ankaŭ sen Ipernity, ekzemple per retpoŝto, aŭ eĉ paperpoŝte. Fakte, la danĝero ŝajnas malpli granda ĉe Ipernity, ĉar la paĝo estas publike konsultebla, do la koncernatoj povas pli facile rimarki la trompon.