Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Esperanto proponata por kontaktoj kun eksterlandaj virinoj

Esperanto proponata por kontaktoj kun eksterlandaj virinoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-07 22:41
Ĉeĥaj Esperanto-aktivuloj fondis ankoraŭ unu novan asocion, kiu celas konvinki la civitanojn de Eŭropa Unio kaj la Eŭropan Parlamenton pri la neceso de komuna lingvo. La asocio "E-lingvo" promesas uzi "modernajn metodojn", kaj ĝia ĉefa montrofenestro estas tre profesiece fasonita retejo. Tamen la argumentoj prezentataj en la moderna retejo impresas tre malnovmode. Jam sur la frontpaĝo la asocio klare montras siajn elirpunktojn, prezentante bildon de juna virino, kaj demandante: "Ĉu vi timas alparoli virinon en eksterlando? Koncentriĝu je ideoj kaj agoj, ne je la lingvo!".

Unu el la ĉefaj aktivuloj de la nova asocio estas Jan Pospíšil, kiu en la 1990-aj jaroj estis direktoro de la Terminologia Esperanto-Centro de UEA en Ĉeĥio. Laŭ li la nova organizaĵo, kiu nomiĝas E-lingvo, ne celas esti ankoraŭ unu Esperanto-asocio, sed io plia.

- La celo estas aktivigi civitanojn pri la neceso de komuna eŭropa lingvo kaj proponi ĝin en 2009 al la Eŭropa Parlamento. Novaj membroj de E-Lingvo estas serĉataj por helpi nin en tradukado de la argumentaro al aliaj eŭropaj lingvoj, klarigas Jan Pospíšil.

Laŭ la statuto la nova organizaĵo celas uzi "modernajn metodojn" por informi diversajn sociajn tavolojn pri "reala eblo solvi nuntempajn lingvajn problemojn per enkonduko de facila, neŭtrala lingvo". La ĝenerala celo de la asocio laŭ la statuto estas "Eŭropo sen lingvaj barieroj".

La statuto asertas, ke eblas lerni Esperanton "sesoble pli rapide" ol "aliajn naciajn lingvojn". En alia loko la sama statuo konkludas, ke Esperanton eblas lerni "dekoble pli rapide" ol la anglan.

La statuto listigas ankaŭ multajn aliajn ofte uzatajn sed malfacile pruveblajn argumentojn favore al Esperanto. Interalie la fondantoj de la asocio asertas, ke la "lingva precizeco de Esperanto faciligas logikan kaj ciferecan rekoneblon de voĉparolo kaj malfermos aliron al novaj uzoj, ekzemple al programado de artefarita intelekto aŭ al semantika retpaĝaro kaj aliaj".

Eble plej interese, la statuto de la nova asocio konkludas, ke per la enkonduko de komuna eŭropa lingvo malaperus la "danĝero de regreso de naciaj lingvoj, kiu jam en kelkaj ŝtatoj de la Unio estas videbla". Ne estas klarigita la mekanismo, per kiu la uzo de unu komuna lingvo fortigus naciajn lingvojn.

Ĝis nun la aktivado de la nova asocio rezultis en la kreo de bele fasonita kaj modern-aspekta retpaĝo, kies unuavica enhavo tamen estas listigo de tradiciaj kaj parte sinkontraŭdiraj esperantistaj argumentoj.

Kvankam la nova organizaĵo "ne celas esti plia Esperanto-organizaĵo", ĝia unua plano estas renkontiĝi dum la baldaŭa kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj peti la subtenon de ĈEA por la nova iniciato.

Poste la asocio deziras komence de la jaro 2009, dum la ĉeĥa prezidado de EU, kunvenigi en Brno "konferencon de eŭropaj civitanoj pri E-lingvo  por altiri atenton de gazetoj kaj de televido kaj starigi komunan strategion necesan en ĉiuj eŭropaj landoj".

Ne estas klare, kion efektive novan proponas la ĉeĥa iniciato, kaj ankaŭ Jan Pospíšil mem konfesas, ke la interesiĝo ne estas enorma. Tamen li esperas, ke liaj "raciaj argumentoj" baldaŭ allogos novan publikon

- Se vi estas scivola, legu la racian argumentaron por Esperanto kaj kontraŭ la malfacila angla lingvo. Se vi povas legi kaj rekomendi, tio helpus. Ĉar nur malmultaj komprenas. La edukado necesas.

Jan Pospíšil ne respondis al kompletigaj demandoj de Libera Folio pri tio,  kio estas nova, antaŭe ne pruvita en la iniciato, kaj kial ne eblas realigi ĝiajn celojn ekzemple ene de Eŭropa Esperanto-Unio, aŭ aliaj jam ekzistantaj organizaĵoj.

