Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Lech Wałęsa ricevis informon pri Esperanto

Lech Wałęsa ricevis informon pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-21 18:22
Inter la 10-a kaj 13-a de septembro okazis la 18-a Ekonomia Forumo en Krynica, Pollando, en kiu jam la 3-an fojon Esperanto estis reprezentata. Partnero de la aranĝo estis Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiu elpaŝis kun propra podia diskuto kaj ankaŭ prizorgis dum la tuta aranĝo informstandon pri Esperanto. Ĉi-jare la Esperanto-ĉeeston en la forumo kunfinancis 3 organizoj – EEU, Universala Esperanto-Asocio kaj Esperantic Studies Foundation. Inter la personoj kiuj ricevis informon pri Esperanto estis antaŭa prezidanto de Pollando, Lech Wałęsa.

La Ekonomia Forumo en Krynica estas altnivela aranĝo, kiun kutime partoprenas multaj decidpovaj personoj – politikistoj, ekonomiistoj, entreprenistoj, diplomatoj - ĉefe el meza Eŭropo kaj Azio. La aranĝon oni ofte nomas "Pola Davos", laŭ la nomo de ĉiujara kunveno de Monda Ekonomia Forumo. Estas unika eblo prezenti Esperanton al tiuj personoj kaj plividebligi la temon de internacia komunikado.

La ĉeftemo de la podia diskuto de Eŭropa Esperanto-Unio estis Unuiĝintaj en diverseco? Lingvolernado kaj eŭropa identeco. La gvidanto de la diskuto estis Barbara Pietrzak, kiu reprezentis UEA-n kaj enkondukis la temon. Aliaj prelegantoj kun kontribuo estis EEU-estraranoj: Zlatko Tišljar, Georgo Handzlik kaj Peter Baláž. Post la prelegoj ĉiuj ĝiaj ĉeestintoj ricevis komputilan diskon pri Esperanto.  Parto de la disko estis prezentita ankaŭ dum la podia diskuto.

Krom la vendreda podia diskuto okazis informado pri Esperanto dum la tuta aranĝo en la informstando, kie diligente deĵoris 3 volontuloj de Pola Esperanto-Junularo kun EEU-estrarano Peter Baláž. Aldone estis centoj da informiloj (flugfolioj kaj E-kalendaretoj) disdonataj ankaŭ ekster la konstruaĵoj de forumo al preterpasantoj.

Plurspecaj informiloj estis je dispono en la tri oficialaj lingvoj de la aranĝo: pola, angla kaj rusa. Hazardo kaŭzis, ke la kompaktdisko Esperanto (menciita en alia artikolo en Libera Folio), aperis en la Gazeta Wyborcza ĝuste dum la unua tago de la Ekonomia Forumo kaj tiel eĉ plifortigis la efikon de la informado pri Esperanto ankaŭ dum tiu ĉi aranĝo.

Agrable estis konstati, ke ĉi-jare ne aŭdiĝis fortaj kontraŭstaroj pri la temo Esperanto. Estis surprize multaj pozitivaj reagoj kaj relative granda intereso kaj scivolemo pri Esperanto-stando. Unika kaj rara afero pri la forumo estas la ebleco alparoli personojn kun altaj postenoj en politiko aŭ ekonomiko.

Tiel okazis ankaŭ ĉi-jare, ekzemple kun eksprezidento de Pollando Lech Wałęsa aŭ nuna vicĉefministro de Slovakio Dušan Čaplovič. Tiuj renkontoj estas solida bazo por postaj seriozaj diskutoj en pli alta nivelo, diskutante pri temoj de lingva politiko aŭ lingvaj rajtoj. Estas ĉiam bone povi utiligi ilin, samkiel eblis fari ĉi-jare.

Notindas la fakto, ke Esperanto (kaj EEU) estis ĉe la forumo la ununura nekomerca, neregistara organizo. Kutime ĉeestas kaj reklamas sin grandaj fabrikoj, nafto-entreprenoj ks. Danke al kontaktoj de PEA-prezidantino Halina Komar la organizantoj permesis senpagan standon por Esperanto, kiu tiel ĉi vere ĝuas mirindan privilegion.

La estraro de EEU estraro esperas daŭrigi ĉe tiu ĉi aranĝo kun sekvaj prezentiĝoj kaj jam nun elektas temon kaj prelegontojn por la venontjara forumo. Ni esperu pri daŭraj pozitivaj kaj sukcesaj videbligoj de Esperanto en similaj aranĝoj.

Peter Baláž
EEU-estrarano

arkivita en:
espera2
espera2 diras:
2008-09-18 22:04
Ege salutinda fakto! Oni devas sincere danki
al la organizintoj! :)