La publika membrolisto de la nova asocio enhavas tridekon da nomoj, plejparte de malnovaj ĉeĥaj Esperanto-aktivuloj. Laŭ la listo pli ol 80 procentoj el la membroj de la asocio, kiu proponas Esperanton por kontaktoj kun eksterlandaj virinoj, estas viroj. Inter la membroj estas ankaŭ Renato Corsetti.

arkivita en:
krokodilo
krokodilo diras:
2008-10-04 20:29
Saluton, la aŭto-foiro en Parizo delonge uzas belaspektajn virinojn, kaj strange, nek moraliga ulo nek virin-asocio protestis. Ankaŭ reklamoj uzegas virinojn. La movado timigus se oni estus mormon-similaj, tro moralistaj !
msandelin
msandelin diras:
2008-10-05 16:39
Saluton, en Svedio jam delonge estas leĝo kontraŭ seksisma reklamo, kaj strange, ĝi havis almenaŭ tiun efikon ke malaperis la tradiciaj reklamoj por aŭtoj kun senrilata, duonvestita ino. La movado povas iujn timigi, se ĝi estas malnovmoda, tro seksisma.

mbavant
mbavant diras:
2008-10-05 21:55
Vi verŝajne eraras. Protestoj sendube jam okazis en la frua epoko de inisma movado en Francujo kaj ankoraŭ nun okazas rilate al reklamoj... fojfoje de dekstremaj rondoj.

La ĝusta demando por starigi estas: ĉu aperigo de virina foto kaj komento "ĉu vi timas alparoli virinon" estas pruvo pri seksismo de la koncerna asocio? Kaj se jes, pri kia seksismo temas, kaj ĉu tio gravas por pritaksi la asocion. Se ne, kial emfazi tion?
krokodilo
krokodilo diras:
2008-10-06 00:41
Fakte, estis kaj estas protestoj, sed nur kontraŭ reklamoj tro seksismaj, ne kontraŭ klasika uzado de belaspektaj aŭ junaj virinoj (ankaŭ de virviroj !). Mi ne estas seksisma, kaj mi ne ŝatas reklamojn, escepte humuraj, sed mi pensas ke la movado devas aspekti laŭviva, ne « perfekta ». Krome, ĉiu homo havas sian propran ideon pri morala perfekteco.
parsxo
parsxo diras:
2008-10-06 17:55
Cxu tiu nova asocio ne havas la samajn celojn kiel Euxropa Esperanto-Unio?
Mi opinias ke esperantistoj sencxese kreas asociojn, sen rigardi kion jam ekzistas. Laux mi tiuj cxehxaj aktivuloj gajnus tempon kaj energion se ili helpus jam ekzistan asocion. La retejo de EEU ekz. estas pliboninda.
guyjohnston
guyjohnston diras:
2008-10-08 01:53
Vidu: http://www.elingvo.eu/eo/argumentaro/la-angla-lingvo/unu-vorto-dekoj-da-signifoj...-la-neelcerpebla-fonto-de-sercoj-..html

Jes, kiam ni la angloj iras al Francio aŭ Italio, ili ĉiam mokas nian konservativan nacian karakteron pro ne havi la akuzativon. Kaj tute evidentas ke nia humuro tiom sukcesas ĉar la angla lingvo estas tiom tut-monde unike malregula kaj aĉa. Mi ĉiam sci-volis kial Mr. Bean estas tiom populara, sed nun mi instruiĝis... Kia stulta retejo.
vojacek
vojacek diras:
2008-10-14 17:49
Asocion E-lingvo ne fondis Esperanto-aktivuloj, sed neesperantistoj! La ĉefa iniciatinto (kiu ne estas Jan Pospíšil) proprahaŭte kiel elmigrinto en la 1968-a jaro spertis, kiajn problemojn por komunikado estas diversaj lingvoj kaj kiom povas helpi komuna neŭtrala lingvo kiel Esperanto, kion jam antaŭ 500 jaroj vidis "instruisto de nacioj", J. A. Komenio. Sur la frontpaĝo de la asocio ŝanĝiĝas kelkaj eblecoj, kie estas problemoj en komunikado kaj unu el ili estas kontaktoj inter gejunuloj, konkrete alparolo de virino. La argumentaro estas plejparte konata, sed esperantistoj ne kapablis ĝin efektive uzi. La strategia plano de UEA havas tri fazojn: informado, instruado, utiligado. Kiam lamas informado, malbone funkcias ankaŭ la du sekvaj. Kaj E-lingvo celas amasan informadon. La agago estas nur en la komenco kaj laŭ Libera folio ŝajnas, ke ĝi havos pli grandan subtenon inter neesperantistoj el inter esperantistoj.